Dankenoj en Bjalistokaj busoj
Prepare al la Universala Kongreso en Bjalistoko, en lokaj busoj aperis reklamŝildoj kun esperantaj vortoj. La ŝildoj, pagitaj de la urba registaro, instruas al la urbanoj kelkajn bazajn frazojn. Iuj el la ŝildoj havas ĝenajn preserarojn, sed tion ne rimarkis la neesperantistaj ĵurnalistoj, kiuj diskonigis la originalan decidon, kaj Esperanton, en la tuta mondo. La novaĵo, unue dissendita de lokaj amaskomunikiloj kaj la pola novaĵ-agentejo PAP, estis transprenita interalie de la granda franca agentejo AFP, kaj aperis en multaj diverslandaj gazetoj.
En dudek aŭtobusoj de 17 linioj en Bjalistoko la veturantoj nun povas lerni diversajn vortojn kaj frazojn en Esperanto. Aldone al reklamŝildoj super la fenestroj, esperantaj frazoj aperas ankaŭ sur televida ekrano plej antaŭe en la buso.
- Ĉi tio estas ne nur maniero igi interesataj la urbanojn pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ ŝanco lerni simplajn frazojn kaj esprimojn, kiujn ili poste povos uzi en la praktiko, dum la kongreso, diris Dariusz Ciszewski, prezidanto de la urba transport-entrepreno, kiam la aŭtobusa Esperanto-kurseto estis prezentita al la gazetaro komence de julio.
La bela ideo evidente estis realigita sen proksima kontakto kun esperantistoj, kaj sen kontrolo de la kvalito. En filmeto publikigita de la loka gazeto Kurier Poranny videblas klaraj eraroj en la lingvoinstruaj ŝildoj. "Grandan dankon" laŭ la busa versio iĝas "dankenon", kaj al tio oni respondu "ne dankine". La frazo "gxis revido" estas skribita ĝuste tiel, sen ĉapelo sed kun postmetita ikso.
La urbanoj eble ne lernos multajn frazojn en Esperanto, veturante al kaj el la laboro, kaj kelkaj esperantistoj dum la Universala Kongreso sendube amuziĝos pri la fuŝoj. La aŭtobusa kampanjo jam nun tamen donis al Esperanto preskaŭ same multe da internacia atento kiel la lasta kampanjo por havigi la pacpremion de Nobel al UEA.
La novaĵo pri la esperantaj aŭtobusoj aperis ne nur en polaj amaskomunikiloj. Al granda kvanto da franclingvaj gazetoj kaj radiostacioj ĝin peris la novaĵagentejo Agence France-Presse, kiu dissendis ankaŭ anglalingvan version de sia teksto. Por tia publikeco multaj esperantistoj sendube diros "grandan dankenon".
Unu el centoj da iniciatoj
Stultajxoj pli interesas
amike
Istvan Ertl
Dankon al la laboro de la bjalistokanoj!
Informado pri UK en Bjalistoko
Pro via indiko mi iris al la paĝoj de la "Bjalistoka Esperanto-Societo" http://espero.bialystok.pl/eo/category,7,1.html . La lasta "Gazetara Komuniko N-ro 2 de la Loka Kongresa Komitato de la 94-a Universala Kongresu de Esperanto en Bjalistoko" (tiel) estas de la 5-a de majo 2009. Sur http://www.espero.bialystok.pl/pl/category,10,1.html mi klakis al "Bultenoj" - la rezulto ne plenumis la esperojn...
Nu, mi pensis, eble oni uzas la eblecojn de la Esperanto-informkanaloj. Mi do rigardis ĉe sce http://groups.google.com/group/soc.culture.esperanto/topics kaj tie serĉis per "Bjalistoko" kaj "Universala Kongreso". Mi trovis neniun informon el Bjalistoko por la jaro 2009; nur informetojn pri gazetara kampanjo (el majo) kaj pri novaĵo de Pola Radio. Sekve (jam kun malkreskanta espero, mi konfesas) mi rigardis ĉe esper-inform, la baza retlisto por Esperanto-informoj, http://groups.yahoo.com/group/esper-inform/ . La manko de informoj estas simila. Ankaŭ en naciaj retlistoj mi ne memoras pri informoj el Bjalistoko. Iu lastatempe diris, ke oni iam celis havi 3000 partoprenantojn en UK...
Mi plene simpatias kun Pollando, kiun mi ofte vizitas, kaj kun la bjalistokanoj, el kiuj mi konas kelkajn tre afablajn homojn kaj kiuj tutcerte laboregas por la kongreso. Se estas bezonata helpo pri gazetara laboro, mi volonte povas liveri ĝin ĝis merkredo, 15-a de julio.
Ĉu vi, Przemysław, certas, ke via kritiko al Libera Folio havas bonan bazon?
Dialekta demando solvita
"- Dankenon, kara, vi estas afabla.
- Vere nedankine. Pardonon, mi devas rapidi. Gksis!"
amoke
Istvan Ertl
Sensacioj
Se oni per esperanto evitos akcidenton,versxajne neniu sciigxos.Tamen, se iu okazigos akcidenton , ekscios la tuta mondo.La tuta jxurnalisma laboro bazigxas sur sensaciajxoj. Tiu akiros reklamon, kiu eltrovos plej grandajn stultajxojn.
Tamen, tio montras kiel ni devus agi por akiri celon. Same tio montras, ke estas multaj interesulojn ion fari por esperanto kaj jam montrigxas intereso ensalti gxustatempe aux pli bone jam pli frue en la "veturanatan trajnon".
Cxe okazo mi volas ankax sciigi, ke dum la kongreso estos uzataj du porokazaj stampoj, du specialaj filatelaj transportoj (balona posxta kaj trajna) 9 porokazaj posxtkartoj. Mi estos certa, veninte al Bjalistoko vin atendos ankoraux aliaj surprizoj.Do, jam nun bedauxru, se vi ne cxeestos.
Ne necesas sensacioj, sufiĉas prezento de faktoj
Ankaŭ la informo de Libera Folio, ke tiu novaĵo aperas en la tuta mondo, laŭ mi estas neniel kritikinda. Same ne la fakto, ke oni iom amuziĝas pri la tajperaroj.
Mi okupiĝas pri amaskomunikilaj rilatoj por Esperanto ekde tridek jaroj. Mi neniam uzis sensaciaĵojn, sed tute sobre informis pri seriozaj faktoj. Tra la jardekoj mi atingis centojn da artikoloj kaj dekojn da radiaj kontribuoj, televidaj eldsendoj, nur en la pasintaj jaroj dek novaĵojn de germana novaĵagentejo - entute verŝajne io en la regiono de cent milionoj da kontaktoj (do legantoj/aŭskultantoj). Ĉio ĉi sen sensaci' :-)
Se oni volas informi la mondon pri Esperanto, necesas nenio alia ol lerni pri profesinivelaj amaskomunikilaj rilatoj kaj poste agi. Ne enestas sekretoj (almenaŭ ne por la bazo).
Tutpagha artikolo pri tiuj busoj en Tajvano
Istvan ankau anoncis apero de simila artikolo en Luksemburgia jhurnalo.
Kion nun fari lau merkatika vidpunkto? La principo estas simpla, sed ne chiam aplikebla. La tuto dependas de viaj lokaj kutimoj, situacioj kaj viaj emoj.
Do, kion fari? En chiu urbo kie aperas artikolo pri Esperanto, TUJ telefonu al la koncerna redaktejo kaj diri, ke vi estas Esperantisto, kaj ke vi pretas por intervjuighi.
Due, se la intervjhuo okazos au ne okazos, ankau provu starigi mimimume fulmokurson au provlecionon, au prelegeon, kaj anonci ghin jhurnale.
Trie, se vi povas ankau intervjuighi radie, des pli bone, char la varb-efiko pligrandighas se estas multpecaj amaskomunikoj kaj la mesagho atingis la celgrupon pli ol unu fojon.
Do, eble la artikolo mem priatentas nur tion kion la Esperantistoj ne volas. Mi konsentas kun vi pri tio. Tamen, per tiu neserioza artikolo ni povas trovi novajn gelernantojn kaj tio ne estas stulta. Krome, la vorto Esperanto estas antau la okuloj de la publiko, kaj tio povas helpi por postaj agoj.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
www.linguafest.info
www.bekkurso.info
Gravas ke oni parolu pri ni
amike
István Ertl
Lokaj novaĵoj kaj internaciaj
Krome bv. konscii, ke loka novaĵo iras al loka redakcio, dum novaĵagenteja informo iras al la nacia kaj internacia redakcio. Aldone la novaĵagenteja informo per sia oficialeco jam ricevis la stampon "fidinda informo", dum la komuniko de loka asocio eble venis de nekonata organizaĵo.
Estas iom da verŝajno, ke ĝuste via informo pri la lernilo altigis la probablon, ke oni transprenis la informon el Bjalistoko. Gazetoj pli volonte transprenas mondajn novaĵojn, se estas loka aktiveco pri la sama temo.
Tro frue negative?
amike
István Ertl
Tajvana artikolo esperantigita
- - -
Prof. Wang Ju-kwei el mezo de Tajvano hodiau tradukis la koncernan artikolon pri kiu mi antaue sendis informon al Esperanton kaj jen ghi.
=================================================================
La Hejmurbo de la Fondinto de Esperanto Prezentis Enbusajn Lecionojn
Taipei Times
7 Julio, 2009, pa^go 14
"La pola hejmurbo de la fondinto de Esperanto je 19a jarcento nun instruas la artefaritan lingvon per paneloj en urbobusoj por celebri lian 150an naski^gtagon", diris autoritatulo en ^jaudo.
Lau la raporto de PAP nova^ja agentejo de Polujo, la konsilio de Bialystok anoncis, ke ^gi por oma^gi al Ludwik Zamenhof anstatauigos la surbusajn reklamajn panelojn per paneloj de memlernaj lecionoj de Esperantaj vortlistoj kaj bazaj frazoj.
^Ci tiu aran^go en la nordorienta urbo estas parto de preti^gado por la jara kongreso de tutmondaj esperanto-parolantoj, kiu okazos de 25a de julio ^gis 1a de augusto.
Zamenhof, kiu estis juda, naski^gis en Bialystok je la 15a de decembro, 1859.
Tiam la urbo estis parto de la cara Rusia Imperio, kaj estis la nabo de etne diversa regiono, kie parolantoj de la pola, jida, belorusa kaj rusa lingvoj lo^gas.
Zamenhof revis pri tago, kiam popoloj povos komuniki per universala lingvo sen politikaj implicoj kaj miskomprenoj, tiel ke la monda paco fari^gos atingebla.
En sia libertempo la okulisto Zamenhof konstruis facile lerneblan lingvon en 1887 el lingveroj el latinidaj, ^germanaj kaj slavaj lingvoj, kaj iom da latinaj kaj grekaj gramatika^joj.
Tiu lingvo nomi^gis Esperanto, kiu estis la plumnomo de ^gia kreinto, kun signifo rilate al espero.
Zamenhof mortis en 1917 kaj estis enterigita en juda tombejo en Varsovio.
Oni taksas, ke ^cirkau du milionoj da homoj en la mondo parolas esperante.
- - -
amike
István Ertl
Amuza pro eraro
Ne, sinjoro
Dankinde per amuza rakonto!
Aha, mi kredas ke tio certe ne okazos en Bijalistoko, ĉar apenaŭ ĉiuj Bijalistokanoj jam konas Esperanton en la aŭtobuso. Ĉu ne? Gratulon!
Kritikemaj E-istoj
Plian fojon, la Esperantistoj aperos kiel la teduloj ĉiamaj, kiuj senlace kritikas aliulan "bonan" iniciaton !
Jen kritiko vere detruisma
http://www.esperantio.net/index.php?id=920
(Cxi-semajne la sama retejo jam senkonsulte sxtelis de cxi tie tekston de Diccon Masterman.)
amike
István Ertl
Detruismo pluas
Cetere, la hodiauxa plado de la civitejo estas prediko kontraux Dasgupto, amen.
amike
István Ertl
Tre bela ideo, kaj nun ni provu agi.
Mi ne povas detale paroli, char mi ne konas la lokajn kutimojn, sed en multaj landoj la radio-parolanto povas starigi demandojn por konkurso. Chu en Pollando, mi tute ne scias.
Tamen se efektive eblas en Bialystok, la radio-isto povas diri mikrofone al la geauskultantoj: “Chu vi prenis la buson hodiau? Chu vi vidis la Esperanto-kurseton? Do diru al mi, telefonante, kion signifas “Dankon” en la pola lingvo? Kaj la tria persono kiu telefonos kaj bone respondos ricevos senpagan esperantan provlecionon (fulmokurson)!”
Se neniu Esperantisto pretas iri al la radiostacioj, mi mem povas tien iri (kun la helpo, kompreneble, de pola Esperantisto) por proponi la ideon, kaj due mi pretas starigi provlecionojn en Bialystok por tiuj de la radio kaj aliaj.
Sed POSTE, iu loka Esperantisto devas starigi kurson por tiuj de la provlecionoj. Ne havas multan sencon fari kurseteton kaj poste fari nenion.