Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2009 Ĉu ni traduku senpage?
Agoj pri dokumento

Ĉu ni traduku senpage?

de Redakcio Laste modifita: 2009-11-09 17:23

Toño del Barrio demandas sin, ĉu estas ĝusta strategia elekto proponi al retaj projektoj senpagan tradukon al Esperanto, kiel ofte okazas. Laŭ lia opinio komercaj retejoj donu rekompencon por profesia laboro. Kelkfoje senpaga kunlaboro povas valori la penon pro la utilo kiun ĝi donas al esperantistoj, sed ne ĉiam, li konstatas. "Pri du tre lastatempaj kazoj mi nun akiris klare kontraŭan opinion: ni ne senpage esperantigu la retejojn de grandaj entreprenoj kiel Google, Facebook (en tiuj ĉi kazoj la averto certe alvenas malfrue) aŭ Twitter. Se ili volas nian helpon, ili pagu, diable!" Tamen, ĉu tiam plu ekzistos Google en Esperanto?

Tre ofte ni legas pri iniciatoj traduki Esperanten retejojn, katalogojn kaj aliajn retajn informojn. Mi ĝenerale konsideras tion bona maniero konigi nian lingvon kaj profiti el la multiĝo de tekstoj en ĝi, kaj mi mem partoprenis en tiaj iniciatoj aŭ subtenis plurajn el ili. Kiam temas pri asocioj aŭ senprofitaj iniciatoj, mi preskaŭ ĉiam volontulis senpage kaj kun pleja bonvolo.

Ni esperantistoj emas esti idealistoj, kaj do pretas labori senkompense. Eĉ pli, en multaj niaj medioj oni rigardas suspekteme la samideanojn kiuj volas enspezi monon per Esperanto. Mi tamen pensas ke la ĉefa devo de ajna laboristo estas enspezi, kaj postuli salajron al sia entrepreno. Kaj ke Esperanto multe progresus se multe pli da homoj povus vivteni sin pere de profesia apliko de nia lingvo.

Tial mi pli kaj pli kontraŭas tiajn iniciatojn kiam temas pri firmaoj, ĉefe grandaj kaj profitegaj. Kelkfoje la kunlaboro povas valori la penon, se temas pri ia simbiozo: ni donacas al ili niajn penon kaj tempon, dum ili donas videblecon al la lingvo, kaj foje apogas ĝin alimaniere. Iniciatoj kiel Ipernity estis finfine pozitivaj por nia lingvo, kaj mi pritaksas ĝin ĝenerale bone, same kiel rilate al Netvibes. La nova iniciato pri la rusa vK.com troviĝas jam ĉe la limo, kaj mi ne scias sufiĉe pri ĝia karaktero por doni definitivan opinion.

Sed pri du tre lastatempaj kazoj mi nun akiris klare kontraŭan opinion: ni ne senpage esperantigu la retejojn de grandaj entreprenoj kiel Google, Facebook (en tiuj ĉi kazoj la averto certe alvenas malfrue) aŭ Twitter. Se ili volas nian helpon, ili pagu, diable!

Pro ia kialo, tiuj du lastaj retejoj iniciatis la multlingvigon de siaj retejoj per alvoko al siaj uzantoj, ke ili mem faru la laboron. Ili teoriis pri la sociaj retoj kaj la kunlaboremo de la amasoj, sed mi suspektas ke ili deziris ŝpari kostojn, aŭ ke ili konsideris tiun multlingvecon ne sufiĉe grava por ke ĝi bezonigu dungi profesiulojn.

Mi juĝis tion pozitive en la komenco, kaj eĉ kontaktis la respondeculon de Facebook pri tiu projekto, kiu hazarde estas samlandano, por proponi la aldonon de Esperanto al la unue anoncitaj lingvoj. Same mi enskribiĝis en la por tiu projekto kreita atendovico de Twitter, tiu granda kaj plej sukcesa retejo por mikroblogado, kiam oni ĝin anoncis, parte kiel maniero kompensi ke ili permesas al ni organizi kurson de Esperanto tie. (nun ankaŭ kun anglalingva versio).

Sed nun mi ne estas certa ke tio estas akceptinda strategio. Facebook milionuligis siajn fondintojn, kaj Twitter baldaŭ akiros enorman valoron. Ili havas moralan devon pagi siajn servojn.

En nia kazo la senpagaj servoj plu daŭros kaj formos la ĉefan parton de nia movado. Sed en kelkaj kazoj profesieco nepras, ĉefe kiam ni intertraktas kun konvencie funkciantaj profitcelaj entreprenoj. En tiu kazo ni postulu kompenson, eĉ se ne nepre monan.

Ni krome konsciu ke profesieco kontribuas al kvalito. Volontuloj povas fari grandegan kaj admirindan laboron, sed havas siajn limojn rilate al kvalito, kiel Vikipedio multloke pruvas.

Pli bonan pruvon montras la sperto de Twitter mem. Oni ĵus anoncis lanĉon de la hispanlingva versio. Kaj la rezulto estas hontiga: malbonaj tradukoj kaj ortografiaj eraroj, eĉ en la plej grava frazo de la ĉefpaĝo. Ni esperantistoj jam suferis tion en pluraj esperantaj versioj de Google. Ĉu ni povas riski tian honton en privataj entreprenoj, kiam ni ne ricevas klaran kompenson?

Postnoto: Kaj apenaŭ duonhoron post la publikigo de tiu ĉi artikolo alvenas al mi helpopeto de amiko por volontule esperantigi komercan retejon, ĝuste en la limo de grandeco kiun la artikolo priskribis. Oni nur promesas simpation kaj videblecon. Kion do ni faru? Ĉu rifuzi ĝentilan peton de amikema entrepreno, aŭ ĉu suferi konsciencriproĉojn pro la enaj kontraŭdiroj?

Profesieco en la interreto

Afiŝita de Johannes Nordiek je 2009-11-09 13:50
Tiu artikolo atentigas pri grava problemo kauxzita de la interreta publikado gxenerale (ne nur en Esperanto):
Pli kaj pli disvastigxas la opinio, ke cxiu ajn povas redakti cxio ajn. Tio signifas, ke la tradicia bildo de redaktista "profesieco" malaperas.

Unuflanke tio estas avantagxo por malgrandaj lingvaj komunumoj kiuj havas malmultajn profesiajn redaktistojn, tradukistojn kaj tiel plu.
Aliflanke tio estas granda malavantagxo, cxar la kvalito de la redaktataj "produktoj" grave suferas. La lingvajxo kaj enhavo de kelkaj artikoloj en Vikipedio estas ekzemplo por tio.

Kompreneble profesieco bezonas "profesiulojn", kiuj dedicxas grandan parton de sia "profesia" vivo al iu specifa tasko (tradukado, redaktado, scienca esplorado ...). Kaj tio nur funkcias, se ili riceavas justan pagon por ilia laboro. Amatora fervoro ne povas anstatauxi pagatajn fakulojn.

Tial laux mi la plej bona metodo subteni altkvalitajn esperantajn publikajxon estas mona subteno per abonado de jxurnaloj kaj acxetado de libroj. Altkvalitajn eldonejojn, kiuj funde kaj fakule redaktas, ni ja havas.

Problemoj

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2009-11-09 15:58
Estas du problemoj en la alvoko al "profesieco":

1. La esperantistoj ne subite iĝus lingve pli kompetentaj, kvazaŭ magie, se oni pagus ilin.

2. Neniu volas pagi ilin.

Mi ne vidas, kiel la ekzisto de fuŝaj tradukoj estas grava problemo. Verŝajne pli grava problemo estas, ke multaj esperantistoj ne lernas la lingvon pli bone. Ĉu oni kreu iajn kvizosimilajn retpaĝojn por instrui al homoj, kiuj jam povas komuniki per Esperanto, ankaŭ skribi ĝuste kaj laŭnorme?

Tamen, ja estas domaĝe, ke tre konataj TTT-ejoj kiel Guglo havas erarojn en siaj Esperantaj versioj. Kiu povus atentigi ilin pri la eraroj kaj proponi korektojn? Ĉu UEA? Por eksterulo, kiu tute ne konas Esperanton, estas malfacile scii, kiu estas vere kompetenta pri Esperanto.

Precize!

Afiŝita de Tim Morley je 2009-11-22 22:58
>> 1. La esperantistoj ne subite iĝus lingve pli kompetentaj, kvazaŭ magie, se oni pagus ilin.
>> 2. Neniu volas pagi ilin.

Precize ĝuste! Ĝis kiam ni estas rekonebla "merkato", mi ne povas imagi kial iu ajn pagus al ni niajn tradukservojn.

Page aŭ senpage?

Afiŝita de Daniele Binaghi je 2009-11-09 18:02
Tro ofte, laŭ mi, oni kredas ke esperantistoj ĉion (aŭ preskaŭ) devus fari senpage: traduki senpage, labori senpage, eĉ instrui la lingvon senpage. La rezulto, aŭ unu el la rezultoj, estas ke multfoje oni kredas ke ĉio, kio estas konektita al la vorto Esperanto, ne estas tro altnivela (ĈAR ĝi estas senpaga, DO ĝi devas ne valori tro). Ĉu vere indas?

Tradukado estas profesia laboro

Afiŝita de Krys Williams (iam Ungar) je 2009-11-09 20:16
Kiel sendependa tradukisto, mi absolute kontraŭstaras senpagan tradukadon. Traduki estas intensiva laboro, kiu bezonas multe pli ol baza lingva scipovo. Se Esperantistoj disdonus volontulan laboron tiurilate ie kaj ĉie, tio gvidos al du eventualaj rezultoj. Unue, fuŝtradukoj fare de eternaj komencantoj servos por disvastigi malreklamadon por Esperanto. Due, la statuso de Esperanto kiel duaranga lingvo persistos. Kial oni havu Esperantan tradukon senpage, kiam ĉiuj aliaj tradukoj pagendas kaj pagindas?

Krys Williams (iam Ungar)

Povas esti profesia, sed ne eksklusive

Afiŝita de Tim Morley je 2009-11-22 22:57
Mi konsentas kun vi, ke tradukado estas tre intensiva laboro (se oni bone faras ĝin) kaj ankaŭ la ĝenerala punkto, ke multaj homoj emas al multege tro altan opinion pri sia propra traduk-kapablo.

Tamen, Facebook kaj Google (kaj TED kaj OpenOffice.org kaj multaj aliaj) petas volontulajn tradukojn al *iu ajn lingvo*. Kaj la publiko provizas tion — verŝajne malpli bone farite ol per profesiuloj, sed oni faras tion.

Ĉu esperantistoj rifuzu fari ion por sia lingvo, kion faras anoj de multe pli gravaj (kaj malpli gravaj) lingvoj?

Ĉu mono plej gravas?

Afiŝita de Robert Bogenschneider je 2009-11-23 20:56
> Kial oni havu Esperantan tradukon senpage, kiam ĉiuj aliaj tradukoj pagendas kaj pagindas?

Kial oni *ne* havu Esperantan tradukon, se la tradukantoj de la ceteraj lingvoj same ne ricevis honorariojn?

Ĉiam estas demando, ĉu indas al iu havi esperantan version de ĝuste tiu paĝ(ar)o.
Iuj laboras pro idealismo, aliaj por nutri la familion - aŭ estas pli bonŝancaj ricevi ion, dum aliaj nenion ricevis.

Ne tradukitaj paĝoj certe ne instigus aliajn pagi por la propra traduko..

LinkedIN

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2010-01-14 13:10
Usona tradukista asocio jam faris skandalon, kiam linkedIN dissendadis laŭ sia bazo invitojn, alvokantajn *profesiajn tradukistojn traduki la paĝaron senpage*. Estas do normale, ke „crowdsourcing“ funkciu malideale (malrapide, kun eraroj, sen unueca traduko de la samaj terminoj). Bona traduko kostu monon.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: