Eŭropo solenas jubileon de Zamenhof... en varsoviaj vendejoj
Pano, fromaĝo, sukero, kolbasetoj, robo kaj jako – interalie tiujn vortojn en Esperanto renkontis klientoj de kelkaj vendejoj en la varsovia kvartalo Muranów, kie loĝis Ludoviko Zamenhof. Ĝuste okaze de lia 150-a naskiĝdatreveno tiun ŝanĝon de etikedoj preparis Pola Esperanto-Junularo kune kun kuratorino Natalia Romik kaj Historia Muzeo de Polaj Judoj. La nomoj de produktoj plenumis funkciojn konkretajn, sed samtempe abstraktajn, ĉar ili neatendite eniris la ĉiutagan realon de loĝantoj. La reagoj de klientoj estis malsamaj, kelkaj miris pri la novaj verdaj etikedoj, dum aliaj tuj rekonis, ke temas pri Esperanto.
Ankaŭ kadre de la okazaĵo, apud la domo, kie loĝis Zamenhof, oni kantis por li Cent jarojn, kaj poeto Wojciech Stamm deklamis pomaĵon en Esperanto.
Pri la evento aparte multe informis amaskomunikiloj. Anoncoj antaŭ la evento aperis en du plej gravaj ĉiutagaj gazetoj en Pollando: Gazeta Wyborcza kaj Rzeczpospolita. Sonraportoj aperis en la unua programo de Pola Radio kaj en la populara junulara radio Eska. Dum tuta tago en la varsovia radio Kolor aperadis registraĵoj de lunda renkontiĝo kaj Esperanto-leciono de Varsovia Vento.
Esperantistoj gastis en Pola Radio EURO (vizitis ĝin Mariusz Majewski, prezidanto de PEA filio en Varsovio) kaj en TOK FM (Łukasz Żebrowski). Tamen plej mirindan efikon donis anglalingva raportaĵo de la evento preparita de Associated Press. Ĝi ricevis la titolon Eŭropo solenas la 150-an naskiĝdatrevenon de kreinto de Esperanto kaj estis aperigita en kelkdeko da amaskomunikiloj en la tuta mondo, interalie Yahoo (foto), TIME kaj The New York Times. Tiel iom neatendite pri evento de Pola Esperanto-Junularo povis ekscii homoj en ĉiuj mondanguloj.
La jubilea evento estas jam la dua nekutima Esperanto-okazaĵo preparita de PEJ kaj Historia Muzeo de Polaj Judoj. Pri laborrenkontoj okazintaj septembre oni povas legi en la artikolo Grafitio Esperante - laborrenkontoj en Varsovio.
Ligiloj al raportoj kaj foto-galerio de la evento troveblas ĉe la paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.


Junularo kuragxas...
Ni ofte kritikas junajn homojn, sed donu al ili eblecon. Ili havas ideojn kaj sercxas novajn vojojn.
Kritiki, filozofi kaj gardi postenon cxe skribotablo ne donos efektojn-
Danko al la varsovia gejunularo!
PS Cxe okazo mi komparis signifon; mantelo, palto, pelto
. Komparu ankaux vi.
Sincere Stanislavo