Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Urbestra akcepto en impona kadro

Urbestra akcepto en impona kadro

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-11 17:48
Ĵaŭde vespere granda grupo de kongresanoj estis invitita al oficiala akcepto en la impona palaco Branicki, lastatempe bele renovigita kun subteno de Eŭropa Unio. En la palaco dum la kongreso estas montrata vasta ekzpozizio pri la rilato de la familio Zamenhof al medicino.

La akcepton malfermis urbestro Tadeusz Truskolaski kun parolado en flua kaj bela Esperanto. Poste orkestreto de malnova muziko kaj grupo de ses junaj dancistoj vestitaj en la stilo de la 18-a jarcento prezentis al la ĉeestantoj plurajn malnovajn dancojn, kiuj aparte impresis en la samepoka salonego.

Sekve parolis Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto. Li adresis sian paroladon al la urbestro, kaj dankis pri la granda helpo kiun la urbestraro donis al la aranĝado de la kongreso. Li aparte menciis la ĵus malfermitan centron Zamenhof, kie troviĝas moderna ekspozicio pri la urbo Bjalistoko en la epoko de Ludoviko Zamenhof.

La prezidanto de UEA en sia parolado rakontis pri sia junaĝa konatiĝo kun la verkoj de polaj eminentuloj, kaj aparte menciis la verkon Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz, kun kiu li povis konatiĝi pere de la klasika esperantlingva traduko de Antoni Grabowski.

Laŭ lia analizo, Sinjoro Tadeo temas ne nur pri la konkretaj historiaj okazaĵoj en Pollando lige kun la Napoleonaj militoj, sed ankaŭ pri tio, ke "el gravaj malvenkoj ni lernas, kion ni devas poste fari por ne malvenki denove". Tiun instruon li trovis aparte aktuala lige kun la nuna ekonomika krizo en la mondo.

Post la solenaj paroladoj kaj transdono de donacoj la urbo Bjalistoko regalis la ĉeestantajn kongresanojn per luksaj festmanĝaĵoj.


arkivita en: ,