Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / La kongreso duobligis la hotelprezojn en Bjalistoko

La kongreso duobligis la hotelprezojn en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2009-03-27 13:20
La partoprenantoj de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko devos pagi por sia tranoktado duoble pli, ol vizitantoj de la urbo en alia tempo. Ĉiuj tranoktejoj de la urbo estas rezervitaj por kongresanoj, kaj mendeblaj nur ĉe UEA. La situacio kaŭzis ampleksan diskuton en la komitato de UEA. Laŭ ĝenerala direktoro Osmo Buller la kontrakto pri la hotelaj prezoj estas sekreta, sed li atentigas, ke la prezoj ajnakaze estas pli favoraj ol en multaj aliaj UK-oj. "Aparte pozitiva kompare kun antaŭaj jaroj estas la granda abundo de malmultekostaj kaj bonnivelaj studentaj loĝejoj en la apudeco de la kongresejo", li skribas en la komitata listo.

La diskuto pri la kosto de tranoktado en Bjalistoko komenciĝis post la apero de la Dua Bulteno, kie estis publikigitaj la prezoj de UEA por hotelaj rezervoj. La kanada komitatano Yves Bellefeuille tiam atentigis, ke la prezoj de UEA multloke estas duoble pli altaj, ol la prezoj anoncataj en la retejoj de la koncernaj hoteloj.

- Kaj UEA ŝajne rezervis ĉiujn ĉambrojn en la urbo, tiel ke la hoteloj rifuzas rektajn mendojn. Oni devas akcepti la troigitajn prezojn de UEA. Mi akceptas ke UEA faru profiton pro la hotel-mendoj, sed tio ĉi estas nuda rabado, li skribis en la komitata diskutejo.

Kiam la Universala Kongreso okazas en granda urbo, la kongresanoj havas la elekton rezervi hotelĉambron tra UEA aŭ fari tion memstare. En la interreta epoko iĝis multe pli facile por la kongresanoj kompari la prezojn kaj elekti la plej favoran alternativon.

Tio tamen ne validas en Bjalistoko, kie la kvanto de haveblaj tranoktejoj proksimume egalas al la kvanto de la kongresanoj, tiel ke post la rezervoj faritaj de UEA jam ne restas alternativaj tranoktejoj. Tia situacio evidente donas al la peranto liberajn manojn altigi la prezon.

La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, atentigis, ke la prezdiferenco estas uzata por financi la kongreson.

- Komitatanoj bonvolu konscii, ke la "profito" pro loĝigo kaj ekskursoj ne iras en la kason de UEA sed en la kason de la koncerna UK. Tial mi skribas la vorton "profito" inter citiloj. Sen tiu ekstra enspezo la kongresaj kotizoj devus esti pli altaj. Sekve ĉiu, kiu mendas servojn pere de UEA, kontribuas al la komuna bono de ĉiuj kongresanoj, ankaŭ de tiuj, kiuj ne partoprenas en la komuna respondeco.

Tiu respondo tamen ne tute kontentigis ĉiujn komitatanojn. Halina Komar el Pollando plendis, ke la altaj prezoj de loĝado malebligas la partoprenon por maljunaj kaj malriĉaj kongresanoj el postsocialismaj landoj.

Ŝi krome eksuspektis, ke la profito tute ne iras al la kongresa kaso, sed al turisma agentejo, kun kiu UEA subskribis kontrakton.

- Antaŭ momento mi ricevis informon, ke la prezoj en studentaj domoj en Bjalistoko kostas 26 zlotojn po persono nokte, kaj tiuj ĉi lokoj estas la plej multaj en Bjalistoko. Sed - imagu - la tuton rezervis tiu mistera agentejo, kaj la postulita prezo egalas 400 procentojn de tiu ĉi prezo, do 20 eurojn!

Por klarigi la situacion kaj montri, kien efektive iras la mono, Yves Bellefeuille petis, ke la Centra Oficejo montru al la komitatanoj la koncernan kontrakton. Laŭ respondo de Osmo Buller tio ne eblas, ĉar la kontrakto estas konfidenca "same kiel via UEA-konto".

Tiu klarigo ne sufiĉis por komitatano Brian Moon el Luksemburgio:

- Estas sufiĉe evidente, ke pri la prezoj ne kulpas sole (aŭ eĉ ne ĉefe) UEA, ĉar oni kontraktis kun agentejo pri la loĝservo. Sed tial la respondo de Osmo, ke "la kontraktoj estas same konfidencaj kiel via UEA-konto" estas almenaŭ nekontentiga, kaj fakte neakceptebla: la kontraktoj rajtas esti iagrade konfidencaj, sed certe ne "same" kiel ies UEA-konto, ĉar la konto interesas ĉefe la kontohavanton, dum la kontraktoj interesas ĉiujn UK-aliĝintojn kaj eĉ ĉiujn UEA-anojn. Estas verdire tie ĉi grandaj problemoj pri travidebleco kaj kredindeco en la mastrumado de UK, kiujn la Ĝenerala Direktoro ne rajtas forbalai per kelkaj vortoj.

Osmo Buller ne konsentis respondi al demandoj de Libera Folio pri la temo.

arkivita en:
balou67
balou67 diras:
2009-03-21 23:24
Bjalistokon ja vizitu ĉiu adoranto de nia lingvo kaj de nia frato, ĝia kreinto.
Eksciinte pri la UK (kaj ĵus partopreninte mian unuan kongreson - IJK 2008) mi tuj konsideris memkompreneble ke mi ĉeestos la venontan UKn.
Tamen mi intertempe seniluziiĝis kiam samklubano anoncis al ni la prezon de la Meka restado, kiel difinita de nia Eklezio UEA.
Unue mi pensis ke tio ne malhelpu, mi provos ŝpari centon da eŭroj pli.
Tiam la klubano klarigis: tiun prezon ne konsistigas manĝoj kaj noktoj.

Mi komprenas ke esperantistoj strebas al seriozeco de l'aspekto movada, sekve kongresa.

Sed ĉu nepre oni estigu klasbatalon ene de nia lando?
Mi tre ŝatus kongresi la tutan someron, sed ne certas ĉu mi povos aliĝi eĉ unu, kaj tiu certe ne estos UK.
Mi profitas la aperon de tia artikolo por instigi ĉiujn pripensi kaj pligrandigi la loĝproponojn.
Tendumado, eĉ se malplikomfortas, venigos certe multajn homojn. Tute eblas prelegi en arbaro, tute eblas kuiri sur lignofajro.
Kaj certe kelkaj diros ke eblas eĉ lasi al ĉiu partoprenato decidi mem kiom ŝli pagos por la loko, la manĝo, la programo.

Ne maltrankviliĝu gesinjoroj, mi neniel timigos vin per aludo je nigra revoluciema armeo (kvankam mi tre ŝatus...) sed nur promesas mojosajn, kreigajn kaj buntajn kongresojn.

Se UEA fariĝos diktaturo en kongresurboj, ŝajnas al mi ke venis tempo por la esperantoparolantoj senigi sin je asocioj (multaj jam faris), Esperantoj ja ne bezonas ŝtaton.
Dirk
Dirk diras:
2009-03-23 08:52
Mi havas bonan (mal)novaĵon: Via eklezio ne kondamnas tendumadon. Ĝia sankta inkvizicio ne pridemandos vin, se vi libere elektos vian noktejon.
balou67
balou67 diras:
2009-03-23 17:14
"*Ĉiuj* tranoktejoj de la urbo estas rezervitaj por kongresanoj, kaj mendeblaj *nur* ĉe UEA."
Mi ne scias ĉu estas vero, sed nur konstatas kion diras la artikolo.

Eĉ se mi prifajfus la tutan aferon, tian sintenon mi ne komprenas. Mi ja scias ke Esperantistoj ne ĉiuj estas liberecanoj, sed estas aliaj eblecoj inter liberecanismo kaj stulta "ĉio-nias-ismo" (por ne diri fikapitalismo).
Dirk
Dirk diras:
2009-03-27 06:34
Vi mem proponis tendumadon, ĉu ne? Ĉu vi volas aserti, ke UEA malpermesis ĝin? Libere tendumu, se vi volas! Estas vastega arbaro apud Bjalistoko.

(Kiel tio rilatas al fikapitalismo? Eĉ en njo-komunismo neniu konstruus pliajn hotelojn por UK en Bjalistoko.)
JarParz
JarParz diras:
2009-03-22 22:12
1. En la nomo de la LKK mi afable informas ke neniu el la bjalitoka LKK konas detalojn de la kontraktoj de UEA kun la turismaj agentejoj.

2. Ne estas vero ke LKK-vicprezidanto Elzbieta Karczewska aux iu alia LKK-ano estas akcianto/kunposedanto de la turisma agentejo, kiu respondecas pri la hotelservoj. Cetere ne estas vero ke la firmao Bial-Tur faras tion.

3. Pri la prezoj de la hoteloj kaj de la eksursoj la LKK nek la instancoj de la urbo Bjalistoko tute ne respondecas, cxar ni tute na partoprenas la turisman priservadon.

4. Mi supozas ke la prezdemandojn kauxzis ne nur la decido de UEA kaj de la turisma agentejo, sed anux grave influas ilin la stato de la internacia kaj de la pola ekonomio kaj tre gravaj kurzdiferencoj inter pola zloty kaj euro. Antau duonjaro 1 euro egalis al 3,3 zlotoj, antau 1 monato 1 euro estis 4,90 zloty. Kia kurzo estos post 4 monatoj neniu scias?

Jarosław Parzyszek
LKK-ano de la 94-a UK en Bjalistoko
Esperantst
Esperantst diras:
2009-03-25 22:47
Saluton, en tiu kazo la altaj hotelprezoj eĉ estos pli profitdonaj por la turisma agentejo aŭ por UEA. Se antaŭ duonjaro oni faris la kontrakton kaj 1 ĉambro kostis ekzemple 100 Zlotoj = 33 EUR nun la agentejo aŭ UEA same devus nur pagi 100 Zlotojn, kiuj tamen nun egalas al ĉ. 21 EUR. Tio signifas ke malalta kurzo de la Zloto do ĝenerale estas avantaĝa por tiuj personoj kiuj venas al Pollando. Amike, Martin Schaeffer
balou67
balou67 diras:
2009-03-26 00:00
Ili do intencis pagigi pli...? X'D

Jam elirinte -->[] ^^
balou67
balou67 diras:
2009-03-26 00:07
Malŝance eŭraj prezoj jam de kelka tempo estas deciditaj... ĉu ne?

Neniu vidis min, konsentite? :-°
iafantomo
iafantomo diras:
2009-04-03 12:48
Ĉu Estraranoj de UEA rajtas vidi la kontrakton? Se la kontrakto estas same sekreta kiel uea-konto, supozeble ne.

Kien iros la mono? Kiel ni sciu? Kion ni kredu kaj malkredu?

Mi nomus tion skandalo.