Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Unesko invitas al granda Zamenhof-festo

Unesko invitas al granda Zamenhof-festo

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-16 20:06
Unesko ĉi-jare unuafoje decidis aranĝi Zamenhof-feston en sia propra Pariza sidejo. La ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, invitis ducenton da esperantistoj kaj same multajn neesperantistojn al solena konferenco kun la titolo "Esperanto, lingvo justa". Kuninvitantoj estas la ambasadoroj de Pollando kaj Litovio ĉe Unesko, kiuj persone ĉeestos la aranĝon. La evento okazos la 15-an de decembro en kunlaboro kun UEA kaj subtenate de la Kultura sektoro de Unesko.

Longe ŝajnis, ke la klopodoj de Universala Esperanto-Asocio por oficiala honorigo de Ludoviko Zamenhof okaze de la 150-jara jubileo de lia naskiĝo fiaskis. La celo estis, ke samkiel en 1959, ankaŭ en 2009 Ludoviko Zamenhof eniru la oficialan liston de Unesko pri honorigindaj eminentuloj.

Por inkluzivigo de Zamenhof necesus, ke jam antaŭ la fino de la jaro 2006 iu ŝtato konvinke pledu por li ĉe Unesko. UEA esperis, ke tia rekomendo venos de Pollando, sed tio ne okazis ĝis la limdato. Tial ŝajnis, ke jam mankas espero por ia atento de Unesko al Esperanto lige kun la jubilea jaro 2009.

Barbara Despiney, reprezentanto de UEA ĉe Unesko, tamen sukcesis persvadi la delegiton de Pollando ĉe Unesko anstataŭ enigo de Zamenhof en honoran liston subteni multe pli konkretan proponon: la okazigon de konferenco kadre de la Internacia jaro de lingvoj en la sidejo de Unesko mem.

Same granda sukceso kiel la okazigo de la konferenco estas la fakto, ke la oficiala invitanto estas Koichiro Matsuura, la ĝenerala direktoro de Unesko.

- Ĉar la pola delegitaro varbis ankaŭ la litovan delegitaron ĉe Unesko, evidente Unesko mem ne povis rifuzi doni al la aranĝo la solenecon de aranĝo en la propra sidejo.  Mi mem ne estus esperinta, ke la Ĝenerala Direktoro de Unesko aperas kiel kuninvitanto al la aranĝo. Tre verŝajne temas pri la petoj de la du delgitaroj. Aliflanke oni devas konstati, ke kaj la Direktoro Ĝenerala kaj aliaj direktoroj de Unesko estis en la lastaj jaroj daŭre informataj pri Esperanto kaj UEA, klarigas Renato Corsetti, kiu partoprenis la organizadon.

La aranĝantoj ne atendas, ke Koichiro Matsuura mem ĉeestos la konferencon. Ja partoprenos la kuninvitantaj ambasadoroj ĉe Unesko de Pollando, Maria Wodzyńska–Walicka, kaj de Litovio, Ina Marčiulionytė.

La unuan prelegon laŭ la programo faros reprezentanto de Unesko, pri ankoraŭ ne diskonigita temo. Poste parolos Louis Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, pri la temo "Zamenhof kiel idealisto". La franca lingvisto Henriette Walter parolos pri Zamenhof kiel lingvisto, kaj nome de UEA parolos Estelle Maria Loiseau pri "Esperanto en la tria jarmilo".

Flanke de UEA ĉeestos vicprezidanto Claude Nourmont, kiu legos salutmesaĝon de prezidanto Probal Dasgupta. Ĉeestos laŭplane ankaŭ la ĝenerala sekretario, Barbara Pietrzak, kaj kelkaj komitatanoj el Italio, Hispanio, Nederlando kaj Litovio.

Laŭ estrarano Ranieri Clerici ĉiuj sidlokoj jam estas rezervitaj, kaj tial li aparte petas, ke esperantistoj sen invitilo ne aperu antaŭ la Unesko-konstruaĵo.

- La lokoj estas elĉerpitaj, kaj ne estas ŝancoj povi eniri.

Informoj pri la aranĝo aparas ankaŭ en la kalendaro de Unesko, kiu aldone aŭtoritate asertas, ke Esperanton parolas "preskaŭ du milionoj da homoj".

Foto: Omar Omar

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2008-12-11 23:28
Esperanton parolas "preskaŭ du milionoj da homoj"? Jes ja, inter ili la papo, kiu cetere tradukis el la latina en esperanton la Dian Komedion de Ŝekspiro.
unuel
unuel diras:
2008-12-12 08:21
Kial tia negativismo? Nun ĉiuj entuziasmaj propagandistoj ja finfine havas la ĝustan respondon al la ĉiama demando de skeptikuloj. "Laŭ Unesko, la eduka, scienca kaj kultura organizaĵo de UN, Esperanton parolas preskaŭ du milionoj da homoj." Kiu fonto povus esti pli fidinda?
akueck
akueck diras:
2008-12-12 18:06
Nu, jen la maltrafita shanco je pli: Ni estus devintaj sciigi la verkinton de la teksto de la menciita kalendaro-pagho pri jeno (kun atentigo pri ankoraua aktualeco): Lau la almanako "Der Fischer Weltalmanach '84" (Fischer, 1983) estas 3-16 milionoj da denask- plus dualingv-parolantoj de Esperanto. Kiel fontoj estas donitaj tie en piednoto "Pritaksoj de 3-5 milionoj (Decsy, universitato de Hamburgo) ghis 14-16 milionoj (Pei, universitato de Nov-Jorko)".
Marcos
Marcos diras:
2008-12-12 18:33
Mi gratulas al UEA por tio ke ĝi sukcesis instigi al kaj kunlabori en tiel prestiĝa aranĝo.

Ankaŭ estas bone, ke la nombro menciita sur la paĝo ne estas pli alta ol du milionoj, ĉar tio aperus tute neserioze en la okuloj de iu ajn, kiu pliinformiĝas pri la temo. Ĉiuokaze, multe dependas de la difino de "Esperanto-parolanto". Ili skribas ke por preskaŭ du milionoj da homoj tutmonde ĝi estas ilo por dialogi. Tiu nombro plej verŝajne estas tro alta takso: Eble la nombro "du milionoj" estas bona takso por la nombro de homoj, kiuj iam en sia vivo lernis la bazojn de Esperanto, sed certe ne por la nombro de homoj, kiuj efektive uzas ĝin.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-12-12 20:31
Dum preskaux 50 jaroj mi estis jam esperantisto.Mi mem instruis al multaj kiuj pli au malpli eklernis Esperanton.Multaj de ili ne uzas gxin aux forgesis.Nun en miaj maljunaj jaroj mi restis fidela al la ideo, cxar mi estas konvinkita, ke pli aux malpli frue oni akceptos unu internacian, neutralan lingvo kaj gxi estos esperanto, cxar pli bonan pli logikan kaj pli facilan oni ne trovos.
Nun mi multe kolektas kaj en la interneto trovas de tempo al tempo homojn, kolektantojn kiuj skribas al mi, ke ili mem lernis Esperanton kaj ankoraux neniun arangxon partoprenis , ecx kun neniu parolis.Do, fine kion mi volis diri; Esperanton konas multe pli da homoj ol ni supozas, multaj uzas gxin por kolektado, korespondado kaj al neniu diras.Ili havas timon perdi rekonon, seriozecon, ke li uzas iun utopian lingvon.Mi estas certa, se Esperanto estos pli serioze traktata, tiam multaj tuj aligxos al lauxtaj subtenantoj.
Mi gxojas, ke nun estas Esperanto pli serioze traktata.Nobelpremio por UEA estus plej bona pasxo en gxusta direkto.Kio ne estis povas okazi.Venontjara U Kongreso estos ankaux pasxo antauxen.Realista idealisto ,europano Stanislaw
Lu
Lu diras:
2008-12-13 09:09
Kun intereso mi legis la tekston de la prezento en la kalendaro de Unesko (ligilo fine de la artikolo). Se mi bone komprenas, tie legeblas proksimume:

"Inventita kaj kodigita fare de Ludwik L. Zamenhof, tiu ĉi helplingvo respondis al la denaskaj bezonoj de la homoj komuniki trans la lingvaj baroj, tiel faciliganta la interkulturan dialogon. Ĝi plu restas la dialoga ilo por preskaŭ du milionoj da homoj."

Do: Laŭ la aŭtoro temas pri "helplingvo", kiu iam "respondis" (ne respondas) al iuj bezonoj. Ĝi "plu restas" komunikilo por ĉ. du milionoj da homoj.

Mi ne certas, ke la aŭtoro estis aparte favora al Esperanto... (Kaj mi ne certas, ke mi sekvus inviton al solenaĵo kun tia teksto.) Laŭ mia impreso oni prezentas Esperanton kiel ion historian, kio tamen estas ankoraŭ iom uzata. Tio eble estas la sento de multaj homoj, kiuj rigardas nur la membronombrojn de UEA-asocioj, kaj la sento de eksteruloj, kiuj konstatas nur malmulton pri Esperanto en la amaskomunikiloj. Tamen necesas konstati, ke Esperanto dum la lastaj tri jardekoj klare progresis, pri renkontiĝoj, pri muziko, pri denaskuloj, en interreto, ekster Eŭropo kaj en lingvistiko. Kelkaj nombrojn kaj grafikojn pri tio oni povas trovi en vikipedio ĉe "Statistiko de Esperantujo", eble komencu ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo#Renkonti.C4.9Doj . Malgraŭ la klaraj nombroj la negativa sinteno de multaj Esperanto-parolantoj ŝajnas neforigebla.

Pri la diversaj taksoj rilate la nombron de Esperanto-parolantoj oni povas legi sur http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_de_Esperanto-parolantoj . La esenca punkto estas la propra difino de "Esperanto-parolanto" - ĉu ĉiutaga kaj altnivela uzado, ĉu iam en junaĝo kaj hezitema.
Lu
Lu diras:
2008-12-13 09:15
En mia traduko estas eraro; devas teksti "dialoga ilo por proksimume du milionoj da homoj". Mi iom rapide legis "près de" kiel "presque".
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-14 13:00
Se oni komparas la Anglan tradukon de la notico, oni ricevas tute alian impreson (entajpu la adreson <http://www.tinyurl.dk/4743>). La retejo de Unesko estas ankaŭ en la Hispana, sed ŝajne oni ne ĝisdatigas la kalendaron tiulingve.

ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2008-12-13 12:29
Miskompreno:
ankoraux eblas aligxi al la arangxo, kondicxe ke vi faru tion TUJ cxe mia retadreso. La peto rilatas al tio, ke vi ANTAUXE enskribigxu, kaj ne aperu neanoncite kaj seninvitile. Cxar diversaj aligxintoj intertempe anoncis, ke ili ne venos, liberigxis lokoj.

Claude Nourmont
chielismo
chielismo diras:
2008-12-14 16:26
Laŭ mia opinio estus pli bela okazo ke en kaj ekster Unesko estos esperantistoj invititaj kaj neinvitiaj, kiuj la gravan okazon partoprenas per siaj manieroj sidantaj aŭ starantaj. Mi eĉ imagas, ĉu la starantaj antaŭ Unesko povos pli allogi ĵurnalistojn kaj publikojn. Kial ne?/!