Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas

La membrokvanto de UEA plu ŝrumpas

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-04 21:20
Per granda fortostreĉo UEA sukcesis pasintjare superi la magian limon de 6.000 individuaj membroj. La fina sumo por la jaro 2007 iĝis 6.011 individuaj membroj. En la jaro 2008 UEA evidente ne plu povos atingi la magian limon, ĉar fine de aŭgusto la membrostatistiko postrestis la pasintjaran je 266. Tamen la kvanto de aligitaj membroj altiĝas, ĉefe pro tio, ke Hungaria Esperanto-Asocio ĉi-jare raportis dekoble pli da membroj ol pasintjare.

En la diskutejo de la komitato de UEA la ĝenerala direktoro de la asocio ĵus raportis, ke UEA fine de aŭgusto havis 5540 individuajn membrojn.

- Laŭ la sperto oni povas atendi, ke almenaŭ 200 membroj ankoraŭ kotizos ĉi-jare. En tiu kazo la fina nombro estos ĉ. 5750, do klare malpli ol pasintjare (6011), kvankam iom pli ol en la malbonaj jaroj 2002 (5713) kaj 2003 (5714). Eblas tamen, ke la evoluo estos pli bona, ĉar la Bjalistoka UK iomete influos jam la ĉi-jaran membronombron, kvankam ĝia efiko ĉefe aperos en la statistiko de 2009. Al ĝi sendube aliĝos multaj kongresanoj, kiuj nun ne membras en UEA, skribis Osmo Buller.

La plej granda falo okazis en Japanio, kie nun estas 457 membroj malpli ol pasintjare. En Korea Respubliko estis falo de 50, li raportis.

- Kreskoj en la cetera mondo kompensas nur duonon de tiuj perdoj. Estas do facile vidi, ke Jokohamo havis pli fortan kongresan efikon ol Roterdamo, kies kongresanoj pli grandkvante estis regulaj membroj. En Japanio la membraro pli ol duobliĝis pasintjare, sed en Nederlando ĉi-momente estas nur 6 membroj pli ol en 2007. Pli da kongresa efiko estis en Francio (+36) kaj Germanio (+16), sed la plej granda kresko tamen okazis en Rusio (+53).

Same pro la kongresa efiko nun kreskis la kvanto de TEJO-membroj. Pasintjare la Internacia Junulara Kongreso okazis en Azio, kaj la membrokvanto ŝrumpis, ĉar multaj eŭropanoj ne veturis al la IJK. Ĉi-jare la eŭropa IJK kaŭzis, ke en aŭgusto 2008 TEJO havis 443 individuajn membrojn, 79 pli ol aŭguste pasintjare.

Kvankam la kvanto de individuaj membroj malkreskas, la suma kvanto de membroj en UEA ĉi-jare estos pli alta ol pasintjare, pro kresko en la kvanto de aliĝintaj membroj, atentigas Osmo Buller.

- Kelkaj landoj ankoraŭ ne pagis por aligitaj membroj, sed jam nun la nombro (11.405) estas preskaŭ sama kiel fine de 2007 (11.477). Aldoniĝos ankoraŭ ĉ. 400 aligitaj membroj, tiel ke la fina sumo estos ĉ. 300 pli granda ol en 2007. Aligitaj membroj plimultiĝis dank' al Hungaria E-Asocio, kiu pagis por 1.348 membroj kaj en 2007 nur por 142. Tio kovras la fakton, ke en multaj landoj la nombroj malkreskis.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-05 10:31
Kio dekobligis la membraron de HEA en nur unu jaro? La salto de 142 al 1348 aspektas kiel normaligo por centrEuxropa lando, sed pro la cxi-jara IJK en Hungario estas tamen same surprizege ke estis tia membrokrizo tie kaj ke gxi tiel subite cxesis.
ladislao
ladislao diras:
2008-09-07 12:25
Temas pri neniu stranga afero nur pri tio, ke Hungaria E-Asocio (HEA) provas reorganizi sin kaj sukcesis aliĝigi pli ol 35 diversajn E-organizaĵojn, funciintaj ĝis nun pli-malpli izole dise en la lando. Tiuj organizaĵoj antaŭe ne estis membro-asocioj de HEA, kaj tra ĝi de UEA. László SZŐKE - respondeculo pri komunikado ĉe HEA
Lu
Lu diras:
2008-09-06 08:08
Ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA estas diagramo kaj tabelo pri la membronombroj de UEA ekde 1908. Videblas la suma stagnado de la IM-nombroj ekde 1948, krome la falado de la AM-nombroj ekde 1975 - ambaŭ kun ondumado kaj apartaj efikoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo prezentas pli larĝan rigardon al la statistiko de Esperantujo prezentante la unuopajn kampojn de Esperanto-aplikado. Konstateblas, ke en multaj kampoj ekster UEA la nombroj kreskadas ekde jardekoj. Oni do ne kredu, ke la malfacila situacio ĉe UEA prezentus ian ĝeneralan tendencon por la evoluo de Esperanto.