Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Retejo de UEA ekpaneis en la jubilea tago

Retejo de UEA ekpaneis en la jubilea tago

by Redakcio Laste modifita: 2008-05-04 01:18
— filed under:

En la tago de la centjariĝo de Universala Esperanto-Asocio ĉesis funkcii la retejo de la asocio. La sekvan tagon la retejo daŭre ne funkciis.

Lunde, la 28-an de aprilo, UEA iĝis centjara, kaj nekutime multaj esperantistoj volis viziti la retejon de la asocio por legi novaĵojn pri la seminario aranĝita de UEA en Ĝenevo, pri la Malferma tago en la Centra Oficejo, pri la estrarkunsido kaj pri la jubilea mesaĝo de la prezidento. Sed la retejo rifuzis malfermiĝi, kaj daŭre rifuzas en la vespero de la sekva tago laŭ eŭropa horo, kiam ĉi tiu artikoleto estas verkata.

Ankaŭ la retpoŝtaj adresoj de UEA ĉesis funkcii pro la reta paneo. Laŭ Andrej Grigorjevskij, la prizorganto de la retejo de UEA, temas pri teknika misfunkcio, kaj respondeculoj surloke en Nederlando okupiĝas pri riparado.

(La 30-an de aprilo denove ekfunkciis la retejo de UEA.)

Agoj pri dokumento