Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Tutmonda ĵurnalista kongreso

Tutmonda ĵurnalista kongreso

by Redakcio Laste modifita: 2008-01-11 12:46

La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj

Kio
Kiam 2008-05-26 09:45 ĝis
2008-05-30 17:45
Kie Vilno, Litovio
Nomo
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.

Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA, ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antauvidas ĉirkau 100 partoprenantojn.

More information about this event…