Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

Mondvasta reklama ludo uzas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-16 21:25
La trian de marto en la reto estis lanĉita granda tutmonda reklama ludo ŝajne ligita kun la ĉi-jaraj olimpikoj en Ĉinio. La grandskala ludo kredeble estas finance subtenata de McDonald's, kaj uzas plurajn lingvojn. Centran rolon en la ludo havas skribaĵo en Esperanto. La tuto temas pri pluraj personoj diversloke en la mondo. Ĉiuj perdis sian memoron, kaj ĉiuj trovas sur sia brako enigman tatuaĵon en Esperanto, kun la teksto "Trovu la ringon perditan". La kreintoj de la ludo tamen forgesis havigi al si la retadreson trovularingonperditan.com, kaj ĝi nun estas kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

La ludo komenciĝis en enigma maniero: kelkaj konataj pintaj ludantoj de retludoj dise en la mondo ricevis per ordinara poŝto pakaĵojn, kiuj enhavis fadenpilkon, afiŝon de la Antverpenaj olimpikoj en 1920, kaj poŝtkartojn kun fotoj pri la samaj olimpikoj. Dorse de la poŝtkartoj estis mallongaj mesaĝoj: "La 3-an de marto 2008: Trovu ŝin..." kaj "La 24-an de aŭgusto 2008: Savu la mondon". La 24-a de aŭgusto estas la lasta tago de la Pekinaj olimpiaj ludoj.

La pakaĵoj enhavis ankaŭ slipon kun la retadreso www.findthelostring.com. La retadreso ekfunkciis la 3-an de marto, kaj iom post iom tie estis publikigitaj la historioj de ses gejunuloj el diversaj partoj de la mondo. Ĉiuj rakontas, ke ili vekiĝis en stranga labirinto, kun la nekomprenebla tatuaĵo, krom Larissa en Brazilo. Ŝi rakontas, ke io simila okazis al ŝia konato en Brazilo antaŭ kvar jaroj.

Ĉiuj trafitoj tute ne memoras sian antaŭan vivon, sed laŭ kuracistoj ĉiuj estas sportistoj sur olimpika nivelo. La tasko de la ludantoj ŝajne estas trovi solvon de la enigmo kaj savi la mondon, sed lingvaj problemoj staras en la vojo kaj malhelpas ilian kunlaboron. Ĉiu trafito havas retejon en sia propra lingvo sub la komuna adreso www.findthelostring.com.

Iom mirinde, la kreintoj de la ludo ŝajne forgesis registri la esperantlingvan version de la retadreso, kvankam la enigma tatuaĵo kun tiu teksto estas ĝuste en Esperanto. Nun la esperantlingva adreso anstataŭe estis kaptita de la brita esperantisto Tim Morley.

- La retnomo TrovuLaRingonPerditan.com estis libera(!) do mi aĉetis ĝin. Aktuale ĝi sendas vizitantojn al Google-grupo, sed mi ŝatus ricevi pli bonajn proponojn por uzo de la nomo, li rakontas al Libera Folio.

Tim Morley supozas, ke Esperanto estis elektita kiel unu centra temo de la ludo pro ĝia kongruo kun la celoj de la olimpikoj. Kvankam Esperanto almenaŭ ĝis nun ne estas uzata en la ludo, jam ĝia apero kiel la lingvo de la mistera tatuaĵo laŭ li donas bonan ŝancon diskonigi Esperanton kaj ĝian utilecon al granda internacia celgrupo.

- Mi estigis grupon ĉe Google Groups por helpi al ludantoj sendi mesaĝojn unu al la aliaj, aŭ por kune solvi problemojn de la ludo, pere de esperantaj tradukoj. La Google-grupo nun enhavas pli da esperantistoj ol ludantoj, sed mi esperas, ke tio ŝanĝiĝos, Tim Morley diras.

Ĝis nun estas nur 25 membroj en la grupo, sed jam estas proponata Esperanta tradukservo por la lingvoj angla, ĉina, franca, germana, hispana kaj portugala. El la bazaj lingvoj de la ludo mankas ankoraŭ la japana.

La ringoludo rapide iĝis populara en la reto, pri ĝi raportis pluraj amaskomunikiloj, kaj kreiĝis novaj retejoj ĉirkaŭ la temo, tamen ĉefe en la angla lingvo. Interalie jam ekzistas vikio pri la ludo. Kiel kutime en ĉi-specaj ludoj, ne ĉiam eblas certe scii, kiuj el la retejoj estiĝis spontane, kaj kiuj estas kreitaj de la ludomastro.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2008-03-12 10:43
Se oni volas popularigi la retpaĝon, indas meti ligojn al trovularingonperditan.com de multaj aliaj retpagxoj kaj ankaŭ ekde forumoj. Por tio taŭgas proksimume ĉiu ajn forumo. Ĉe Google tio plibonigas la pozicion.

Pri la enhavo de ebla retpaĝo: Nu, ĉefe la homoj serĉos informojn en diversaj lingvoj pri la frazo kaj pri la ludo. Indas do meti tion kaj aldone informeton pri Esperanto kaj ligon al kncerna retpaĝo.
limako
limako diras:
2008-03-18 02:19
Mi volis speciale aldoni inviton ke aliaj samideanoj partoprenu. Nun montriĝas Esperanto en la ludo ne estas nur flanka afero, sed unu el la plej gravaj temoj de la tuta ludo. Jen okazas momento kiam miloj -- eble miliardoj -- da homoj ekaŭdos pri Esperanto. Oni bezonas homojn kiuj parolas Esperanton kaj aliajn lingvojn: hispanan, portugalan, germanan, ktp por traduki. Se en via lando, oni ne nun parolas pri tiu ĉi ludo, vi povas helpi ke oni lernu pri ĝi kaj partoprenos.
limako
limako diras:
2008-04-06 00:29
Kvankam kelkaj s-anoj anoncis sin frue ĉe la ludo, montriĝas ke la Esperanto komunumo ne sufiĉe partoprenas por ke oni pripensu Esperanton kiel io utila. La tradukoj okazas plejparte pere de naciaj lingvoj (precipe la angla, kompreneble) kiel ponto-lingvoj. Ŝajnas ke ne sufiĉe de esperantistoj partoprenas por fari la tradukojn rekte. Surprizas min, ĉar mi supozis ke almenaŭ dekoj aŭ eble centoj volus montri al la miloj kaj miloj da homoj kiuj partoprenas ke Esperanto povas esti iu utila.

Temas almenaŭ iomete pri la aĝo. Kiam mi montris la tradukendajn paĝojn al nia loka grupoj, por la juna viro la tasko ŝajnis esti la plej interesa afero li iam vidis en Esperanto. La maljuna virino havis nenian intereson pri la ludo. Nu, kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro, mi supozas.
akueck
akueck diras:
2008-04-06 15:00
Kiam mi vizitas
<http://www.findthelostring.com/>,
mi ne ekhavas ech la plej malgrandan ideon pri tio, kiel la ludo funkcias. (Mi ech ne ekscias, ke temas entute pri iu "ludo".)
Mi memoras, ke, kiam antau kelkaj semajnoj mi unuafoje vizitis la retejon, mi vidis ligilojn al aliaj lingvo-versioj. Sed ankau tiuj chi ne helpis al mi kompreni pli ol nur "stacidomon"; germanismo: "Ich verstehe nur Bahnhof" = "Mi komprenas neniom" ;-)
Evidente mi apartenas al tiuj, kiuj estas tro maljunaj por tiaj aferoj. Eble mi tute eraras, sed lau mia impreso estas tiel, ke la partoprenantoj de la afero interkomunikas per la angla kaj ke Esperanto estas la ne-komprenebla, antikva, stranga lingvo, en kiu iuj dokumentoj kaj aliaj kuriozajhoj (ekzemple tatuajho) estas skribitaj. Nu, certe ghojigus min, se tio chi montrighus kiel mondvaste antauenpusha reklamo por Esperanto, sed fakte mankas al mi tia kredo ...
limako
limako diras:
2008-04-06 19:15
La celo de la ludo estas solvi enigmoj en kiu la necesaj informoj venas al diversaj lingvo-komunumoj. La lingvo-komunumoj estas:
http://forums.findthelostring.com/index.jspa
La plej baza informo estas tiu ĉi "kodekso":
http://olympics.wikibruce.com/Codex_of_the_Lost_Ring
La originalaj ĉapitroj estas en Esperanto. Ĝis nun plimalpi duono de la ĉapitroj estis trovitaj (tra multaj landoj). Verŝajne dum la venontaj semajnoj, oni trovos la ceterajn.

Finfine ŝajnas ke la celo de la ludo estos starigi labirintojn tra la tuta mondo kaj organizi teamojn de atletoj por kuri la labirintojn. Sed ne necesas fari tion, se vi ne volas: oni povas fari nur etajn aferojn aŭ partopreni plentempe.

Mi dubas ke la celo de la ludo estas reklami Esperanton: sed tio ne malpermesas ke *ni* faru tion. Pli da homoj pensas nun pri Esperanto ol iam ajn post 1987. Dependas tute al ni ĉu ili pensas "Ho, tiu stranga, antikva Esperanto ja estas mortinta lingvo -- tute ne estas Esperanto-parolantoj" aŭ ĉu ili pensas, "Kial oni kredas ke Esperanto estas mortinta? Vidu tiom da Esperanto-parolantoj partoprenas!"
akueck
akueck diras:
2008-04-13 20:18
Dankon. Mi iomete studis kelkajn retejojn kun rilato al la afero. Jen miaj demandoj (eble per tio chi mi ja jam "partoprenas" en la "ludo" ...):
1) Chu por partopreni oni devas instali iun programon? (Se jes: kiun?)
2) Chu por partopreni oni devas alighi al iu "centra" ludretejo (kun uzanto-nomo, pasvorto)? (Se jes: al kiu?)
3) Chu por (almenau helpe/parttempe) partopreni konvenas chefe traduki (au instrui lingvon)? (Mi povas facile imagi pli amuzan ludon ol tian, kies lud-agado konsistas chefe en tradukado au instruado ...)
4) Chu por solvi iujn enigmojn (de l' ludo) oni devas krozi tra multaj retejoj, kiuj entenas dokumentojn au blogojn au forum-diskutojn k. s.?
5) Kiom da partoprenantoj la ludo havas nuntempe?
limako
limako diras:
2008-04-14 00:45
Tiom da demandoj! :-)

1) Ne -- nur krozilon vi bezonas. Sed foje oni proponas taskojn en la ludo kiel esplori bildon aux krei flugfolion. Aliaj programoj estas utilaj por tiaj taskoj.

2) Ne necese, sed mi proponas ke vi apartenu al unu el la forumoj tie ĉi:
http://forums.findthelostring.com/
Elektu la forumon kies lingvon vi plej konas kaj kreu uzantonomo tie por ke vi partoprenu.

Vi ankaŭ povas krei uzantonomo ĉe la vikio: http://olympics.wikibruce.com/ por redakti la tradukon de la kodekso.

Vi ankaŭ povas krei uzantonomo ĉe la guglogrupo pri la perdita ringo: http://groups.google.com/group/tlrp

3) Vi povas partopreni je diversaj niveloj. La ideo estas partopreni en teamo kiu solvas la enigmojn: foje tio estas traduki, foje povas esti aliajn aferojn. Vi faru tion, kion vi volas fari, se ĝi ŝajnas al vi amuza aŭ utila. La celo estas ke oni estu feliĉa.

4) Jes, por solvi la enigmojn, la indikoj estas kaŝitaj en multaj lokoj, dokumentoj, retejoj, ktp.

5) 150,000 ĝis nun partoprenas la ludon el kiu 70% estas eksterusono, laŭ la kreinto de la ludo, kiun citas la NYTimes: http://www.nytimes.com/2008/04/01/business/media/01adco.html