Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / TEJO reformas Pasportan Servon

TEJO reformas Pasportan Servon

de Redakcio Laste modifita: 2008-08-01 15:56
La komitato de TEJO decidis reformi la plej popularan servon de la asocio. Ekde la venonta jaro la listo de gastigantoj transformiĝos en rete alireblan datumbazon, sed ankaŭ la papera eldono plu haveblos. La komitato de TEJO kunsidis dum la IJK, kiun partoprenis pli ol 350 junaj esperantistoj.
TEJO reformas Pasportan Servon

Komitato de TEJO.

Dum la 64-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Szombathely (Hungario) la komitato de TEJO kolektiĝis al sia jarĉefkunveno. Dum la kvar sesioj 26 anoj de la komitato kaj pluraj ĉeestantaj vizitantoj vigle diskutis la raportojn de la estraro kaj aprobis ĝian laboron.

Jam komence de la kunveno la komitato ĝoje bonvenigis novan landan sekcion de TEJO: La Junulara Esperantista Burundia Organizo (JEBUO) estis akceptita kiel 45-a landa sekcio. Cetere al la komitato estis alelektita nova komitatano C, Heming W. Thorbjørnsen el Norvegio.

Unu el la plej konataj kaj popularaj servoj de TEJO estas la gastiganta reto Pasporta Servo kiu jam de pli ol 20 jaroj faciligas vojaĝojn kaj renkontojn en la Esperanto-mondo. La komitato decidis fundamente renovigi tiun servon, kiu ĝis nun konsistis ĉefe el la papera adreslibreto.

Estontece dinamika interreta datumbazo plifaciligos la servon. Jam la eldono de la jaro 2009 eldono aperos en freŝaj vestaĵoj kun nova vizaĝo. Malgraŭ la plivalorigo de la interretaj servoj, papera eldono daŭre disponeblos.

La IJK-n partoprenas pli ol 350 homoj, kaj TEJO bonvenigas 120 novajn individuajn membrojn, kiuj aliĝis dum la kongreso. Ĉiuj komune festis dum la IJK la 70jaran jubileon de la fondigo de TEJO en 1938.

Raportis Anna-Laura Wickström kaj Gregor Hinker. Foto de Ivo Miesen.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2008-08-19 20:01
La unua libreto de Pasporta Servo eldoniĝis en 1974, antaŭ 34 jaroj, kun 39 gastigantoj. Kiel oni povas vidi en statistiko en la vikipedio, http://eo.wikipedia.org/wiki/Pasporta_Servo , la Pasporta Servo bone kreskis tra la jaroj kun mezume du ĝis kvin procentoj jare al aktuale pli ol 1200 gastigantoj.

Dum la lastaj tri jaroj okazis malkresko, kiu eble ŝuldiĝas al la apero de CouchSurfing kaj similaj servoj, kiuj funkcias rete. Ĉe CouchSurfing intertempe jam ĉ. 500 homoj indikas almenaŭ bazan scion de Esperanto. Supozeble do estas grava kaj necesa paŝo enkonduki retan administradon de PS por plu progresigi ĝin.
pjer
pjer diras:
2008-09-23 19:24
Longe vivu Pasporta servo! Sed multe gxojas min, ke en aliaj servoj aperas la kondicxo: almenaux bazan scion de Esperanto! Nia lingvo devas servi ene de nia movado sed ne nur, tio estas bona rimedo por konigi Esperanton.Pjer.