Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Japanaj sekurservoj studas Esperanton?
Agoj pri dokumento

Japanaj sekurservoj studas Esperanton?

by Redakcio Laste modifita: 2008-06-17 15:20

La konata germana periodaĵo Spiegel en sia retejo supozas, ke la sekurservoj de Japanio eknervoziĝas, ĉar kontraŭuloj de la planata G8-pintkunveno uzas Esperanton, lingvon kiun la sekurservoj ne komprenas. En la ampleksa artikolo Spiegel skribas: "Nun ankaŭ la sekurservoj de Japanio subite ekinteresiĝas pri Esperanto. Ili timas la demonstracion de batalema Esperanto-minoritato en la norda insulo de Hokajdo, kie la sekva G8-pintkunveno okazos de la 7-a ĝis la 9-a de julio."

La freŝa artikolo de Spiegel ŝajnas grandparte baziĝi sur pli frue aperinta artikolo en la brita periodaĵo New Statesman. La brita gazeto same atentigas pri la "grandaj fortostreĉoj", kiujn japanaj anarkiistaj aktivistoj laŭ la gazeto entreprenas en la insulo Hokajdo por diskonigi la lingvon.

La asocieto kun la nomo Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo tiel subite ricevas grandan tutmondan atenton, sed la ĉefajn fortostreĉojn por tiu diskonigo faris la japana ŝtato, malpermesante la enveturon de la germana aktivulo Martin Krämer, pri kiu pli frue rakontis Libera Folio.

Pri Martin Krämer ambaŭ gazetoj scias rakonti, ke li alvenis al la havenurbo Otaru, ludante la Internacion per sia trumpeto, sed ke al li estis malpermesite eniri la landon. Neniu el la gazetoj tamen konas la fakton, ke la "Esperanto-aktivulo" Martin Krämer mem ne scias Esperanton.

Ĝenerale ambaŭ artikoloj havas problemojn pri faktoj, almenaŭ kiam tiuj rilatas al la kvanto de parolantoj de Esperanto. La unue aperinta artikolo en New Statesman iom malprecize, ŝajne surbaze de anglalingva vikipedia artikolo, citas la takson de Jouko Lindstedt pri tio, ke eventuale 10 milionoj da homoj iam konatiĝis kun la elementoj de Esperanto.

En la versio de New Statesman tio iĝas "10 milionoj studis Esperanton". En la sekva ŝtupo la germana gazeto eĉ pli tordas la aferon, kaj konstatas, ke "laŭ Jouko Lindstedt, 10 milionoj regas la lingvon".

Simile troigita ŝajnas la supozo de Spiegel pri tio, ke sekurservoj de Japanio aparte interesiĝus pri Esperanto. La gazeto, sen fontidikoj, skribas jene:

Al la japaniaj sekurservoj kompreneble malplaĉas, ke iuj el la pintkunvenaj protestantoj parolas lingvon, kiun iliaj agentoj ĝis nun neniam aŭdis. Kaj suspektinda la G8-gardantoj opinias ankaŭ tion, ke japanaj parolantoj de Esperanto pasintdecembre veturis al Sud-Koreio, por eduki batalemajn adeptojn tie.

La informo pri la vojaĝo de japanaj radikalaj esperantistoj al Koreio evidente venas el New Statesman, sed la japaniaj sekurservoj certe eĉ pli maltrankviliĝus, se ili legus la retgazeton de la radikalaj koreaj esperantistoj, kiuj en marto ĉi-jare vizitis Japanion. Tie videblas eĉ foto de Martin Krämer kun trumpeto kaj Esperanto-flago. La flageto evidente estis transdonita al li de la lokaj aktivuloj, ĉar ĝi unue videblas en iliaj manoj.

Eĉ se la radikalaj esperantistoj en Japanio per siaj protestoj ne sukcesos efektive veki la interesiĝon de la sekurservoj aŭ influi la laboron de la G8-kunveno, ili jam sukcesis veki la atenton de du vaste legataj alilandaj gazetoj, kio en si mem ne estas malgranda atingo.

La artikolo de Spiegel poste aperis ankaŭ anglalingve: Language Nerds to Tackle Globalization at G-8 Summit

Ĉu?

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-04 19:21
Ĉu ne mankas la vorteto "ĉu" en la titolo de la artikolo?

Jes! (kaj alia raporto)

Afiŝita de Gunnar R. Fischer je 2008-06-04 19:50
Jes, "Ĉu?" aldoniĝu.

Pri la afero oni nun raportas en <a href="http://jetzt.sueddeutsche.de/texte/anzeigen/435023/TrkHomeMagTsr7">TTT-ejo "jetzt.de"</a> de la Sudgermana gazeto. Bedaŭrinde spiegel.de ofte servas kiel informfonto kaj inspiro por ĵurnalistoj, kvankam la kvalito ne konvinkas.

"Paulo pri la pli bona angla"

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-06 11:58
La intervjuo kun Paulo en "jetzt" estas cetere bonega kaj simpativeka, kvankam ne antaue preparita kaj kvankam Paulo tiam nenion sciis pri la Hokajda afero. :)

plia gazeto malbone informas

Afiŝita de Gunnar R. Fischer je 2008-06-18 00:18
Nun ankaŭ "Focus", la konkurenco de "Der Spiegel", raportas pri la protestoj, citante el la spiegel.de-artikolo:
http://www.focus.de/politik/diverses/japan-globalisierungsgegner-bei-g-8-gipfel_aid_311355.html

Kompreneble ili ne mem kontrolis la supozojn. Kaj jes, imagu, tio estas nia brila "demokratia", "libera", "kritikema" gazetaro...

plia artikolo inspirita de spiegel.de

Afiŝita de Gunnar R. Fischer je 2008-06-23 23:52
Nun ankaŭ la germanlingva "retgazeto" (Netzzeitung) citas la spiegel.de-artikolon:
http://www.netzeitung.de/politik/ausland/1059397.html
Denove oni uzas la malĝustan tradukon de "Libera Esperanto-Asocio en Hokajdo" al la angla (retradukite al Esperanto: "Esperanto-Ligo por libereco en Hokajdo"), kiu aperas sur la TTT-ejo de L.E.A. Hokajdo. Bone videblas, kiel misinformo faras la rondon kaj kiel unu grava gazeto influas la aliajn.

Yoko Akimoto

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-06-24 07:17
En Netzeitung sxajnas nova elemento kompare al Spiegel ke nun aperas ankaux iu japana ATTAC-aktivulo, Yoko Akimoto. Do, iu intertempe tamen faris iom da aldona jxurnalisma laboro.
Amike
Istvan Ertl

jesne

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-06-04 20:35
Laŭ mia lingvosento estas diferenco inter
Japanaj sekurservoj studas Esperanton?
kaj
Ĉu Japanaj sekurservoj studas Esperanton?

La lasta estas rekta demando, la unua estas mira (do, dubema) aserto.
(Kompreneble, tiaj ĉi ”mirasertoj” nur direblas por homoj kiuj kutimas demandi per leviĝa vortomelodio.)

Jesjes

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-04 22:03
Jes, ankau lau mia lingvosento estas diferenco inter
Japanaj sekurservoj studas Esperanton?
kaj
Chu Japanaj sekurservoj studas Esperanton?

La unua estas erara, la dua estas ne rekte erara, sed havas superfluan majusklon.

La leĝo de Tonjo

Afiŝita de zamzam je 2008-06-05 07:39
La leĝo de Tonjo: "Ju pli reta diskuto en Esperanto longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo des pli (asimptote) proksimiĝas al 1."

alia leĝo

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-06-05 09:58
Ĉi-kaze la diskuto jam dekomece estis prilingvaĵa.
Via komento fakte estas deflankigo…

Eble ni bezonas nomon por tia situacio ankaŭ?
("Ju pli diskuto pri gramatikaĵoj kaŭ uzata vortigo longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri leĝoj aŭ personoj des pli (asimptote) proksimiĝas al 1.")

Nene

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-06-05 09:54
Evidente vi ne sufiĉe konas la konvenciojn pri majuskla uzado en la Esperanta ortografio?

Legu je http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/majuskloj.html

Chuchu?

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-05 15:30
Vershajne ekzistas ie miskompreno, char mi opinias, ke PMEG ghuste diras tion, kion ankau mi skribis: La majusklo estas nenecesa. Kaj mi plie samopinias kun PMEG, ke la majuskla temo estas tute negrava. :)

Pri la origina artikolo en SPON: Mi miris, ke ghi indikis la nomon de la Esperanto-grupo en Esperanto kiel "Libera Esperanto-Asocio en Hokkaido", sed tradukas tion per (en la germana) "Esperanto-Ligo por Libereco sur Hokajdo". Mi unue atribuis tion al la konata mankhava kvalito de SPON, sed poste konstatis, ke la retpagho de la asocio ghuste tiel angligis sian nomon. -- Hm.

maLĉU-mAlĈu

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-06-05 23:22
Tamen vi opiniis la majusklan temon tiel grava ke vi elektis komenti mian manieron ortografii la vorton ”Japana”. ;-)

Jes, ĝi mankas

Afiŝita de Marc Bavant je 2008-06-11 21:38
Mi sentas tiun frazon erara pro nacilingva influo. Se estas demando, devas aperi "ĉu". Se ne estas demando, tiam la demandosigno superfluas. Se la intenco estas nur montri necertecon, dubon, tiam kondicionalo en aserta frazo aŭ futuro en demanda frazo plene taŭgas. Ankaŭ aldono de "onidire" al indikativo bone montras la dubindecon de la informo.

kondicionalo en aserta frazo?

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-06-11 23:21
Pravus mbavant.

amike
Istvan Ertl

Eĉ la Fundamento

Afiŝita de Bertilo Wennergren je 2008-06-12 08:10
Mi citas el la Fundamento: 'Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?"'

Ŝajnas do, ke estas tute laŭ-Fundamente uzi frazojn kun posta demandosigno, sed sen "ĉu" aŭ alia demanda vorto.

Eĉ la Fundamento ne konas ĝin.

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-12 13:04
Nu, la citita frazo estas en si mem sufiĉe nenormala, ĉar tute mankas al ĝi verbo. Temas pli pri elvoko de la patrion, salutante la filinon. Komparu ankaŭ la respondan agon kaj parolon de la filino.

Se vi nepre volus trovi demandan vorton en tiu "frazo": La demanda vorto en ĝi estas "nu".

Konsiderante la nenormalecon de tiu Fundamenta frazo, kiu konsistas nur el la vorto "nu" plus alparolo, mi opinias, ke via konkludo "estas tute laŭfundamente uzi frazojn kun posta demandosigno sed sen "ĉu" aŭ alia demanda vorto" estas almenaŭ tro vastpermesa.

Tio estas alia afero

Afiŝita de Marc Bavant je 2008-06-22 11:56
En la Fundamenta frazo la tuta demando resumiĝas al la demandopunkto. "?" tie sinonimas al "kio okazis?" kaj supozeble respondas al speciala demanda intonacio. Sed la intencita funkcio de la demandopunkto en la titolfrazo estas tute alia: ĝi pretendas montri dubon (se mi bone komprenas) koncerne la donitan informon. Jam en si mem tio estas al mi strange, ke ĵurnalisto donas dubindan informon -- li prefere ĝin kontrolu, antaŭ ol ĝin disvastigi. Sed aliflanke sufiĉas legi la komentojn por vidi, ke la legantoj ne klare perceptas la signifon de tiu demandosigno kaj trovas interpreton per "ĉu" aŭ per imagita nuanco, kiun la klasika lingvo ne konas.

Cxu demandosigno...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-06-22 23:53
... povas signifi ion alian ol ke la frazo antaux gi estas demando?
Eble Libera Folio aperigu artikolon kun la titolo:
"Demanda frazo sen cxu?"

amike
Istvan Ertl

P.s. Evidente, la parola lingvo antauxas la skriban, kaj en la parola "cxu" estas deviga. Tamen, skriba lingvajxo ne nepre devas kopii centprocente la parolan. Se ni havus
skandalgazetojn en Esperantujo, ili plenus je tiaj cxi frazoj.

Demandosigno en ne-demandvorthava frazo

Afiŝita de Andreas Kueck je 2008-06-23 21:37
Nur ideo: Supoze ke trafas tio, kion Marc Bavant (2008-06-22 11:56) opinias pri la rolo de la demandosigno en la ne-demandvorthava Fundamenta frazo. Chu tiaokaze oni povas analoge argumenti, ke en la titolfrazo de tiu chi artikolo la tuta demando resumighas al la demandosigno, ke chi tiu tie sinonimas al "chu estas tiel?" kaj supozeble respondas al speciala demanda intonacio? - Cetere: En interparoloj mi ofte spertis demandojn sen demandvorto, ekzemple: "Kiel vi fartas?" - "Bone. Kaj vi?" Evidente oni povas pravigi almenau tiajn (senverbajn) frazojn per la koncerna Fundamenta frazo. Kial oni ne ankau povu tiel pravigi verbhavajn frazojn, kiuj estas demandaj kaj sen demandvorto?

Estas tiel?

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-06-25 08:45
Char temas pri alia situacio. En via ekzemplo unu metis demandon kaj poste la alia simple ripetas la demandon, ne elparolante la tutan frazotekston.

Mi ja konsentas, ke en la supra artikoltitolo la verkinto intencis esprimi "chu estas tiel" per la demandosigno. Sed ghuste tiun "chu estas tiel" oni esprimas en Esperanto per antaumeto de la vorto "chu". Se oni volas, oni povas stile varii kaj ech postmeti ghin, sed ellasi ghin -- tio shajnas al mi stranga.

Mi ne konsentas, ke en la Fundamenta ekzemplo la tuta demando resumighas al la demandosigno. La tuta teksto estas sufiche parola, kaj la patrino ne elparolas demandosignon. Shi elparolas "nu", instigante la filinon al parolado pri tio, kio okazis. Sed chiuokaze mi konsentas kun Marko, ke ghi apenau povas pravigi la titolon.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: