Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo?

Kimroj loĝas en Kimrujo, ĉu ĉilanoj en Ĉilo?

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-18 17:19
En la verko "Rusoj loĝas en Rusujo" dek sep aŭtoroj esprimas sian subtenon al la uzo de -ujo por landnomoj. "La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo", skribas nia recenzanto José Antonio Vergara. Leginte la libron, li ankaŭ venis al la konkludo, ke lia propra lando nomiĝu ne Ĉilio, sed Ĉilo.

Rusoj loĝas en Rusujo. Landonomoj en Esperanto. Anna Löwenstein (red.), Federazione Esperantista Italiana, Milano, 2007. 10,50 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

Mi havas la impreson ke ofte renkontebla trajto ĉe la Esperanto-uzantoj kontraste al aliaj lingvokomunumoj estas iom alta grado de konscio kaj interesiĝo pri la lingvo mem, eble pro la kerne lingva karaktero de la fenomeno kaj la memvola, aktiva vojo alproprigi ĝin flanke de preskaŭ ĉiu ĝia parolanto, krom la denaskaj.

Ne temas nur pri tio ke en Esperantujo relative abundas la diversspecaj lingvemuloj kiuj okupiĝas i.a. pri apartaj gramatikaj aŭ leksikaj aspektoj de Esperanto, aŭ ke en ĉiu generacio povas aperi iuj eksperimentaj formoj kaj ankaŭ (laŭintence) “plibonigaj” proponoj.

Pli frapa estas la historia fakto ke foje ekestis pasiaj, eĉ akraj disputoj pri la lingvostrukturo, jen funde kaj katastrofe malunuigaj kiel dum la Ido-krizo, jen pri specifaj eroj tamen sen pluiro ĝis skismominaca punkto, nome inter la subtenantoj de respektive  –ata (tempistoj) kaj –ita (aspektistoj) aŭ de –io kontraŭ –ujo por la landnomoj, kaj multe malpli intense, pri kiel priskribi teorie la vortfaradon, por aŭ kontraŭ la faklingva uzo de la greklatinaj terminoj, favore aŭ malfavore al la enkonduko de neologismoj, ktp.

Stariĝis eĉ skoloj kun fortaj sintenoj (aŭ obsedoj) pri tio kia lingvo Esperanto estas aŭ devus esti (Analiza, Piĉisma, k.a.).  Tra la jardekoj kaj aparte dum iuj periodoj, akumuliĝis larĝa bibliografio pri unuopaj problemoj tiaj.

Eble kiel neatendita konfirmo ke ili ne plene nek kontentige solviĝis montriĝas la apero de tiu ĉi nova libro pri la landnoma demando, kies firma starpunkto por –ujo dankinde kaj solide venas defii la ĝis nun ŝajnan sed misefikan, konfuzantan, Pirhan venkon de –io.

Temas pri kolekto kun diverstipaj kontribuoj de 17 aŭtoroj (3 el ili verkis po 2 artikoloj), inter ili iuj nunaj aŭ eksaj Akademianoj (M.C. Butler, J. Camacho, R. Corsetti, E. de Kock, P. Gubbins, A. Löwenstein, F. Simmonet, B. Wennergren). La verkon enestas eseoj, artikoloj, instrumaterialoj, personaj atestoj kaj eĉ literaturaĵoj, ne ĉiuj verkitaj por ĝi sed en aliaj momentoj (artikoloj de De Kock el 1982-1983 kaj Löwenstein el 1996, studo de Butler el la periodo 1947-1949), kvankam neniu venas el la ĉi-prie plej polemika periodo ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj.

La tuto tamen tre interese kaj konvinke prezentas argumentojn favore al la finaĵo –uj’ ĉar “pli klara, pli logika, pli belsona, pli facila, pli intima, pli Fundamenta”, kiel legeblas sur ĝia dorskovrilo. Ni vidu.

Laŭ aplomba aserto de la libroredaktinto, “neniu povas nei, ke la sistemo de landonomoj en Esperanto estas la plej malkontentiga parto de la tuta lingvo” (p. 5). Nu, mi respondus ke por aliiuj multe pli ŝoka estas la pluekzisto de seksismaj trajtoj kiel la malsimetria sufikso -in  ĉar pluraj radikoj ial restas viraj kaj la kroma uzo de li kiel ĝenerala, neŭtra triapersona pronomo.

Tamen jes ja, koncerne la nomojn de landoj kaj ties loĝantoj konstateblas kaosa, konfuza kaj malregula situacio en la nuntempa uzado de la lingvo. La materialoj kolektitaj en ĉi tiu verko amplekse, diversangule kaj klarige pritraktas la problemon, por proponi praktikan, tute atentindan solvon, fakte revenon al la taŭga sistemo elpensita de la iniciatinto de la lingvo.

Pluraj tekstoj el la libro trafe kaj detaloriĉe prezentas tiun travideblan, dukategorian sistemon laŭ la respektiva baza vorto, kiu kun homo/Homujo unuflanke (ekz. anglo/Anglujo) kaj Lando/landano aliflanke (ekz. Usono/usonano) povas esti rigardata kiel unu el la geniaj eltrovaĵoj de Zamenhof, atribuebla al liaj brila lingvosento kaj supera inteligenteco. Fakte, samkiel ĉe aliaj lingveroj, li lerte kapablis utiligi la materialon prenitan el la etnolingvoj ĉirkaŭ li kaj glate redukti ĝin al ĉi-kaze mirinde simpla, racia, regula ordigo duopa.

Cetere, ĝuste kiel Wennergren substrekas en unu el siaj tekstoj, la divido laŭ tiuj du kategorioj (nome uj-kategorio kaj an-kategorio) estas tute arbitra kaj diras nenion ajn pri la koncernaj lando aŭ popolo.

La dukategoria sistemo nur sekvas la etimologion, kiu siaflanke havas historian sed ne ĉiam koheran devenon. Interese, dum Löwenstein bedaŭras ke Zamenhof ne ĝeneraligis la an-kategorion kaj tiel ne donis (laŭ ŝi) “unuecan sistemon” al la lingvo (p. 9), Butler asertas ke la praktiko montris neeble starigi ĉiujn nomojn en tiu klaso (p. 36) kaj De Kock laŭdas la estetikan, homlingvan duecon de la landnoma sistemo, tute konforma al la spirito kaj racia kaj sentema de Zamenhof (p. 70).

Se ĉio ŝajnas bele orda, kial do oni parolas pri kaoso kaj eĉ eldonas libron pri la temo? Nu, la problemo kreiĝis ĉar, anstataŭ la Fundamenta –ujo, pro diversaj misgvidaj ideoj la pseŭdosufikso –io iĝis pli kaj pli vaste kaj domaĝe uzata jam de jardekoj. Kiel facile diveneblas kaj pluraj el la verkintoj asertas, temis pri malreguliga paŝo por paŭsi la eŭropajn lingvojn kaj fari Esperanton “pli internacia”, ĉar al iuj oreloj ekz. Francio sonis pli bele aŭ tuj rekoneble ol Francujo. Aldone, la aktiva ideologia kontraŭstaro al la ŝovinismaj interpretoj pri iu supozate transtempa esenco de la nacio stimulis ĉe la SAT-medio tiun lingvouzan transiron.

Tamen, la problemo estas ke dum ĉe la Zamenhofa sistemo neniu dubo nek miskompreno eblas ĉar ĝi estas travideble klara kaj preciza pri kiu estas la baza vorto por pluformado (jen la homo, jen la lando), la apliko de –io ofte okazigas hezitojn i.a. ĉar oni ne plu scias ĉu la litero –i’ estas parto de la landnoma radiko aŭ parto de la finaĵo: tial ke en Germanio loĝas germanoj dum en Tanzanio tanzanianoj, ĉu en Indonezio loĝas do *indonezoj aŭ indonezianoj?, kaj en Rumanio ĉu rumanoj aŭ *rumanianoj? (Fischer donas trafan ekzercoliston de tiaj stumbligaj kazoj sur p. 83-84). Krome, ne eblas memstare uzi la pseŭdosufikson –io, fakto kiu estas escepto en la lingvo, kaj eĉ pli domaĝe, tiu –i’ fariĝas pli kaj pli danĝera pseŭdoderivilo kun ajna signifo, kiel Fischer mem konstatas (p. 60).

Pluraj el la verkintoj energie, pensinstige kaj vere konvinke emfazas do la lerno- kaj uzofaciligan argumenton por pravigi la urĝan, nepran revenon al la sistemo per –ujo, malgraŭ la alipartiaj pretekstoj por malreguligi la lingvon nome de plia “internacieco”. Inspira estas la honesta atesto de M. Leereveld kiu post duonjarcenta, persista uzo de –io lojale al SAT komprenis la taŭgecon de –ujo kaj detale argumentas por ĝi.

Aliflanke, iom peza estas la artikolo de F. Simonnet, kiu troige sugestas ke eĉ eta ŝanĝo povas konduki al io tute alia ol la “lingvo internacia de doktoro Esperanto”. Li eĉ kondamnas la nunajn formojn ĉino/Ĉinujo prefere al la arkaikiĝintaj “ĥino/Ĥinujo” (p. 55).

Mi timas ke bonintenca tamen rigida maniero tia prezenti la preskribojn de la Fundamento de Esperanto povas efiki tute male, do anstataŭ kontribui al la ĉiam necesa defendo de la unueco kaj stabileco de la lingvo, oni povas tiel donaci argumenton al ĉiu kiu facilanime povus akuzi tiun sintenon kiel seneliran prizonon al la evoluo kiun ĉiu normala lingvo devas travivi.

Anstataŭ la nenecese fosilian bildon kiun donas Simmonet, mi preferas fronte al la pasiva emo nur “konstati” senkritike ajnan plian eŭropigon de la lingvo (kiel fakte estis la bedaŭrinda, fakte aproba decido de la Akademio pri –io en 1973), la aktivan, malferman sintenon de Piron, Makkink kaj Wennergren defendi la originalan spiriton de lingvo kiu tamen vivas, evoluas laŭ raciaj, koheraj vojoj.

Nu, ke la temo de la libro estas do ne nur gramatika-leksika sed fakte rilata al kernaj aspektoj de nia strebado konfirmas la antaŭparolo. Temas pri teksto kiu povus ĉeesti sen ajna malimplica indiko de ties verkinto kaj tamen oni facile povus konjekti pri kiu temas (R. Corsetti), ĉar tuj rekoneblas liaj stilo kaj ideoj, kiujn mi parte subtenas sed ne lian tro simpligan, maniĥeisman bildon pri la diverseco ene de nia movado/komunumo, kiun ŝajne laŭ li konsistigas nur iuj bonaj, nelacigeblaj aktivuloj unuflanke kaj multaj ceteraj ruzaj parazitoj aliflanke, kiujn li nun moraladmone nomas “jamvenkistoj”.

Mi ne certas sed timas ke kvankam oni povas havi sintenon proksiman al tiu lia koncerne tion ke Esperanto restu bona lingvo (regula, facile lernebla ankaŭ por neeŭropanoj, ktp) i.a. ĉar ĝi havas socie emancipan, egaligan rolon en terure maljusta mondo, tamen lia pasia retoriko kiu foje estas sukcese inspira, alifoje povas esti forpuŝa ĉar fremde bombasta.

Pli milde mi diru ke eble estis li kiu proponis la titolon de la kolekto ĉerpante frazon el la Fundamento, ĉar alifoje li jam uzis tiun rimedon titoli verkojn per frapaj frazoj diritaj de iu kernulo, cetere jam ofta kutimo en pluraj lingvoj, ankaŭ ĉe ni (kp. Sed homoj kun homoj).

La libro estas zorge, elegante redaktita de Anna Löwenstein. Ŝi eĉ pere de helpanto en la Biblioteko Hodler kontrolis unuagradan fonton por pliĝustigi eraran daton en la tre valora eseo de Butler, kio montras la glatan funkciadon de kunlaboraj retoj, kvankam estus sufiĉe konsulti la similtemajn verkojn de Albault (1991) kaj Waringhien (en Lingvo kaj Vivo, 1959 kaj 1989, p. 179) por rimarki ke fakte estis en decembro 1918 kiam Hector Hodler anoncis en la revuo de UEA la ekuzon de –io. Oni ne uzis la vaste konatan (kaj ĉi-supre uzitan) rimedon marki la neekzistantajn, malgramatikajn formojn per komenca steleto (ekz. *nederoj kontraste al la ĝusta formo nederlandanoj).

Mi varme rekomendas kaj la libron kaj amasan revenon al –ujo, kion mi cetere jam ekfaras, tuj post ĝia legado, eĉ ne preninte la ĉarman promeson troveblan je la fino de la verko, laŭ la modelo de la Unua Libro (1887). Kiel sugestas kelkaj verkintoj, kompromisa, komenca paŝo estus almenaŭ instrui unue laŭ la uj-sistemo por poste, kiam plene lernite, averti ke ankaŭ en la nuna uzado de la lingvo troveblas –io.

En la Reta Vortaro oni lernas ke tiu sufikso por lando aŭ regiono ankaŭ estas regule uzebla, krom kun nomoj de etnoj kaj lingvoj, por teritorio laŭ ĝia estro (dukujo, princujo) kaj ideologio (Esperantujo, Islamujo, Kristanujo). Tiun lastan nuancon kaptis Camacho por aserti ke “plej absurde estas, ke kelkaj umbilikismaj egomaniuloj volas krei distingon inter Esperantujo kaj Esperantio, alproprigante al si ĉi lastan” (p. 62). Interese, G. Koffi nun komencis paroli pri esperantujismo. La landnoma demando do fakte neatendite ligiĝas al aliaj polemikoj en nia sufiĉe malpaca E-mondo (=Esperantujo) ...

Miaflanke, krom konvinkiĝi pri la taŭgeco de la Zamenhofa dukategoria sistemo kaj ties malplimulta uj-kategorio, mi nun malkovris ke mia lando fakte nomiĝu Ĉilo en Esperanto kaj do mi estas ĉilano, laŭ la pli simpla kaj prava siatempa rekomendo de Cart kaj Privat. La formo Ĉilio, ankaŭ kun tiu balasta kaj konfuziga –i’ ĝeneraliĝis pro la troa posta francismo, laŭ kiu la Esperantaj vortoj estas la francaj (ĉi kaze Chili) plus la litero –o, –a aŭ –e. Fine, la klara penso de Butler subtenanta la plej oftan preferindecon de la nomo uzata far la gento mem, ekz. pri la formo Kimrujo kompare al “Valeso” aŭ “Galo” (p. 38) donas, malgraŭ la kriado de A. Cherpillod, pravigon al la formo Barato proponita post zorga esplorado far Probal Daŝgupta kaj aliaj baratanoj. Tiun temon la libro tamen ne tuŝis.

José Antonio Vergara

arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2008-03-16 22:50
Mi malrekomendus transiron al *Ĉilo, eĉ se nur pro la tradicio. Se ĉiuj farus same! Ĉu do Hispanujo > *Espanjo?
javergara
javergara diras:
2008-03-16 22:56
Fakte temas pri du tute malsimilaj situacioj. Che la duopo Chilio/Chilo temas pri la sama, indighena radiko, kiun oni pli trafe esperantigu. Mi verkos studon pri la historio de la problemo, kiun la chilaj esperantistoj de diversaj generacioj pritraktis.
bab
bab diras:
2008-03-18 10:23
Espanjo certe estus pli "egaliga" nomo el la vidpunkto de Galegoj, Eŭskoj kaj Katalunoj…kaj finfinfine, eĉ por Hispanoj. (Samkiel anglalingvajoj ankaŭ profitus el E-o kiel IL.)
Sed ĉu nun eblas ŝanĝi? Mi dubas.
(Samkiel nenia insisto je la kontraŭesperantfonologieco de la litersinsekvo -nnl- povas igi la Suomi-anojn ŝanĝi la "esperantan" nomon de ilia lando.)
bab
bab diras:
2008-03-18 13:01
en la ĉi-supraĵo, ”anglalingvajoj” > ”anglalingvanoj”.


Estimata Redaktisto,

vi eble notis ke la komentantoj daŭre kaj ade mistajpas kaj devas aldoni postkorektaĵojn.
Se vi analizas la komentaron, vi verŝajne trovos ke ne malgranda procentaĵo konsistas el tiaj.

Mi havas proponon al vi:
Aldonu (en la paĝar-programaro) butonon ”korektu propran mesaĝon” kiu ebligu al oni postkorekti jamsenditan tekston. Tia butono troviĝas en multaj retforumoj. (Mi povas kolekti ekzemplojn por vi laŭ peto.)

Amike,

– Bjørn A. Bojesen
Jorge
Jorge diras:
2008-03-18 14:06
mi plene komsentas.
Jorge
Jorge diras:
2008-03-18 14:06
pardonu!, mi flaris eraron sed ne bovas kolekti ghin.