Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

Kongresa rezolucio bonvenigas iniciatojn de Unesko

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-26 10:56
La kongresa rezolucio de la ĉi-jara Universala Kongreso instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco kaj proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado. Kial nia foto montras, la unua redaktado de la kongresa rezolucio okazis dum labora vespermanĝo, kaj notojn faris Giridhar Rao.

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon “Lingvoj: trezoro de la homaro”,

Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio,

Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo,

Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj

Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj,

Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la mesaĝo de ties Ĝenerala Direktoro al la kongreso,

Reemfazas la neceson doni egalan respekton al ĉiu lingvo, al ĉiu kulturo kaj al ĉiu homo en la mondo,

Alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj ĝiajn valorojn de respekto al ĉiu homo kaj de egaleco inter ĉiuj homgrupoj, kaj per tio kontraŭbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo,

Invitas al kunlaboro kun ĉiuj organizaĵoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn,

Instigas ĉiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj

Proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo.

arkivita en: ,
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2008-07-28 11:59
angla versio estas farita kaj baldaux disponebla sur la reto.
franca versio venos morgaux.

Claude Nourmont
Lu
Lu diras:
2008-07-28 22:52
Mi ĉiam demandas min, je kio servas kongresa rezolucio. Tio fakte estas serioza demando - eble ili ja havas iun utilon, kiun mi ne jam vidis. Ĉu ĵurnalistoj represas ĝin? Ĉu Unesko ion faras per ĝi? Ĉu la landaj asocioj aŭ la membroj iel uzas ĝin? Ĉu estas alia uzo de ili? Ĉu la aparta lingvaĵo helpas en la tasko de la rezolucioj?
paulpeer
paulpeer diras:
2008-07-29 10:10
Bona demando, Lu. Kiam antaŭ epokoj mi estis juna gazetara sekretario de Flandra Esperanto-Ligo, mi verve tradukis tiujn rezoluciojn en la nederlandan, kaj sendis ilin al la gazetaro. Mi ne kredas, ke iam ajn oni aperigis miajn rezoluciojn. Kaj ankaŭ mi scivolas, ĉu nun iu ajn uzas kaj legas ilin.
pistike65
pistike65 diras:
2008-07-29 13:00
Pli frue ankaux mi emis skeptiki pri la utilo kaj rolo de kongresaj rezolucioj (KR), sed nun mi ja vidas kelkajn:
- bona, malneniondira KR povas inspiri agadojn ene de la E-komunumo. Ekz. la cxi-jara klare diras ke por ni gravas malhelpi formortadon de lingvoj. Tio ja ne estas evidentajxo, gravis plian fojon registri gxin. Nun necesas eltrovi kion eistoj povas fari efektive. (Interalie, aligxi al IKEL, www.geocities.com/ikeldv , kiu ja faras ion, ecx se malmulton, tiukampe.)
- KR povas servi kiel vizitkarto, aux rekonfirmilo de rilatoj, kun internaciaj organizajxoj, NROj ks, precipe kun Unesko.
- ene de la E-movado eblas referenci al gxi; ekz. la jam menciita IKEL povas laux mi nun fieri ke UEA multe pli proksimas al gxi idee ol antaux nur kelkaj jaroj.

Amike
Istvan Ertl

P.s. Malserioze: KRoj povas helpi en la evoluigo de burokratia lingvajxo, kia estos necesa tuj post la Fina Venko, aux la Euxropa Venko, kaj kian nuntempe elstare praktikas precipe la t.n. Civito.
esperanto
esperanto diras:
2008-07-31 01:34
Rezolucioj chiam havas la trajton, ke ili estas platonaj, precipe kiam ili ne estas devigaj. Plej elstaraj ekzemploj estas tiuj famaj de Montevideo (1954) kaj Sofio (1985), kiuj estas publikigitaj komence de la UEA-Jarlibro. Au kiom da rezolucioj estis subskribitaj lige kun la israela-palestina konflikto, por ne esti respektataj poste. Fakte rezolucioj ekzistas ankau por ke ili estu utiligataj. Antau jaroj mi sugestis, ke oni kolektu kaj eldonu chiujn tiujn kongresajn rezoluciojn, prefere kun fona komento kaj enhava analizo. Mi ne scias, chu tia ideo efektivighis. Tia eldonajho povus esti utila referenco. Krome necesus provi eltrovi, kiujn konkretajn konsekvencojn havis iuj rezolucioj.
Andy Künzli
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2008-08-01 19:13
Rezolucio en franca versio nun haveblas; vi povas peti gxin de mi (forigu la troajn spacojn...) cxe moonmont cxe pt.lu
Gxi ankaux devus ekzisti en nederlanda, sed gxis nun mi ne vidis.

Claude
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-08-02 19:19
Mia sveda traduko de la kongresa rezolucio legeblas cxe

http://metrobloggen.se/jsp/public/permalink.jsp?article=19.3622333

aux, se vi preferas la pli mallongan Tinyurl-adreson,

http://tinyurl.com/6f5dzh
giridhar
giridhar diras:
2008-08-04 14:19
Mi vidas ĝin en la retejo de la LKK ĉi tie: http://uk08.lafontano.net/nl/nl.php?rn=13

Giri
giridhar
giridhar diras:
2008-08-04 14:32
Kaj la anglan mi ĵus afiŝis en publika diskutlisto ĉi tie: http://groups.yahoo.com/group/FRIENDS_of_UP/message/8481

Giri
ejas
ejas diras:
2008-09-11 02:25
Mia Bona amiko el Gdynia - Kazimierz Krzyżak - la ĉefa inicianto de alvoko al polaj parlamentanoj koncerne la honorigon de UEA per Nobelpremio okaze de 100 jara jubileo, kaŭzis ke ili apogis lian peton kaj entreprenis la rezolucion 12-an de junio pri tiu afero. Sed tiu rezolucio ne estis sendita tuj al Norvega Parlamento, sed plu longe kuŝis en tirkesto de Pola Sejmo. Do eksciante pri tiu fakto - Kazimierz Krzyżak antaŭ nelonge sendis leteron al parlamenta Vicmarŝalo - Jerzy Szmajdziński kun peto, ke li okupiĝu pri tiu grava afero. Do Vicmarŝalo afable respondis al Kazimiro jene: "Estimata Sinjoro, responde al via letero mi ekinteresiĝis pri sorto de rezolucio entreprenita de Sejmo koncerne la esperantistojn. Bedaŭrinde la Marŝalo de Sejmo ne plu antaŭenigis ĉi aferon. Tial mi permesis al mi direkti al Marŝalo de Sejmo leteron pri ĉi afero. Mi ricevis jam de Marŝalo de Sejmo certigon, ke rezolucio estos tradukita en norvegan lingvon kaj sendita al norvega parlamento. Kiam mi ricevos konfirmon pri ĝia elsendo, mi tuj transdonos al vi informon.
Kun respekto
Jerzy Szmajdziński
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-09-11 15:57
Por la premio de 2009, la dokumento devas atingi la norvegan Nobelkomitaton antaux la fino de venonta januaro (ju pli frue des pli bone).

Se la dokumento venos post tiu dato, gxi aktualos nur por la premio de 2010 (se entute, kompreneble; dependas, interalie, kiel la komitato interpretas sian propran regularon kaj la testamenton de Nobel).

Por la premio de cxi tiu jaro, la sejmo faris sian decidon jam tro malfrue.
ejas
ejas diras:
2008-09-20 14:23
Jes, kara amiko Gunnar, vi tute pravas en via opinio kaj mi konkordas kun ghi.