Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo
Agoj pri dokumento

La Universala Kongreso en 2010 okazos en Kubo

by Redakcio Laste modifita: 2008-08-03 18:01

La universala kongreso de Esperanto en 2010 okazos en Havano en Kubo. Tion anoncis la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, en la solena fermo de la Roterdama UK sabate matene. La decidon pri la kongresurbo faris la estraro de UEA fine de la kongresa semajno.

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, jam en februaro vizitis Havanon laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA nun venigas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

En majo la ĝenerala direktoro vizitis Moskvon, kiu same invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2010, ĉar la pli frua invito por la jaro 2009 ne estis sukcesa. Ankaŭ en Moskvo la lokaj aŭtoritatoj promesis subtenon por la kongreso, sed la estraro de UEA fine preferis la proponon de la kubaj esperantistoj.

La elekto de Kubo jam de kelka tempo aspektis klare pli verŝajna ol ke Moskvo ricevu la kongreson en 2010. Eble iom influis favore al la elekto de Kubo ankaŭ la leteroj de du elstaraj rusiaj esperantistoj, kiuj turnis sin al la estraro de UEA kaj malrekomendis kongresi en Moskvo en la nunaj cirkonstancoj.

Kiel argumentojn malfavorajn al Moskvo oni ofte menciis la altajn prezojn en la hoteloj de Moskvo kaj la komplikecon de la vizaj proceduroj. La subtenantoj de Moskva UK atentigis, ke dum la pli ol 120-jara historio de Esperanto ĝis nun neniam okazis Universala Kongreso en Rusio, dum multaj jaroj unu el la plej gravaj landoj de la movado.

bedaŭra decido

Afiŝita de david-emil wickström je 2008-07-27 09:37
kvamkam mi bone povas vidi la argumentojn por la elekto de kubo (jam du kongresoj sinsekvaj en eŭropo en 2008 kaj 2009, verŝajne pli malmulte koste surloke), estas bedaŭrinde ke moskvo ne estis elektita. laŭ mi uea devas ankaŭ doni ŝancon al ĉiuj landaj sekcioj organizi la uk-n. kubo jam okazigis ĝin en 1990, rusio neniam.

interesa decido, kial ne

Afiŝita de Przemysław Wierzbowski je 2008-07-27 20:06
Rusujo devas do ankoraŭ atendi, sed se eĉ elstaraj esperantistoj de tie kontraŭas organizi la Kongreson en Moskvo, konsekvencoj devas esti memkompreneblaj. Pri interna malkonkordo inter samideanoj tie la Libera Folio jam kelkfoje raportis.

Krome, pli bonas kiam UK-oj estas preparataj ĉiam en alia mondoparto, do unu jaro post Bjalistoko kial oni ne kongresu en Kubo. La decido interesas kaj eble jen estos por mi la ebleco forveturi al Ameriko.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: