Polico forportis kongresanon
La nederlanda polico en mardo forportis el la kongresejo de la Roterdama Universala Kongreso kongresanon, kiu en momento de kontrolo ne povis montri sian insignon. La kongresano estis portita al la policejo, sed tuj poste liberigita. Poste evidentiĝis, ke li bonorde pagis sian kotizon.
En ĵaŭdo cirkulis en la kongresejo famo, ke en la kongresejo estis arestita homo, kiu insiste rifuzis pagi la kotizon aŭ foriri el la kongresejo. Laŭ la Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, la famo tamen estis klare troigita.
- Kio okazis estis, ke ni forigis el salono Hodler homon, kiu rifuzis montri sian insignon.
Libera Folio: Ĉu ofte okazas, ke homoj provas eniri sen insigno?
- Jes, tio bedaŭrinde ne estas malofta, kaj tio estas enorma malrespekto al la kongresanoj kiuj ja pagis, eble malriĉaj pensiuloj kiuj elspezis grandan sumon por ebligi la kongreson kaj partopreni en ĝi.
La incidento kun polico okazis marde, kiam iom aĝa kongresano el norda Eŭropo ĉeestis programeron en salono Hodler, kaj rifuzis montri sian kongresan insignon al reprezentanto de Loka Kongresa Komitato. Ĉar li ankaŭ rifuzis eliri el la kongresejo, oni fine vokis la policon.
La polico forportis la seninsignan kongresanon, sed liberigis lin post du horoj en polica malliberejo.
En Roterdamo kontrolado de la insignoj ĉe la enirejo apenaŭ okazas, male ol en multaj aliaj kongresoj. Anstataŭe oni de tempo al tempo petas homojn montri siajn insignojn dum programeroj.
Poste evidentiĝis, ke la seninsigna kongresano ja bonorde pagis sian kotizon, sed ial ne povis montri la insignon en la momento de la kontrolo. Tamen en ĵaŭdo eblis en la kongresejo sen granda serĉado trovi kongresanojn sen insigno, aŭ kun insigno renversita, tiel ke ne eblis vidi, ĉu ĝi efektive apartenas al la portanto.
Laŭ informoj, kiujn ricevis Libera Folio, en merkredo vespere estis preparata artikolo pri la incidento por la kongresa kuriero. Tamen ĵaŭde antaŭtagmeze la kuriero ne haveblis en la kongresejo. Anstataŭe en la informejo estis pendigita anonco, laŭ kiu la 4-a numero de la kongresa kuriero haveblos nur posttagmeze.
Kiam la kongresa kuriero aperis posttagmeze, ĝi ne enhavis raporton pri la arestita kongresano. En la loko, kie ĝi laŭ informitaj fontoj devis aperi, anstataŭe aperis granda foto.
Malbona agado de LKK
Ĉu "porti"?
Kaj la miskomprenita kongresano verŝajne ne estis tiel rezistema ke la polico devis "porti" lin al la policejo. Pli kredinde estas ke oni malpli sensaciisme "kondukis" lin.
La malaperinta "kuriero4.pdf"
Mia versio de la okazintaĵo
La WTC estas konstruaĵo publika sed, verŝajne, ne plene libere alirebla. Oni rajtas eniri (jen propra konjekto) se laboristo en la ejo, se partoprenanto en iu aranĝo, aŭ se komisiita fari iun oficon ĉe la tieaj entreprenoj kaj instancoj. Eble la kontrolo de la WTC-gardistoj ne estas rigora, sed iel ajn la responsuloj de la konstruaĵoj petis al LKK kontroli la kongresanojn, kun aparta insisto al Rotterdam Hall (Hodler-salono).
Pro tiu kontrolpeto, unu el LKK-anoj petis al homoj kiuj eniris la salonon montri la ŝildon. La aludata homo rifuzis fari pro ia nekomprenebla obstino kaj la LKK-ano, des pli obstine, insistis, kio siavice plifirmigis la obstinon de la unua kun la sekvo jam rakontita en la raporto.
Ne temis, do, pri ia timo ke tiu homo eniris pirate la kongresejon: ĉiuj scias ke li pagis la kotizon. Temas pri iom tro rigora sekvo de la ordonoj de la WTC-responsulo kaj pri ia obstin-konkurso (en mia lando oni dirus: "konkurso pri kiu havas la plej grandajn kojonojn" ĉar verŝajne tia obstino estas tipe vira).
Mi ne deziras konkludi iun ajn moralan solvon pri kiu kulpis aŭ ne. Mia celo estas montri, ke la afero ne temas pri vera ruzulo kiu deziris ŝtele eniri la kongreson kaj kies solvo estus simpla kontrolo en la listo de aliĝintoj.
Mi ankaŭ miras ke tio ne restis registrita en la kongresa kuriero...
Nu, silento ofte sekvas hontindajn agojn.
Malgraŭ tio, la fiasko montrigas amaran fakton, ke la UK estas multekosta afero. Sendube, oni faras ĉion por malaltigi la koston, sed mi suspektas, ke la pagado de la kotizo estas ekster la eblecoj de la plejmulto de la Esperantistaro. Kion oni povas fari pri ĝi, mi ne scias. Internacia aŭ interkontinenta vojaĝado estas fundamente multekosta. Simile, loĝi en granda urbo estas fundamente multekoste. Tamen, kiam mi unue aŭdis pri la afero, mi sentis tranĉeton en la koro, ĉar mi kredis (malprave), ke iu senmonulo povis atingi la kongresejon, sed tiu ne povis pagi la kotizon por partopreni. Certe, mi ne farus simile, ĉar mi vidus ĝin kiel ŝtelado. Tamen, mi povas kompati je homo kiu, per granda sopiro, strebis eniri per ruzo. Ĉu mi publike hontigu tian ruzulon, mi esperas ke ne. Laŭ mia opinio, la sugesto de manolo (kontrolado de la listo) estus la saĝa ado en tiu situacio. Kion oni devas fari, se oni ne trovis la homon je la listo, mi ne scias.
Pli noca ol kojonkonkurso
amike
Istvan Ertl
Ne nur pagis
Sed nun minacis nuligi tiujn membrecojn, se entute eblas.
(Cetere: ne estis mi, kiel kelkaj suspektis; ni nur havas la saman antaŭnomon...)
Gunnar Gällmo
Kial la ekscitiĝo?
En kongresejo de UK la nomŝildo havas la funkcion de bileto kaj la helpantoj la senkondiĉan taskon, kontroli ĝin ĉe la enirejo al salonoj. Neniu povas de helpanto postuli, ke li konas ĉiujn membrojn de la societo Zamenhof persone. Ankaŭ la ĉi tie presentita ideo, ke pardogardisto trafoliumu la liston de proksimume dumil partoprenantoj por trovi sur ĝi personon, kiu rezignas preni sian nomŝildon el la pantalonpoŝo, dume kelkdek ceteraj partoprenantoj vicstaras malantaŭ li kaj maltrafas la programeron, estas iomgrade abstrusa (ĝi ja krome kondiĉus, ke la koncerna persono prezentu alian legetimilon).
Do kial la ekscitiĝo? La helpantoj faris ekzakte tion, kio oni postulis de ili. Elstara esperantisto kiel membro de la societo Zamenhof devis tion bone scii kaj ne kaŭzi tumulton. Se ni ĉi tie postulas distingi aranĝon de la esperantistaro de aranĝo de la cetera mondo, do tial nur pro la fakto, ke la deĵorantoj ebligas al ni ĉiuj ĝui funkciantan kongreson - dum ilia libera tempo, sub la kondiĉo, ne mem partopreni la programerojn kaj (kontraste al profesia kontrolisto) absolute sensalajre. La sola diferenco inter UK kaj aranĝo de cetera mondo estus do pli da ĝentileco kontraŭ la deĵorantaj helpantoj, kiuj (kontraste al profesia kontrolisto) ne transprenis la taskon sub la klara supozo, ke ĝi nepre inkluzivas (perfortajn) konfilktojn kun parto de la klientaro. Tiu ĉi ĝentileco okulfrape mankis en la ĉi tie traktita kazo. Oni pripensu pardonpeton anstataŭ riproĉojn.
Eble tial la ekscitiĝo?
Eble tial la ekscitiĝo?
aliaj lokoj, landoj, ktp
.....
la sama!!!
la skandalo de l' monato,
lagofunda serpentego!
Bona agado de la LKK
Dankon al Libera Folio por la informo, cxar por ni tio estas ankaux amuziga sciigo.