Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”
Agoj pri dokumento

Revuo de UEA ”je kulmino de malpleneco”

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-23 20:14

La konata svisa esperantisto Andreas Künzli direktas fortan kritikon kontraŭ la redaktado de la oficiala organo de UEA. "Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco", li skribis en mesaĝo rekte adresita al naŭdek personoj, interalie al la estraranoj de UEA. Kun kompreno al la kritiko reagis interalie la antaŭa redaktoro de la revuo, István Ertl, kaj unu el la estraranoj de UEA. Kompare kun la pasinta jaro, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kaj kompare kun la stato antaŭ dek jaroj la malkresko estas 800 personoj.

Kiel konkreta kialo por la akra kritiko de Andreas Künzli funkciis raporto pri la ĉeesto de reprezentantoj de UEA en la tritaga Socia Forumo de la Homrajta Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo komence de septembro. Laŭ la raporto, la ĉeesto de du personoj kiuj parolis inter si esperante helpis pruvi ke Esperanto estas vera lingvo.

- Ĉu post la plurjardeka reprezentado de UEA en Ĝenevo necesas tiel ree pruvi ke Esperanto estas vera lingvo? La tuta raporto estas verkita en tiu spirito. Karaj, ĝis kiam oni devas legi tiajn stultegajn raportojn, kiuj plenplenas de naiveco? Tio jam ne plu estas eltenebla, eksplodas Andreas Künzli.

La antaŭa multjara redaktoro de la revuo Esperanto, István Ertl, kutimas silenti pri la nuna nivelo de la oficiala organo de UEA, sed ĉi-foje ankaŭ li decidis eldiri diskretan kritikon.

- La revuo Esperanto estas nun plie kunmetata ol redaktata. Necesus pli da tekstonivela interveno en la ricevitajn originalojn, same kiel pli klara montro de la relativaj temgravecoj, li skribis en mesaĝo sendita al parto el la ricevintoj de la originala mesaĝo de Andreas Künzli.

Andreas KünzliAndreas Künzli mem estis multe pli eksplicita en sia kritiko:

- Oni povus freneziĝi, konstante devante legi tiajn raportojn en la ĉefa organo de UEA. Ĉu iu komprenas, ke tio estas kompleta idiotaĵo kaj ke oni devus rezigni pri tiaĵoj? Tio ja estas pli groteska ol paroloj pri finvenkismo, Esperanta Civito ktp. Kiam tio finiĝos? kiam ni sukcesos levi nin sur iom pli alta nivelo? Persone mi estas ege nekontenta pri la direkto en kiu la revuo de UEA evoluas. Ĉiu numero fariĝas pli seninteresa, formala kaj oficialeca. La oktobra numero estas kulmino de tiu malpleneco.

Laŭ freŝa statistiko publikigita de UEA, la kvanto de membroj-abonantoj malkreskis je 168 personoj, kompare kun la sama periodo pasintjare. La suma falo en la kvanto de membroj-abonantoj dum la lastaj dek jaroj egalas al 800 personoj - en la fino de 1998 estis 3.405 membroj-abonantoj, kaj laŭ la lasta statistiko publikigita de UEA nur 2.605.

El la estraranoj de UEA la mesaĝon de Andreas Künzli konsentis komenti nur José Antonio Vergara.

José Antonio Vergara- Mi mem tre alte pritaksas la inteligenton, sindediĉon al Esperanto kaj kuraĝon de Andreas Künzli. Mi havas la honoron ke, okaze de mia recenzo al lia vere impona verko pri la internacilingva movado en Svisujo, li kaj mi fakte fariĝis bonaj amikoj. Mi do certas ke li serioze (do ne supraĵe, ne hobiece) kaj strikte malnaive rilatiĝas al nia afero.

José Antonio Vergara tamen ne malferme diras, ĉu li dividas la opinion de Andreas Künzli pri la revuo.

- Eble liaj stilo kaj aparta maniero esprimi sian malkontenton povas aspekti malglata al iuj tro konservativaj sintenoj. Mi povas ne dividi lian opinion pri tio aŭ aliio, sed agnoskas ke li tamen prave kaj plenrajte tuŝas gravan problemaron kernan por la estonteco de Esperanto.

Ranieri ClericiEl la aliaj estraranoj de UEA, neniu volis publike laŭdi aŭ mallaŭdi la revuon. La vic-prezidanto de UEA, Ranieri Clerici, unue promesis sendi koncizan komenton, sed poste rezignis. Kiam Libera Folio petis lin almenaŭ unufraze respondi, ĉu li opinias la revuon de UEA bonkvalita, aŭ eventuale iel pliboniginda, li klarigis, ke tion li ne volas diri:

- Ĝuste tion mi volas eviti, ĉar por kompreni mian vidpunkton necesas sufiĉe longaj premiso kaj argumentado, sen kiuj mia opinio estus unu el la multaj, sendistinge konsiderebla por statistikumado.

De post la demisio de István Ertl en la jaro 2001, la revuo Esperanto estas redaktata de Stano Marček en Slovakio. La kontrakto de la redaktoro estas aŭtomate renovigata ĉiun jaron, se la estraro ne faras alian decidon plej malfrue en aŭgusto de la antaŭa jaro.

Libera Folio petis ke Stano Marček iel komentu la kritikojn, kaj ricevis unufrazan respondon:

– Pli utile estus kunlabori, helpi, ol kritiki kaj ofendi.

Sian redaktan politikon Stano Marček klarigis en la revuo mem, en diraĵo citita en la kongresa numero:

- Mi volas fari pozitivan ĵurnalismon. Ni ne dissemu malpacon inter ni.

Noto de la redakcio: Laŭ peto de Aleksandr Korĵenkov, lia repliko estis forigita el la artikolo. En letero sendita al la adreso de Libera Folio li klarigas, ke li celis sian mesaĝon por limigita distribuo, kaj nur pro malatento sendis ĝin al ĉiuj 90 personoj, kiuj ricevis la leteron de Andreas Künzli.

Kion opinias la legantoj?

Afiŝita de Antanas Grincevičius je 2008-10-17 10:17
Oni povas rimarki, ke redaktoroj (eksredaktoroj) kaj estraranoj ne deziras klare esprimi sian opinion pri la revuo. Oni povas kompreni, kial emas silenti la redaktoroj, tamen mi ne komprenas, kial ne deziras esprimi sian opinion la estraranoj. Ĉu ne indus pridemandi la legantojn kaj ekscii, ĉu ili dividas opinion de Andreas Künzli. La revuo devus esti tia, ke ĝi estu interesa ankaŭ post multaj jaroj. Mi dubas, ke nuntempa "La revuo Esperanto" estas tia. Mi ne estas konstanta leganto de nuntempa "Esperanto", tamen konstante mi revenas al malnovaj jarkolektoj de la revuo (redaktitaj de aliaj redaktoroj).

Revuo Esperanto

Afiŝita de Edvige Ackermann je 2008-10-17 10:35
Cxiu kritiko - kun pozitiva celo - estas cxiam tre bonvena.
Mi ege sxatus ke preter kritiko estu propono.
En tiu cxi kazo, tiu kiu sentas sin kapabla fari bone, aux pli bone, redakti pli interese kaj moderne, tutsimple proponu sin por plenumi la taskon.
Edvige Ackermann

Klarigo pri mia komprenemo

Afiŝita de José Antonio Vergara je 2008-10-17 13:24
Mi bezonas klarigi ke mia komprenemo al Andy koncernas la tutan problemaron (do temas ghuste pri tio, ARO da alfrontendaj temoj) kiun li prioritatigis por urgha pritrakto, nome la bezonon kolektive pripensi UEA-n mem, la UK-ojn kaj la revuon, char lau mia modesta kompreno chiuj 3 estas ligitaj inter si (ekz. la revuo povus bele speguli richan idean vivon de Esperantujo nur se io tia vere ekzistus en la realo...).

En mia iom pli ampleksa respondo al la Liberfolia redaktoro, el kiu li kompreneble rajtas elcherpi nur tiujn erojn kiujn li opinias taugaj, per mallongaj ekzemploj mi rapide tushis la 3 temojn. Pri la revuo mem, mi skribis al li la jenon : "Okaze de TAKE7 en Montrealo Mark Fettes kaj mi interparolis i.a. pri la revuo : li havas tre interesan ideon kiel plibonigi ghian kvaliton, nome havi sekciojn kun respondecaj redaktoroj (literaturan, movadan, ktp) kiuj pasie amas la koncernan fakon kaj do kapablas produkti vere interesan materialon. Surbaze de lia ideo mi jhus proponis al la estraro de CED prizorgi konstantan edukan sekcion por levi la idean nivelon de la esperantistaro pri "niaj" temoj : lingvaj problemoj,
lingvopolitiko, lingvaj homaj rajtoj, ktp."

István Ertl prave substrekis ke tiu alternativa redaktomodelo bezonas fortan chefredaktoron.

Amike,

José Antonio Vergara

kiu faru?

Afiŝita de Maria Sandelin je 2008-10-17 15:20
Stano Marček:

"Pli utile estus kunlabori, helpi, ol kritiki kaj ofendi."

Edvige Ackermann:

"En tiu cxi kazo, tiu kiu sentas sin kapabla fari bone, aux pli bone, redakti pli interese kaj moderne, tutsimple proponu sin por plenumi la taskon."

Mi: Eble mi estas naiva, eble mi ion miskomprenis au eble mi estas tro influita de luteranisma kulturo, sed: chu ne "fari" devas tiu kiu ricevas salajron?

FARI

Afiŝita de Edvige Ackermann je 2008-10-17 17:17
Por mi kiu tute ne estas influita per luteranisma kulturo, "fari" signifas nur "fari".
Kutime kaj plejparte oni "faras" sensalajre...... precipe en niaj rondoj.
Edvige Ackermann


pli klare

Afiŝita de Maria Sandelin je 2008-10-17 18:49
Edvige Ackermann,
Pardonu ke mi esprimis min malklare. Do: Ĉu ne fari la revuon estas la tasko de ĝia redaktoro? Kaj ĉu ne estas nature (nepre) ke pri tiu farado havu vidpunktojn tiuj kiuj pagas lian salajron (= la membroj de UEA)? Fari laboron kontraŭ salajro ne temas pri afabla sindediĉo, sed pri reciprokenda fido kaj respondeco donita al oni.

FARI AUX NE FARI

Afiŝita de Edvige Ackermann je 2008-10-17 22:29
Maria Sandelin,
jes, vi pravas: fari la revuon estas tasko de la redaktoro kaj li respondecas pri tio al tiu kiu pagas lin.
Sed miai diroj tute ne koncernis tion! Cetere mi ne intencis paroli pri sindedicxo aux io simila.
Per mia unua mesagxo mi simple celis tion cxi: facilas kritiki, konkrete ion produkti malfacilas.
Tiuj kiuj tiel brile kritikas, surprenu la taskon kaj montru konkrete kiel fari (ne gravas cxu kun cxu sen salajro) pli bone kaj ecx bonege.
Lastatempe mi ofte legis amason da kritikoj pri diversaj temoj, sed neniam pri konkretaj solvoj. Nur tion.
Plej kore,
Edvige Ackermann

Konkreta ekzemplo

Afiŝita de Hektor Alos i Font je 2008-10-19 09:16
Edvige Ackermann,

Mi ne komprenas, kiel mi povus montri konkrete kiel fari, ĉar mi ne tempas, nek emas, nek oni dungus min kiel redaktoron de la revuo, sed mi povas klarigi mian sperton kiel kunlaboranto de Esperanto, La Ondo de Esperanto kaj Libera Folio dum jaroj.

Al la unua revuo mi kaj miaj kolegoj en la asocio sendis raportojn de esperanto-agadoj, kiuj plej ofte estis draste mallongigitaj kaj malpli reliefigitaj ol aliaj aranĝoj en nia mondoparto, kiuj laŭ nia opinio, estis okulfrape multe malpli atentindaj. Tio ja estas subjektiva opinio, sed redaktoro de alia revuo havas alian sintenon kaj ni iom post iom sendis artikolojn ĉefe al konkurenca revuo, sen ajna intenco bojkoti la revuo, sed tiel okazis pro kompreneblaj kialoj.

Krome, aliaj redaktoroj estas pli aktivaj: ili petas raportojn de okazintaj aranĝoj kaj foje ankaŭ opiniajn artikolojn. Similan aferon neniam mi spertis de la redaktoro de Esperanto. Mi ne dubas, ke li havas pli ol sufiĉe da materialo por plenigi la revuon, sed mia subjektiva opinio kiel iama leganto- estas, ke en ĝi multas seninteresa fatraso kaj tial mi iom post iom perdis intereson pri la movada enhavo de la revuo. Verŝajne pli aktiva sinteno de la redaktoro kaj ioma dorlotado de ŝlosilaj kunlaborantoj (kaj mi certe ne parolas pri mi), kiel faras konkurecantoj facile plialtigus la nivelon.

Krome, mi riskas rekomendi alian elekton de la fotoj: rea kaj rea aperigado de ridetantaj homgrupoj transdonas ideon, ke esperanto ne estas pli ol plaĉa tempopasigejo, kaj supozeble, tio ne estas la ideo malantaŭ la strategia plano de UEA. Mi aŭdis eĉ krudajn ŝercoj pri tio, kie homoj komparis la revuon kun eldonaĵoj de iuj religiaj grupoj. Kiel redaktoro de nacia esperanto-bulteno dum jaroj, mi estis aparte singarda pri tio, ke tiaj bildoj ne superplenigu la revuon, ĉar mi konscias, ke multaj homoj ne rigardas multe pli ol la bidoj kaj la tekstoj malantaŭ ili, kaj sekve tiu parto de la revuo montriĝas multe pli influa, ol oni eble pensas.

Kore,
Hektor

Jes! Kiu faru?

Afiŝita de Rastislav Šarišský je 2008-10-18 17:59
Mi nur volus atentigi, ke "tiu kiu ricevas salajron" fakte faras (minimume) du laboroj: estas kaj (cxef)redaktoro kaj aspektisto. Ambaux roloj mangxas suficxe da tempo, atento kaj homfortoj.

La komento de Ranieri Clerici haveblas

Afiŝita de Ranieri Clerici je 2008-10-17 19:21
Libera folio:
> El la aliaj estraranoj de UEA, neniu volis publike laŭdi aŭ mallaŭdi la revuon. La vic-prezidanto de UEA, Ranieri Clerici, unue promesis sendi koncizan komenton, sed poste rezignis

Mi efektive verkis la intencitan komenton, sed ghi rezultis nek konciza nek formate tauga por Libera folio, char ghi estas iom detala respondo al la cirkulero de Andreas Kuenzli. Mi pretas sendi ghin (kune kun la originalo de A. Kuenzli) al kiuj tion petos che mia retposhta adreso: ranieri.clerici "heliketo" tin.it.

Efikan laboron al chiuj.

Ranieri Clerici

Kunsentas

Afiŝita de Pekka Välimäki je 2008-10-17 21:37
Dum multaj jaroj mi trafoliumis la revuon Esperanto. Fakte mi cxefe ricevis nur informon pri bilanco de UEA kaj pri landaj agadoj. La revuo estas science kaj homare preskaux triviala. Kiel esperanto-movadano mi atendadas ion pli, ion, kio povus helpi min evoluigxi. Scienca (kaj ecx popolscienca) nivelo de gazeto estas kaj estis dum multaj jaroj preskaux nula. Temas ja pri tutmonda, ne pri tutinterna oficeja gazeto!

Multo interesa

Afiŝita de Douglas Draper je 2008-10-18 12:11
Leginte la kritikegon de Andreas Künzli, mi tralegis la oktobran numeron pli atente ol kutime - kaj trovis multajn informajn kaj interesajn artikolojn, orde kaj bele enpaĝigitajn. Mankas nur kunkudra redakcia prezento de la tuto.

Multo interesa

Afiŝita de Marc Bavant je 2008-10-18 13:03
Jes, ankaŭ mi ne komprenas, kiel eblas taksi la oktobran numeron "kulmino de malpleneco". Mi kutimas dediĉi malmulte da tempo al legado de E-a gazetaro pro tio, ke mi ne asignas al ili altan prioritaton, sed tio, kion mi vidas el supraĵa legado, kutime kontentigas min. "Esperanto" povus esti tute alia revuo, kun tute aliaj celoj, sed tia, kia ĝi estas, ĝi kongruas kun mia bildo de oficiala organo de UEA.

La nomo de Andreas Künzli aperas dufoje en la oktobra numero, kiel meritiĝinta ricevinto de premio Grabowski kaj honora gasto de la venonta malferma tago. Supozeble ne tio malplaĉas al li en tiu numero. Do kio estus elĵetinda? Ĉu la informoj pri partopreno de UEA en la Ekonomia Forumo en Krynica? en la Socia Forumo de UN en Ĝenevo? Ĉu la informoj pri la julia Tutamerika Kongreso? pri la aperigo de kompaktdisko "Esperanto" en Gazeta Wyborcza? pri la atribuitaj premioj? pri partopreno de TEVA en la kongreso de la la Vegetarana Unio? pri la universitata konferenco en Amsterdamo? pri la unua renkontiĝo de lernu!-uzantoj? pri la la ILEI-konferenco en Benino? Aŭ ĉu la nekrologa artikolo memore al Lee Chong-Yeong? Ĉu la dua parto de la artikolo de Nikola Rašić pri la nederlandaj lingvoj?

Certe en la koncerna numero abundas raportoj pri aranĝoj, sed la revuo ne kulpas, ke okazis lastatempe multaj gravaj aranĝoj, pri kiuj ĝi devas raporti aktuale. Oni povus preferi, ke la raportojn verku sendependaj ĵurnalistoj, sed ĉu realisme?

Certe se la cxi-supra artikolo pli konkrete prezentus la starpunkton de Andreas Künzli, lian vizion pri la rolo de tiu organo de UEA, oni povus diskuti kaj progresi, sed en ties nuna formo la eldiro de Künzli kaj la artikolo en Libera Folio alportas nenion pozitivan, nur senfruktan polemiketon kaj tempoperdon por tiuj, kiuj (kiel mi) stulte kaptiĝas de ĝi.

Revuo respegulas la movadon

Afiŝita de Rastislav Šarišský je 2008-10-18 18:25
Ju pli longe mi legadas revuon Esperanto, des pli gxi enuigas min. Sed mi ne kulpus redaktoron, ke malmulto interesa kaj inspirplena okazas en Esperantujo, kaj se tamen okazas neniu raportas pri tio.

Kritiki kaj atentigi pri mankoj facilas kaj senutilas. Nur novaj entusiasmaj ideoj kaj kuragxaj agoj povas vere helpi.

Ne nur tio

Afiŝita de Steven Brewer je 2008-10-19 00:36
Fakte, okazas diversaj interesaj aferoj en Esperantujo, sed pri ili ne necesas verki/legi artikolon je Revuo Esperanto. Tio ke la elektronika ekzemplero estas ŝlosita signifas ke ĉio aŭtoro devas demandi sin antaŭ ol skribi: ĉu mi volas ke ĉiuj legu mian artikolon, aŭ nur oni kiu pagas monon al UEA legu ĝin. Se mi volas atingi la esperantistaron, mi povas fari tion pli rapide kaj pli fidinde se mi afiŝu tion kion mi skribas tuj ĉe la reto. Se mi sendas ĝin al Esperanto, estos almenaŭ monato ĝis la artikolo aperos, nur abonantoj povos legi ĝin, kaj poste monato ĝi malaperos, kaj neniu povos plu facile trovi ĝin: google scios nenion pri ĝi. Jen la problemo.

Por ekvilibra prijuĝo...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-10-19 05:15
... necesas diri ke ne malmultas pozitivaj opinioj pri la nuna redaktolinio, ekz. jxus mi legis tian el Brazilo, cxe http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/11938

amike
Istvan Ertl

Pozitiva opinio

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-10-20 05:25
Oni petis min eksplicitigi la citon el uea-membroj, kaj tion mi nun faras kun permeso de la mesagxinto, s-ano José Mário Marques el Brazilo, kiu en la koncerna mesagxero alparolas Renaton Corsetti:
- - -
Dankon, Renato, la plej brazila el cxiuj esperantistoj. Kiam vi fiere
parolas pri via brazileco, mi memoras pri kun kiom da digno vi dancis
kun la cxefa Marakatua dancistino dum la arta vespero en la Fortaleza
UK-o. En tiu momento vi farigxis plena brazilano, cxiam rajta je la
plena admiro de cxiuj brazilaj esperantistoj, speciale de mi, cxar vi
instilis novan sangon en UEA, nature kun la helpo kaj kunlaboro de la
aliaj viaj stabanoj, kaj sukcesis forigi de la revuo tiu damninda
negativa eldonlinio de la 15 antauxaj jaroj (+-), kiam vi nomumis kaj
metis cxe gxia gvido la ege nun kompetenta redaktoro Stano Marcxek,
kies laboro se ne superas almenaux restas samnivela al tiu de la
antauxaj Sadler, Auld kaj Milojevicx kiuj sukcesis fari nian
"monatajxon" pli gxojan ol tio kion faris aliaj intermezaj, kiuj
transformis la revuon en organo tute dedicxita al negativismo kaj
fronte kontrauxa al la interesoj de la movado.
Iu parolis pri interveno de CIA en aspektoj de nia movado. Cxu tio ne
povus esti samrilata?
Pri tio, Mi memoras ke dum UK en Braziljo 1981, mi sidigxis dum
komitata kunsido apud la tiama redaktoro Simo Milojevicx, kaj li
scivole demandis al simpla abonanto kiom de la revuo mi sukcesis legi
tiutempe. Por lia surprizo, mi respondis: "cxion", de la unua gxis la
lasta pagxoj, inkluzive la anoncoj :-.
Bone tiu gxu revenis kun Marcxek! Gratulojn, pro la elektoj de vi
faritaj dum via prezidanteco kaj pri via tuta sindedicxo cele al
ekvilibra disvolvo de Esperanto-movado en la tuta mondo.


La revuo eble bonas

Afiŝita de Andrej Grigorjevskij je 2008-10-19 09:53
Ankaŭ mi povas konfesi, ke kun multe pli granda intereso relegas antikvajn numerojn de "Esperanto" ol la modernajn. Tamen apenaŭ tio estas malmerito de la nuna redaktoro.

Laŭ mia impreso, tion parte kaŭzis ia "subsenco" de la tekstoj - nelegebla, sed sentebla (eĉ se ne konscie). Ja en la iamaj epokoj la revuo estis la ĉefa komunikilo kaj, verkante por ĝi, redaktante ĝin, oni tion konsciis kaj tiu konscio estis enmetita en la "subsencon".

Nun en la revuo aperas tio, pri kio oni jam ofte antaŭlegis en la reto. Aŭ povus esti legintaj en la reto. La "subsenco" pri tio faras la legadon malpli ekskuziva.

Gravas ankaŭ la informa torento, en kiu ni troviĝas dank'al la reto, kaj kiu inflaciigas la valoron de apartaj informoj.

Konsiderante tion, Stano faras heroan laboron por teni la revuon sur tiu nivelo, kiun ĝi tamen havas.

Revuo de UEA

Afiŝita de Eugen Macko je 2008-10-19 16:53
Kion signifu tiu „malpleneco“ ? Kie estas legebla la teksto kiun A. Künzli sendis al 90 personoj? Alie estas tiu diskutado taksebla tute senbaza. Cxu estis tie faritaj konkretaj proponoj; kiel fari plibone kaj ankaux kiel pagi?
Alie cxiu kritiko, (kiel lastatempe en la esperantomovado cxiam pli ofte okazas) pli malutilas ol utilas. Mi legas tiun revuon, jam ekde mi esperantigxis (17 J.) kaj gxis nun mi cxiam ricevis la informojn kiujn mi atendis el gxi, pri la movado; kaj tutmonde, kio por mi precipe placxas. Sed, se iu mokas pri la „scienca nivelo“, bonvolu legi alie, tiuj ekzistas ankaux. Mi denove trafoliumis la sept. kaj ankaux la okt. numeron, eble mi ne legis antauxe suficxe „scienckritike“, (cxar mi legas gxin precipe cxe vespermangxo en la restoracioj) sed mi tamen ne trovis ion kion mi elgxetus.
Nature, mi legus sxatante ankux kelkajn esejojn, kaj,kaj, sed…,mi legis ankaux iam ke se la pezo de revuo nur unun gramon pluestus, jam pli multe kostus. Bonvolu, sxanco por mecenantoj! Sed gxis tiam mi dankas por S. Marcxek ke li tiel faras el tio, kion li havas.
E. Macko

La Revuo de UEA

Afiŝita de Birgitta Anevik je 2008-10-19 17:10
La kialo de la malkresko de abonantoj laŭ mia opinio estas ne la kvalito de la revuo sed la malkresko de UEA-membroj.
Multaj malnovaj esperantistoj, kiujn mi konas, estas pensiuloj. Pro tio ili ne havas sufiĉe da mono por mem aboni. Ofte klubo abonas, kaj la revuon oni legas laŭvice.
Ĉar mi mem estas membro ekde 2003, mi ne povas kompari la lastjarajn revuojn kun antaŭaj. Mi opinias tamen, ke la revuo estas interesa, kaj ke Stano faras bonan laboron.
Estas vere, ke oni jam ricevis multe da informoj per la reto. Sed granda nombro de esperantistoj ankoraŭ ne havas komputilojn. Do, la revuo Esperanto ofte estas la sola informfonto por ili.

Revuo Esperanto

Afiŝita de Sandrine Martin kaj Patrick Neveux je 2008-10-20 13:29
Ni ankaŭ ne povas juĝi pri la kvalito de la antaŭaj enhavoj de la revuo, ĉar ni abonis nur antaŭ 3 jaroj. Tamen, nur ni povas konfesi ke, ni ja ĝoje kaj avide tralegas ĝin ĉiumonate, (eĉ se ni ricevas ĝin tre malfrue) ĉar en nia parto de la mondo (NovKaledonio), ankaŭ ni ŝatas scii kion okazas en Esperantujo. Kaj en ĝi, ni trovas ĉiujn interesajn informojn dank'al Stano.
Daŭrigu kaj faru kiel eble plej eble !
Dankon pro la atento.
Patrick kaj Sandrine

Problemoj de revuo

Afiŝita de Germain Pirlot je 2008-10-22 21:13
Fakte mi legas tiun revuon de pluraj jaroj (mi estas dumviva UEA-ano) kaj, por mi, "Esperanto" daùre restas interesa. Sed neniam eblos kontentigi chiujn; chiam estos grumblantoj ... kiuj neniam proponos sin por plibonigi ion !
La problemo de multaj revuoj, estas vershajne la fakto ke, pli kaj pli, oni povas chiutage legi rete informojn, kiujn oni trovos en revuo nur post kelkaj semajnoj. Chefe junuloj ne plu havas paciencon por atendi kaj legadi revuon; ili preferas zapi tra la retpagharoj por trovi tre rapide diversajn informojn.
Char mi ne plu trovas la tempon por chion legi (pro la fakto ke mi dedichas iom (tro ?) de mia libertempo al mia komputilo), mi ankoraù rezignis pri diversaj revuoj, ne nur en Esperanto.
Mi intencis ankoraù rezigni pri "Heroldo de Esperanto" sed, ne eblas, char mi estas "dumviva abonanto" !

la Civito kaj la Respubliko amuziĝas

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-22 10:37
http://esperantio.net/index.php?id=700

http://esperantarespubliko.blogspot.com/2008/10/sciigo-de-la-ministro-ertl.html

enigmo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-23 08:55
Oni faras filmon (aŭ libron) pri vizito de Perla Martinelli al Dublino. Kiel ĝi titoliĝas?

solvo de la enigmo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-10-24 20:13
"Aventuroj de Malica en Irlando"

Revuo de UEA

Afiŝita de Eugen Macko je 2008-10-23 15:03
Antaux ol enfali en iu cinika, ofenda kaj senutila diskutado pri la kritika letero de A. Kuenzli (skribite al 90 personoj) bonvolu legi antauxe la leteron mem kaj la respondon, de Raineri Clerici. Vi povas peti lin plusendi rete: raineri.clerici@tin.it
Pri mia opinio la respondo de R. Clerici estas tre modera, klera kaj informa. Kun intereso mi legis, audis kaj rigardis la vicigitajn dokumentojn kiuj pruvas liajn argumentojn. Bedauxrinde similo mankas en la erupcio de A. Kuenzli, sed kiu eble (espereble) utilas por instigi diskuton pri la problemo en la movado, sed kiu certe ne kongruas nur kun la esperanto revuo, sed estas pli gxenerala.

Ghustigo de retposhta adreso

Afiŝita de Ranieri Clerici je 2008-10-24 10:42
Dankon al E. Macko pro lia nerekta recenzo.
Mia ghusta adreso estas: ranieri.clerici@tin.it

R. Clerici

Pravo

Afiŝita de Francisco Javier Moleón je 2008-10-23 17:07
Mi ne volas movi la ponardon en la vundo, sed devas agnoski, ke antau kelkaj jaroj, post multjara nemembreco che UEA, mi farighis denove membro-abonanto. Konato komentis tiam, ke, kiam mi vidos la revuon, mi "bedauros la forjhetitan monon".

Li pravis.

Pledo por pli da inteligenteco

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2008-10-23 22:37
Fakte pere de mia (eble ne tro diplomatia kaj tro polemika) kritiko
(sed sen tiu stilo oni sxajne ne plu estas rimarkata) mi faris nenion
alian ol pledi por pli inteligentaj enhavoj en la revuo Esperanto, por
levi la intelektan nivelon, kontrau refalo en novan trivialecon kaj
banalecon, kiuj faros la Esperanto-movadon sensignifa.
Libera Folio kaptis gravan temon de publika intereso kaj merite rezultigis jam gravajn reagojn, kiujn indas studi.

Revuo de UEA...

Afiŝita de Elektito je 2008-11-09 12:35
Jam de kelkaj jaroj mi decidis ke ecx aparteno al UEA simple nura malsxparo de sia tempo kaj mono kiun oni povas elspezi por multe pli bonaj celoj, mem farante kion tiel nimataj "aktivistoj" neniam volus fari, cxar tio cxi ne kongruas kun ilia cerbolavista kaj premgupista aktivismo. Ili cxiukaze preferas la cerbolavismon kaj aliajn formojn de la pseudomovada agado kiu plej malplacxas al plimulto de la mnembraro. Sekvas do predo de membroj, kiuj decidas ke la plej bona kaj malmultkosta formo de votado estas la "votado per piedoj". Mi komprenas per tio cxi la membraron kiu preferas silentas cxar ja oni al ili neniel auxskutlus iu ajn kaze, kaj ja cxiu inteligenta persono scias tion cxi bone ke la same kiel oni ne povas normale satmangxi kun malstegulo, oni ne satparolos kun la sultulo. Tiu lasta cxiam malsatas scion, sed bedauxrinde neniel komprenas kion kun gxi fari. Tel do kreigxas pluraj kaj pluraj, cxiam pli interesaj retejoj de esperantistoj kiuj kvankam ne plu volas havi jam ion ajn komunan kun UEA, aux la idiota "Civito..." faras tamen ion por Esperanto per si mem. Unu el inter tiaj estas la Esperlando. Interesa loko cxe la adreso http://www.esperlando.com Mi certas ke pluraj aktivistoj karacxos kaj prikracxos gxin. Tamken gxi kviete faras sian laboron kaj gajnas pli kaj pli da interesitoj

Revuo de UEA...

Afiŝita de Elektito je 2008-11-09 12:36
Jam de kelkaj jaroj mi decidis ke ecx aparteno al UEA simple nura malsxparo de sia tempo kaj mono kiun oni povas elspezi por multe pli bonaj celoj, mem farante kion tiel nimataj "aktivistoj" neniam volus fari, cxar tio cxi ne kongruas kun ilia cerbolavista kaj premgupista aktivismo. Ili cxiukaze preferas la cerbolavismon kaj aliajn formojn de la pseudomovada agado kiu plej malplacxas al plimulto de la mnembraro. Sekvas do predo de membroj, kiuj decidas ke la plej bona kaj malmultkosta formo de votado estas la "votado per piedoj". Mi komprenas per tio cxi la membraron kiu preferas silentas cxar ja oni al ili neniel auxskutlus iu ajn kaze, kaj ja cxiu inteligenta persono scias tion cxi bone ke la same kiel oni ne povas normale satmangxi kun malstegulo, oni ne satparolos kun la sultulo. Tiu lasta cxiam malsatas scion, sed bedauxrinde neniel komprenas kion kun gxi fari. Tel do kreigxas pluraj kaj pluraj, cxiam pli interesaj retejoj de esperantistoj kiuj kvankam ne plu volas havi jam ion ajn komunan kun UEA, aux la idiota "Civito..." faras tamen ion por Esperanto per si mem. Unu el inter tiaj estas la Esperlando. Interesa loko cxe la adreso http://www.esperlando.com Mi certas ke pluraj aktivistoj kracxos kaj denove prikracxos gxin. Tamken gxi kviete faras sian laboron kaj gajnas pli kaj pli da interesitoj. Alternativaj energifontoj, masxinaro, ktp, estas unuj el inter multaj interesaj temoj tie alprenitaj.

http://www.esperlando.com

Afiŝita de Cyril Brosch je 2008-11-09 13:22
Nu, mi ne certas, ĉu la tiea prezentado de konkurenca planlingvo (Slovio) tre helpas al la Esperanta movado...

www.esperlando.com

Afiŝita de Elektito je 2008-11-10 16:16
Bonvolu rimarki Kara Amiko ke tio cxi tute ne estas esperantista movada retejo.
Kvankam, la fondinto mem iam estis la fervora esperantisto. Tio cxi estas la retejo kiu okupigxas pri normala vivo, de la normalaj homoj kun diversaj interesoj, el inter kiuj Esperanto okazas esti tre malofta, kvankam pli kaj pli interesintoj pri gxi demandas kaj uzas la ligilojn al la esperantistaj servoj tie publikitaj. Tiuj diversaj interesoj inkludas cxefe alternativajxojn de diversaj specoj. Unu el inter ili estas la Alternativa Internacia Lingvo.

Se temas pri la ideo de la internacia lingvo, Esperanto tute ne estas la sola tia alternativo. Tio cxi dependas de la homoj mem, kiu decidas kion ili preferas kaj volads. Esperlando ne estas esperantista politika partio. Gxi estas la retejo kiu estas redaktata ankaux en la Internacia Lingvo, sed cxefe pri la reciproka helpado, kaj pluraj aliaj, diversaj temoj. Tio cxi fakte malabundas kaj tre malofte montrigxas en la esperantista movado. Tio cxi estas ankaux unu el inter pluraj kazoj ke la fondinto de Esperlando el praktika vidpunkto preskaux tute eksigxis el tiu cxi movado, kvankam plu uzi la Internacian Lingvon fare de Dr. Esperanto. Tio cxi evidente ne inkludas iun timon ke "Slovio" damagxos la esperantistan movadon. Tiel aux aliel, gxi estas interesa lingvoprojekto tipe Slavlingva kaj fakte gxi estas pli la Interslava lingvo ol la serioza pretendanto al laposteno de la internacia lingvo. Esperanto mem ne povis ja akri gxin fakte ecx gxis nun. La movado plej defendas sin kontraux io ajn per siaj internaj valoroj, se ties internaj valoroj valoras okupigxon pri gxi kaj la tempoelspezon, gxi neniel povas esti flankenpusxita. Demokracio ne timas opozicion sed prefere kunlaboras kun gxi, por la komuna bono de cxiuj:)
Elekitito

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: