Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Mesaĝo de Probal Dasgupta al Unesko-konferenco

Mesaĝo de Probal Dasgupta al Unesko-konferenco

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-16 20:34
Mesaĝo de la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, estis laŭtlegita dum la solena konferenco pri Esperanto en la Pariza sidejo de Unesko lunde la 15-an de decembro 2008. Laŭ ĉeestintoj la konferenco estis granda sukceso. Libera Folio publikigas la kompletan tekston.

Sinjorinoj kaj sinjoroj,

Estas granda privilegio povi adresi al vi kelkajn vortojn. Ni dankas al la pola delegacio kaj al la litova delegacio, kiuj kunorganizis kun ni ĉi tiun konferencon pri 'Esperanto: egalrajteca lingvo' sur la sojlo de la centkvindekjara jubileo de la iniciatinto de Esperanto, Lejzer Ludwik Zamenhof.

Ĉi tiu konferenco pontas inter du UN-jaroj – la Internacia jaro de lingvoj 2008 kaj la Internacia jaro de interpaciĝo 2009 – kaj ankaŭ la Internacia jaro de lernado pri lingvaj rajtoj 2009. Ni trovas nin evidente ĉe momento, en kiu la temoj de lingvaj rajtoj, de paco kaj de interpaciĝo konverĝas – sur la pioniran figuron de Zamenhof, al kiu la strebado al lingve egalrajta mondo ŝajnis nepra premiso por la paco kaj interpaciĝo.

Kiel vi sendube scias, meti Esperanton kaj ĝian iniciatinton Zamenhof sur la oficialan kulturan mapon de la mondo estis institucia atingo ĝuste de Unesko. Tamen, en 1954, kiam Unesko prie rezoluciis dum sia konferenco en Montevideo – aŭ tempe de la centjara jubileo de Zamenhof en 1959 – aŭ eĉ en 1985, kiam Unesko reemfazis sian pozitivan takson pri la kontribuo farita de la Esperanta komunumo al la interkultura kompreniĝo – la internacia komunumo ankoraŭ ne plene konstatis, kion signifos por ni ĉiuj la pionira laboro de Zamenhof.

Se mi rajtas komenci sur la enhava flanko, nur en la lastaj jaroj la internacia komunumo komencis kompreni, ke ne nur la ekonomiaj malegalecoj spronas rankoron, malamikemon kaj militon; ke la malegala aliro al la lingvaj, kulturaj kaj intelektaj rimedoj negative efikas sur la homan bonfarton kaj la internacian stabilecon; ke konservi la lingvan kaj vivan diversecon de la planedo estas nepre por ke la estonteco ne estu makdonalda. Ĉi tiuj komprenoj estis kernaj al la mesaĝo de Zamenhof kaj animas ĝis hodiaŭ la tagordon de la Esperanta movado.

Se mi transiru de la enhavo al la formo, la civilsocia iniciato lanĉita de Zamenhof – la Esperanta movado – ne simple lobie turnis sin al la naciŝtatoj. Lia iniciato vartis komunumon, kiu baziĝis sur komunaj kulturaj valoroj, flegas alternativan vivstilon nekonsumisman, kaj kontraŭas blindan akceptadon de la tagordoj de naciŝtatoj.

Estas hodiaŭ vaste agnoskate, ke la laboron flegi la valorojn neprajn por la kvalita estonteco de la surtera vivo povas taŭge fari sur la internacia nivelo nur koalicio gvidata de civilsociaj agantoj. Kongrue kun tio, la internacia komunumo – kaj specife Unesko – evoluas al reagordo, kiu donas al la civilsociaj voĉoj egalan rolon en la decidado pri la publikaj strategiaroj.

Grandparte danke al la fortostreĉo, kiun gvidis Unesko tra la tuta 2008, la publiko hodiaŭ pli klare komprenas la gravecon konservi la riskiĝintajn kaj marĝenigitajn lingvojn kaj protekti la interesojn de iliaj parolkomunumoj. Kiel vi scias, jen demando, pri kiu la Esperanto-movado kerne okupiĝas jam de la tempo de Zamenhof. En la kadro de la ĉi-sektora agado de Universala Esperanto-Asocio – kuna agado kun Unesko ekde 1954 – mi volus mallonge substreki tri punktojn.

Unue, la aliro de UEA al demandoj rilate la malegalecon ne sekvas metodon de malordiga, plendo-kria agitado kun la celo ĝeni la laboron de aliaj. La esperantistoj ĉiam troviĝis inter la ĉefaj arkitektoj de la pozitiva aliro, laŭ kiu prioritatas la rajtoj kaj disponigendoj. Juna aŭstralia diplomato, la esperantisto Ralph Harry, verkis la unuan malneton de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, surbaze de kiu oni ĝismarĉandis la finan tekston.

UEA formale akceptis statuterojn pri homaj rajtoj jam en 1947, unu jaron antaŭ la UDHR mem. Al ni gravegas esti parto de la solvo kaj ne parto de la problemo. Ni notas kun plezuro, ke la civilsocia aktivismo ĝenerale nun evoluas al la rajtoj kaj disponigendoj.

Interalie disponigendas al la monda publiko egala aliro al la kultura kaj literatura heredaĵo de la homaro. UEA, reage al la uneska alvoko pri konkretaj paŝoj por antaŭenigi la interkomprenon kulturan, egidis ekde 1961 libroeldonan programon – la serion Oriento-Okcidento. Tiu ĉi specifa korbo da pintaj tradukoj tipe ekzemplas la multe pli grandan tradukaron disponeblan en Esperanto.

Mia dua punkto estas, ke la tradukitaĵaro aperinta en Esperanto estas ŝajne la plej ekvilibre multfonta tradukaro havebla en iu ajn lingvo hodiaŭ. La publika opinio en la Esperanta komunumo aktive apogas ekvilibre multfontan tradukaron kiel celon, diference de la eldonantaro aŭ legantaro en la angla aŭ la franca aŭ la germana.

Mia tria kaj lasta punkto temas pri la esploroj pri la publika strategiaro. Kiam UEA rimarkis, ke la socilingvistoj de si mem ne baldaŭ komencos la seriozan esploradon pri la lingvo-elektoj en la publikaj institucioj, ĝia sciencularo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado, lanĉis la revuon Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, kiu ekde 1969 sukcesis establi la lingvo-politikon kiel gravan sciencan entreprenon kun solidaj efikoj sur la edukon kaj la politikon. Jen tereno, sur kiu UEA intime kunagas kun edukistoj, lingvistoj, politologoj, ekonomikistoj kaj aliaj samentreprenanoj, kiuj ne havas komune kun ni la intereson pri Esperanto.

Ni laboras por la interesoj de ĉiuj parolkomunumoj en la mondo, ne nur por la disvastigo de Esperanto. Sinjorinoj kaj sinjoroj, ne estas hazarde, ke niaj pintaj poetoj kutime parolas la hungaran aŭ la islandan aŭ la katalunan. Vi devus rigardi la komunumon de Esperanto-parolantoj kiel ian koalicion, kiu reprezentas la interesojn de la pli malgrandaj lingvoj.

Mi fine dankas vin pro tio, ke vi trovis la tempon por aŭskulti nin en tiu ĉi grava momento – kiam la internacia komunumo metis sur sian praktikan tagordon la seriozan kaj justan mastrumadon de la lingvaj kaj kulturaj rimedoj de la homaro. Estas por ni granda plezuro labori kun vi ĉiuj.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-12-16 17:51
Grandioza, serioza parolado, kiu certe havos pozitivan reehxon, sed tamen sxajnas al, laux mi estis d-ro L.Zamenhof malmulte emfazita.
Oni devus emfazi Zamenhofon ne nur kiu deziris doni al la homaro komunan interkomunikilon sed precipe kiel granda europano kiu jam en 1915 skribis "leteron al diplomatio" en kiu proponis al diplomatojn solvon de paca kunvivado en Europo.Mi ne volas nun cxion citi, sed estas menciita cxe Privat "Vivo de Zamenhof" kaj Ziolkowska "Doktoro Zamenhof".Tiuj proponoj ankoraux hodiaux estas genialaj kaj plejparte aktualaj.Pro tio mi opinias, ke Zamenhof devus esti festata kiel granda europano.Mi esperas, ke venontjare okaze de lia 150-a naskigxtago cxiuj nacioj omagxos lin.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-16 22:38
Probal Dasgupto kiel kutime estas iom malfacile komprenebla; sed ĉi tiu lia parolado koncentriĝas pri la vere gravaj trajtoj de Esperanto laŭ Unesko-vidpunkto kaj ĝi valoras atentan tralegon. Nur unu esprimo ŝajnis al mi miselektita: tiu pri "makdonalda" estonteco. Kion ajn oni opinias pri tiu hamburgera entrepreno, mencii ĝian nomon estis neĝentile kaj nesaĝe. Nu, ĝuste en Parizo eble ne estas tro danĝere, sed mi demandas min kiel la esprimo estis Francigita de la interpretisto.
pistike65
pistike65 diras:
2008-12-17 00:00
Guglo donas 6.150 trafojn franclingvajn por "macdonaldisation". Do, principe la problemo estas ne interpretista sed politika.

amike
Istvan Ertl
javergara
javergara diras:
2008-12-17 13:50
la termino estas tute tauga kaj serioze uzata de socisciencaj esplorantoj: Publike mi uzis ghin en Esperanto plej frue jam antau pli ol 5 jaroj (Aveno, bulteno de AVE nº 26, majo 2003) kaj en artikolo pri Esperanto che la Monda Socia Forumo publikigita en 2006 (http://ttt.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov06-06.htm)
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-17 17:03
Interese. Danlingva guglado de "macdonaldisering" donas nur 86 trafojn, grandparte inter citiloj kaj preskaŭ ĉiam kun majuskligo (MacDonaldisering). "Cocakolonisering" donas 4.
limako
limako diras:
2008-12-19 13:09
La esprimo makdonalda estus trafa ankaŭ en usono, kie granda parto de la homaro bedaŭras la daŭra perdado de loka kulturo kaj diverseco fare de la grandaj firmaoj.

Iam, James Howard Kunstler, prelegis pri tio -- li estas konata aŭtoro kiu verkas pri tiaj problemoj en usono kaj verkis ege interesan libron "The Geography of Nowhere" (la geografio de nenie) kiu temas ĝuste tion. Li diris ke la ĉieaj makdonaldaj restoracioj faris ke vi ne plu povas distingi kie vi estas en la mondo. Ĉe la fino de la prelego, mi faris al li demandon. Mi demandis "Sed, ĉu oni ne povas pripensi tion aliiel kiel bonaĵo? Kiam vi eniras MacDonalds, ĉu vi ne povas imagi, 'Jen! Mi estas en Parizo!' aŭ 'Jen! Mi estas en Singapuro!' Estas kvazaŭ vi vojaĝas internacie sen forlasi la hejmurbo." Bedaŭrinde, li ne tiom ĝuis la ŝercon kiom mi.
ClaudeNourmont
ClaudeNourmont diras:
2008-12-17 01:35
mi tradukis : macdonaldisé.

"Macdonaldisation" estas esprimo, kiun mi jam legis en seriozaj gazetoj aux auxdis en prelegoj.

Claude Nourmont