Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Pola parlamento volas doni Nobel-premion al UEA
Agoj pri dokumento

Pola parlamento volas doni Nobel-premion al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-12 19:56

La pola parlamento ĵaŭde la 12-an de junio unuanime per 397 voĉoj aprobis rezolucion, kiu omaĝas la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio kaj donas sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco.

Laŭ la parlamento, temas pri omaĝo al la daŭrigantoj de la verko de Ludoviko Zamenhof, kiu "kreante la lingvon Esperanto deziris certigi al ĉiuj homoj la eblecon de reciproka kompreno kaj interkompreniĝo sendepende de la nacieco, raso, religio kaj propraj mondkonceptoj”.

La rezolucio ankaŭ konstatas, ke "Esperanto ligas homojn en riĉa kaj valora kulturo, kies fundamenta mesaĝo estas internacia amikeco kaj universala paco". Tial la pola parlamento opinias, ke UEA ricevu Nobelan pac-premion:

“La sejmo, dezirante omaĝi la kontribuon de d-ro Ludoviko Zamenhof al la monda civilizacia heredaĵo subtenas la klopodojn de internaciaj medioj, ke UEA estu honorita per la paca Nobel-premio”.

- Tio signifas ke Esperanto reakiris honorindan pozicion en sia naskiĝlando post la ŝanceliĝoj antaŭ kelkaj jaroj, gratule komentis Renato Corsetti en la reta diskutejo de la komitato de UEA.

POLA PARLAMENTO VOLAS DONI NOBEL-PREMION AL UEA

Afiŝita de WÂNER MARLIÈRE ARRUDA je 2008-06-21 15:07
Mi tutkore gratulas vin el malproksima brazila urbo UBÁ, stato MINAS GERAIS, kaj kiel vera esperantisto prezentas min kiel via helpanto por kapti subskribojn en mia urbo, rilate al peto por "NOBEL-PREMIO AL UEA".
Do, ni laboru kune, kompreneble la landa asocio BRAZILA ESPERANTO-LIGO helpos ankau.
Salutas frate kaj amike, Wâner, UEA-delegito en Ubá.

Ĉu la sejmo komprenas kio estas Nobelpremio?

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2008-06-21 17:00
Ĝi mencias la meritojn de Zamenhof kaj de esperanto, sed en la citaĵo nenio estas menciita pri la meritoj de UEA kiel organizo; tamen la premio, laŭ ĝia regularo, povas esti donata nur al persono aŭ organizo, kaj nur pro la meritoj de tiu persono aŭ organizo mem, ne pro io kiun ĝi reprezentas sed kio okazis ekster ĝia organiza kadro.

Ĉiukaze, temas pri la premio de 2010 (por tiu de 2009, estas jam tro malfrue nomumi); do, la sejmo havas tempon kompletigi ĝis la fino de januaro.

.

Afiŝita de Peter Hauser je 2008-08-04 23:52
Sendepende de la demando, ĉu la Sejmo faris eventuale formalajn erarojn kaj eĉ sendepende de tio, ĉu UEA povas entute esti premiita -

plej grava en la novaĵo estas la fakto, ke post longaj jaroj denove tuta parlamento esprimis sin pozitive al Esperanto. Bona novaĵo ankaŭ konsiderante, sub kiaj kondiĉoj antaŭ nelonge finiĝis jardeka periodo de radio-elsendaĵoj el Varsovio.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: