Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / La papo bondeziris en Esperanto

La papo bondeziris en Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-30 21:47
Benedikto la 16-a ĉi-jare daŭrigis la tradicion kaj inter alilingvaj bondeziroj eldiris siajn kristnaskajn kaj novjarajn salutvortojn ankaŭ en Esperanto. Kiel kutime, en la popolamaso en Vatikano ĉeestis esperantistoj, kiuj levis ŝildon kun la vorto "Esperanto" kiam aŭdiĝis la esperantlingva saluto. La ŝildo bone videblis en la rekta televida elsendo, sed la itala televido spite tion mise asertis, ke temis pri saluto en la indonezia lingvo. La teksto "saluto en Esperanto" aperis sur la televidekrano nur kiam la papo jam parolis latine.

En 2005 la nova papo Benedikto la 16-a interrompis la multjaran tradicion de sia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, kaj post sia kristnaska parolado "Al la urbo kaj al la mondo" ("Urbi et Orbi") ne eldiris kristnaskajn salutojn en Esperanto. Tiam li decidis duonigi la kvanton de lingvoj, en kiuj li diris mallongajn kristnaskajn bondezirojn. Inter la 32 lingvoj, kiujn li uzis tiam, krom Esperanto mankis interalie la litova, la ĉeĥa kaj la slovaka.

Paske 2006 revenis la esperantlingvaj bondeziroj, kaj de tiam ili denove estas regula parto de la paskaj kaj kristnaskaj salutoj de la papo. En Esperanto li kristnaske ĉiujare diras  "Dibenitan kristnaskon kaj prosperan novjaron", precize kiel kutimis diri lia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a.

Samkiel dum la antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske kaj Paske, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alten la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La paneloj klare videblis dum la televida elsendo, kaj Giovanni Daminelli, prezidanto de la itala sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo de Esperantistoj, estis intervjuita de  ĵurnalistoj.

Pri la kristnaska saluto de la papo senprokraste raportis la retejo de IKUE, kie legeblas kompleta esperantlingva traduko de la papa parolado. Laŭ la retejo, la ŝildo de la esperantistoj vekis iom da interesiĝo en la placo:

"Kiel kutime, multaj alproksimiĝis por demandi kio estas Esperanto. Tre interese: tra la placo, homoj, kiuj vidis ankaŭ demalproksime la panelojn, ripetis: "Esperanto, Esperanto". Do trairante la lokon, oni ŝajnis esti en E-aranĝo..."

Foto: IKUE

arkivita en:
chielismo
chielismo diras:
2008-12-26 10:40
Shajnas ke tia aktivo estu imitinda. Ankau eblas ĉu ni petas de aliaj famuloj salutan parolon por la Novjaro en Espranto?
javergara
javergara diras:
2008-12-26 15:14
Per tiu agado IKUE jam de jaroj sukcesas videbligi Esperanton antau la diverslanda katolikaro kaj ech preter ghi, char la Papo estas monda figuro respektata au almenau konata ankau ekster la katolikaj medioj.

La fakaj E-grupoj devus serchi instancojn por agi similcele (ech se lau tute alispecaj, respektive trafaj metodoj) en siaj koncernaj medioj. Tre probable, la specifaj trajtoj estas sufiche malsimilaj inter la unuopaj realajhoj, sed ne la respondeco diskonigi la ekziston kaj potencialon de Esperanto.
Peeter
Peeter diras:
2008-12-26 23:37
IKUE kaj precipe Carlo Sarandrea meritas laŭdon pri la okazo! Ĉar fotoj aperis tuj post la evento en interreto eblis la retligon propagande uzi diversloke.
Ekzemple Estonio kiu estas luterana (protestanta) lando ĉi-jare Vatikanan Kristnaskon en TV ne transmisiis. Tamen en ĉefaj ĵurnaloj ("Eesti Paevaleht","Postimees"k.a.) aperis artikoloj kun mesaĝo de Papo kaj fotoj. Kaj nun estis bona okazo utiligi retligon de IKUE kaj en komentejoj post la artikoloj mi proponis havi pliajn rigardojn al Vatikano (sen menscio de Esperanto, tion oni ja vidas mem).

Peeter Aitai
pistike65
pistike65 diras:
2008-12-27 12:28
... fakte prononcis: "Dibenitan kondomon, pereu aidoso".
Preter la sxerco, min tre tusxis lastatempa kontakto kun juna sudafrikanino, kiu rakontis pri la sankatastrofo en sia lando, kaj la senpoveco de la pastraro helpi, pro la vatikana dogmemo.
amike
Istvan Ertl
noelekim
noelekim diras:
2008-12-30 05:23
Saluton Istvan.
Via kontaktulino misinformis vin. Post la registraro, la katolika eklezio estas la dua plej granda provizanto de servoj al aidosuloj en Sud-Afriko kun 100 servoprogramoj, interalie kursoj pri prevento, hospitaloj, klinikoj, hospicoj, cxehejma sanzorgado kaj prizorgado de orfoj. Cetere, gxi kunlaboras kun aliaj ne-registaraj organizoj kaj UNAIDS.
Amike,
Mike Leon
msandelin
msandelin diras:
2008-12-30 13:10
Mike Leon skribas:

Saluton Istvan.
Via kontaktulino misinformis vin. Post la registraro, la katolika eklezio estas la dua plej granda provizanto de servoj al aidosuloj en Sud-Afriko kun 100 servoprogramoj, interalie kursoj pri prevento (...)

Mi: kursoj pri prevento kiuj tuŝas la ĉi-kuntekste neignoreblan, kernan demandon pri kondomuzo, ĉu? Bonege! Tiukaze la tuta mondo estas misinformita pri la trabata laboro kontraŭ aidoso flanke de la katolika eklezio en Sud-Afriko.
pistike65
pistike65 diras:
2009-01-05 17:23
Ne sxi misinformis; mi misvortumis. Nome, nia dialogo okazis en Italio, lando eminente katolika. Sxi kaj mi interparolis pri la tutmonda blindeco de la katolika eklezio rilate aidoson, KAJ pri la senpoveco de la past(o)roj en Sudafriko, lando nur tre minoritate katolika, kie la cxefkialo de la pro-aidosa mortado estis/estas la registara malemo rekoni la amplekson de la problemo.
amike
Istvan Ertl
Martin
Martin diras:
2008-12-29 01:07
pro la bonega maniero propagandi. Mi supozas ke apuduloj kaj televidaj spektintoj nun havas tre pozitivan opinion pri la homoj kiuj tiel bele ornamis la placon de sankta petro.
pistike65
pistike65 diras:
2009-01-28 11:01
Kiel nekredanta katoliko, mi opinias ke, post la cxiam pliigxantaj reakciaj agoj de Benedikto la 16-a ni devus prefere peti lin ne plu bondeziri en Esperanto. Ne suficxas ke la dua koncilio misiris en la sesdekaj (en la Esperanta literaturo legu kiel tiu malsukceso influis la vivovojojn de Gerrit Berveling kaj Trevor Steele), kvar jardekojn poste B16 sxajne ecx volas disbombi gxin entute, en la kompanio de Lefebvre-istoj.

amike, ne tute apostate
István Ertl
jakvo
jakvo diras:
2009-01-28 18:32
Kara Istvan
dankon por interesa informo.
Hazardo ne ekzistas, mi legis antaŭ nelonge en blogo ĉe Ipernity, do pro iu kialo, mi pasis hodiaŭ ĉe informo, ke episkopo Richard Williamson, adepto de la fratejo Pius X plurfoje publike diris :
estas simple problemo de historia vero: NE ekzistas pruvojn pri ekzisto de gaso-ĉambroj.

En alia prelego li asertis : gaso-ĉambroj neniam ekzistis kaj plie ne estis 6 milijono da judoj, sed NUR 200.000 aŭ 300.000 judoj kiuj mortis en naziaj kampoj.

Williamson apartenas al grupo de 4 ekstrem-konservativaj episkopoj de Pius X, kiuj estas adeptoj de, de vi menciita Lefebvre.
La aliaj kompanoj nomiĝas Bernard Fellay, Bernard Tissier de Mallerais en Alfonso de Galarett.
La sama artikolo diras, ke la judaj komunumoj malkontete reagis.
Pro ne ekzistanta hazardo, Benedikto XVI nuligis ekskomunikadon de la kvaropo lastan sabaton.

Dio savu Vatkanio! (Vatikanujo?)

Se helpas mi volonte subtenas vian peton ke lia sankta sankteco numero 16 rezignas plu uzi Esperanton
Ubikuo
Ubikuo diras:
2009-02-04 16:11
Ankaux mi volonte helpos Jakvon kaj Istvan-on !
Tiuj, kiuj dauxre kaj delonge jam aplauxdas cxiufoje kiam famulo iel apogas esperanton, devintus rigardi ties agojn prefere al ties parolojn, ecx lauxtbruaj. Cxia reklamo ne estas bona.
pistike65
pistike65 diras:
2009-02-05 16:00
Notindas tamen ke, en noto de sia Sxtatsekretario de 4 feb., Vatikano nun postulas de la Lefebvre-istoj i.a.
"Per un futuro riconoscimento della Fraternità San Pio X è condizione indispensabile il pieno riconoscimento del Concilio Vaticano II..."
t.e. ke ili ne fajfu pri la dua koncilio. Tio kredeble signifas ke ankaux la Papo mem intertempe konsiligxis pri la koncilio... Cxu li pozitive sentas pri gxi ankaux "in petto", jen alia afero...
amike
István Ertl