Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco”

Leonard Orban: ”En EU validas la lingvo-egaleco”

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-23 20:04
Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun specifa respondeco pri multlingveco, jam plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri Esperanto. Kunlabore kun la retejo Esencoj, Libera Folio povas nun prezenti ampleksan intervjuon en kiu Leonard Orban klarigas, ke ĉiuj lingvoj de Eŭropa Unio jure havas la samajn rajtojn. La fakton ke kelkaj lingvoj tamen efektive havas multe pli gravan rolon en EU ol aliaj, li klarigas per "pragmataj kialoj, surbaze de la Regularo 1 el 1958". Ĝenerale, en la intervjuo la komisionano lerte uzas la taktikon respondi al alia demando ol tiu, kiu estis donita al li.

La intervjuon kun komisionano Leonard Orban faris kaj afable disponigis por samtempa publikigo en Libera Folio la redaktoro de la retejo Esencoj, László Szőke.

La intervjuo kun Leonard Orban estis farita retletere, ĉar li konsentas doni intervjuojn aŭ vid-al-vide, aŭ skribe, sed ne telefone. Tial okazas, ke la respondoj ne ĉiam rekte rilatas al la demando, kaj  ne estis okazo pludemandi. La lingvo de la intervjuo estis la rumana. Eventuale Leonard Orban estis preta respondi ĝuste pro tio, ke oni kontaktis lin en lia gepatra lingvo.

László Szőke: Kion konstati pri la strategio de la Eŭropa Komisiono (EK) rilate la elspezojn de lingvaj aferoj: oficiala laboro, tradukado? Kiom da eŭroj devas pagi EU-civitano por la komunikado?

Leonard Orban: Ĉiujare elspezas po 2,5-3 eŭrojn ĉiu civitano, do la tuta sumo pro multlingveco ne superas unu procenton de la buĝeto de Eŭropa Unio (EU); en 2007 tio signifis ĉirkaŭ 1,1 miliardojn da eŭroj. Mi atentigas, ke tiu sumo elspezita pro multlingveco ne estas lukso, sed male: maniero por garantii la rajton de ĉiu EU-civitano esti komprenita en sia lingvo, kaj kompreni iun lingvon. Kaj ni ne forgesu, nuntempe pli ol 44 procentoj el la civitanoj de EU parolas nur sian gepatran lingvon. La fakservoj pri lingvo de Eŭropa Komisiono - tradukado kaj interpretado - estas unikaĵo en la mondo, kaj ili havas altan nivelon profesian.

Rilate raciigon, post la plivastigo de Eŭropa Unio okazinta en 2004, ni estis devigitaj establi demarŝojn pri traduksistemo. Ekzemple la leĝfarado kaj ĉiuj prioritataj dokumentoj estas tradukataj regule al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de la Unio. Kaj, depende de la ebloj, estas tradukataj ankaŭ la tekstoj publikigotaj interrete fare de la ĝeneralaj direkcioj de Eŭropa Komisiono, aŭ de EU-komisionanoj. Sed samtempe oni decidis, ke la dokumentoj de funkciado ĉe Komisiono, de diversaj komunikoj, verdaj libroj aŭ gazetaraj komunikoj ne troabundiĝu.

Ŝajnas al mi necese, ke ankaŭ estonte estu kelkaj lingvoj "pli oficialaj" (angla, franca kaj germana) ol la aliaj. Kiel vi aliras tiun ĉi problemon: kiel vi povas aserti la ekziston de "demokratio de lingvoj" oficialaj en Eŭropa Unio, se iuj estas pli oficialaj ol la aliaj?

Ĉiuj 23 lingvoj jure ĝuas samajn rajtojn, tion pruvas ankaŭ tio, ke neniu leĝo ekvalidas antaŭ ol esti redaktita kaj publikigita en ĉiuj lingvoj. La tri lingvoj de vi menciitaj estas t. n. lingvoj procedaj, kiujn la Eŭropa Komisiono elektis nur pro pragmataj kialoj, surbaze de la Regularo 1 el 1958.

Ni scias ambaŭ, ke lingvo estas ne nur ilo de komunikado, sed - iel-tiel - ankaŭ medio por konservi, popularigi la kulturon de ĉiuj naciaj entoj. Kiel oni povas eviti la eblajn, laŭnecesajn konfliktojn, kiam kaj kiamaniere?

Dum sia 50-jara historio la Eŭropa Komisiono estis alvokita neniam por solvi eĉ unusolan t. n. lingvan konflikton. Kiel jam dirite, la EK traktas plene egale ĉiujn siajn 23 oficialajn lingvojn, samkiel la pliajn 60 regionajn, minoritatajn lingvojn kaj ankaŭ la lingvojn de enmigrintoj. La programo "Lifelong learning /"tutviva lernado"/ 2007-2013" ebligas financadi projektojn de ĉiuj lingvoj parolataj en la Unio.

En la dokumento "Proponoj de la Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo" oni difinis du gravajn nociojn: lingvo de komunikado laŭ nivelo internacia kaj lingvo adoptita persone. Estas klare, ke al iuj en la Unio la lingvo de komunikado estas/estos ankaŭ gepatra lingvo, do ili estas pli favorataj, ol la aliaj. Kiel eblas elekti tiujn lingvojn de komunikado, laŭ kiaj bazprincipoj: ĉu laŭ la historio de EU (la lingvoj de la plej malnovaj membroŝtatoj) aŭ laŭ la nombro de parolantoj de iu lingvo aŭ alimaniere?

La elekto de iu lingvo lerninda estas persona afero. La Eŭropa Komisiono ne havas la taskon difini aŭ rekoni la internacian statuson de iu lingvo. La principo de subsidiareco garantias al ĉiu membroŝtato organizi sian edukan sistemon.

Estas konate, ke en 2002, en Barcelono, la ŝtat- kaj registar-estroj de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio interkonsentis pri la celo, ke ĉiu civitano de la Unio eklernu du lingvojn.
La Grupo de intelektuloj por interkultura dialogo, gvidita de s-ro Amin Maalouf, proponas al ĉiuj civitanoj elekti iun lingvon laŭ utileco, kaj alian laŭ personaj, kulturaj sentoj - kiel lingvon adoptitan persone.

Kiu kaj kiel havos potencon vere garantii en EU la principon de lingva egaleco?

Ekde la ekesto de Eŭropa Unio validas la principo de lingvo-egaleco, kaj ne ekzistas intenco ŝanĝi tiun sintenon.

Laŭ via opinio, kiaj sciencaj pruvoj ekzistas, ke la lingvoj de komunikado devas esti la angla, franca aŭ germana?

Tiu ĉi afero ne koncernas sciencon. Iu lingvo akceptiĝas internacie laŭ la nombro de tiuj personoj, kiuj elektas ĝin uzi. Sed tiu nombro ŝanĝiĝas dumtempe.

Se supozi, ke ne ekzistas scienca respondo al la antaŭa demando, leviĝas ankaŭ hipotezo: teorie, ĉu ne ekzistus alia vojo elekti lingvon de komunikado, ekzemple iun artefaritan? Mi legis centojn da opinioj sur via retpaĝo rilate Esperanton, kiel eventuala lingvo de komunikado en EU. Ĉu vi ne kredas, ke la sola vojo solvi la problemon de lingva (ne)egaleco povus esti la elekto de artefarita lingvo, kiu ne estas gepatra de iu ajn?

Ne, mi ne kredas. Mi konsideras, ke la formulo aplikata en Unio, tiu de la "unueco en diverseco", do, la plena respekto de ĉiu lingvo kaj kulturo estas la sukcesa solvo pritrakti lingvajn konfliktojn.

Mi aprobas, ke en Eŭropa Unio multlingveco estas iu el la plej gravaj problemoj de la estonto. Tamen, laŭ viaj respondoj nefavoraj rilate la aplikadon de Esperanto kiel lingvo de komunikado, ŝajnas al mi, ke vi ne volas (ne povas, aŭ eble ne estas permesate al vi) science esplori: ĉu povus esti Esperanto la lingvo de komunikado en Eŭropa Unio aŭ male?

Mi estas komisionano havanta politikan mandaton, kaj ne scienca esploristo. Unu el la defioj de la taskokampo pri multlingveco estas ĝuste la certigo pri subsidiareco de lingvaj sistemoj aktualaj laŭ niaj ebloj de humanismaj, financaj kaj teknologiaj fontoj. Ĉar - kiel mi jam asertis ankaŭ pli frue - empirie certas, ke la nombro de lingvoj oficialaj en Eŭropa Unio ne malaltiĝos estonte, sed kreskos.

Preterlasinte nun la lingvon Esperanton kiel eblan solvon, kiajn respondojn vi havas al la jenaj demandoj:
1. Ĉu havas ŝancon tio, ke Eŭropa Unio esploru la propedeŭtikan karakteron de la lingvoj?
2. La angla havas pli kaj pli grandan rolon kiel pontlingvo. Ie vi asertis, ke la naskiĝo de iu pontlingvo devas esti spontanea, kaj tion oni ne povas influi politike. Tamen, la instruado de la angla lingvo estas deviga en pluraj landoj de Eŭropo. Ĉu tio ne estas politika decido de la registaroj pri edukado en tiuj landoj? Se jes, kion diri pri spontaneeco?
3. Ĉu vi sciis, ke en Aŭstrio informoj de Ministerio por Ekonomio kaj Laboro aperas ankaŭ en Esperanto?
4. Ĉu vi sciis, ke la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio agnoskis Esperanton vivanta lingvo?

Mi rememorigas, ke la diverslandaj eduksistemoj, inkluzive la instruadon de fremdaj lingvoj, koncernas ekskluzive la naciajn registarojn, kaj supozeble ĉiuj proponas al siaj civitanoj tion, kion tiuj kredas plej oportuna por ili. Se pli da landoj ofertas pli gravan lokon al iu lingvo aparte, mi povas fari nenion krom konstati tion. Ĉiukaze, mi asertis multfoje, ni kuraĝigas la lernadon de fremdaj lingvoj, sed neniam mi rekomendas, kaj rekomendos la studadon de iu aŭ alia lingvo.

Mi profitis la ekzemplon de Esperanto por pruvi, kiom da demandoj estas starigitaj erare, al kiuj ni volas trovi respondon - laŭ mia opinio. Sed jen, la lasta demando: kiel vi eksplikas al via infano en Rumanio (se vi havas), ke en Eŭropa Unio iuj devas ellerni la anglan devige kiel fremdan lingvon, sed dume gelernantoj en Anglujo devas ellerni neniun alian krom sia gepatra lingvo.

Mi volas memorigi la gejunulojn, ke Eŭropa Unio estas nur unu parto de la planedo. Antaŭ nelonge mi legis, ke la nombro de ĉinaj uzantoj de interreto superis tiun de la anglaj. Kaj estas sekreto por neniu, ke en Usono la nombro de la hispanparolantaro proksimiĝis al tiu de la parolantoj de la angla. Plie, niaj mesaĝoj por ampleksigi la lernadon de fremdaj lingvoj estas adresataj al ĉiuj uniaj civitanoj, do, ankaŭ al la angloj.

arkivita en:
Lu
Lu diras:
2008-03-17 15:42
Ne ĉiuj gravaj demandoj, kiuj ligiĝas al la posteno de Orban, estas traktitaj en liaj respondoj. Eble inter niaj venontaj demandoj al Orban (retpaĝe, letere, malfermaletere, intervjue) povos troviĝi io simila al:

- Fine de 2005 la Eŭropa Komisiono difinis kadran strategion pri multlingveco, KOM (2005) 596, ekz. ĉe http://tinyurl.com/2hjpyf , en kiu tekstas (traduko laŭ la germana versio):

"La komprenado de aliaj kulturoj radikas en la ellernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimo de tiuj kulturoj. Pro tio la Komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn ligojn."

La lingvo Esperanto, ofte nomata artefarita, estas parolata de pluraj centmiloj da eŭropanoj. La kvanto de teksto en la interreto similas al tiu en la litova, slovena, vaska aŭ kimra. Ĉu la Eŭropa Komisiono estonte deziras konsideri la lingvon Esperanto kiel "minoritatan lingvon" en Eŭropa Unio - kaj sekve subteni la lernadon kaj uzadon same kiel ĉe aliaj minoritataj lingvoj? Au ĉu la Eŭropa Komisiono deziras ne subteni la uzadon de Esperanto kaj per tio tre proksimiĝi al diskriminacio de Esperanto kaj de ties parolantoj?

- Sur via diskutpaĝo pri plurlingveco vi skribas, ke vi ne alte taksas la uzadon de komuna lingvo ("lingua franca") kiel Esperanto, la latina aŭ la angla. Ĉu vi konscias, ke estas interalie la sekvaj esencaj diferencoj inter Esperanto kaj la angla?

-- La angla estas nacia lingvo uzata ankaŭ kiel internacia - Esperanto estas dekomence uzata internacie.

-- La beletran literaturon en la angla kreas anglalingvaj denaskuloj je pli ol 90 procentoj - la beletran literaturon en Esperanto kontraste kreas preskaŭ ekskluzive denaskuloj de dekoj da diversaj lingvoj.

-- Unu el la efikoj de la internacia funkcio de la angla estas, ke inter 50 kaj 80 procentoj de la tradukitaj verkoj en naciaj lingvoj kiel la germana aŭ slovena venas el la angla. Kontraste en Esperanton oni tradukas nur ĉ. 20 procentojn el la angla, la restajn 80 procentojn el dekoj da aliaj lingvoj kaj kulturoj; la esperantlingva kulturo do pli egalrajte respegulas la kulturojn de la mondo ol la anglalingva.

-- La lernintoj de la angla kutime konsideras tiun daŭre kiel fremdlingvon - la lernintoj kaj parolantoj de Esperanto konsideras tiun esti "nia lingvo". (Komparu serĉadon en interreto pri "nia lingvo".)

- La Eŭropa Komisiono rilate al la kostoj de la multlingveco en Eŭropa Unio kutime mencias nur la ĉ. 3 eŭrojn jare por la lingvaj servoj de la Komisiono. Ĉu tio signifas, ke la Komisiono taksas nekonsiderinde, ke la lernantoj en la landoj de la Europa Unio lerneje okupiĝas pri lingvolernado dum mil aŭ dumil horoj? Kompare kun la tutviva labortempo de homo tio estas en multaj kazoj ĉ. du procentoj, do naciekonomie konsiderinda kvanto. Ĉu la Eŭropa Komisiono ne devus kontribui al la serĉado de komuna vojo por Eŭropa Unio por mildigi tiun laborelspezon, kiun ekzemple apenaŭ havas la ekonomia konkuranto Usono.


Tute ĝenerale mi havas la impreson, ke ni Esperanto-parolantoj devus en kontakto kun la Eŭropa Komisiono malmulte, se entute, paroli pri ebla enkonduko de Esperanto kiel laborlingvo, pri sciencaj studoj ktp. Tio estas la ĉiam samaj temoj, kiuj provokas la ĉiam tre similajn defendomekanismojn. Esperanto atingis kompare kun la angla proksimume la rilaton 1 al 1000 (aŭ 1:1800 laŭ interreta studo) - jam tre bona rezulto ene de nur 120 jaroj! En tia situacio paroli pri ebla enkonduko kiel laborlingvo en Eŭropa Unio aspektas al mi iom ridige - simile al abituriento, kiu asertas, ke lia profesia celo estas fariĝi prezidento de la ŝtato.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-03-18 09:02
> En tia situacio paroli pri ebla enkonduko kiel laborlingvo
> en Eŭropa Unio aspektas al mi iom ridige - simile al
> abituriento, kiu asertas, ke lia profesia celo estas
> fariĝi prezidento de la ŝtato.

Kio ridiga estas en tio? Iu ja devas esti prezidento, kaj se oni interesiĝas pri tiu posteno, indas frue komenci celi ĝin.

Precipe se necesas respublikigi la landon antaŭe.
lpatek
lpatek diras:
2008-03-18 14:57
La menciita ministerio ne ekzistas en Austrio.
Temas pri Austria Ministerio por Ekonomio kaj Laboro - Sekcio por Laborjuro kaj Laborinspektejo, Vieno - , kiu publikigas surrete 2 faldfoliojn kaj 1 broshuron ankau en Esperanto. Vidu: www.arbeitsinspektion.gv.at/AI/Service/Publikationen/default.htm

ladislao
ladislao diras:
2008-03-18 21:24
Ŝajne la mencio pri neekzistanta ministerio estas mia eraro, ĉar mi ekprovis aldoni al miaj demandoj kiel eble plej multe da demandoj ricevitaj de esperantistoj ankaŭ, kio ja ekspliko eble estas, sed ekskuzo ne. Laŭ fia ĵurnalista konduto: tiu demando estis nur blufo...
redakcio
redakcio diras:
2008-03-19 07:36
Tiu miso estas tre bedaŭrinda. Mi unue intencis forigi la tutan mencion pri la ministerio, ĉar ne estas evidente, ĉu Orban respondis al tiu demando. Tamen, la demando ja estis sendita al li, do ne estus ĝuste forigi ĝin, ne forigante la tutan respondon. Aliflanke, ne eblas lasi la eraran demandon, ĉar tio kontribuus al plia disvastigo de misinformo. Do, mi ĝustigis la enhavon de la demando, laŭeble ne ŝanĝante ĝian sencon.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-03-18 16:47
Nu, se temas pri eraroj de Orban, ankaŭ evidente ne veras ke "en Usono la nombro de la hispanparolantaro proksimiĝis al tiu de la parolantoj de la angla". Tre dubinde estas ke pli ol 15% el usonanoj (inkl. Porto-Rikon) estas nun hispanparolaj, kvankam tiu lingvo ja fariĝis grava lingvo en Usono.

Kiel Lu Wunsch-Rolshoven atentigis min antaŭe, Orban eble pensis ne pri hispanparolantoj en Usono, sed en la tuta mondo, kie ili proksimume egale nombras al, aŭ eble eĉ pli nombras ol, anglaparolantoj.
ladislao
ladislao diras:
2008-03-18 21:26
Tie mi ne eraris: Lenoard Orban ĝuste tion diris, kion enhavas la intervjuo...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-03-21 21:24
Koncerne lingvistikon, ni Esperantistoj devas memori ke ĝi ankoraŭ ne travivis sian Ido-krizon. Cent jaroj post kiam la homaro decidis, ke se entute eblas internacia lingvo, tiam ĝi havu la formon Esperanto, la lingvistoj ankoraŭ kverelas pri la plej elementaj aferoj: ĉu socia aŭ individua, ĉu natura aŭ inventita, ĉu komunikilo aŭ esprimilo estas la lingvo.

Ni do ne povas ekspluati la aŭtoritaton de lingvistiko por niaj celoj; ĉar iu ajn lingvistika skolo havas malpli da aŭtoritato en la lingvista komunumo ol Esperanto inter la parolkomunumoj de la mondo. La problemoj de Esperanto atingi en la mondo la prestiĝon kiun ĝi meritas, estas bagatelaj kompare al la problemoj de lingvistiko pravigi sian nekoherecon en la akademia medio.
Lu
Lu diras:
2008-04-02 10:48
Sinjoro Orban (kaj la Komisiono entute) tre sxatas sxovi Esperanton flanken. Laux mi ni tial menciu en kontakto kun li (kaj publike) interalie
- la dauxran elektadon de Esperanto fare de pluraj mil hungaraj studentoj jare (rango 3 gxis 4 inter cxiuj elekteblaj lingvoj),
- la fakton, ke en la censo en Litovio en 2001 Esperanto atingis la rangon 16 inter cxiuj fremdlingvoj (Litova Stelo 1/2004, p. 24),
- la fakton, ke entute Esperanto estas simile multe uzata kiel kelkaj regionaj euxropuniaj lingvoj, ekz. la vaska aux malta, (kaj certe nia pozicio multe pli bonas, se oni konsideras nur la internacian uzadon),
- la fakton, ke Esperanto estas versxajne en tuta Euxropo sume pli multe elektata kiel dua lingvo de euxropunianoj ol lingvoj kiel la litova aux slovena. (Mi supozas, ke pli da hispanoj lernis kaj uzas Esperanton ol ili lernis kaj uzas la litovan - kaj same pri ekzemple norvegoj kaj la slovena, simile kiel en Litovio laux la cenxo.) Versxajne laux la kvanto de fremdlingvaj parolantoj Esperanto havas lokon 20 gxis 30 inter la euxropuniaj lingvoj. Ni cetere kutimas iom honti, ke niaj asocioj ne estas tre grandaj - kiom da membroj havas la asocioj por la litova, rumana aux slovaka lingvo (se ili ekzistas) en ekzemple Nederlando aux Italio?

Laux mi estus cetere unu el la atingeblaj kaj indaj petoj al Euxropa Unio, ke gxi komencu statistike trakti Esperanton same kiel la aliajn lingvojn. Tiam klare videblus, ke nia lingvo jam atingis certe ne la lastan lokon rilate al la kvanto de interreta teksto, uzado en renkontigxoj kaj parolantoj, se tio estas mezurebla. Tia peto pri oficiala statistiko laux mi estus pli grava ol ankoraux unu peto pri esplorado de Esperanto (dum ni cxiuj proksimume scias la eblan rezulton).
KenMiner
KenMiner diras:
2008-04-07 03:43
Hungara E-instruisto kaj aktivisto diris al mi, kun multe da persona ĉagreno, ke tiuj hungaraj studentoj plejparte cinike elektas E-on kiel aparte facilan plenumon de sia fremdlingvolerna postulo, kaj ke malmultaj vere intencas plulerni ĝin, des malpli iam uzi ĝin. Ĉu vi aŭ alia leganto povas komenti pri la vereco de tiu malĝojiga rakonto?
ladislao
ladislao diras:
2008-04-08 02:08
Parte la hungara E-instruisto kaj aktivisto pravas: multaj elektas Esperanton por akiri finfine la diplomon, kion ili ne povas sen havi almenaŭ unu ekzamenon pri iu fremda lingvo. Tamen, instruistoj ja havas pli ol du monatojn por iamaniere pruvi al tiuj studantoj, ke scii Esperanton eble utilos al ili ankaŭ post la lingvoekzameno. Se instruisto ne sukcesas pri tio, do, eble Esperanto ne estas pli, ol iu lingvo elektebla cinike.
fiskot
fiskot diras:
2008-04-12 04:07
Se Orban asertas, ke lingva egaleco estas realeco, ĉu li povas interpreti al mi, kial mi devas legi iujn informojn pri li (en oficiala retejo de Eŭropa Komisiono!) angle aŭ rumane? Se estus egaleco, mi devus havi rajton por ke legi lia retpaĝo en lingvo, kiu mi komprenas!