Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise"

Oostendorp: "Povi legi gazeton norvege, hispane aŭ frise"

de Redakcio Laste modifita: 2008-03-01 10:20
La Eŭropa Komisiono komisiis al tiel nomita "Grupo de Intelektuloj por Interkultura Dialogo", estrata de Amin Maalouf, raporti pri la temo "Kiel lingva diverseco povus fortigi Eŭropon". La 30-paĝa raporto, pri kiu Libera Folio jam artikolis, interalie proponas, ke ĉiu loĝanto de EU aldone al la gepatra lingvo lernu libere elekteblan plian "persone adoptitan lingvon" ĝis gepatralingva nivelo. La konata esperantista lingvisto Marc van Oostendorp (kaj Gertjan Postma) en artikolo aperinta en la nederlanda gazeto "NRC Next" skribas, ke la ĉefa ideo de la Maalouf-raporto (persone adoptita lingvo) estas nerealigebla, kaj EU prefere devus alstrebi la "skandinavan" modelon, alivorte klopodon pasive regi aliajn lingvojn, diversnivele, laŭ oniaj diversaj bezonoj. Ili agnoskas ke ankaŭ ĉi tiu solvo estus ne sen malfaciloj, interalie necesus esplori kiom ĉi tiu modelo estus sen tro da problemoj adaptebla al lingvoj malpli intersimilaj ol la skandinavaj. Esperanton ili ne mencias en sia artikolo. La artikolo estis verkita en la nederlanda. La esperanta traduko estis farita de István Ertl kaj aperas ĉi tie kun la aprobo de Marc van Oostendorp.

Eŭropo havas enorman lingvan riĉecon, kiun ni devas protekti. Kun iom da pasiva kono la eŭropanoj povos interparoli ĉiu en sia propra lingvo, pledas lingvistoj-esploristoj Marc van Oostendorp kaj Gertjan Postma.


De post la lasta plilarĝigo la Eŭropa Unio havas 23 oficialajn lingvojn. Inter tiuj oni eĉ ne kalkulas malplimultajn lingvojn kiel la frisa, la eŭska, la araba aŭ la svahila. Jen riĉeco kiu laŭ multaj eŭropanoj meritas protekton.

Tiel sonas la kerna mesaĝo ankaŭ de la ĉi-monate aperinta raporto "Bonvena defio", preparita de "Grupo de intelektuloj por la interkultura dialogo", kiun la Eŭropa Komisiono starigis.

Ĉi tiu grupo, sub prezido de la libana-franca verkisto Amin Malouf, volas ke ĉiu eŭropano 'adoptu' lingvon. Ĉi tio favoras la internan unuecon de Eŭropo. La adoptita lingvo do ne estu la lingvo gepatra, ankaŭ ne la "lingvo por internacia uzo" (la angla), sed krom tiuj ĝi povas esti ĉiu ajn lingvo – la germana, la ĉeĥa, la eŭska, la jida, eĉ la japana.

Ni povas aŭskulti radion aŭ podkastojn norvege, hispane aŭ frise.

La adoptita lingvo estu "intense lernata kaj flue parolata"; adoptinto de iu lingvo devigas sin ankaŭ studi la kulturon kaj historion de la komunumo kies lingvon li uzas.

Tio ĉi havas diversspecajn avantaĝojn. Ekzemple, duflankaj kontaktoj inter du eŭropaj landoj ĉiam povas okazi en unu el la du lingvoj de tiuj landoj, tiel ke ne necesas fari kromvojon tra la angla. En ĉiu lando ja troviĝas iom da homoj kiuj adoptis la lingvon de la alia lando.

Krome, adopti lingvon donas al la civitanoj okazon de memevoluigo: konatiĝi kun alia lingvo kaj kulturo plilarĝigas onian horizonton.

Jen poezia ideo: ĉiu eŭropa civitano enprofundiĝu en alian lingvon kaj alian kulturon. Tiel ene de ĉiu kulturo estos sufiĉe da homoj povantaj kompreni alian kulturon, kaj tio forigos la danĝeron ke la angla iom post iom subpremos ĉiujn aliajn lingvojn.

Tamen, la propono baziĝas sur preskaŭ karikature nefunkcipova ideo, kiu jam pro sia nerealigebleco blokas efektivan eŭropan lingvopolitikon. Ja ne ĉiu civitano havas la necesan tempon, talenton aŭ motiviĝon funde lerni alian lingvon kaj enprofundiĝi en ties kulturon. Por tio necesas ja multe tro granda, realisme tute ne atendebla fortostreĉo.

Krome eblas fari obĵeton al la tezo ke ne indas lerni lingvon se oni ne strebas atingi la perfektecon de denaska parolanto. Kial ne indus? Ĉi tia "idealo" povas nur malaltigi la kuraĝon de eblaj lingvolernantoj, nervoze zorgantaj kiel eble plej bone plenumi, dum tiu kiu "pli bone scias", malŝparas energion ĉagreniĝante pro sia kunparolanto. Ĉu do iometa kono de alia lingvo neniom valoras?

Krome, tute ne klaras kiel la konsilantoj prezentas sian ideon en la praktiko. Ni pensu, ekzemple, ke nederlanda municipa konsilio aŭ flugpilka asocio renkontas sian ĉeĥan partneron: ĉu tiam troviĝos sufiĉaj nederlandanoj adoptintaj la ĉeĥan aŭ ĉeĥoj kiuj faris simile pri la nederlanda? Aŭ ĉu ili tamen plej ofte serĉos solvon en la angla? Sed eblas ja pensi ankaŭ pri tre multaj alternativaj proponoj pli simplaj kaj pli funkcipovaj.

Ekzistas modelo kiu, je nia surprizo, preskaŭ neniam menciiĝas en ĉi tiaj diskutoj, ankaŭ ne de la Maalouf-grupo: nome, la modelo skandinava. Kiam renkontiĝas svedoj, danoj kaj norvegoj, ofte ĉiu parolas en sia propra lingvo. Tiu modelo baziĝas sur la supozo ke homoj havas "pasivan" konon de la lingvo de la alia – ili ja povas kompreni, sed ne paroli, la alian lingvon. Anstataŭ alstrebi la altan idealon ke oni konu sian adoptitan lingvon ĝis la plej etaj nuancoj, ni povus labori en la direkto ke kiel eble plej multaj eŭropanoj havu pli larĝan pasivan konon de aliaj lingvoj. Tiam ĉiu povas paroli sian propran lingvon, ankaŭ se la alia respondas en lingvo malsama.

Skandinavigo de nia lingvokulturo postulos iom da adaptiĝo, ĉar ni kutimas ke interparoloj okazas en unu sama lingvo. Aliflanke, evoluigo de pasiva lingvokono havas en iuj aspektoj ĝuste profundajn radikojn en la eŭropa kulturo. Pli frue ankaŭ en la nederlanda eduksistemo ĉe la lingvoinstruado oni emfazis precipe la legipovon almenaŭ en la franca, germana kaj angla lingvoj.

En la nuna epoko oni povus elekti por la sama celo ankaŭ aliajn lingvojn parolatajn en Eŭropo. Se kiel eble plej multaj civitanoj povos legi retejojn kaj gazetojn aŭ aŭskulti radioelsendojn aŭ podkastojn en la norvega, hispana aŭ frisa, tio sufiĉe garantios la multlingvecon de Eŭropo.

Temas pri modelo kiu jam montris sian realigeblecon. Kiel dirite, ĝi vaste funkcias en Skandinavio, kaj je malpli granda skalo ĉiutage ankaŭ inter eŭropanoj kun plej diversaj lingvofonoj.

Necesas esplori kiel okazas ĉi tiu procezo, kaj kiugrade ĉi tiu modelo povus esti adaptata sen tro da problemoj al lingvoj malpli intersimilaj ol la skandinavaj. Ĉiuokaze, la skandinava modelo proponas pli da ŝanco por reala solvo, enplektanta ĉiujn eŭropanojn ĉe la konservado de la lingva riĉeco de nia kontinento.

La aŭtoroj estas lingvistoj-esploristoj ĉe la Instituto Meertens en Amsterdamo.

La originala artikolo en la nederlanda

arkivita en:
hmasson
hmasson diras:
2008-03-02 19:27
Jam de pluraj jaroj aŭdis pri tiu nova "modo". Eble la unua de kiu mi aŭdis tion estis Umberto Eco : « Une Europe de polyglottes n’est pas une Europe de personnes qui parlent couramment de nombreuses langues, mais, dans le meilleur des cas, de personnes qui peuvent se rencontrer en parlant chacun sa propre langue et en comprenant celle de l’autre, sans pour autant être capable de la parler couramment .». (Eŭropo de poliglotoj ne estas Eŭropo de personoj kiuj flue parolas multajn lingvojn, sed, en la plej bona el la kazoj, personoj kiuj povas renkontiĝi parolante sian proprn lingvon kaj komprenante tiun de la alia, sen pro tio esti kapablaj ĝin paroli flue).

Aliaj reprenis la saman ideon, i.a. la iama ĉefredaktoro de "Le Monde Diplomatique" kiu absolute kontraŭas al la angla kvankam li estis iam direktoro de la anglalingva fako de la (apudpariza) Universitato de Vincennes :
http://www.monde-diplomatique.fr/2005/01/CASSEN/11819
http://www.monde-diplomatique.fr/mav/97/

Cetere, rimarku tiun frazon de li :

"Il faut être naïf ou ignorant pour ne voir dans une langue vivante qu’un outil de communication, comme le sont les langues artificielles." (Necesas esti naiva aŭ senscia por vidi nur ilon de komunikado en vivanta lingvo, kiel tio okazas por la artefaritaj lingvoj). Estas utile scii ke Cassen ne volas aŭdi pri Esperanto.

Tion povas diri lingvistoj, ĉar lingvoj estas ilia profesio. Ili scipovas plurajn lingvojn, ili havas pli malpli da konoj pri kelkaj pliaj, kaj ili uzas sian tempon por la lingvoj. Sed ĉu povas estis same por sciencisto kiu uzas sian gepatran lingvon kaj la anglan en sia laboro, eble ankaŭ la germanan ? Aŭ por teknikisto ? Kaj kio por simpla laboristo, kiu finis pli frue siajn studojn ?

Persone, kvankam ne lingvisto, kaj eble pro tio pli prave, mi estas tre dubema. La skandinaviaj lingvoj aspektas al mi "fizionomie" pli proksimaj inter si (escepte de la islanda) ol, ekz., la itala, la franca, la hispana, la rumana... Por mi, tio estas nur ludeto por sinpretendanta "elito"; tio aspektas al mi kiel farso, precipe se oni celas precizecon kaj fidindecon. Tio ĉiam kondukos al la angla kiel referenca lingvo, kiel savlingvo.

Vidu :
http://fr.wikipedia.org/wiki/Politique_linguistique_de_l'Union_européenne
ĉe "Intercompréhension passive"
bab
bab diras:
2008-03-02 21:03
La Islanda ne proprasence estas ”Skandinava” lingvo. Nordia jes.
Legu je
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nordio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Skandinavio

Mi estas Skandinavo, sed mi neniam renkontis Islandanon aŭ Feroanon kiu dirus same pri si. Skandinavoj kaj insulaj ”vikingidoj” tre konscias pri sia komuna heredo, sed la plirapida lingvoevoluo en Skandinavio malebligis la reciprokan komprenon inter la kontinento kaj la nordinsuloj – por ordinaraj homoj.

Dankon pro tre pensiga komento. Mi ofte demandis min mem ĉu Esperanto estas ”popola helpilo” aŭ ludeto por istoj.
hmasson
hmasson diras:
2008-03-03 08:21
Dankon, Bjørn, pro via atentigo. Efektive pli ĝusta estas la nomo "Nordia", kvankam en multaj referencaj verkoj aperas "skandinav(i)a", i.a. en en la dika libro "Les langues de l'humanité" de Michel Malherbe (Robert Laffont, Paris, 1994, 1760 p) : "La islanda estas skandinava lingvo, proksima de la malnova norvega. Ankaŭ en "Atlas des langues du monde" de Roland Breton (eld. Autrement, Paris; tabelo en p. 12), ĝi estas tiel klasifikita.

Tamen, efektive, en pli malnova "Encyclopédie Bordas" , Sciences sociales / Linguistique (1972) aperas jena frazo : "Estas preferinde paroli pri nordiaj lingvoj ol pri skandinaviaj lingvoj". (p. 89)

En "Atlas des langues" (traduko el angla verko "The Atlas of Languages"; p. 42) aperas jena frazo : "La skandinavaj lingvoj : sveda, norvega kaj dana, estas je certa grado reciproke interkompreneblaj." En tabelo, la islanda estas klasifikita kun feroa kaj novnorvega (nynorsk) inter la okcidentaj skandinavaj, kaj la norvega, sveda kaj dana kun la "jute" (ĉu jutlanda ?) inter la orientaj skandinaviaj... En artikoleto eblas ankaŭ legi : "La diverĝaj dialektoj de la itala kaj de la germana ne estas reciproke interkompreneblaj, kio ne estas la kazo de lingvoj kun proksima parenceco, kiel la norvega kaj la sveda." (p. 41)

Tio iel konfirmas ke interkomprenebleco (oni konsideru ankaŭ la akĉentojn !) aspektas al mi neserioza por interpopola kompreniĝo, escepte se oni volas ke ili ne interkompreniĝu pri ĉio esenca. Ni memoru la opinion de prezidento Franz Jonas (Vieno, 1970) : "Kvankam la internacia vivo fariĝas ĉiam pli intensa, la oficiala mondo daŭrigas la malnovajn kaj maltaŭgajn metodojn de lingva interkompreniĝo. Estas vero, ke la moderna tekniko helpas faciligi la taskon de la profesiaj tradukistoj dum kongresoj, sed ne pli. Iliaj teknikaj aparatoj estas maltaŭgaj ludiloj kompare kun la mondvasta farenda tasko, nome superi la lingvajn barojn inter la popoloj, inter milionoj da homoj."

Temas ja pri "milionoj da homoj."

Henri
pistike65
pistike65 diras:
2008-03-04 11:00
El Pais aperigis longan artikolon pri la Maalouf-raporto, komentitan de jam pli ol 70 legantoj:

http://www.elpais.com/articulo/sociedad/lenguas/espanol/elpepisoc/20080303elpepisoc_1/Tes

amike
Istvan Ertl
Tonyo
Tonyo diras:
2008-03-04 22:39
La artikolo pri kiu atentigis István pritraktas la paradoksan cirkonstancon ke ju pli da oficialaj lingvoj, des malpli da praktika plurlingvismo; la titolo estas "ju pli da lingvoj, des malpli da hispana". Mi mem havis la okazon komenti antaŭ ol ili fermis tiun eblecon (vidu #34), kaj atentigis ke tiun fenomenon mi jam estis konstatinta antaŭ pli ol unu jaro en mia blogo:
http://www.delbarrio.eu/2007/01/malkreskanta-babelo-malgra-la-ajno.htm kaj
http://www.delbarrio.eu/2007/01/babel-decreciente-pesar-de-las.htm

Aparte, mi volas konsenti pri la artikolo de van Oostendorp, almenaŭ parte. Mi dubas ke lia propono estas vere realigebla je eŭropa nivelo, krom per granda peno (mi apenaŭ povas imagi pasivan konversadon inter finno kaj vasko), sed ĝi estas ebla kaj dezirinda en aliaj kombinoj. Ekzemple, malgranda peno estus ebla por permesi la pasivan interkomprenon inter parolantoj de la hispana, la itala, la portugala/galega kaj la kataluna; certe iom pli da peno necesus, laŭ mia takso, por la franca kaj la rumana. Sed por tio necesus instruado kaj, ĉefe, kampanjo por kuraĝigo.