Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

Nova aspekto de la Esperanta Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-28 21:28
Jam delonge al pluraj aktivaj kunlaborantoj de la esperantlingva Vikipedio ne plaĉis la aspekto de la ĉefpaĝo; ankaŭ en alilingvaj versioj oni modernigis ĝin. Unua provo okazigi baloton pri nova aspekto de la ĉefpaĝo de Vikipedio okazis en junio. Tamen tro malmultaj uzantoj voĉdonis, kaj la projekto ŝanĝi la ĉefpaĝon ne plenumiĝis. Inter la 6-a kaj la 20-a de septembro finfine okazis sukcesa balotado.

Estis ses proponoj por la nova aspekto kaj venkis tiu de Thomas Guibal. La nova aspekto estis funkciigita malfrue dimanĉe. Laŭ vikipediisto Arno Lagrange, la aspekto de la ĉefpaĝo ne rekte tuŝas la aspekton de la enciklopediaj paĝoj.

- Tamen ĝi estas signo de klopodo al pli eleganta aspekto al kiuj kunlaboras multaj vikipediistoj kaj en la Esperanta Vikipedio kaj en la projektoj en ĉiuj aliaj lingvoj. Plej multaj Esperantaj Vikipediistoj ankaŭ partoprenas en alilingvaj projektoj kaj de tie prenas ideojn, kopias ŝablonojn kiuj utilas ekzemple por iom norme kaj elegante prezenti bazajn faktojn pri la temo de la artikolo. Tiaj ŝablonoj ekzistas ekzemple por biografioj, geografiaĵoj, historiaj temoj, vivantaj estaĵoj, lingvoj, ktp. Sekve foliumante la vikipedion, de unu paĝo al alia, de unu lingvo al alia, leganto pli kaj pli ofte renkontas tiajn "informskatolojn".

La ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio konstante evoluis dum ses jaroj, kaj kvarfoje tute ŝanĝis siajn vestojn. Ankaŭ la enirpaĝoj de la alilingvaj Vikipedioj plurfoje ŝanĝis sian aspekton, tiel ke Vikipedio en diversaj lingvoj povis aspekti tre diverse, li klarigas.

- Antaŭ kelkaj jaroj esplori ĉefpaĝojn de Vikipedio tra la diversaj lingvoj en kiu ĝi ekzistas, estis kiel esplori la mondon: la ĉefpaĝoj respegulis la diversecon de la gustoj kaj de la karakteroj de la homoj laŭ sia kulturlingvo. Nun la diverseco iom reduktiĝis. Ja estas variaĵoj sed la tendenco estas harmoniigo: la aspekto de la vikipediaj ĉefpaĝoj en diversaj lingvoj emas sekvi la samajn regulojn. Tamen ekzemple la itala kaj la nederlanda aspektas pli avangardaj kun tre elegantaj titoloj, dum la japana estas pli rigora kun preskaŭ nur teksto, malmultaj bildoj kaj neniu kadro. Aliaj prezentas variaĵojn laŭ elekto de koloroj, jen pli viglaj, jen pli paŝtelaj, sed sufiĉe similaj unuj al la aliaj.

Tia normigo laŭ Arno Lagrange helpas legantojn pli facile orientiĝi en tiu vastega enciklopedia projekto, kiu nun entenas pli ol 10 milionojn da artikoloj en pli ol 250 lingvoj.

- Vikipedio daŭre kreskas ne nur kvante sed ankaŭ kvalite: estas strebo kontroli la verecon de artikoloj, mencii fontojn. En la germana Vikipedio ekzemple estas eksperimentata sistemo de artikolaprobo: nur difinitaj uzantoj rajtas aprobi artikolojn, kaj legante artikolon vi rimarkos ĉu ĝi estas aprobita (fidinda) versio aŭ ne. Tiu sistemo estonte etendiĝos al la tuta projekto, respondante al la ofta kritiko ke Vikipedio verkata de ĉiuj ajn entenas ĉion ajn inkluzive stultaĵojn. Estas granda klopodo pruvi ke tio malveras kaj ke Vikipedio fariĝas pli kaj pli fidinda. 

Detalojn pri la frontpaĝa baloto kaj la rezultoj oni evidente povas legi en Vikipedio.

arkivita en: