Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj

UEA pli populara ol Bono aŭ Greenpeace ĉe Nobel-vetantoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-07 22:26
Universala Esperanto-Asocio havas same grandan ŝancon gajni la Nobelan pac-premion kiel Umberto Eco gajni la literatur-premion. Tion konkludas Toño del Barrio surbaze de la statistikoj de reta vetejo. Surprize, laŭ la vetantoj la venko de UEA estas pli kredebla ol la venko de la mediprotekta organizaĵo Greenpeace aŭ de la rokstelulo Bono. Tamen, Toño del Barrio ne proponas, ke la esperantistoj jam komencu malvarmigi la ĉampanon. La ŝanco ke UEA efektive ricevos la ĉi-jaran pac-premion egalas al nur 2,5 procentoj, se kredi la prijuĝon de la retaj vetantoj.

Dum la lastaj monatoj disvastiĝis en la Esperanto-mondo la novaĵo ke la Universala Esperanto-Asocio fariĝis kandidato por la Nobel-Premio pri Paco por la jaro 2008, koincide kun sia centjara datreveno. Kiel jam informis Libera Folio  tion unuafoje proponis du svisaj parlamentanoj, kaj en junio la iniciaton apogis la pola parlamento per speciala rezolucio.

Jam komence de la jaro la informo atingis multajn amaskomunikilojn, kiuj raportis la novaĵon per la mencio ne de la Asocio, sed ĝenerale de la lingvo Esperanto mem. Raportoj aperis interalie ĉe la novaĵagentejo AFP kaj en la gazeto USA Today. Dum la lastaj tagoj, kaj koincide kun la komenco de la periodo kiam finfine la premioj estas diskonigataj, oni denove legis la nomon de nia lingvo kiel kandidato, interalie en la brita kaj meksika gazetoj.

Tamen, neniu amaskomunikilo donas grandajn ŝancojn al Esperanto, kaj preferas prognozi la atribuon de la premio al disidentoj de reĝimoj ne demokrataj, aŭ ne juĝataj tiaj fare de la eŭropaj cirkloj. La nomoj plej ofte aperantaj estas ĉinaj, rusaj aŭ kubaj.

Ŝajne, ankaŭ la esperantistaj organizaĵoj ne multe fidas je la eblecoj gajni la premion: laŭ nia kono, neniu instanco de la movado pretigis ĝis nun planon kion fari en tiu cirkonstanco: kiel informi la lokajn aktivulojn, kiu respondu al la lokaj amaskomunikiloj, kiel organizi la kampanjon de diskonigo kaj profiti la senpagan reklamadon kiu evidente sekvus. Ŝajnas do ke neniu juĝis necese pretigi sin por malprobabla rezulto, kiu anonciĝos venontan vendredon, la 10-an de oktobro.

Kiu vere estas la probableco ke nia lingvo ricevu la Nobel-Premion? Oni ne multe povas fidi la onidirojn, kiuj jam pasintece montriĝis malĝustaj. Ankaŭ la proverba sekreteco de la juĝantoj ne permesas ricevi konkretajn informojn.

Mi tamen trovis spuron, kiu povas mezuri la probablecon ke Esperanto ricevu la Nobelpremion pri Paco. Ĝi venas el fonto kiu en aliaj kuntekstoj, ĉefe sportaj, montriĝis tre atentinda: la vetkompanioj.

Reta kompanio organizis vetadon por diveni la gajnontojn de la Nobel-premio pri literaturo kaj paco (la sciencajn premiojn, bedaŭrinde kaj kiel kutime, neniu atentas). Laŭ la premio donota, oni povas supozi kiujn personojn aŭ instituciojn oni nun konsideras pli favorataj.

En la lasta kontrolo, la plej malaltan kvanton da mono oni atribuas al la vetantoj por la ĉina disidento Jia Hu, kiuj ricevus nur duoble pli ol la kvanto vetata. Tio kompreneble signifas, ke li estas konsiderata la plej verŝajna premioto. Post li vidiĝas pluraj aktivuloj por homaj rajtoj, politikistoj kaj ekspolitikistoj. Kurioze, ĉi-jare apenaŭ aperas organizaĵoj, kaj la plej favorata estas CMC, la koalicio luktanta kontraŭ la fabrikado de grapolbomboj, inter kies membroj troviĝas Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT.

Esperanto troviĝas en la listo, kun proporcio 40:1. Ĝi situas sub pluraj el tiuj politikistoj, sed en pli favoraj kondiĉoj ol la organizaĵo Greenpeace, la rokstelulo kaj aktivulo Bono kaj la franca prezidento Nicolas Sarkozy, kies ŝancoj laŭ la reta vetado estas la duono de tiuj de nia lingvo. Kurioze, niaj ŝancoj estas ekzakte la samaj kiujn havas por la literatura premio Umberto Eco, iam konita kiel amiko de Esperanto.

Kiuj do estas la ŝancoj de Esperanto laŭ la reta vetejo? Malfajna analizo kondukas al cifero proksima al 2,5 %. Ne spektakleca, sed pli alta ol multaj el ni supozis ĝis nun. Mi ne kuraĝas sugesti ke ni ekmalvarmigu la ĉampanon, sed se iu deziras veti je nia venko, tiu havas du eblojn: komenci pretigi la respondon al la anonco de la Nobel-Komitato, aŭ enmeti monon en la vetejon. Tion lastan tamen oni faru kun prudento: troa investado povas altigi la ŝancojn, sed ĝi malaltigas la pagon.

Toño del Barrio

arkivita en:
KenMiner
KenMiner diras:
2008-10-06 16:31
Via aliro ŝajne havas meriton, almenaŭ teorie. Lastatempe esploristoj komparis du manierojn sondi antaŭ-elektan publikan opinion: (i) oni demandas "Por kiu Vi intencas voĉdoni?" (ii) oni demandas "Kiu laŭ via opinio venkos?"

Ili trovis, ke maniero (ii) liveras iom pli fidindajn rezultojn, ol maniero (i). T.e., vetado pri kio okazos iom pli bone prognozas, ol sondoj pri individuaj preferoj.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-10-06 17:28
Kvankam Barbara Pietrzak dufoje en la septembra numero de "Esperanto" asertas ke la pola parlamento proponis UEA:n por la pacpremio de _ĉi tiu_ jaro, ni povas konstati aŭ ke ŝi eraras, aŭ ke la pola parlamento ne kontrolis la regularon de tiu premio. Ĉar ĝi faris sian proponon post la fino de januaro 2008, ĝi povas validi nur pri premio de 2009 aŭ poste.

La Nobelkomitato neniam malkaŝas kiuj kandidatoj estas proponitaj - ĉiuj oficialaj paperoj estas sekretaj dum kvindek jaroj; do eblas ke aliaj proponis UEA:n por ĉi tiu jaro.

Venontvendrere ni scios pri ĉi tiu jaro.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-10-06 17:33
Cetere, se la norvega Nobel-komitato sekvos sian propran regularon kaj la testamenton de Nobel, ĝi rajtas pri eventuala premio al UEA konsideri nur la meritojn de tiu organizo mem, ne al tiuj de la lingvo aŭ de la movado ekster la striktaj kadroj de UEA.

Ŝajnas al mi ke la pola parlamento, same kiel multaj esperantistoj, tute miskomprenis tion.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-10-07 16:41
La graveco de tiu "miskompreno" tute dependas de tio, kiom reprezenta UEA estas por la Movado kiel tuto.
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-10-07 19:29
Se mi gxuste komprenas la testamenton de Alfred Nobel -

http://nobelprize.org/alfred_nobel/will/testamente.html

- aux en angla traduko

http://nobelprize.org/alfred_nobel/will/will-full.html

- gxi diras nenion pri reprezentantoj, nur pri agantoj.
hemingw
hemingw diras:
2008-10-08 16:56
... la premio iru al PERSONO AUX PERSONOJ, kiuj plej bone laboris por malstarigo de armeoj kaj enkonduko de paco kaj (ge)frateco. Cxu UEA tion lastatempe faris? Cxu iam?

Ne estas pura spito kiu igis NJE skribi leteron al UEA por instigi gxin cxesi labori por ekhavi Nobel-premion. Se oni legas la testamenton kaj la regularon de la Nobel-komitato, oni tuj vidas, ke UEA havas tioman sxancon gajni la premion, kiom havas mia avino.

Heming Thorbjørnsen
Tonyo
Tonyo diras:
2008-10-08 22:11
Konsiderante la meritojn de Al Gore kun rilato al la malstarigo de armeoj kaj la enkonduko de paco kaj frateco, mi sugestas ke via avino konsideru la eblecon enmeti champanon en la fridujon.
Tonyo
Tonyo diras:
2008-10-09 18:57
Mi aktualigas la informojn, per la sciigo ke la gajnanto de la Nobel-premio de Literaturo, Le Clézio, ne troviĝis en la listo de favoratoj por tiu Premio en la veta retpaĝo, kaj ke lia triumfo estas ĝenerale konsiderata kiel granda surprizo. Ĉu tio estas bona aŭ malbona novaĵo por UEA rilate al la paca Premio, tion mi ne kuraĝas prognozi.
Tonyo
Tonyo diras:
2008-10-10 23:47
Evidente vi jam konas la informon: nek Esperanto, nek UEA, nek SAT ricevis la premion. Sed la gajninto ja trovis sin en la listo en la veta retejo: li estis la sepa en la prefero de la vetintoj. Kiun rilaton li havas kun nia ĉefredaktoro, kaj kion tiu ĉi influis pri la venko de finnlandano, tion mi preferas ne konjekti.
pistike65
pistike65 diras:
2008-10-11 00:02
Ahtisaari ricevis de UEA Zamenhof-premion en 1995.
amike
Istvan Ertl
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-10-11 15:35
Cetere, li estis la Alta Protektanto de la UK en Tampereo samjare. Eble li ricevis la premion cxar ni ne tro multe interbatalis dum gxi.

Nun li do situas _kaj_ en la sama listo kiel Francisco Franco, _kaj en la sama listo - kvankam alia - kiel Henry Kissinger...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-10-11 18:39
Mi volis legi pri la Zamenhof-premio en Vikipedio, sed nenio troveblas tie. Ankaŭ en la retpaĝo de UEA nenio legeblas.
Tonyo
Tonyo diras:
2008-10-13 23:49
Nun jam troveblas: http://eo.wikipedia.org/wiki/Premio_Zamenhof
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-10-11 15:32
Cxe la brita vetfirmao Ladbrokes, la "odds" (kiu estas la esperanta vorto?) por Le Clézio dum merkredo falis de 15:1 gxis 1:1 je la 16-a horo; la oficiala anonoco venis nur jxaude je la 13-a. Por Ladbrokes do tute ne estis surprizo. Sveda Akademio suspektas "likon".