Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj
La konata nederlanda esperantisto, iama komitatano de UEA Hans Adriaanse, dum la ĵurnalista kongreso en Vilno voĉdonis kontraŭ la elekto de la konata komunisto Dieter Rooke en la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. En sia artikolo li klarigas kial, kaj miras pri la sankta harmonio de prisilentado, kiu laŭ li regas en Esperantujo: ”Kiam s-ro Vladimir Minin dum kunsido plendis pri la usona gazetaro, kiu skribas pri samseksemula geedziĝo kaj eĉ religio kiel gravaj demandoj, s-ro Rooke solece ekstaris kaj nur li aplaŭdis. Tio estis antaŭvidebla: ĉiu grupo enhavas kelkajn konfuzulojn! Tio kio maltrankviligis min estis, ke neniu alia reagis. Oni akceptas tiajn kondamnindajn opiniojn per silento kaj reiras al la tagordo.”
Mia patrino Adrie instruis en la komenco de la dua mondmilito en Montessori-lernejo en Amsterdamo: en ŝia klaso estis knabino 11-jara, Anne Frank. Ŝi finfine malsukcesis protekti la knabinon de la nazioj, samkiel la nederlandanoj malsukcesis protekti pli 80% de la judaro nederlanda. Historiaj faktoj konataj: nigra paĝo prefere ne pridiskutenda en Nederlando.
Dum la hitlera naziismo kaj dum la stalina komunismo, miloj da esperantistoj estis sisteme murditaj. Mi ne scias kiom da esperantistoj pereis. Se Esperantio estus lando, mi supozas, ke ĝi estus la lando el kiu malaperis la plej granda procentaĵo de ties judaro, eĉ pli ol el Nederlando, kiu gvidas statistike. Nigra paĝo!
En niaj kunvenoj, ni permesas kutime al bunta aro de grupetoj prelegi kaj kunveni subtegmente de UK-oj ktp. Apud pri- kaj poresperantaj kontribuoj, kerna agado!, mi listigas: Nefumantoj, vegetaranoj, ŭonbulismanoj, kat-amantoj, go-ludistoj, filatelistoj, naturistoj, oomotanoj, katolikoj, socialistoj, SAT-anoj, ŝakludistoj, merkatistoj kapitalismaj, dr. Bruno G.-kuracistoj, Yumeiho-masaĝistoj, eĉ komunistoj estas akceptataj kiel uzantoj de la esperanto-podio.
Nazioj kaj ties posteuloj pli aktualas en la eŭropa politika vivo ol preskaŭ malaperintaj komunistoj, sed ektremdekstraj grupoj neniam prezentis sin laŭ mia scio en Esperantio! Feliĉe ne! Oni tuj komprenus la maldezirindecon de surpodiiĝo de ia grupo "Bruna Stelo", pensanta laŭ la linioj "Blut und Boden" ("Sango kaj tero"), pridubanta kaj prisilentanta la holokaŭsteton, aŭ genocideton de kelkdekmiloj da esperantistoj dum la Hitlera naziismo regis Eŭropon.
Tikla demando: kial oni malpermesus al Brunstelistoj, kaj kial oni daŭre permesas al Ruĝstelistoj surpodie prediki la bonaĵojn alportitajn kaj alportotajn al la laboristaro? Eble ĉar la maoistoj subtenis Esperanton en Ĉinio: inter la 36 millionoj de viktimoj de la Kultura Revolucio supozeble estis malgranda procentaĵo de esperantistoj.
Komunistoj en niaj rondoj postulis antaŭnelonge laŭtvoĉe pli da seĝoj en la kunveneja ĉambro ol la 50 jam aljuĝitaj. Partoprenis fakte 5 personoj. La laŭtvoĉan preleganton komunistan oni nun elektis en la TEĴA-estraron. Tikla demando: ĉu ni permesu al maldekstra fiaskinta ideologo kiel s-ro Rooke kungvidi TEĴA-n, akceptante lian prisilentadon de Stalina malaperigado de esperantistoj, permesante al komunisto plenumi oficialan rolon?
Kiam mi voĉdonis kontraŭ s-ro Dieter Rooke, sekretario de Internacia kolektivo de Esperantistaj komunistoj, Jukka Pietiläinen tuj silentigis min. Poste li deklaris, ke li retiriĝu pro manko de tempo, lasante la podion al la IKEK-ano, kiu ŝangis sian maoistan uniformon al diplomata kostumo! Tikla demando: kie Dieter perdis la ruĝan stelon?
TEĴA kiel fenikso el la cindroj, denove flugu estontecen! Mi ĝojas kaj esperas ke ĝi ne bruligos la flugilojn. Kiam s-ro Vladimir Minin dum kunsido plendis pri la usona gazetaro, kiu skribas pri samseksemula geedziĝo kaj eĉ religio kiel gravaj demandoj, s-ro Rooke solece ekstaris kaj nur li aplaŭdis.
Tio estis antaŭvidebla: ĉiu grupo enhavas kelkajn konfuzulojn! Tio kio maltrankviligis min estis, ke neniu alia reagis. Oni akceptas tiajn kondamnindajn opiniojn per silento kaj reiras al la tagordo.
Ankoraŭ TEĴA estas pli kapabla rigardi malantaŭen en la esperanta historio ol trovi novan rolon en la nuna realeco, por ne paroli pri la rolo de ĵurnalistoj en la estonteco. Mi tamen ŝatus konstrui kun vi: unue ni faru la aferon neta kaj glata!
Hans Adriaanse
Pli gravaj demandoj
Ĉu la fakto ke unu persono estas komunisto kaj la alia vivas en lando kie samseksemeco estas vidata kiel ĝi estis en la Okcidento antaŭ ne tre longe senkvalifikigas ilin por havi rolon en la Esperanto-movado? Ni havis finfine komunistan prezidanton de UEA, ĉu ne?
Ĉiukaze, kial tiom gravas TEĴA? Se mi estus voĉdonanto en tiu konferenco, pli ĝenus min la kreskanta influo de Esperanta PEN, kaj la rolo de Dieter en tio.
Nigraj - rugxaj - tiklaj, cxu demandoj?
Rarajxo.... strange cxu ne? En niaj rondoj kie esprim-libereco devus esti prioritato, maloftege oni legas aux auxdas pri tiaj temoj.
Mia esperantisteco estas plur-plurjaragxa, sed preskaux neniam ecx eble neniam entute, mi trovis iun kiu kuragxis kritiki publike en niaj UK, seminarioj, kunvenoj, ktp ktp, komunistojn kaj meti ilin samnivele al nazioj.
Tiu starpunkto (de Hans) estas esperiga.
Edvige
pri "komunismo"
La sola detalo pri la vidpunktoj de Rooke estas "lia prisilentado de Stalina malaperigado de esperantistoj". Se li ere tion prisilentas, mi tute konsentas kun tio, ke tio estas malakcepteble, kaj ke oni laute kritiku lin.
Aliflanke la artikolo shajnas egaligi "komunismon" kaj "stalinismon", kiuj estas du tute malsamaj aferoj. Komunismo lau mi estas sufiche bona ideologio; chu kaj kiel ghi povus funkcii praktike estas alia demando. Sed mi kompreneble konsentas, ke la provoj de Stalin perforte devigi iun ideologian sistemon, kiun li nomis "komunismo", estis tre achaj. Aparte ache estas ke li per tio misfamigis komunismon, kies idea kerno tute ne entenas devigon kaj perforton (fakte tute male).
Kompreneble mi akceptas, se oni komparas stalinismon al naziismo, sed tute ne povas akcepti, ke oni faras tion kun komunismo. Che la naziismo la perforto kaj devigo, la maldemokratieco kaj la diskriminacio de malplimultoj estis partoj de la ideologio mem. Che la komunismo tiuj achaj ideoj tute ne apartenas al la ideologio; nur tiel okazis, ke bedaurinde iuj achaj politikistoj misuzis la etikedon "komunismo" por same perforta, maldemokratia kaj diskriminacia sistemo. Oni kritiku tiujn politikistojn, sed ne la komunismon. (Kompreneble oni rajtas kritiki ankau la komunismon, sed tiam oni ataku tion, kio vere idee apartenas al la komunismo, kaj ne tion, kion iuj homoj faris nome de la komunismo).
kristismo = inkvizicio?
demokrateco kaj kapitalismo = fimilitismo?
Oni ne konfuzu la celojn de iu ideologio kun la fi-agoj de iuj landoj aŭ grupoj kiuj supozeble subtenis tiun ideologion. Konkrete, komunismo mem ne celas amasmurdadon, kaj ne nepre kaŭzas ĝin, same kiel kristismo, demokrateco, kapitalismo ne celas amasmurdadon sed tamen amasmurdado okazis de ties subtenantoj fojfoje. Homoj estas homoj, fojfoje fiaj, kaj misuzo de potenco estas aparta afero kiu okazas en anoj de ĉiu ideologio.
La diferenco
La komparo estas maljusta, ĉar kristanismo (samkiel demokratio) manifestiĝis en plej diversaj manieroj, dum komunismo nur per inkvizicio :-)
Persono kiu en nia tempo, post la pasintjarcenta katastrofa malsukceso realigi komunismon, nomas sin "komunisto" metas sin mem en iom strangan lumon. Konfesinde estas tamen, ke ne eblas aŭtomate atribui al tia persono subtenon al la perfortaj sekvoj de la realigo de komunismo. Tio, kion por Dieter Rooke signifas "komunismo", ne iĝas en la artikolo sufiĉe klara, kaj pro tio la bazo de la rezonado estas iom malforta.
Mia unua entuziasmo pri la teksto kiel tuto post pripenso estis troigita.
Maria Sandelin
Ne ekzistas "la" komunismo
Fakte povus esti interese koni iom pli detale la politikajn vidpunktojn de la tuta TEĴA-estraro, ne nur Dieter Rooke.
komunismo, naziismo, totalismo
Kompreneble idee komunismo kaj la principe krimeca faŝismo estas tre malsimilaj, tamen, ĉu vi povas nomi unu ŝtaton, kiu akceptis iun formon de komunismo kaj NE finfine iĝis (totalisma) diktaturo?
Kion mi volas diri: La komunismo ŝajnas sur la papero bona ideo, sed fakte ĝi neniam kaj nenie funkcias. Kiu ne volas akcepti ĉi tiun historian sperton, estas miaopinie aŭ naiva aŭ preta (en la lasta konsekvenco) viktimigi aliajn homojn "por la bona ideo", kaj al tiuj homoj oni devas aŭ helpi aŭ kontraŭstari.
Danghera, sennuanca antaujugho
Kompreneble, tiu chi estas debato senfina kaj pasia, fakte malekvilibra lau la nunaj potencodivido kaj informokapablo, kiu dauras jam pli ol jardekon post la falo de la fifama Berlina Muro, sed dum la sama periodo ghis nun mi ne rimarkis en Esperantujo aktivan suspektindigon au malfidindigon de persono surbaze de shliaj partipolitikaj konvinkoj, kio lau mi dangheras.
Eble estas superflue agnoski la fakton ke (ve !) nome de karaj sociaj idealoj prirevataj dum jarcentoj, kaj tra historiaj itineroj streche komplikaj, finbilance tamen sufiche malaprezindaj diktaturoj perforte konstruis kolose malefikan kaj mediodetruan sociekonomian modelon kun paralela deviga regado de ununuraj ideologio kaj partio, diversgrada malrespekto al la homaj rajtoj kaj ech, dum la Stalina periodo kaj similaj fenomenoj (ekz. Polpota Kambogho), amasaj krimoj. Kiel sciate, sub tiu reghimo la esperantistoj suferis terurajn persekutojn dum certa tempo (kiel Drezen kaj aliaj sovetuniaj E-martiroj en 1937), kaj pli ofte obstrukciajn burokratajhojn kaj ghenajn mediokrajhojn, kvankam aliflanke nia afero finfine ghuis ioman shtatan subtenon (je la kosto de sistema propaganda uzado) danke al la lerteco de iuj gvidantoj kiuj sukcesis tamen trovi lokon por Esperanto en tiu malfacila scenejo kaj tiel plivigligi la internacian movadon, precipe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
Sed la alia flanko de la medalo, kiun oni ne rajtas neniigi, estas tio ke la internacian komunisman movadon konsistigis miloj da laboristoj, kamparanoj kaj intelektuloj kiuj per plej diversaj agoj kaj emociige belaj kreitajhoj, foje suferante sangajn subpremojn (kiel en mia lando, 1973-1989), pruvis sian lojalecon al solidaraj principoj kaj al la aspiroj de paco, libereco kaj egaleco. Ech se tragedie iliaj esperoj estis mise ligitaj al la sorto de la menciitaj totalismaj reghimoj, bonshance jam pereintaj, restas tamen giganta etika heredajho kolektiva, valora en si mem. Oni ne rajtas egaligi ekz. la heroecon de la antifashismaj partizanoj en Europo au de la vjetnama popolo iam rezistanta la genocidan militon de Nixon, au la profunde humanisman poemarton de mialanda Nobelpremiito Pablo Neruda, al la kerne kontrauhomaj, rasismaj kaj perfortemaj ideologio kaj praktiko de la naziistoj, tiamaj kaj nunaj.
Dum la plej gravaj sekcioj el tiu socipolitika movado sukcesis komplete transformi sin en renovighintan forton por pludaurigi la chiam validan strebadon al solidara, demokratia, justa sociordo, funde lerninte el la kataklismaj malvenkoj kaj ties kauzoj (ghuste kiel la senkritika, katastrofa subtenado al tiaj reghimoj), restas ankau kelkaj ortodoksaj komunistoj kiuj obstine levas la malnovajn simbolojn kaj sloganojn, kvazau nenio estus okazinta. Oni povas (kiel miakaze) ne subteni sed forte kritiki kaj ech primoki tiun pozicion, kiu estas sufiche marghena kaj sekteca. Sed tio ne igas min pensi ke ekz. s-ro Dieter Rooke estas kvazau rugha spegulbildo de naziisto. Tio estas tute senrespekta troigo lau maljusta antaujughado.
Pri la primitivaj krioj de alia menciito mi evitas opinii, char ili ne indas komenton.
cxu logiko?
Gxenerale, tio nomigxas substitucio de diskuttemoj. Se la auxtoro indignigxas pri negativa rilato al vasta informado pri samseksemuloj (kiuj ja ankaux suferis pro nazioj kaj stalinistoj), li skribu pri tio, sed ne ataku la politikan apartenon de la aplauxdinto (mem la kritikinto V. Minin miascie ne estas komunisto, sed io suficxe kontrauxa).
Sinesprimo de Minin
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-politiko/message/3212
"En Usono nun
okazas grandega abomeninda propagando de samseksemo en cxiuj
amaskomunikiloj. Ankaux cxijara IJK en Rusio estas propagandata, kiel
arangxo de samseksemuloj. La samseksemuloj penas pereigi la tutan E-movadon.
Ni devas urgxe kontrauxbatali tiun arogantecon de la samseksemuloj."
Tiajn opiniojn oni ne rajtas pretersilenti.
amike
István Ertl
Kara István
Kritiko de senstatusaj marĝenuloj entute ne estas tiel interesa, ĉar la sola kion oni pruvos estas ke oni mem ne estas tute freneza. Tion oni certe ankaŭ povas bezoni de tempo al tempo, sed plej multe oni lernas kritikante (malvarmkape) iujn kiujn oni mem estimas.
Tro abunda !?!
Ĉu misfamigo?
Lau mia memoro Dieter Rooke havas tre liberemajn konvinkojn; ŝajnas al mi ne probable, ke li suferas pro simila gejofobio kiel la konata Vladimir Minin. Pro la personeco de Dieter Rooke mi povas imagi ironian geston kontraŭ harstarigaj babiladoj: aplaŭdego. Bedaŭrinde la koncerna frazo estas ne tre klare esprimita kaj ebligas diversajn komprenojn. Ĉiukaze la tuta artikolo estas polemikaĵo, kiu ne permesas al leganto neŭtralan informiĝon pri la fakta okazaĵo.
Aparte stranga mi opinias la aserton, ke Dieter Rooke estas "maldekstra fiaskinta ideologo", kiu prisilentas la malaperigadon de esperantistoj sub Stalin. Prisilento estas tre komforta kulpo, almenaŭ por la kulpiganto. Ni ĉiuj kulpas pri sennombraj prisilentoj. Ankaŭ mi, ŝatanto de liberalismaj ideoj. La merkatan teorion de Adam Smith mi opinias eleganta; la ŝtatobridan filozofion de John Locke mi opinias saĝa. Ĉu, por ne prisilenti ion, mi nun al ĉiu kaj ĉiam ripetu ĉiujn krimojn, pri kiuj kulpas iuj liberaluloj? Ĉu mi daŭre rakontu pri la nuntempaj viktimoj de libermerkata ideologio en Haitio? Ĉu mi ne forgesu, ke John Locke pergajnis sian monon per sklavokomerco kaj eĉ pravigis sklavecon per racia liberalisma argumentado. Do pri kio Dieter Rooke fakte kulpas? Ĉu Hans Adriaanse almenaŭ demandis lin pri Stalin? Laŭ kiu senco Dieter Rooke "prisilentas" ties krimojn?
Predika, ne informa
Ke Dieter Rooke ne prisilentas stalinismajn krimojn, ankaŭ kontraŭ esperantistoj, eblas kontroli. En germanlingva artikolo legebla ĉe http://home.arcor.de/gmickle/leag/t_ikek.html li parolas pri "la persekuto sub Stalin kaj Hitler", kiu igis kaj la neŭtralan kaj la laboristan Esperanto-movadon ŝrumpi. Pli elĉerpa serĉado verŝajne rezultigus pli da scio pri liaj efektivaj opinioj. Se oni volas kritiki lin, decus kritiki ion, kion li efektive diras aŭ faras.
Kiu penas iom informiĝi, povas scii, ke "ekstremdekstraj grupoj" tamen iam sin prezentis en Esperantio - alie ol s-ro Adriaanse opinias. La ekzisto de nazia Esperanto-asocio en Germanio antaŭ 1933 estas sufiĉe konata fakto. Nuntempe aganta grupo de esperantistoj, kies islamofobio apenaŭ postrestas la iaman antisemitismon de la nazioj, nomiĝas "Malruĝa Rondo". Oni povas rigardi ĉe http://www.resonoelusono.com/ .
Gary Mickle
islamofobio
"Timigas min nur, ke ankaux cxi tie /en Kaliningrado/ povos enradikigxi islamo. Gxi estas fremda. Cxu Ruslando sukcesos cxi tie defendi euxropajn, kristanajn radikojn? Kaliningrado estas kiel lakmusa papero."
amike
Istvan Ertl
Vidpunkto
Afiŝita de 'Redakcio'
Certe Hans Adriaanse rajtas esprimi opiniojn, sed la kunteksto estis tute malĝusta.
Orientiĝi en Libera Folio
Se oni uzas <http://startu.net/>, oni povas rekte aliri la plej nove afiŝitajn paĝojn en pluraj Esperantaj retejoj, inkluzive ĉi tiun. Se oni volas orientiĝi pri la kategorio de la ĉi-supra artikolo, la sola helpo estas la supra trabo kiu tekstas "Vi estas ĉi tie: Hejmo → 2008 → Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj".
Ke Hans Adriaanse parolas ĉi tie nur propranome kaj ne kiel korespondanto de Libera Folio do ne estas tuj evidente. Eĉ pli konfuze, kiam oni unu fojon rimarkis tion, estas ke la titolo ŝanĝiĝas al "Vidpunkto" anstataŭ "Nigraj paĝoj kaj tiklaj demandoj", kiam oni volas aldoni komenton. Vere tute ne klaras ĉu temas pri vidpunkto de la aŭtoro aŭ de la retejo.
Cetere, se oni trovos tempon korekti tiun fuŝeton, ĉu oni ne povus samtempe realigi la butonon "Antaŭvidi komenton", kiun ĝis nun vane promesas la teksto super la komentujo?
Teknikaj plibonigoj
http://hasecke.com/contact-info
hororo el Usono!
islamofobio ne nur tie
( http://www.lapadania.com/PadaniaOnLine/Articolo.aspx?pDesc=74892,1,1 ).
Min interesus, ĉu li prezentas tiun vidpunkton ankaŭ en sia nova libro pri savado de la eŭropa identeco
( http://katalogo.uea.org/?inf=8004 ), aŭ ĉu li taktike limigas sin al tiu imago pri intercivilizacia lukto, kiun esperantistoj pli volonte glutas - la lukto inter la anglalingva kaj la neanglalingva mondopartoj.
Gary Mickle
Dieter Rooke komentas
Samseksemula geedziĝo kaj religio ja estas gravaj temoj por ĵurnalistoj - tial mi aplaŭdis la preleginton. Espereble tio ne tro ĝenis la publikon.
Mian prelegon mi volonte publikigos en ĉiujn gazetojn. Ĝin mi jam sendis al la LKK de ĵurnalista konferenco. Tutcerte mi ne silentis pri la persekutoj de stalin-a reĝimo al E-istoj.
En E-movado ankaŭ aktivis faŝistoj - ekzemple redaktoro de " Heroldo" skribis favorajn artikolojn pri diktatoro Hitler kaj la japana faŝisma reĝimo. Do ja ekzistis brunsteluloj , naciistoj en nia movado.
Ankaŭ bona ekzemplo estas la aprobo de diktaro Francisko Franko fare de UEA, kiel alta protektanto de UK en la jaro 1968 en madrido. Tial nuna prezidanto de UEA, P. Daŝgupto proponas elekti nur reprezentanton el kultura sfero.
Ĉu ni kiel sinceraj ĵurnalistoj ne rajtas paroli pri politiko - ĉu estus sankta por ni la politikoj de Litovio, de USONO , de ajna ŝtato?
Nia komuna celo estu kompreni alies kulturon kaj eble iom "naive" kontribui al pli paca mondo.
En E-PEN mi nur rolas kiel simpla membro, vi ne timu ruĝan revolucion!
Dieter Rooke
demando al Dieter Rooke
Se mi bone komprenas, PEN estas asocio de verkistoj. Kion do vi verkis por esti akceptita kiel simpla membro?
Mi demandas tion, char siatempe mi kandidatighis por membreco en la Esperanta PEN, sed chi ties gvida kliko seargumente rifuzis mian anighon. En la IJK en Rijeka mi demandis pri tio la kompatindan senprincipulon István Nemere, kiu ne sciis au ne kuraghis diri ech minimuman klarigon pri la malakcepto.
respondo al camacho
Via demando pri mia membreco en PEN estas saĝa, ĉar mi ne estas verkisto, sed nur ĵurnalisto por " Heroldo" kaj " Internaciisto" .
Mi nur membras en literatura foiro - kies verkistoj membras eble en PEN - tial mi supozis ke mi ie ajn estas registrita membro .
laŭ mia sperto en e-ujo ne ĉiam estas klara al kiu organizo iu apartenas- tre ofte eĉ ne ekzistas membrolisto.
Sed kial TEĴA ne povus kunlabori kun PEN? Novaĵoj pri politiko ja estus same literatura verko!
Dieter Rooke
dankon pro la respondo
Amike kaj senPENe,
Jorge Camacho
PEN estas politika
Esperanta PEN estas politika. Mi ne parolas pri la mondopolitiko de Dieter, kiun mi konsideras sincera sen naiva. Mi parolas pri alia politiko, la politiko de Giorgio Silfer, kaj kiu ajn estas malantaŭ li. Tiu politiko subfosas la Esperanto-movadon.
Ankaŭ PEN Internacia estas, aŭ almenaŭ estis, politika. Sub la tridekjara regulo de la usona akto pri libero de informoj, dokumentoj nun estas publike alireblaj kiuj montras, ke en la sesdekaj jaroj PEN Internacia estis fronta organizaĵo por CIA.
Tio estas nun konata fakto. Tamen en la retpaĝaro de PEN Internacia mi trovas nenian agnoskon pri tiu epizodo en ties historio, nek ajnan indikon, ke iel oni ŝanĝis tiun situacion.
Por penetri organizaĵon je plej alta nivelo oni povas bezoni dudek jarojn. Oni ne rapide eltiriĝas el tia situacio.
Salutas Ian Fantom.
Neŭtrala politiko
Ĉiuokaze ni devas memori ke la politika neŭtraleco venas nur triarange, post la nacia kaj religia neŭtralecoj. UEA ne okupiĝu, ekzemple, pri tio kia grado de ŝtata interveno en la ekonomio estas la plej dezirinda, aŭ kiu estu la venonta prezidento de Usono. Sed la defendo de la nacia kaj religia neŭtralecoj necesigas ke ĝi formulu politikon pri tiuj kampoj: politikon neŭtralan. Aktuale la precipa konsekvenco de tio estas ke UEA demandu sin kiel defendi sin kontraŭ Islamofobio.
Kulturpolitiko de PEN
La transpreno de PEN Internacia fare de CIA estis parto de politike motivigita kultura programo. Kulturo estas unu el la gravaj iloj en la politika propagando.
Kelkaj malaplaŭdoj
amike
István Ertl