Moskvo rezerva kandidato por UK 2010
La ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en la tria semajno de majo vizitos Moskvon por esplori la kondiĉojn por aranĝi Universalan Kongreson de Esperanto tie. Rusia Esperanto-Unio dekomence provis inviti la Universalan Kongreson jam por la jaro 2009, sed la estraro de UEA elektis kongresi en Bjalistoko. Por 2010 la ĉefa kandidato estas Havano en Kubo, sed Moskvo daŭre havas iom da ŝancoj esti elektita.
Universala Kongreso de Esperanto neniam okazis en Rusio, unu el la kernaj landoj de la Esperanto-movado. Nuntempe Moskvo estas relative kosta urbo, sed, laŭ informoj de rusiaj esperantistoj, la urba registaro pretas subvencii Universalan Kongreson per dekmiloj da eŭroj, eble eĉ centmilo, por ke la kongreso ne iĝu tro kosta por UEA kaj la kongresanoj.
Por popularigi la ideon pri Universala Kongreso en Moskvo, iniciata grupo de kelkaj rusiaj Esperanto-organizaĵoj produktis koloran faldfolion kun la titolo Bonvenon al Moskvo por Universala Kongreso - ĉu jam en 2010?
En februaro la ĝenerala direktoro de UEA vizitis Kubon por esplori la kondiĉojn por kongresi tie. Osmo Buller estis akceptita interalie de vicministro pri kulturo.
Por la lasta semajno de majo oni atendas similan esplorvojaĝon al Moskvo. Por la 20-a de majo estas planata renkontiĝo de Osmo Buller kun vicurbestro Ljudmila Ŝvecova. Laŭ raporto aperinta en Rusia Esperanto-Gazeto, UEA tamen preferus en 2010 kongresi en Ameriko, kaj konsideras Moskvon "rezerva kandidato".
"Niaj ŝancoj por 2010 ne estas tre altaj, sed ne nulaj. Rusio kaj ankaŭ Moskvo havas grandegan deficiton de internacinivelaj hotellokoj, niaj prezoj estas tro altaj por la ofertata kvalito ktp. Sed siajn problemojn havas ankaŭ Kubo, kiu estas la ĉefa kandidato", skribas Andrej Grigorjevskij, la prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, en la raporto de Rusia Esperanto-Gazeto.