Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Kritiko kontraŭ Haider ne plaĉis al LSG-ano
Agoj pri dokumento

Kritiko kontraŭ Haider ne plaĉis al LSG-ano

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-16 17:41

Kritika artikolo pri la aŭstria politikisto Jörg Haider, aperinta post lia morto en la gazeto de Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kondukis al laŭta eksiĝo el la asocio. Aŭstria subtenanto de la dekstra politiko de Haider akuzis la redakcion de la asocia gazeto "Forumo" pri mensogado, kaj proteste forlasis ne nur la diskutejon de LSG, sed la tutan asocion.

Nur post la morto de la konata kaj ne ĉie ŝatata aŭstria politikisto iĝis vaste konata, ke li havis ne nur edzinon kaj du filinojn, sed ankaŭ viran koramikon. La novaĵo ricevis relative grandan publikecon en la mondo, ĉar multaj konsideris la politikon de la partio de Haider nefavora al gejoj.

La temon mallonge tuŝis ankaŭ la tria ĉi-jara numero de Forumo, kiu atingis la abonantojn en Eŭropo en la unuaj tagoj de novembro:

La ĵus pasintan 11-an de oktobro mortis en aŭtomobila akcidento Jörg Haider, regist[ar]estro de Karintio (Aŭstria landero) kaj gvidanto de la ekstremisma dekstrula partio BZOE.

Li veturis tro rapide, mem kondukante la aŭtomobilon ebria, post la 1-a nokte. Laŭ la noticoj, oni vidis lin, pli frue, en la geja trinkejo Zum Stadtkrämer, kune kun junulo, kaj [li] drinkis tre multe.

Ne estas novaĵo, ke la politikisto – edziĝinta kaj jam kun du filinoj – frekventis gejejojn kaj estis plurfoje tie fotita kune kun junaj viroj, tamen la polikistaro ĉiam prisilentis la aferon kaj provis preteratenti la “skandalon”. La politikaj ideoj de lia partio, de Haider mem ripetataj, estas klare homofobiaj.

La trialinea teksto tuj elvokis fortan proteston en la publika diskutlisto de LSG flanke de unu el la membroj, la aŭstria kantisto Attila Schimmer, kiun esperantistoj konas interalie pro lia lastatempa prezentado en la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno dum ties malferma nokto:

- Hodiaŭ mi ricevis la lastan numeron de Forumo kaj kun bedaŭro mi legis la artikolon pri nia amata bedaŭrinde mortinta Jörg Haider. Vi konstatis ĉi tie ke lia partio BZÖ estus "ekstreisma dekstrula" kaj ke la ideoj de lia partio estus "klare homofobiaj". Kontaŭ tiu mensogo mi protestas. Min tute ne interesas kion diversaj tielnomataj maldekstraj enlandaj kaj eksterlandaj medioj skribaĉas disvastigante mensogojn. Mi ankaŭ ne deziras komenti la artikolon kaj diskuti pri tio. Mi ne plu volas esti membro de LSG kaj ne plu deziras ricevi leterojn.

En sia blogo ĉe Ipernity Attila Schimmer klarigas, ke li konis persone kaj Jörg Haider kaj lian fratinon, kaj ke li multe laboris por la partio BZÖ okaze de kulturaj eventoj. Li ankaŭ nomas "porkino" hungaran ĵurnaliston, kiu kritike raportis pri Jörg Haider.

La sekretario de LSG, Rolf Köhler, decidis respondi la kritikojn de Attila Schimmer en ties blogo. Li atentigas, ke Jörg Haider interalie estis bona amiko de Saddam Hussein, publike laŭdis partojn de la politiko de Hitler, postulis koncentrejojn por "krimaj eksterlandanoj" kaj subpremis la rajtojn de la slovena minoritato en Aŭstrio.

- Kelkaj homoj en inter[r]et-forumoj vidas Haider en unu vico kun la gejaj naciistoj Ernst Röhm kaj Michael Kühnen, kiuj same ne atingis altan aĝon. Haider certe ne estis faŝisto, sed li ludis kun tiaj pensoj kaj alparolis la plej malaltaj[n] instinktoj[n] de la homoj. Por [l]ia familio lia morto eble estis perdo, por la socio ne, skribis Rolf Köhler.

Li samtempe atentigis, ke Attila Schimmer estas bonvena resti en la asocio kaj daŭrigi la debaton:

- Kara Attila, LSG havas lokon por tre diversaj homoj kun tre diversaj opinioj. Kompreneble vi rajtas forlasi la gejan Esperanto-movadon, se vi volas tion. Mi preferus interŝanĝi argumentojn kaj faktojn anstataŭ malveraj a[s]ertoj.

Attila Schimmer en sia blogo respondis al la argumentoj, interalie dirante, ke la reĝimo de Saddam Hussein estis pli amika al gejoj ol la nuna registaro en Irako:

- Via aserto ke li vizitis Saddam Hussein plurfoje, estas malvero: li vizitis Saddam Hussein nur unufoje, kaj li ne estis amiko de Saddam Hussein. Li mem diris ke Saddam Hussein estas diktatoro. Nun detale skribi pri tio kial li vizitis tiam Saddam Hussein estus tro longe. Tamen ĉu vi pensas, ke la nuna reĝimo en Irako estas pli demokratia? Saddam Hussein ne permesis ke diversaj religioj subpremu unu la alian kaj ĉiuj ricevis (ankaŭ kristanoj) ŝtatan subvencion. Ankaŭ gejoj ne estis persekutitaj tiam. Nun en la tielnomata demokratio jes.

Kiusence Haider estis fasxisto

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-11-12 00:12
Indas legi eseon de Robert Menasse pri "Haider, la pretervidita auxstrofasxisto":

germana originalo:
http://www.eurozine.com/articles/2008-10-31-menasse-de.html
angle:
http://www.eurozine.com/articles/2008-10-31-menasse-en.html
france (dufraza resumo):
http://www.nonfiction.fr/article-1682-p2-jorg_haider__pourquoi_un_culte_national_.htm

amike
Istvan Ertl

Mi 80-%-e samopinias kun

Afiŝita de Sursum Corda je 2008-11-30 15:13
Robert Menasse. Mi siatempe estis senrezerve ankau por la internaciaj protestoj kaj bojkotoj, kiam la partio de Haider ek-kunformis registaron (Haider mem neniam havis registaran funkcion). Intertempe oficas en Europo politikistoj, kiuj estas samspeculo de Haider au - kiel Berlusconi per sia praktikata politiko - pli teruraj ol tiu austra komikisto. Ne forgesu tiajn homojn kiaj Jan Slota au lian hungaran malamikon. Surpoloriigu, mi petas, ekzemple ankau la esperantistojn, kiuj sin deklaris por Berlusconi, por ke oni kredu vian sincerecon.

"Jan Slota au lian hungaran malamikon"

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-12-01 06:51
Nur pri detalo, tamen grava por Hungario: cxi-lande la samspeculoj de Slota NE sidas en la registaro, almenaux ne nun. Ne ke tio signifus pli bonan situacion - fasxismaj ideoj, kaj ecx agoj, same plinaturigxis en la lasta tempo en Hungario kiel en multaj aliaj landoj de Euxropo.
amike
Istvan Ertl
(kiu, estante ties tradukinto, volonte reklamas la verkon Klauxstralio, prognozinta en 1994 la plimultigxon de lBurleskoni-speculoj)

malgranda korekto

Afiŝita de Attila Schimmer je 2008-11-25 13:15
Mi volas klarigi kelkajn asertojn al la karaj legantoj. Rolf Köhler postulis de mi faktojn kiujn mi tuj liveris. Mi entajpis artikolon laùvorte el geja magazeno skribite de profesiaj gejaj juristoj asertante ke Haider kaj lia politiko neniam estis homofobia, tute kontraùe. Mi entajpis la artikolon en la originala germana lingvo: "Obwohl (führender) Rechtsaussen-politiker hat Haider nie gegen Lesben und Schwule agiert. Ganz im Gegenteil war es seine offene Haltung die die ÖVP in den 90er Jahren bspw. ind der Frage der antihomosexuellen Sonderstrafgesetze ganz gewaltig in die Enge trieb." = "Kvankam estinte ekstrem-dekstra politikisto li neniam agis kontraù lesboj kaj gejoj. Tute kontraùe estis lia malkasha sinteno kio urghegis la partion ÖVP (Aùstra Popola Partio) en la 90aj jaroj por ekzemple rilate al la kontrùsamseksemaj specilaj kriminalparagrafoj."
Poste sekvas la listo de tiuj paragrafoj. La artikolo finas per la aserto, ke la paragrafoj ne falis, char chiuj deputintoj de la SPÖ (Aùstra Socialista Partio) forlasis la parlamentan salonegon antaù la vochdono.

Estas vero, ke mi nomis tiun hungaran jhurnalistinon nome Júlia Szászi porkino. Tamen ne estas vero ke mi nomis shin pro shia kritika raporto pri Haider. Kritika raporto estas tute legitima sed mensogo estas mensogo.
Tiu raporto ighis granda skandalo en la hungaraj medioj. Shi skribis ekzakte la kontraùan de tio kion Haider vere diris. Shi senchese faras tion ankaù hodiaù. Krome shi estas malafabla kaj malghentila persono. La klarigo trovighas en mia blogo.

Ne temas pri tio, ke kritiko ne placxis,

Afiŝita de Sursum Corda je 2008-11-28 23:56
sed la artikolo enhavas rekte malgxustan aserton: Haider faris neniam homofobiajn eldirojn aux agojn.

La auxstraj gazetoj havas tre sagxan neskribitan legxon: Ili neniam surtabligas la gejecon de publika persono, se tiu koncerna persono ne siavice atakas gejojn.

Kardinalo Groer ekzemple estis tute malsagxa verkante publikan leteron por lauxtlego en katolikaj pregxejoj. Ekde tiu momento la gazetaro distrumpetis liajn gejajn aventurojn.

Se Haider estintus homofobia, la gazetaro certe ne prisilentintus lian gejecon (pri kiu certe tuta Auxstrio sciis, sen skandaligxi).

verkante publikan leteron

Afiŝita de Sursum Corda je 2008-11-28 23:59
= verkante publikan leteron kontraux gejoj

Kaj la samo validas

Afiŝita de Sursum Corda je 2008-11-29 00:02
por la partioj, kiujn gvidis Haider. Nur post la eksigho de Haider el FPÖ tiu partio ekagitas kontrau samseksemuloj.

Kaj estas strange, ke la

Afiŝita de Sursum Corda je 2008-11-30 15:19
autoro de tiu artikolo sin kasxas.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: