Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Anonco en Le Monde oscedigas spertulon

Anonco en Le Monde oscedigas spertulon

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-27 22:47
La 8-an de septembro en la granda kaj prestiĝa franca gazeto Le Monde aperis tutpaĝa anonco pri Esperanto. La anonco estas parto en kampanjo komencita de la konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, antaŭ pluraj jaroj. Nun estas planata aperigo de entute dek anoncoj en Le Monde. La unua anonco ne vekis entuziasmon ĉe profesia grafika fasonisto, al kiu Libera Folio montris ĝin. "Mi ne havas sufiĉe da mono por uzi profesian grafikiston", komentas Etsuo Miyoshi.

Etsuo Miyoshi rankontas, ke li koncentras sian kampanjon al la landoj de la Eŭropa Unio, ĉar nur tie Esperanto laŭ li havas ŝancon.

- Mi pensas ke Japanio kaj aliaj landoj inkluzive de EU-landoj preskaŭ angliĝas, sed nur EU havas iom da ŝanco por realigi la Zamenhofan revon. La naskiĝo de EU estas la unua kaj lasta ŝanco por nia historio. Tio estas la bazo de mia antaŭvido. Ja neniu sciis anticipe, kiam la Berlina muro falos.

La unuaj anoncoj en la kampanjo de Etsuo Miyoshi aperis jam komence de la jardeko. En 2005 aperis anoncoj en kvin ĵurnaloj en novaj landoj de EU, kaj en 2006 la tutlanda franca gazeto "Le Figaro" publikigis tutpaĝan anoncon kun intervjuo de la konata sciencisto Robert Phillipson pri Esperanto kaj la sorto de la eŭropa multlingveco.

La freŝa anonco en Le Monde klopodas altiri la atenton de la legantoj per la nomo kaj foto de la forpasinta pola politikisto Bronisław Geremek.

- Profesoro Geremek estis ege respektata de siaj kolegoj, kaj ni bonŝancas ke lia lasta mesagho al ĉiuj anoj de la Eŭropa Parlamento, la 4-an de julio 2008, estis invito al la diskuto organizita de Eŭropa Esperanto-Unio pri la temo: "Esperanto: ĉu amiko aŭ malamiko de plurlingveco?", rakontas Seán Ó Riain, prezidanto de EEU.

EEU kaj la landa asocio de UEA en Francio, Espéranto-France, kunlaboris pri la anonco, sed la ĉefan respondecon havas Etsuo Miyoshi, li aldonas.

- La teksto estis verkita de Etsuo Miyoshi kunlabore kun la estraroj de EEU kaj de Espéranto-France. La finan vorton havas Etsuo Miyoshi - estas li kiu pagas. La anonco estas parto de kampanjo - ĝi estas la dua el 10 anoncoj. La efiko venas nun iom post iom, sed mi scias de diversaj fontoj ke pli kaj pli de membroj de la Eŭropa Parlamento legas ilin kaj pripensas pri ili.

Etsuo Miyoshi ne povas rakonti, kiom kostas la anonckampanjo, ĉar li ricevis rabatitan prezon por la serio de dek anoncoj. Tamen evidente la prezo estas alta.

- UFE-anoj grafikis tiun anoncon, ne profesiuloj. Mi ne havas sufiĉe da mono por uzi profesian grafikiston. Mia celo estas veki amaskomunikilojn pri lingva malegaleco kaj diskriminacio. Mi esperas, ke fine tio influos al EU-landoj, precipe al Germanio, ĉar post Francio mi ekanoncos en Germanio. Tiuj du landoj ĉefrolis por naskiĝo de EU. Se ili vekiĝos pri la grandioza malegaleco, aliaj EU-landoj sekvos, li rakontas.

Tamen ne estas certe, ĉu la anoncoj vekos la legantojn, aŭ male oscedigos ilin. Libera Folio montris la anoncon al Christoffer Rehn, profesia sveda grafika fasonisto, premiita en naŭ internaciaj konkursoj pri novaĵ-grafiko. Li ne estis forte imponita.

Libera Folio: Kiu estas via unua reago, kiam vi vidas ĉi tiun anoncon?

- Ho ve, kia tedaĵo! Tede, grize.

Kial vi opinias tion?

- La anonco aspektas amatorece farita. Se mi farus tian anoncon, mi klopodus igi ĝin laŭeble klara kaj fokusita. Ĉi tie la granda kvanto de etaj bildoj montras, ke oni ne sciis decidi, kion oni volas komuniki. La anonco estas tre senfokusa, mankas hierarkio.

Kion vi celas per tio?

- Nenio en la anonco allogas fari ion alian ol turni la paĝon. "Lasta volo de Geremek"? Ne tiel oni komencu, se oni volas igi homojn ekinteresiĝi. Kiel multaj homoj en Francio entute scias, kiu estis tiu Geremek? Ĝenerale estas tro komplikaj kaj longaj tekstoj, kiuj iĝas eĉ pli nelegeblaj pro la tro larĝaj kolumnoj. Ankaŭ la titoloj estas nekredeble longaj kaj komplikaj, kaj neniu el ili estas sufiĉe granda por regi la paĝon.

Oni mendis dek anoncojn en granda gazeto, sed ne uzis profesian fasoniston pro monomanko. Ĉu ĝusta prioritato?

- Se oni volas, ke la anoncoj havu ajnan efikon, krom oscedo de la legantoj, eble indus fari malpli multajn sed pli atentokaptajn anoncojn.


arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-21 21:57
Mi iom dubas ĉu la profesia kritiko de Rehn estas tiom temtrafa. Kion Miyoshi klopodas ja finfine ne estas vendi dentopaston! Li profesie vendas valizojn, kaj sendube la valiz-reklamoj de lia kompanio ĉiuokaze apenaŭ povus esti modelo por liaj alvokoj al Eŭropaj politikistoj.
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-22 06:20
La demando estas cxu la maniero prezenti la mesagxon efike helpas gxin atingi sian cel(publik)on. La ideala maniero altiri atenton al dentopasto povas malsimili al tiu rilate Esperanton, sed certe trovigxas iu minimumo da komuna optimumo profesieca. Kaj tiu minimumo sxajne ne trovigxis cxi-kaze. Nu, cxiu rajtas jxeti sian monon tra la fenestro kiun li preferas.
amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2008-09-22 20:23
Oni efektive povas demandi sin, kiom valoras la kritiko de sveda grafikisto rilate al tiu reklamo? Kion li scias pri francoj, pri la gazeto Le Monde, pri la reklamoj en tiu gazeto? Reklamado certe ne estas scienco, oni do parolu modeste ĉi-kampe.
msandelin
msandelin diras:
2008-09-22 21:58
mbavant: " Reklamado certe ne estas scienco, oni do parolu modeste ĉi-kampe."

Nu, sendube ekzistas amaso da sciencaj esploroj pri tio kiel homoj perceptas diversspecajn mesaĝojn, ankaŭ reklamcelajn!

Kompreneble ĉiam ekzistas diferencoj en gusto, tradicio kaj simile, sed tio ne signifas ke la kolektita sperto de profesio estas komplete ignorebla. Rilate Esperanton mi kredas ke signifus grandan diferencon se oni pli konscie aplikus la (sciencajn) konojn pri informado, se oni ne volas ke niaj ekzpozicioj, anoncoj, informbroŝuroj k s havu nedeziratan, t e, forpuŝan, efikon. La anonco en Le Monde estas ja nur ekzemplo.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-22 23:16
Se ni ne scias kio estas lingvo, eĉ la tutmonda sumo de fasonada saĝo ne povas helpi nin.

Se oni komparas la lingvistan komunumon kaj la Esperantistan, la dua devus havi multe li da scienca prestiĝo ol la unua, ĉar estas multe pli da unueco pri la demando kiu planlingvo estu rekonata kiel la internacia lingvo, ol pri la demando kio entute estas homa lingvo. _Masive_ multe pli da unueco.

Esperanto estas serioza afero. Sed lingvo ne estas serioza afero. Kion diable vi volas ke la kompatinda fasonisto komencu kun tio?
mbavant
mbavant diras:
2008-09-24 20:03
Pardonu min, sed mi ne konsentas: tio NE estas scienco. Oni povas esplori, fari enketojn, eksperimentojn, statistikaĵojn... sed ne sufiĉas uzi sciencajn ilojn por atingi sciencajn rezultojn. Reklamo estas same scienca kiel astrologio. Estas ĝia intereso prezenti sin science: tio plaĉas al la pagantoj kaj tiel certigas enspezon al abundo da senlaboraj artistoj.
msandelin
msandelin diras:
2008-09-24 23:24
Marc Bavant, ŝajne vi miskomprenis min. Mi NE celis la ŝajnsciencon per kiu foje vestas sin reklamo, sed mi parolis pri esploroj pri komunikado kaj perceptado, kiuj estas parto de tiaj sciencoj kiaj sociologio, psikologio, pedagogio kaj lingvistiko ekzemple.

Via emo tiomgrade relativigi mirigas min, kvazaŭ perceptado estus eksklude individua kaj ĉiu homo havus sian tute unikan vidangulon, komunan kun neniu alia. Spite ĉian diversecon ni estas ĉiuj - homoj. Tiu aserto sonas eble banale, sed ĝi estas tamen ia bazo por la interpretaj sciencoj. Alivorte: jes eblas fari pli bonajn aŭ pli malbonajn artikolojn, anoncojn aŭ reklamon!
mbavant
mbavant diras:
2008-09-25 19:06
Turnu vin al paĝo 25a de la ĉi-vespera Le Monde (2008-09-25)(*). Vi vidos du duliniajn titolojn: "Nouvelle gare, musée rénové: Liège donne du tonus à la Wallonie" kaj "Une tour à Paris signée Herzog et de Meuron". Mi vidas neniun diferencon inter tio kaj la "diskvalifikita" reklamo. Kaj enestas ankaŭ duonpaĝa reklamo ĉe paĝo 13, kiu bone montras la tradician stilon de tiugazetaj reklamoj.

(*) Mi ĵuras, ke malfermis la gazeton tute hazarde :-)
mbavant
mbavant diras:
2008-09-25 19:07
Pardonu la fuŝon, mi devas transporti tiun ĉi komenton aliloken.
mbavant
mbavant diras:
2008-09-25 19:25
(nun la ĝustatema komento)

Mi ne miskomprenis vin. Sociologio kaj psikologio certe estas sciencoj, ĉar studas faktojn, elvolvas teoriojn kaj provas ilin pruvi. Sed uzo de tiaj molaj sciencoj por dekreti, ke tia kaj tia grafika aranĝo vekos tian kaj tian reagon ĉe la spektanto, kaj igos lin aĉeti la koncernan "varon", simpatii kun la prezentitaj ideoj aŭ por ĉiam delogos lin de ili, estas rekta ĉarlatanado.

Sendube ni estas ĉiuj homoj, kun bona dozo da konformismo, do la reagoj estas _iugrade_ predikteblaj. Sed unue tiuj teĥnikoj de mensinfluo havas pli-mapli hazardan efikon, kaj due mensinfluado en si mem estas eksterordinare malmorala afero. Ĉu vere moralo ne havu lokon de tiu debato?
msandelin
msandelin diras:
2008-09-25 19:58
Marc Bavant:

" Mi ne miskomprenis vin. Sociologio kaj psikologio certe estas sciencoj, ĉar studas faktojn, elvolvas teoriojn kaj provas ilin pruvi. Sed uzo de tiaj molaj sciencoj por dekreti, ke tia kaj tia grafika aranĝo vekos tian kaj tian reagon ĉe la spektanto, kaj igos lin aĉeti la koncernan "varon", simpatii kun la prezentitaj ideoj aŭ por ĉiam delogos lin de ili, estas rekta ĉarlatanado"

Mi:

Per la sama rezonado oni do povus chesi instrui al instruistaj studentoj kiel ili plej efike instruu au al studentoj de jhurnalismo kiel plej trafe verki artikolojn, chu?

Marc Bavant:

"mensinfluado en si mem estas eksterordinare malmorala afero. Ĉu vere moralo ne havu lokon de tiu debato?"

Mi:

Estas neeviteble ke ni homoj daure kaj konstante, konscie kaj nekonscie influadas unu la alian. Plej ofte la aspekto de moralo ne cheestas, sed foje influado estas malmorala, do kiam oni celas trompe gvidi. Trompadon mi neniel subtenas kaj mi pri tio ne parolis. Chu ni daure diskutas la anoncon en Le Monde? Tiukaze oni povus ja ankau provi difini la diferencon inter reklamo kaj informado.

Sed mi daure ne komprenas kial ne elekti klaran kaj atentokaptan prezentadon anstatau senfokusan kaj mishmashan kiam oni havas la shancon.

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-26 11:45
"Miŝmaŝa" -- mi ŝatas tiun neologismon. Nenio pli tiklis mian lingvan estetikan senton de kiam mi vidis iun Japanon en soc.culture.esperanto uzi "smasmo" en la senco de spamo.

Al la temo: Ni ne havas ŝancon fari ion klaran kaj fokusitan, ĉar LINGVO NE ESTAS SERIOZA AFERO. Esperanto estas serioza afero, ĉar 99% el tiuj kiuj interesiĝas pri neŭtrala internacia lingvo grupiĝas ĉirkaŭ ĝi. Tamen, lingvo ne estas serioza afero, ĉar el la ok eblaj lingvistikaj paradigmoj, reciproke ekskluzivaj, apenaŭ iu altiras pli ol 30% de la lingvistoj.

Mallonge, do, Esperanto estas serioza afero nur tiagrade kiom ĝi tute ne estas lingvo. Jen kial la argumento "ĉar Esperanto ne havas kulturon" entute estas pensebla argumento. Provu fokusiĝi pri tiu problemo! Ni ne povas, en la nuna situacio de la lingvoscienco, rilati al la ekstera publiko samtempe serioze kaj klare.
mbavant
mbavant diras:
2008-09-26 21:06
Vi:

Per la sama rezonado oni do povus chesi instrui al instruistaj studentoj kiel ili plej efike instruu au al studentoj de jhurnalismo kiel plej trafe verki artikolojn, chu?

Mi:

Al la studentoj de jxurnalismo necesas instrui bone uzi la lingvon, gxuste raporti, koni sin mem, klare distingi la komenton disde la raporto, havi sufiĉe vastan kulturon, ke kapablu celtrafe komenti... sed certe ne la teĥnikojn por bone vendi ajnan vortan kaĉon.

La afero estas pli komplika por instruistoj: por ili ĉefe gravas la rilato kun la lernantoj, kaj tio ne povas sumiĝi al tutpretaj "kuirreceptoj". La metodoj, kiujn oni al ili instruas, donas nur sekurigan kadron, en kiu la grava afero okazu.

Vi:

Estas neeviteble ke ni homoj daure kaj konstante, konscie kaj nekonscie influadas unu la alian. Plej ofte la aspekto de moralo ne cheestas, sed foje influado estas malmorala, do kiam oni celas trompe gvidi. Trompadon mi neniel subtenas kaj mi pri tio ne parolis. Chu ni daure diskutas la anoncon en Le Monde? Tiukaze oni povus ja ankau provi difini la diferencon inter reklamo kaj informado.

Mi:

Efektive ni influadas unu(j) la aliajn, kaj tio estas akceptebla, se temas pri du personoj egalnivelaj, sed ne povas temi pri tio, se via kunparolanto uzas influadajn teĥnikojn, speciale lernitajn, kiujn vi eĉ ne suspektas. Kaj reklamo estas ĝuste tiu arto logi onin al ago, kiun oni ne aparte bezonas fari, per mensinfluado. Bonŝance la sorĉado tamen baziĝas sur falsa scienco kaj ne tro sukcesas.

Vi:

Sed mi daure ne komprenas kial ne elekti klaran kaj atentokaptan prezentadon anstatau senfokusan kaj mishmashan kiam oni havas la shancon.


Mi:

Videble malgraŭ miaj blasfemaj vortoj vi konservis kortuŝan fidon :-)
slavik
slavik diras:
2008-10-05 00:44
En la kritiko de la svedo temas pri plej banalaj postuloj al aspektigo kaj enhavo de informa teksto. Oni instruis tiujn leĝojn al mi en Rusio en baza kurso pri ĵurnalismo.

Kion mi mem tuj rimarkas: 1. Forestas la ĉefa bildo; 2. Forestas ligiteco al lokaj realaĵoj (eble).

Mi ripetas: nek temas pri io kulture specifa por Rehn (la sveda kritikanto), nek pri io tiel sekreta aŭ multekosta ke ne ekzistu senpaga kritikanto en la Movado. Eble la anoncoj de Miyoshi povus esti pli efikaj, se pli da (prefere fakaj) homoj partoprenus en la preparo.

ps: Iel ajn, estas bone, ke la anoncoj aperas. Ekzemple, persone mi ofte tralegas gazeton plene, kun ĉiuj strangaj kaj unuavide neallogaj tekstoj, se mi ne havas alian distron aŭ ankoraŭ ial. Do same kelkaj pliaj francoj scias nun pli multe pri Esperanto.
Jorge
Jorge diras:
2008-09-22 08:44
Efektive, la reklamo aspektas terure, paĝturnige. Kaj kial aperu la foto de la paginto sur la suba dekstra angulo?

Cetere, mi konsentas kun István, ke ĉiu rajtas forĵeti sian monon tra la fenestro laŭplaĉe. Fakte la ideo, ke per EU venos la "fina venko" de esperanto, estas plia mito senbaza kaj senŝanca.

Por mecenatoj mi proponas, ke iu salajru volontulon aŭ oficiston, kiu enkomputiligu kaj enretigu la katalogon de la biblioteko Hector Hodler, en la CO de UEA, ekzemple laŭ la modelo de la biblioteko de HEF ĉe www.esperanto.es

Tiel ni ĉiuj povus konatiĝi pli bone kun tiu trezoro de nia jam 120-jara kulturo.

farri
farri diras:
2008-09-22 15:18
Kiu havas monon kaj deziras ĝin elspezi en esperantismo, tiu kontraktu spertulon. Multo farendas kaj ĉio eblas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-09-22 18:16
Mi iom dubas ĉu ni jam estas maturaj por liberigi nin pri mitoj. Se nek venas per EU la fina venko de Esperanto, nek per Esperanto la fina venko de EU, kial entute zorgi pri iu el ili?
mbavant
mbavant diras:
2008-09-22 20:30
Laŭ mi tre bona ideo: ĝi montras, ke pri la reklamo respondecas iu viro kun propraj motivoj, cetere esprimitaj. Ne temas pri anonima premgrupo, riĉa sekreta societo k.s. Ĉiu povas havi ideon pri "pli bona" maniero elspezi la monon, sed ne estas lia mono kaj neniu pruvo ekzistas, ke la maniero estas pli bona.
redakcio
redakcio diras:
2008-09-22 14:18
En paĝaranĝo ĉio devas esti nepre pravigita, des pli en anonco, kiu celas vendi! La titolo devintus esti reformulita kaj kompostita en kondensita litertipo por eniri nur unu linion. Krome ne necesas montri la vizaĝon de ĉiu homo menciita en la artikolo, tio estas tre diletanta.

Vidu ankaŭ la nekonsekvencan interspacon inter bildoj kaj kolumnoj. Estas nenia strukturo en ĝi (oni uzas "krado"-sistemon por tio, kiu tute ne subvideblas tie ĉi). Kaj la foto de la paginto sube estas la fina bato al la leganto...

Nu, tiusence mi devas agnoski, ke se la reklamo ne sukcesos vendi, almenaŭ grafikistoj memoros ĝin pro ŝokiĝo. Krome la paginto estas la ĉefa figuro (laŭ grandeco), kaj tamen metita en la piedon de la paĝo.

(Komento sendita al la redakcio de grafika fasonisto, kiu deziras resti anonima.)
mbavant
mbavant diras:
2008-09-22 20:39
... kaj kompreneble ĉiuj grafikistoj plene konsentas, ĉu? Mi povas admiri la artan kvaliton de bona grafika fasonaĵo, sed mi ne akceptas, ke tiu admiro aŭtomate rezultas el reguloj racie aplikitaj de la artisto. Tio, pri kio parolas la anonima grafikisto, ne estas la unusola ĝusta maniero enpaĝigi, sed lia stilo.
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-22 21:31
Du poetoj povas malkonsenti pri la arta valoro de versoj verkitaj de tria poeto, sed ambaux scios rekoni cxu baze temas pri artajxo aux fusxajxo. En cxiu arto trovigxas ia nepro respektenda, ia metia minimumo, super kiu venas la parto de arto.
Mi havas neniom da grafika talento, sed dek jaroj de redaktado tamen instruis al mi ke, ekzemple, jam la trolongeco de linioj en cxi tiu reklamo suficxas por diskvalifiki gxin grafike.

Amike
Istvan Ertl
mbavant
mbavant diras:
2008-09-24 20:11
Mi ne certas, ke artistoj konsentas pri tiu metia minimumo, sed eĉ se la reklamo estus "grafike diskvalifikita", ĉu tio signifus, ke ĝi nepre malbone plenumas sian rolon? Mi remetas la demandon: ĉu vi komparis tiun ĉi plenpaĝan reklamon kun la aliaj, kiuj fojfoje aperas en Le Monde? Preskaŭ ĉiam temas pri reklamoj aspektantaj kiel _artikoloj_, ne kiel pinte grafikstilaj reklamaj afiŝoj. Ĉu ankaŭ ili estas diskvalifitaj?
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-24 22:20
Mi skribis ke "jam la trolongeco de linioj en cxi tiu reklamo suficxas por diskvalifiki gxin grafike." Tio fakte validas por ajna jxurnalparto, do ecx ne necesas la komparo al kiu Vi invitas. Sed mi atentos similajn tutpagxajn anoncojn, kiel Vi rekomendas, kaj eble raportos pri miaj spertoj :-)

amike
Istvan
mbavant
mbavant diras:
2008-09-25 19:08
Turnu vin al paĝo 25a de la ĉi-vespera Le Monde (2008-09-25)(*). Vi vidos du duliniajn titolojn: "Nouvelle gare, musée rénové: Liège donne du tonus à la Wallonie" kaj "Une tour à Paris signée Herzog et de Meuron". Mi vidas neniun diferencon inter tio kaj la "diskvalifikita" reklamo. Kaj enestas ankaŭ duonpaĝa reklamo ĉe paĝo 13, kiu bone montras la tradician stilon de tiugazetaj reklamoj.

(*) Mi ĵuras, ke malfermis la gazeton tute hazarde :-)
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-25 22:53
Pardonu, mi eble vortumis malprecize.
Mi celis ne la titolon, sed la tekstokorpon, ties largxecon. Estas malagrable por la okuloj traarki liniojn tiel largxajn (aux longajn, dependas de vidpunkto) kiel
"Dans son dernier message avant sa mort le 13 juillet 2008, le professeur Bronislaw Geremek..."
90 karaktroj.
Mi kontrolis hazardan numeron de Le Monde, de 19 sep (la lastan kiun mi havas hejme), kaj konstatis ke la plej longaj linioj troveblaj en gxi ampleksas nur po 70-80 karaktrojn, kaj temas pri la nur 10-linia bildklarigo de la unuapagxa cxefa foto.
Jen science ekzaktaj ciferoj :-)
amike
Istvan
mbavant
mbavant diras:
2008-09-26 21:27
Efektive mi miskomprenis. Vi tute pravas, ke en normalaj artikoloj la linioj estas pli mallongaj kaj ke la paĝo estas aranĝita en pluraj kolumnoj (kvankam la titoloj kutime ampleksas plurajn kolumnojn). Miaopinie tio rezultas pli el kutimo pro eksaj teĥnikaj problemoj, ol el vera bezono por la leganto: ja la magazinoj kaj la retaj gazetoj facile forgesas tiun regulon. Jen, hazarde elektita en la supra artikolo:

"Profesoro Geremek estis ege respektata de siaj kolegoj, kaj ni bonŝancas ke lia lasta mesagho al ĉiuj anoj de la Eŭropa" (Libera Folio)

ankoraŭ pli longa, ol tiu, kiun vi citas:

"Dans son dernier message avant sa mort le 13 juillet 2008, le professeur Bronislaw Geremek..." 90 karaktroj.

Cetere, ĉu 90 aŭ 80?

Sed kio pri:

"et le massacre des harkis et d'autres milliers de "musulmans français" qui lui avait fait confiance, afin que l'oubli ne les assassine..." (Le Monde)

trovebla en la pagita reklamo, al kiu mi aludis en la ĉi-supra mesaĝo?

Amike
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-28 09:35
Marc: "Efektive mi miskomprenis. Vi tute pravas, ke en normalaj artikoloj la linioj estas pli mallongaj kaj ke la paĝo estas aranĝita en pluraj kolumnoj (kvankam la titoloj kutime ampleksas plurajn kolumnojn). Miaopinie tio rezultas pli el kutimo pro eksaj teĥnikaj problemoj, ol el vera bezono por la leganto:"

IE: Mi kredas ke studoj pri legofacilo kaj legorapido tamen montras ke preferindas linioj ne tro longaj. Kio certas estas ke mi persone preferas mallongajn :-)

Marc: "ja la magazinoj kaj la retaj gazetoj facile forgesas tiun regulon."

IE: prave. Interesa observo.)

Marc: "Dans son dernier message avant sa mort le 13 juillet 2008, le professeur Bronislaw Geremek..." 90 karaktroj.

Cetere, ĉu 90 aŭ 80?"

IE: mi enkalkulis la spacojn.

Marc: "Sed kio pri:
"et le massacre des harkis et d'autres milliers de "musulmans français" qui lui avait fait confiance, afin que l'oubli ne les assassine..." (Le Monde)
trovebla en la pagita reklamo, al kiu mi aludis en la ĉi-supra mesaĝo?"

IE: Role de la mendintoj de tiu anonco, mi pli bone atentus pri la lini-longo.
Notindas ke la aspekton de cxi tiu frazo surpapere mi ne vidis.

Amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2008-09-28 09:37
Kalle Kniivilä jxus klarigis al mi:

"rilate la longon de linioj en retaj gazetoj ktp: tie eblas mem reguligi la aferon. ekzemple la larĝon en libera folio vi povas reguligi tutsimple ŝanĝante la larĝon de fenestro en kiu vi legas liberan folion. eĉ en fikslarĝaj aranĝoj ofte eblas elturniĝi per CTRL-+, provu!"

amike
Istvan Ertl
parsxo
parsxo diras:
2008-09-22 14:29
Jam de longaj monatoj oni parolas pri tiuj reklamoj inter francaj aktivuloj... UFE ecx ne plu deziras aperi cxe la reklamoj !
Se tiu sinjoro anloraux deziras elspezi monon, mi konsilas al li publikigi veran reklamon : "Lernu Esperanton por kialoj tiaj aux tiaj...".
Laux mi estus pli utila kaj malpli kosta eldoni tiuj reklamoj en senpagaj gazetoj ke la homoj legas ekz. en la metroo. Multe pli da homoj legas la senpagan gazetaron ol Le Monde (cxefe inter homoj kiuj eble lernos la lingvon).
Krome (kaj tio ankaux gravas), reklamoj en senpagaj gazetoj estas koloraj !
Cxu tia reklamo ne estus pli alloga ol teda reklamo en serioza gazeto ?
farri
farri diras:
2008-09-22 15:14
Tiu mallaloga ĵurnala reklamo estas, fakte, la sama disvastigado ofta inter esperantistoj, sed grandskale kaj mone farita. Konstante esperantistoj tiel amas la ilon, ke ili forgesas la celon. Krome la senton ĉion fari bone sen konsulti spertuloj oftas inter esperantistaro. Tial ni havas tian sektecan movadon nenion atinganta, kaj kiu kapablas naski abomenaĵojn.

Movado por paco, por homa interkompreno kaj por samrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj de la mondo, ne baziĝas sur dekses-regula facila planlingvo, sed sur pacaj batalantoj.

Dum esperantismo ne ekdebatos kaj pridiskutos siajn principojn, valorojn kaj celojn, disvastogao de "nia afero" estos daŭre fuŝa. Kaj inter fuŝaĵoj, ni rikas aperado de fuŝaĵoj faritaj per multe da mono.
unuel
unuel diras:
2008-09-22 16:41
La diskutoj pri la reklamoj kiujn s-ro Miyoshi pagas kaj aperigas apenaŭ havas efikon, dum la paganto de tiuj reklamoj ne legas ĉi tiujn mesaĝojn. Kaj eĉ se li legus ilin, la rezulto estus la sama, ĉar obstinuloj kun fiksaj ideoj jam "scias" kion ili faras kaj ne bezonas konsilojn.
Apro
Apro diras:
2008-09-22 21:54
Versajhne multe pli efikus uzi tiun monon por subteni la valoregan agadon de E@I.
enotero
enotero diras:
2008-09-24 15:18
Jes ja, oni ege povus plibonigi la anoncojn. Sed eble estus ankoraŭ pli malbone, se oni tute ne parolus pri esperanto. Verŝajne, se tiaj anoncoj ne allogos homojn, ni esperu ke ili ne forpelos ilin.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-09-24 19:26
Kun timo kaj abomeno mi legas sagxajn rimarkojn.Denove montras karakteron de homo de la esperantistaro.Kritiki ne estas granda ato! Kiom da energio mi legas en metitaj trapensitaj aux ne trapensitaj rimarkoj, admonoj...Se mi scius kio okazos mi estus ricxa homo.Post fakto estas facile kritiki, sed pripensu pli bone kion mi faras, kion mi povus fari mem.Provu mem ion arangxi kaj vi vidos, ke cxiam poste vi estus pli sperta.Multaj ploras kvazaux estus lia mono.
Pro tio mi ne miras, ke multaj kiuj ion provis agi, cxesis kaj forlasis nianjn vicojn.
Do miaj karaj, vi estas sur la gxusta vojo! Jam baldaux neniu volos ion ajn
fari.
P.s. mi mem ankaux havus kelkajn rimarkojn, kiuj ne devus esti gxustaj, sed pro tiuj multnombraj "sagxaj" kaj "fakulaj" eldiroj mi ne plu kuragxas diri.
Samideane Stanislavo
molnar
molnar diras:
2008-09-29 11:57
Por cxiuj,kiuj atenteme tralegis la artikolon,ecx konas la enhavon de la antaue aperintaj anoncoj de s-ro ETSUO MIYOSHI,estas,povas esti pli klaraj ol la Suno liaj intenco kaj celo.

"Mi forte kredas la instruon ke Esperanto povas multe kontribui por la monda paco."Plue:

Dedicxinte multe da mono "...dum 2oo3 kaj 2oo4 pli ol 1oo mil eurojn por anoncoj en renomaj gazetoj..." /Europa Bulteno.Marto 2oo5 /,li volis altiri la atenton,unuflanke al la angligxo,aliflanke al la sxanco de EUROPO realigi la Zamenhofan revon.



Estas konate,ke oni povas longe diskutadi pri la formo kaj la enhavo kiel du nedisigeblaj flankoj de cxiuspeca homa verkajxo.Lau la supre menciitaj estas tute klare,ke la anoncinto ne volis partopreni la reklamkonkurson,nur " li koncentris sian kampanjon al la landoj de la Europa Unio,cxar nur tie Esperanto lau li havas sxancon."

Kia estas la "hierarkio" de la anonco,cxu gxi aperis en la konvenaj jxurnaloj au ne,cxu gxi estas nur "tedajxo"-lau mi,cxi-kaze tute ne gravas el la vidpunkto de la anoncinto ka la enhavo de la anonco.


Estas pli gxojige,ke "...pli kaj pli de membroj de la Europa Parlamento legas ilin kaj pripensas pri ili."

Dum pli ol 12o-jara ekzistado Esperanto pruvis siajn vivkapablon,taugecon por farigxi cxies komuna lingvo en la internacia kunlaboro.
Prezentigxas la demandoj:pri kio pensadi tiel longe anstatau fari konkretajn pasxojn favore al la internacia lingvo.


Estus dezirinde,ke la apogantoj,estroj,respondeculoj de la diversaj institucioj,arangxoj,entreprenoj kune helpu la agadon de s-ro ETSUO MIYOSHI por antauenigi la aferon de la interhoma komprenogxo.


La agado de la mecenato havas ankau simbolan signifon.La mesagxo alvenas al Europo el la lando de la levigxanta Suno.
Estus gxojige kaj dezirinde kiel eble pli rapide vekigxi kaj kompreni la esencon de liaj anoncoj kaj eviti la superfluajn ekzkuzajxojn,misparolon.