Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

Fama ”esperantisto” ankoraŭ ne lernis la lingvon

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-14 13:11
La germana kontraŭtutmondiga aktivulo kaj subtenanto de Esperanto, Martin Krämer, kiu ne estis enlasita en Japanion, neatendite ricevis vizon por traveturi Rusion, kaj antaŭ kelkaj tagoj fine alvenis al Pollando. Martin Krämer kunlaboras kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo, sed la asertoj pri lia esperantisteco laŭ esploroj de Libera Folio montriĝis grave troigitaj.

Komence de marto Martin Krämer estis kaptita de la rusa polico en en la proksimeco de la orient-rusia urbo Ĥabarovsk, kaj lia komputilo estis forprenita. Poste li provis veturi al Japanio, kie li planis kunlabori kun Libera Esperanto-Asocio de Hokkajdo por prepari protestojn kontraŭ la planata konferenco de la grupo G8, sed estis resendita de la japanaj limgardistoj.

La asertoj pri la esperantisteco de Martin Krämer montriĝis malveraj. Laŭ Naoto Miyazawa, reprezentanto de Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo, kun kiu li kunlaboras, Martin Krämer estas subtenanto de Esperanto, sed ankoraŭ ne regas la lingvon.

- Laŭ mia plano li lernos Esperanton en Japanio, rakontas Naoto Miyazawa.

Tamen ne klaras, kiam la estonta esperantisto povos viziti Japanion.

Martin Krämer komence de marto alvenis al la haveno Otaru ekster la japana urbo Sapporo, sed ne povis realigi sian planon pri kunlaboro kun japanaj radikalaj aktivuloj, ĉar oni ne permesis al li eniri la landon. Esperantistoj en Sapporo kaj la ambasado de Germanio en Tokio klopodis interveni, por ke al Martin Krämer estu permesite eniri Japanion, sed sen sukceso.

La 14-an de marto la kargoŝipo kun Martin Krämer ekveturis reen al Saĥalin en Rusio. Laŭ la origina plano li intencis fari novan provon eniri Japanion, ĉar lia vizo por Rusio jam malvalidiĝis. Tamen la ŝip-firmao jam ne volis portadi lin tien-reen senpage, do la situacio je la reveno de la ŝipo al Rusio ekŝajnis senelira.

Laŭ Mark Kuperman, estro de Saĥalina Homrajta Centro, citita en pluraj ruslingvaj amaskomunikiloj, post granda klopodado, kun la helpo de pluraj enmiksitaj oficialaj personoj kaj kun subtena petletero de la konsulejo de Germanio en Novosibirsk, helpe de la konsuleja sekcio de la rusia ministerio de eksterlandaj aferoj Martin Krämer fine ricevis dektagan traveturan vizon por Rusio.

La vizo ekvalidis la 23-an marto. La 25-an de marto la lokaj homrajtaj aktivuloj en Saĥalin aranĝis por li gazetaran konferencon (vidu foton) por rakonti pri siaj aventuroj. Li aparte amuziĝis pri la kosto, kiun kaŭzis al la japania ŝtato la militŝipoj, akompanintaj la kargoŝipon per kiu li forveturis el Japanio. Poste li flugis al Moskvo, kaj komence de aprilo li fine atingis Varsovion.

Rusiaj esperantistoj sekvis lian vojaĝon en la forumo de la retejo e-novosti, kaj iu eĉ ironie proponis, ke oni invitu la faman "esperantiston" al la Moskva Esperanto-klubo Leo Tolstoj, kiu bezonas vigligon. Replikis en la forumo Valentin Melnikov:

- Ne, tian feliĉon ni tamen ne bezonas. Kaj cetere, ĉu li entute scias paroli Esperanton? Mi ial ĉiam pli dubas. Kaj ĝenerale estus interese scii, de kie li havas monon por vivi, por vojaĝi kaj por okupiĝi pri "homrajta" aktivado...

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2008-04-09 22:55
Valentin Melnikov ironie sed malestime rifuzas la ideon ke Martin Krämer indus kiel vizitanto al tiu Moskva klubo (kiu kaj kia homo do meritus la honoron kaj sukcesus fronte al la Melnikovaj postuloj?), kaj malrespekte permesas al si pridubigi la sintenon de tiu homo okupighi pri homrajta aktivado.

Mi tamen suspektas ke tiu homo, kapabla pene kunlabori kun foraj japanaj esperantistoj serve al sociaj idealoj al ili gravaj, kaj eble lernonta la lingvon, estas pli proksime mia samideano ol iuj malghentilaj kaj arogantaj sinjoroj kun kiuj mi nur kundividas la lingvon Esperanto.
edmundo
edmundo diras:
2008-04-10 08:43
Laŭ iu dokumento. Sed mi konsentas pri via koncepto de samideaneco.
javergara
javergara diras:
2008-04-10 15:06
Jes, chiu scias ke la Deklaracio de 1905 sobre difinis la koncepton "esperantisto" tiel, kun lingvoposedo kiel sola kriterio, opozicie al la tiam/tie ne tro aprezata forta idealismo de Zamenhof mem. Oni tamen ofte timis ke la vorto povus shajni kvazau portanta ian ideologian enhavon, kaj do en diversaj momentoj tra la jardekoj okazis debat(et)oj pri tio, ghis nun. Humphrey Tonkin ekzemple, en sia libro Lingvo kaj Popolo (2006), skribis ke li malofte uzas la vorton esperantisto kaj notas kontraste kun intereso la novan vorton "esperantofono". Mi ankau shatas la lastan, char en nia lingvokomunumo bonshance estas granda diverseco, kaj spite al la ofte trovataj vivstilaj kaj/au mondbildaj proksimoj ech reciprokaj influoj inter diversaj anoj (kio ja estas felichiga), fakte la sola trajto komuna al ni chiuj estas la lingvo.
Simple do mi konfesu senti spontanan, neeviteblan simpation al Martin.
bab
bab diras:
2008-04-11 09:52
”Esperantofono” klare signifas ”fono de Esperanto”, ”Esperanta fono”. (Kaj kio estas tio? Iu tapiŝo?)

Ĉi-foje mi volas preni la kontraŭneologisman pozicion, ĉar ”-ofono” estas superflua kaj konfuza francaĵo:
Rusa lingvo > ruslingvano
Japana lingvo > japanlingvano
Esperanto > esperantano

Kial malsimpligi?
javergara
javergara diras:
2008-04-11 17:33
Temas pri tre bona punkto! Mi mem estas spontane Pirona lingve, foje ech bataleme, sed tamen ne blinde fanatika, kaj do emas ankau akcepti la nepre necesajn neologismoj (se bone elektitajn) kaj ankau trankvile akceptas la funkciadon de malnovgrekaj radikoj en la naturscienca kaj medicina faklingvoj. Eble tial mi trovis bona la proponon "esperantofono", pro influo de mia gepatra, kie ekzsistas "anglofono", "francofono", samkiel en aliaj latinidaj lingvoj kiel la franca.

Sed shajne vi pravas. Char "esperantano" ankorau povas esti ambigua, analoge al la ekzemploj provizitaj en la supra komento, esperantolingvano montrighas esti bona solvo, lau mi.
bab
bab diras:
2008-04-12 10:03
Mi ne estas mem ”Pirona lingve”, kaj mi ne trovas Piron aparte imitinda. Mi petas al vi legi la diskuton je
http://tinyurl.com/2dt9gz (retejo ”Lingva Kritiko”)
se vi jam ne faris.

Laŭ mia vidpunkto neologismoj tre bonvenas se ili
a) klaras, neambiguas
b) havas funkcion, ”ŝtopas truon”
[c) konformas al la Esperanta fonologio – do, malplaĉas al mi la vorto ’matĉo’]

’Esperantofono’
a) aspektas kiel kunmetaĵo ’esperanto’+’fono’
b) estas nenecesa, ĉar esperantano/esperantlingvano signifas tute same. (Eble ’esperantofono’ havus ian poetan valoron; mi ne povas vidi ĝin.)

Vi devas ”malinfluigi” vian gepatran! ;-)

PS Kiel ”esperantano” povas esti ambigua?
Jorge
Jorge diras:
2008-04-12 12:53
La vortoj "esperantano" kaj eĉ "esperantlingvano" ne nepre signifas "esperantoparolanto", sed eble nur "adepto de (la ideo / lingvo) esperanto". Kvankam la signifo de -an- ofte tre similas al tiu de la same plursenca -ist- (kp budhano / budhisto), "esperantano" sonas al mi iom malpli insista kaj emfaza ol "esperantisto", kiun mi ne tro uzas (anstataŭe mi preferas diri "esperantulo").
vmel
vmel diras:
2008-04-11 11:17
Jose (k aliaj),
cxu vi pretas tuj akcepti kiel gaston (aux ekzemple pruntedoni monon) ajnan ulon, kiu diros ke li estas "Amiko de Esperanto", ecx sen kontroli tion? Cxu vi neniam renkontis homojn, kiuj mensogas k ne plenumas siajn promesojn? Vi estas felicxa, sed dangxere naiva...
Tiu Martin Krämer ja neniam lernis E-on k certe ne lernos. Li simple uzas bonkorecon k naivecon de iuj e-istoj por sia profito. E-o por li estas nur uzeblajxo, samkiel ekz. necesejpapero...
En la rusa lingvo aperis jam multaj pruvoj de lia friponeco. Pripensu almenaux: li asertas, ke iris al Japanio por transdoni liston de partoprenontoj de iu arangxo. Nu, cxu ne pli racie estus sendi tiun liston retposxte?..
Li bezonas cxipan famon k multan monon de naivuloj. En Rusio similuloj suficxe multas, do ni estas imunaj kontrau iliaj trukoj. Vi, bedauxrinde, ne.
javergara
javergara diras:
2008-04-11 17:16
Mi komprenas ke en sociaj tiaj, kia la nuna rusuja kaj multaj aliaj tra la mondo (ankau tiu mia) kie la reciproka fido inter la homoj kaj la socia interligiteco ene de la komunumoj estas severe damaghitaj, interalie pro la persisto au pliprofundigho de malegalecoj (je enspezo, hierarkio, rajtoj, edukado), diversnivela shtata korupto, vasta ech organizita krimo, konsumisma fremdigho, ktp, bedaurinde oftas seniluziaj bildoj kaj prijughoj koncerne la ceterajn homojn, ech paranoja timo. Temas pri tre doloriga kolektiva malsano de nia epoko.

Sed bonshance ne chiuj homoj, fakte tre malmultaj, estas tiom malbonaj, ruzaj, monavidaj, rabemaj, koruptaj, ktp. Mi neniam chesos kredi au esperi je la ekzisto de homoj dignaj de nia komuna homeco, kiujn mi feliche chiam trovas.

Pri la aventuroj de Martin mi malmulton scias. Sed emas unuavide kredi je lia bona intenco.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-11 21:11
Vi diris: »En la rusa lingvo aperis jam multaj pruvoj de lia friponeco.« Bv. sciigi al ni, pri kiuj pruvoj temas.

Mi samopinias kun vi, ke s-ro Krämer neniam lernos Esperanton kaj meritas neniun specialan subtenon de esperantista flanko. Tamen mi pli emus supozi lin naiva simplulo ol intenca fripono, eble simile al iama Mathias Rust.
Milneral
Milneral diras:
2008-04-12 19:25
Valentin Melnikov skribis:
En la rusa lingvo aperis jam multaj pruvoj de lia friponeco. Pripensu almenaux: li asertas, ke iris al Japanio por transdoni liston de partoprenontoj de iu arangxo. Nu, cxu ne pli racie estus sendi tiun liston retposxte?..
Malgxuste. Martin Kraemer iris al Japanio por trakti detalojn de "Esperanto konferenco", samtempa al G8 Pinta konferenco, dum kiu estas planotaj kontraux-G8 agoj sub E-standardo. Li kolektadis datenojn por vizoj lauxvoje. La "konferencon" organizas Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo (LEA/H} - politika organizajxo, uzanta Esperanton, kun suficxe dubinda programo. Pluraj informoj troveblas cxe la citita forumo de la retejo Esperanto-novosti (parte ruslingve, parte Esperante sed pluras anglalingvaj ligiloj).
Ranga
Ranga diras:
2008-04-10 09:36
Admiri ideon de Esperanto estas bonvena kaj lerni esperanton estas plibonvena. Uzi Esperanton por iu firma celo ankau estas bona ideo. Mankas al ni tiaj homoj ekster esperantujo, kiuj apogas nian movadon. Ni ne nur toleru Martin, sed ankau malfermu niajn korojn al tiaj aktivuloj. Esperanto ne estas kopirajto de kelkaj.
Ranga
bab
bab diras:
2008-04-10 09:43
Eble li estas esperantisto laŭ moderna kompreno de tiu vorto. (Same kiel oni povas esti ”movadano” aŭ ”finvenkisto” sen paroli la lingvon.)

Sed esperantano li ankoraŭ ne fariĝis.
Kompreneble la lingvo estas malferma al ĉiu; sufiĉas iomete studi ĝin por iĝi -ano.
limako
limako diras:
2008-04-10 13:32
Kiam mi loĝis en Miŝigano, ni havis iam debaton pri tiu ĉi ideo. Kiam ni iufoje havis feston, estis tiuj, kiuj volis inviti nur oni kiu "vere" parolas Esperanton. Aliaj volis ke edzoj, edzinoj, kaj infanoj ankaŭ partoprenu -- eĉ se ili tute ne parolas Esperanton. Mi kredas ke estis Mary Napolitan kiu elpensis la simplan kaj klaran ideon de "Amiko de Esperanto". Ni trovis la terminon tre utila por paroli pri tiuj, kiuj subtenas la ideon eĉ se ili mem ne volas lerni Esperanton (aŭ simple ĝis nun ne lernis). Ĉu iu vere volas forpeli amikojn de Esperanto? Do, kiam ni sendis la invitilon, ni invitis kaj Esperanto-parolantojn kaj "amikojn de Esperanto". Ni tiel rompis la 17an regulon, sed bonega festo justigas tion, ĉu ne?
javergara
javergara diras:
2008-04-10 15:15
Gratulon pro tiom malferma, inkluda sinteno! Estas ege grave kaj necese havi kiel eble plej multajn amikojn de Esperanto, ech se neniu el ili iam ajn lernos la lingvon. Bedaurinde foje okazas ke ech bonintence iuj el ni donas alekstere impreson de fanatikeco kaj sekteco, kio paradokse povas estigi reagan malamikecon al Esperanto. Tion ni ja malbezonas.
gking
gking diras:
2008-04-10 18:20
Jes, tute certe. ni favoru tiujn, kiuj favoras nin. Sed ĉu vere estas tiel granda klopodo iom lerni Esperanton? Ni ĉiam diradas, ke tio estas tre facila...
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-11 21:30
Ne. Ech bonega festo ne pravigas devigi homojn krokodili dum 'esperanta' arangho. Estas miraklo por mi, kial t. n. esperantistoj daure kaj memvole detruas la okazojn, en kiuj oni povus plonghi en esperantan etoson.
limako
limako diras:
2008-04-12 03:15
Laŭ mi, la ideo de "krokodilado" nur taŭgas kiam temas pri la bezono kuraĝigi komencantojn ekzerci la parolkapablon. La trouzo de tiaj terminoj montras tre malbelan kaj malakcepteman sintenon kiu dividas homojn kaj montras la Esperanto-komunumon kiel sekton. Eble por vi plej gravas forigi "krokodilojn" ĉar ili detruas por vi la okazon. Por mi, plej gravas esti kun afablaj kaj akceptemaj homoj, kiuj akceptas min kaj lasas min Esperantumi laŭ mia propra volo sen juĝi ĉu mia sango sufiĉe verdas por ili.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-12 13:07
Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas,
ni krokodilas ... Kio? Ja nacilingve
babili... Char komencanto ne komprenas,
kiam ni Esperanton parolas svinge.
Nu, Majstro, estis agrable ... Ghis la revido;
ghojos pro via vizit' la samideanoj.
Vi povas reiri la tombon kun forta fido,
ke via afero trovighas en bonaj manoj.
limako
limako diras:
2008-04-12 16:23
Vi (aŭ pli bone William Auld) skribas "[...] ni krokodilas". Se *ni* estas la krokodiloj, laŭ vi ni devas forigi nin mem. :-)

Mi ne volas nei la problemon kiun vi citas, sed ĝi ne solviĝos per forigo de kelkaj homoj kiuj ne lernis Esperanton kaj tiel "detruas la okazon". Oni solvas la problemon per bona oranizado ĉe la festo mem. Organizu kelkajn tablojn kaj miksu la homojn de tempo al tempo. Kaj tiu, kiu ne volas krokodili, tiu mem ne krokodilu.

Ja estas kelkaj homoj, kiujn oni forigu: malafablaj kaj perfidaj homoj. Tiaj homoj vere "detruas la okazon". Oni esperas ke "Amikoj de Esperanto", eĉ se ili mem ne parolas Esperanton, trovos loku en nia komunumo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-12 19:54
Nu, char vi nomas ghin, ghuste tiel staras la demando: Kiu perfidas? La afablparola krokodilemulo, kiun pentris Auld, au tiu, kiu amas kaj sopiras uzadi Esperanton?

Kaj rilate al la shatata de vi lula eufemismo "amikoj de Esperanto" eble pensu pri pachjo Zamenhof: Gardu min Dio kontrau amikoj, kontrau malamikoj mi gardon min mem. ^_^
pistike65
pistike65 diras:
2008-04-12 21:45
"Perfido" cxiuokaze estas tro forta vorto rilate lingvajn kondutojn. Sercxado de perfiduloj ene de iu komunumo kutime finigxas tre malbone; eventuale oni nutras per ili krokodilojn.
Krokodil-üdvözlettel / Alligatorische Grüße
Istvan Ertl
limako
limako diras:
2008-04-13 00:21
Kiel Istvan diris, mi ne temas lingvajn agojn kiam mi skribis la vortojn "perfidaj homoj". Mi temas homojn kiel la "Vesperfuŝulo" en Lasu Min Paroli Plu. Aŭ oni kiu ŝtelas de la aliaj partoprenantoj. Ecx Esperanto-parolanto kiu agas tiel, oni forigu.

Fakte "amikoj de Esperanto" ofte estas gravaj por la Esperanto-movado. Leo Tolstoj estis "amiko de Esperanto" ĉu ne? Kaj JRR Tolkein? En nia regiono, estis maljuna virino kiu dum multaj jaroj subtenis nian organizaĵon finance, kvankam ŝi mem neniam regis Esperanton. (Ŝi mortis pasintjare). Kelkaj usonaj mecenatoj estas "amikoj de Esperanto" pli ol Esperanto-parolantoj mem. Amikoj de Esperanto ankaŭ povas mencii Esperanto al ties amikoj kiel io interesa kaj lerninda, eĉ se ili mem ankoraŭ ne trovis la tempon por fari tion. Ĉu Dio gardu nin de ili?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-13 22:41
Chiu rajtas fari, kion li volas. Chiu rajtas ne lerni kaj uzi Esperanton, sed fari pli senc-havajn aferojn. Chiu rajtas ne lerni kaj uzi Esperanton sed subteni Esperanton per aliaj agoj. Kaj chiu honoro al ili! Tio estas tiel memklare, ke ne necesas diskuti pri ghi. -- Sed mi amas Esperanton, mi ghuas paroli kaj audi ghin. Kaj mi estis delogita jam al tro multaj "Esperantaj" festoj, kie kunvenis nur agrable amikaj -- krokodiloj.
javergara
javergara diras:
2008-04-13 01:52
Shajne nuntempe ne okazus fortaj disputoj chirkau la deklaro ke la fenomeno Esperanto sociologie estas kaj movado kaj lingvokomunumo.

Se ghi unuflanke estas movado, ghi nepre bezonas la partoprenon kaj kontribuojn de homoj kiuj akompanas ghin che ties periferio, do tiuj kiuj shatas la ideon, emas subteni ghin morale kaj/au praktike (ech finance), au simple rolas kiel simpatiaj helpantoj, kiel la familianoj de multaj esperantolingvanoj kiuj faciligas (au almenau toleras) la agadon de la koncerna membro.

Ankau kiel lingvokomunumo, ni bezonas la kontakton kun proksimaj amikoj kiuj agnoskas ech povas atesti divermedie la fakton ke Esperanto vivas, ke ghi estas normala lingvo.

Do mi plene subtenas la chi-supran dirajhon de Steven.
jimynu
jimynu diras:
2008-04-18 17:22
Cxu li vere estas "kontraux" tutmondiga...? Laux mia opinio estas granda diferenco inter kontrauxtutmondigulo kaj tutmondiga kritikisto!
javergara
javergara diras:
2008-04-18 23:14
La misgvida, stereotipa, fakte stigmodona kvalifiko "kontraututmondiga" por la plurala, diverstendenca movado kritika al la nuna ondo de tutmondigo okazanta lau certaj ekonomie, politike kaj kulture regantaj potencoj, estas kreitajho de iuj jhurnalistoj kiun la plimulto el la aktivuloj neniam uzas por si mem.

Oni strebas al alternativa, solidara tutmondigho, do al efektiva (ne nur surpapera) plenumo de la homaj rajtoj por chiuj, al socia justo, aktiva demokratio kaj homserva, dauropova ekonomio en la tuta mondo (mala al la finacmerkata kazina kaj ekskluda disekonomio nun hegemonia). En tiu bunta movado aktivas multaj esperantoparolantoj, kiuj sukcesis agadi por la lingva aspekto de tiu alternativa tutmondigho dum chiuj sesioj de la amasaj Monda, Mondopartaj (ekz. Azia, Amerika, Europa) kaj ech Landaj Sociaj Forumoj. Tute fresha atingo de tiu persista agado estas la jhusa akcepto de Esperanto kiel kunlaboranta lingvo en la retejo de la MSF http://www.forumsocialmundial.org.br/ (dekstre, sube)