Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Du novaj aŭtomataj tradukiloj al Esperanto

Du novaj aŭtomataj tradukiloj al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-13 12:39
Laŭlonge de la jaro 2007 la Universitata Instituto pri Aplikita Lingvistiko, ligita al la universitato Pompeu Fabra, en Barcelono, laboris super du aŭtomataj tradukiloj el la kataluna kaj la hispana lingvoj en Esperanton. La tradukilojn mendis la entrepreno ABC-Enciklopedioj antaŭ unu jaro, kaj en tiu periodo grupo de la Instituto, kun subteno de la Departemento pri Lingvoj kaj Komputadaj Sistemoj de la Universitato de Alakanto, kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, disvolvis unuan version de la du tradukiloj.

La tradukiloj estas bazitaj sur la teknologio Apertium de la Universitato de Alakanto. Ĝi konsistas en aro da rimedoj por malprofunda tradukado, taŭga por proksimaj lingvoj. Tio signifas, ke la tradukiloj bazitaj sur ĝi ne faras ĝisfundan sintaksan analizon de la origina teksto – kio estas tre malfacila en la nuna stato de la aŭtomat-tradukada teknologio –, sed aplikas aliajn teknikojn kiuj produktas kontentigajn rezultojn tradukante inter lingvoj strukture similaj, ekz. inter du latinidaj lingvoj.

El komputika vidpunkto, la program-kodo estas libera kaj funkcias sur la operaciumo Linukso. Tiel, do, kompetenta fakulo povas libere aliri la tekston de la programoj kaj eventuale modifi ĝin por plibonigi aŭ adapti al specifaj bezonoj.

La libera programado fariĝis en la lasta jardeko eksterordinara rimedo por krei potencajn kaj senpagajn programojn por la plej diversaj bezonoj, danke al la kunlaboro de sennombraj disaj teamoj de fakuloj tra la tuta mondo. Tial malferma sistemo kiel Apertium ŝajnas promesplena investo, kaj la disvolvado de aŭtomataj tradukiloj per ĝi – almenaŭ el la latinidaj lingvoj en esperanton – ŝajnas trafa veto. Fakte, multiĝas la nombro de lingvoparoj por kiuj Apertium estas uzata: nuntempe oni nombras tridekon.

Konkrete, la kataluna vortaro de la aŭtomata tradukilo atingas 15000 vortojn, ĉefe komun-uzajn, dum la hispana vortaro superas 12000. Por aŭtomata tradukilo por ĝeneralaj tekstoj tio ne atingas la dezirindan minimumon de 20000, sekve necesas plu evoluigi la tradukilojn, kvankam, laŭ la kontroloj sur gazetaraj tekstaroj katalun- kaj hispanlingvaj, kun po unu miliono da vortoj (t.e. ĉ. po 2500 paĝoj da teksto), preskaŭ 90% de la vortoj apartenis al la vortaro de la tradukiloj.

Ankaŭ el la ne-leksika vidpunkto la tradukiloj estas ankoraŭ nematuraj – ĉefe tiu el la hispana, por kiu la malfruigo de la livero de dulingva vortaro tre mallongigis la tempon de disvolvado de la modulo –, tamen la rezultoj montriĝas tre kontentigaj kaj esperplenaj laŭ la blogo de Artur Trzewik, respondeculo de la redaktilo Esperantilo.

Post streĉa unu-jara laboro venas fazo, en kiu la tradukiloj estis instalitaj en la oficiala TTT-ejo de la projekto Apertium, kiun oni tradukis en Esperanton. La sekva paŝo estos la transpreno de la projekto fare de teamo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj ties testado kaj evoluigo fare de komputistoj kaj lingvistoj de la asocio.

Eventuale, en 2009 oni entreprenos la starigon de tradukiloj en la inversaj direktoj. Entute, la revo de la teamo estus la disvolvado de reto de dulingvaj aŭtomataj tradukiloj inter esperanto kaj naciaj lingvoj, tradukiloj kiuj plifaciligus la efektivan uzadon de esperanto kiel pontolingvo en la reto.

Kataluna Esperanto-Asocio
 

arkivita en: