Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto
Trijara laboro de internacia teamo, kiu neniam renkontiĝis en sia plena konsisto ekster interreto, produktis 43-minutan, sespartan filmon pri tio, kio estas Esperanto, por kio ĝi utilas kaj kion eblas per ĝi fari. Volontula teamo provizis la filmon per tradukoj en dudeko da lingvoj, kaj la rezulto estos baldaŭ aĉetebla sur dvd-diskoj. La unuaj du partoj estis distribuitaj jam pli frue, kaj la reagoj estis entuziasmaj. "Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Tiuj filmetoj vere estas nekredeble entuziasmigaj; gratulojn al la kreintoj", opiniis Yves Nevelsteen. Libera Folio publikigas kolektivan intervjuon kun la filmteamanoj, kiuj komune verkis siajn respondojn en la reto.
Libera Folio: De kie aperis la ideo fari informan filmon pri Esperanto?
Film-teamo: - La ideo pri Esperanto-informfilmo ekzistis dum pluraj jaroj en E@I kaj ni cerbumis pri diversaj ebloj realigi ĝin. Sed nur kiam aperis la talenta filmokreanto Rogener Pavinski el Brazilo (estrarano de TEJO) la projekto vere komenciĝis. Enhavaj ideoj kaj tekstoj venis ĉefe de la E@I-avo Hokan Lundberg. Bone kompletigis la teamon Petro Baláž, kunordiganto de E@I, per filmado dum aranĝoj kaj enhavaj konsiloj. Petro fakte jam en 2003 faris filmon pri Esperanto kunlabore kun profesia filmisto, sed ĝi montriĝis tro idealisma por ekstera publiko, pro tio E@I decidis investi energion kaj monon en novan filmoprojekton nomatan ”Esperanto estas...”. Nun, post trijara kunlaboro, la projekto finfine atingas sian golon! Ĉu ĝi atingos ankaŭ sian celon, tio vidiĝos dum la venontaj monatoj.
Kiu do estas la celo?
- Montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingon. Frapfrazo de la filmo estas: ”Esperanto estas... lingvo lerninda!”
Kion enhavas la filmo krom la frapfrazo?
Temas pri 43-minuta informa filmo, kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo estas dividita je 6 partoj, rezulto de trijara projekto kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I.
Post mallonga enkonduko kun rapidaj tondoj kaj diversaj ŝlosilvortoj, kiel ekzemple ”internacia komunikado”, ”vojaĝoj”, ”lingvaj festivaloj” kaj simile, la filmo klarigas gravajn trajtojn de Esperanto, kaj montras, ke Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere.
Poste Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al demandoj pri tio, kial ili lernis Esperanton, ĉu tio estis facila, kaj ĉu Esperanto estas utila por ili.
La lasta parto havas la titolon "Esperanto estas lingvo de la estonteco". Nur "frenezuloj" kredis, ke la tero ĉirkaŭiras la sunon, aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "frenezaj" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni, kiuj faris ĉi tiun filmon, estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.
Kiuj faris la filmon?
Rogener Pavinski el Brazilo okupiĝis pri muntado, filmado kaj teksto. Hokan Lundberg el Svedio pri la baza ideo, la teksto kaj kunordigado de la tuto. Peter Baláž el Slovakio donis konsilojn pri la enhavo kaj filmis mem. Aaron Chapman kaj Charlene Daley el Kanado voĉigis la filmon. Komentis la laboron pluraj homoj kaj tradukan laboron faris dudeko da fidelaj kunlaborantoj. Ŝajnas, ke la filmo havos subtekstojn en pli ol 20 lingvoj.
Kiom kostas fari tian filmon, kaj de kie vi prenis la monon?
Estis multe da volontula laboro de ĉiuj enplektitoj. Finance subtenis la projekton la sveda Ido-fondaĵo (20 000 SEK) kaj Esperantic Studies Foundation (3 000 USD). La produktado de la DVD-oj mem estos financota de antaŭmendoj (baldaŭ estos lanĉita antaŭmenda kampanjo) kaj per la kapitaleto de E@I.
Kiel oni distribuos la filmon?
Unue per DVD-video, kiun ni planas lanĉi dum ĉi-jara UK en Roterdamo. Ni esperas pri antaŭmendoj de Landaj Asocioj, Esperanto-kluboj kaj unuopuloj – ĉar la filmo ĉefe celas informi neE-an publikon pri la lingvo, ĝi estos ege utila informilo. (Ne hazarde oni diras ”Pli bone unufoje vidi, ol centfoje aŭdi.) Sekve en malpli bona kvalito ĝi troviĝos ankaŭ rete: la filmo loĝos ĉe multlingva paĝaro esperantodvd.net, lernu.net ktp.
Krome estus bonege, se ĉiu informema Esperantisto aĉetus plurajn DVD-ojn kun la filmo kaj donacus al siaj konatoj. Ni planas ankaŭ montri la filmon en diversaj foiroj kaj kelkajn diskojn senpage dissendi al tiuj, kiuj serioze interesiĝas pri lingvo internacia.
Kiajn problemojn kaj malproblemojn vi spertis dum la laboro?
Ĝenerale mankis bona filmmaterialo. (Tial ni mem devis filmi, anstataŭ nur uzi iun taŭgan, jam filmitan materialon.) Parte pro financaj kialoj ni ne sukcesis filmi tiom multe, kiom ni volus. Krom la manko de filmo-materialo, la diferenco inter TV-sistemo PAL en Eŭropo kaj NTSC en Brazilo malfaciligis la laboron kaj influas la kvaliton de la materialo, kiam oni miksas ilin.
Interesa kaj pozitiva estis ankaŭ kunlaboro, kiu okazis preskaŭ nur rete – la tri ĉefkreantoj fakte ne renkontiĝis fizike ĝis nun en unu loko, ekde kreado de la filmo. Laboroj okazis pere de interreto, filmita materialo estis sendata aŭ rete aŭ poŝte.
Rogener persone aldonas: - Munti filmon en tiuspeca kunlaborado estis tute nova sperto por mi.
Pozitiva sperto estis rimarki, ke eblas multe plibonigi la laboron pere de aliulaj vidpunktoj, kvankam problemo ligita al tio estas, ke fari ŝanĝojn en jam preskaŭ preta filmo-projekto estas tre laboriga afero kaj postulas tempon. Ankaŭ komence, ni ne vere sciis, kien iri kaj kiun metodikon uzi por la filmo. Ni pensis pri ĝi kiel tuteca filmo eble 20-30 minuta kaj pli serioza ol nun. La ideo pri divido de la filmo je pluraj partoj venis, post kiam ni decidis lanĉi la du unuajn pretajn partojn sur la DVD-o “Esperanto Elektronike”. Tiam ni havis pli da libereco krei pli malpli memstarajn partojn, kiel tiu pri nur la movado ekzemple. Tio ankaŭ faciligas la al- kaj elŝutadon per interreto, kie pli mallongaj filmetoj estas preferataj.
Kiajn reagojn vi ricevis?
- La du unuaj partoj estis jam cititaj aŭ montritaj en kelkaj amas-komunikiloj kaj ricevis laŭdojn. Yves Nevelsteen en Belgio dum prelego pri Esperanto montris la unuajn du filmetojn al grupo de gejunuloj. Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Por ankoraŭ plibonigi la baldaŭan plenan version, ni volas inviti ĉiujn detale tralegi la subtekstotradukojn kaj atentigi pri eventualaj malklaraj vortigoj ktp. al hokan@ikso.net. La ses partoj jam nun spekteblas (en malalta kvalito) en la reto. Antaŭmenda kampanjo por DVD-oj estos lanĉita meze de majo.
Nenio nova
"...devas avancar eduko e resercho quo relatas universala lingui ed altra moyeni por konstruktar ponti inter populi e nacioni."
http://www.geocities.com/idofoundation/inido
Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Subteno eltranstombe
La oficiala nomo de la fondaĵo estas "Ido-fondaĵo por lingvistiko memore al Hellmut Röhnisch", kaj ĝia kapitalo venas el fonduso de la antaŭa Ido-Federacio. En la statuto estas skribite: "Ĉar la havaĵoj de la fondaĵo origine estis donitaj por antaŭenigi la internacian mondolingvon Ido, devus - se tiel estas trovata rekomendinde - esti apogata tiaj instruado, klerigado kaj esplorado kiuj pritraktas mondolingvojn kaj aliajn rimedojn por transponti murojn inter homoj kaj nacioj."
Kaj se ido agonias, evidente taŭgas patro.
http://www.geocities.com/idofoundation/stadgar
Temas pri tre valora kreajho
Nu, kio okazus se subite venus miloj da homoj al Esperantujo, altiritaj de chi tiu filmo? Mi ne scias, sed esperas ke io tia fakte okazos, ech se komence chio iros senorde, kaoze, tumulte, senakuzative.
Mi estas konvikita ke la nombro de lernuntoj, de potencialaj esperantouzantoj estas multe pli granda ol la ghisnuna largheco de nia movado. Mi kredas ke la ideoj (nome, la interlingva kaj la interna...) povus esti interesa ech al 5 % el la homaro. Au ech al 10 % ?
revpensado
Kompare kun tio, niaj litanioj pri la t.n. monda lingvoproblemo povas interesi nur kelkajn, kiel kutime kaj tradicie. La mondon ne allogas kosmopolitismo(j)...
Chu revopensado ? Jes kompreneble, sed ne tiom naiva
Ja mi revas pri vasta pligrandigho kaj de nia malgrandega lingvokomunumo, i.a. por havi pli da shancoj ghui vere indajn, altkvalitajn kulturajn kreajhojn, kaj de la movado kiu per nia kolektiva, memstara socilingvistika eksperimento klopodas modeste sed tamen praktike subteni kaj evoluigi la strebadon al lingva demokratio, kiu simple estas neglektata kaj do serioze subevoluinta flanko de la pli ghenerala aspiro al efektiva demokratiigo kaj solidarigo de chiuj sociaj rilatoj, nome inter inoj kaj malinoj, mondosudanoj kaj mondonordanoj, ktp.
Mi tamen kredas ke tiu mia revado ne estas (tro) ridinde naiva sed sufiche realisma, kvankam laupersonece neeviteblas al mi senti tujan identighon al la slogano "estu realisma, postulu la neeblan" surmure skribita en Parizo antau du jardekoj dum la bela emocio de la tiama majo 1968. La malmultaj sociologiaj esploroj pri la konsisto de nia komunumo klare indikas ke estas kelkaj apartaj subgrupoj che kiuj eblus trovi homojn malfermajn al la ideo Esperanto, i.a. ero el la lingvemuloj, subtenantoj de novaj sociaj movadoj kaj alternativaj vivstiloj, spontanaj alighantoj al io ajn marghena, ktp. Bedaurinde ne estas novaj esploroj pri la portantaro de la neatendita vivokapablo de Esperanto sur la reto, sed lau mia persona sperto (do tute subjektive) mi suspektas ke estas segmento el la informadikistoj kies interesigho pri logikaj lingvoj iel kondukas ilin al la nelogika Esperanto.
Via trafe atentokapta listo de tio kio interesus "onin" estas kompreneble tute subjektiva (chu vi ekz. celas vin mem, au la homojn de la mondo au via lando au la europaj elitoj?, chu vi konkludis tion lau iuj demoskopiaj esploroj?) kaj ankau parte reva : mi ankau dividas vian deziron ke oni vere interesighu kaj sekve agu pri la klimata shangho (ja ghi ne "shanghighas" sole, sed kiel efiko de la industria civilizo) au la militoj...
Vi tute pravas je tio ke la litanioj pri la t.n. "monda lingvoproblemo" estas senefikaj, i.a. char oni ne plu povas serioze paroli (krom eble S-ro Cherpillod) pri ununura lingvoproblemo sed fakte pri pluraj, kiel H. Tonkin diras. Kaj kelkaj el ili estas urghaj kaj koncernaj la homaj rajtoj, kiel la daura mortigado de la lingvoj de la plej malfortaj malplimultoj suferantaj kulturan genocidon.
La kompleksa fenomeno tutmondigho, kun siaj opoziciaj polusoj financmerkata tutmondIGo unuflanke, herboradika strebado al solidara mondcivitanIGHo aliflanke, kaj multaj aliaj pozicioj inter ambau) kreas interesan idean atmosferon por nia afero. Mi kredas ke apud la renaskighintaj ksenofobiaj naciismoj ekzistas tamen pli da kosmopolitistoj, inter kiuj eblus serchi kaj renkonti potencialajn esperantistojn. Almenau mi emas labori che la alimondisma movado serche al tiaj homoj.
Ĉu revpensi esperante ne eblas?
Jorge, kial vi, unu el la pintaj esperantlingvaj verkistoj, opinias necese traduki la esprimon "revpensado" ? Kial (komunike kun alia hispanlingvano, krome estrarano de UEA) al la angla? Ĉu vi ne fidas la kompreneblon de la, laŭ mi tute travidebla, vorto "revpensado"?
Maria Sandelin
Esperante eblas nur revpensi
Prefere rev' ol vero
anglismoj
La vorto "herbradika" (angl. "grass roots") uzita de José Antonio ankaŭ interesas; kredeble ĝi ne tuj kompreneblus al E-isto, kiu neniam trafis la anglan esprimon. Ni tradicie tre paŭsemas, dum aliaj lingvoj pli ofte simple uzadas la anglismojn senŝanĝe; laŭ mi tiu lasta havas la avantaĝon ne minaci lingvon per nekompreneblaĵoj. Oni simple pensas: "Ehe, fremda vorto." Se oni ne komprenas ĝin, tute bone; "tio ne estas mia lingvo; kial mi komprenu ĝin?"
Dezirpensado
Pure esperantisme, ni povus traduki "wishful thinking" ankaux per "finvenkismo", eble... :-)
Mi demandas min cxu la greka termino "akrasia" nur parte kovras la signifon de "wishful thinking". Versxajne jes. Se la kovro estus tuta, ni povus en Eo uzi la helenismon "akrasio", same kiel ni ja kutimas esperantigas la francan "par excellence" (uzatan ankaux en la hungara kiel klerajxo) per "antonomazie".
amike
Istvan Ertl
Konstanta leĝo
Ni devas trovi nomon por tiu ĉi konata Leĝo de esperantaj diskutoj ;-)
la leĝo de Tonjo!
http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm
La leĝoj de Fantom
1. La kvanto de diskutado estas inverse proporcia al la graveco de la temo.
2. La grado de certeco estas proporcia al la grado de nescio pri la temo.
Kore salutas Ian.
dezirpensado de la E-Civito
delirpensado de la E-Civito
Krome se Silfer vere ne deliras, en kiu okazo certe la E-Civito estas fronto por io.
Civito thinking
Cxu "wishy-washy thinking"? "dervish-ful thinking"? "fish foul thinking"?
pardonu, mi nur deliras.
amike
Istvan Ertl
Ciniko-pensado
Kore salutas
Ian Fantom
Sensacio!!!
Cxu vere??? Ido subtenas Esperanton? Oni diras ke post cent jaroj cxio estos forgesita, sed cxi tion mi tamen ne atendis.