Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto

Reta kunlaboro rezultis en 20-lingva filmo pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-05-13 22:41
Trijara laboro de internacia teamo, kiu neniam renkontiĝis en sia plena konsisto ekster interreto, produktis 43-minutan, sespartan filmon pri tio, kio estas Esperanto, por kio ĝi utilas kaj kion eblas per ĝi fari. Volontula teamo provizis la filmon per tradukoj en dudeko da lingvoj, kaj la rezulto estos baldaŭ aĉetebla sur dvd-diskoj. La unuaj du partoj estis distribuitaj jam pli frue, kaj la reagoj estis entuziasmaj. "Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Tiuj filmetoj vere estas nekredeble entuziasmigaj; gratulojn al la kreintoj", opiniis Yves Nevelsteen. Libera Folio publikigas kolektivan intervjuon kun la filmteamanoj, kiuj komune verkis siajn respondojn en la reto.

Libera Folio: De kie aperis la ideo fari informan filmon pri Esperanto?

Film-teamo: - La ideo pri Esperanto-informfilmo ekzistis dum pluraj jaroj en E@I kaj ni cerbumis pri diversaj ebloj realigi ĝin. Sed nur kiam aperis la talenta  filmokreanto Rogener Pavinski el Brazilo (estrarano de TEJO) la projekto vere komenciĝis. Enhavaj ideoj kaj tekstoj venis ĉefe de la E@I-avo Hokan Lundberg. Bone kompletigis la teamon Petro Baláž, kunordiganto de E@I, per filmado dum aranĝoj kaj enhavaj konsiloj. Petro fakte jam en 2003 faris filmon pri Esperanto kunlabore kun profesia filmisto, sed ĝi montriĝis tro idealisma por ekstera publiko, pro tio E@I decidis investi energion kaj monon en novan filmoprojekton nomatan ”Esperanto estas...”. Nun, post trijara kunlaboro, la projekto finfine atingas sian golon! Ĉu ĝi atingos ankaŭ sian celon, tio vidiĝos dum la venontaj monatoj.

Kiu do estas la celo?

- Montri, ke Esperanto estas viva, uzata kaj tre ŝatata lingvo de multaj homoj. La espero estas, ke la filmo informos milojn da homoj pri la taŭgeco de Esperanto en internacia komunikado kaj ke la filmo donos tiom bonan impreson, ke multaj ankaŭ volos eklerni la lingon.  Frapfrazo de la filmo estas: ”Esperanto estas... lingvo lerninda!”

Kion enhavas la filmo krom la frapfrazo?

Temas pri 43-minuta informa filmo, kiu prezentas la internacian lingvon Esperanto en moderna kaj vigla maniero. La filmo estas dividita je 6 partoj,  rezulto de trijara projekto kaj kreiĝis en internacia kunlaboro de pluraj filmemuloj kadre de la organizo E@I.

Post mallonga enkonduko kun rapidaj tondoj kaj diversaj ŝlosilvortoj, kiel ekzemple ”internacia komunikado”, ”vojaĝoj”, ”lingvaj festivaloj” kaj simile, la filmo klarigas gravajn trajtojn de Esperanto, kaj montras, ke Esperanto estas lingvo uzata plurmaniere.

Poste Esperanto-parolantoj el diversaj landoj respondas al demandoj pri tio, kial ili lernis Esperanton, ĉu tio estis facila, kaj ĉu Esperanto estas utila por ili.

La lasta parto havas la titolon "Esperanto estas lingvo de la estonteco". Nur "frenezuloj" kredis, ke la tero ĉirkaŭiras la sunon, aŭ ke iam homoj povos flugi per aviadiloj. Nur "frenezuloj" kredas ke iam ĉiuj popoloj vivos en paco kaj havos komunan internacian lingvon krom siajn naciajn, regionajn kaj lokajn lingvojn. Sed kiom "frenezaj" estas tiuj ideoj? Kiom "freneza" estas vi? Ni, kiuj faris ĉi tiun filmon, estas tre "frenezaj" kaj fieras pri tio.

Kiuj faris la filmon?

Rogener Pavinski el Brazilo okupiĝis pri muntado, filmado kaj teksto. Hokan Lundberg el Svedio pri la baza ideo, la teksto kaj kunordigado de la tuto. Peter Baláž el Slovakio donis konsilojn pri la enhavo kaj filmis mem. Aaron Chapman kaj Charlene Daley el Kanado voĉigis la filmon. Komentis la laboron pluraj homoj kaj tradukan laboron faris dudeko da fidelaj kunlaborantoj. Ŝajnas, ke la filmo havos subtekstojn en pli ol 20 lingvoj.

Kiom kostas fari tian filmon, kaj de kie vi prenis la monon?

Estis multe da volontula laboro de ĉiuj enplektitoj. Finance subtenis la projekton la sveda Ido-fondaĵo (20 000 SEK) kaj Esperantic Studies Foundation (3 000 USD). La produktado de la DVD-oj mem estos financota de antaŭmendoj (baldaŭ estos lanĉita antaŭmenda kampanjo) kaj per la kapitaleto de E@I.

Kiel oni distribuos la filmon?

Unue per DVD-video, kiun ni planas lanĉi dum ĉi-jara UK en Roterdamo. Ni esperas pri antaŭmendoj de Landaj Asocioj, Esperanto-kluboj kaj unuopuloj – ĉar la filmo ĉefe celas informi neE-an publikon pri la lingvo, ĝi estos ege utila informilo. (Ne hazarde oni diras ”Pli bone unufoje vidi, ol centfoje aŭdi.) Sekve en malpli bona kvalito ĝi troviĝos ankaŭ rete: la filmo loĝos ĉe multlingva paĝaro esperantodvd.net, lernu.net ktp.

Krome estus bonege, se ĉiu informema Esperantisto aĉetus plurajn DVD-ojn kun la filmo kaj donacus al siaj konatoj. Ni planas ankaŭ montri la filmon en diversaj foiroj kaj kelkajn diskojn senpage dissendi al tiuj, kiuj serioze interesiĝas pri lingvo internacia.

Kiajn problemojn kaj malproblemojn vi spertis dum la laboro?

Ĝenerale mankis bona filmmaterialo. (Tial ni mem devis filmi, anstataŭ nur uzi iun taŭgan, jam filmitan materialon.) Parte pro financaj kialoj ni ne sukcesis filmi tiom multe, kiom ni volus. Krom la manko de filmo-materialo, la diferenco inter TV-sistemo PAL en Eŭropo kaj NTSC en Brazilo malfaciligis la laboron kaj influas la kvaliton de la materialo, kiam oni miksas ilin.

Interesa kaj pozitiva estis ankaŭ kunlaboro, kiu okazis preskaŭ nur rete – la tri ĉefkreantoj fakte ne renkontiĝis fizike ĝis nun en unu loko, ekde kreado de la filmo. Laboroj okazis pere de interreto, filmita materialo estis sendata aŭ rete aŭ poŝte.

Rogener persone aldonas: - Munti filmon en tiuspeca kunlaborado estis tute nova sperto por mi.
Pozitiva sperto estis rimarki, ke eblas multe plibonigi la laboron pere de aliulaj vidpunktoj, kvankam problemo ligita al tio estas, ke fari ŝanĝojn en jam preskaŭ preta filmo-projekto estas tre laboriga afero kaj postulas tempon. Ankaŭ komence, ni ne vere sciis, kien iri kaj kiun metodikon uzi por la filmo. Ni pensis pri ĝi kiel tuteca filmo eble 20-30 minuta kaj pli serioza ol nun. La ideo pri divido de la filmo je pluraj partoj venis, post kiam ni decidis lanĉi la du unuajn pretajn partojn sur la DVD-o “Esperanto Elektronike”. Tiam ni havis pli da libereco krei pli malpli memstarajn partojn, kiel tiu pri nur la movado ekzemple. Tio ankaŭ faciligas la al- kaj elŝutadon per interreto, kie pli mallongaj filmetoj estas preferataj.

Kiajn reagojn vi ricevis?

- La du unuaj partoj estis jam cititaj aŭ montritaj en kelkaj amas-komunikiloj kaj ricevis laŭdojn. Yves Nevelsteen en Belgio dum prelego pri Esperanto montris la unuajn du filmetojn al grupo de gejunuloj. Post la prezento la instruisto volis fari duonjaran kurson kaj la duono de la aŭskultantoj volis al ĝi aliĝi. Por ankoraŭ plibonigi la baldaŭan plenan version, ni volas inviti ĉiujn detale tralegi la subtekstotradukojn kaj atentigi pri eventualaj malklaraj vortigoj ktp. al hokan@ikso.net. La ses partoj jam nun spekteblas (en malalta kvalito) en la reto. Antaŭmenda kampanjo por DVD-oj estos lanĉita meze de majo.

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-05-07 14:56
"Finance subtenis la projekton la sveda Ido-fondaĵo (20 000 SEK)".

Cxu vere??? Ido subtenas Esperanton? Oni diras ke post cent jaroj cxio estos forgesita, sed cxi tion mi tamen ne atendis.
redakcio
redakcio diras:
2008-05-07 19:14
La sveda Ido-fondaĵo laŭ mi jam antaŭe subvenciis almenaŭ unu Esperanto-projekton. Ŝajne jam ne ekzistas idistoj, kiuj povus peti subvenciojn. La fondaĵo krome ne estas administrata de idistoj, sed de la banko SEB, kaj en la kondiĉoj por subvencioj ne estas skribite, ke devas temi pri Ido:

"...devas avancar eduko e resercho quo relatas universala lingui ed altra moyeni por konstruktar ponti inter populi e nacioni."

http://www.geocities.com/idofoundation/inido

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-05-07 19:32
Esperanton triumfontan subtenas Ido fiaskinta. Sveda Ido-Fondaĵo estis fondita kiam Sveda Ido-Federacio estis _mal_fondita en 1996, do evidente de idistoj kiuj ne plu kredis je Ido.

La oficiala nomo de la fondaĵo estas "Ido-fondaĵo por lingvistiko memore al Hellmut Röhnisch", kaj ĝia kapitalo venas el fonduso de la antaŭa Ido-Federacio. En la statuto estas skribite: "Ĉar la havaĵoj de la fondaĵo origine estis donitaj por antaŭenigi la internacian mondolingvon Ido, devus - se tiel estas trovata rekomendinde - esti apogata tiaj instruado, klerigado kaj esplorado kiuj pritraktas mondolingvojn kaj aliajn rimedojn por transponti murojn inter homoj kaj nacioj."

Kaj se ido agonias, evidente taŭgas patro.

http://www.geocities.com/idofoundation/stadgar
javergara
javergara diras:
2008-05-08 06:26
Mi jhus spektis la 6 partojn kaj estas tre agrable impresita de la tute trafa maniero kapti kaj montri la esencon de tio kio indas.

Nu, kio okazus se subite venus miloj da homoj al Esperantujo, altiritaj de chi tiu filmo? Mi ne scias, sed esperas ke io tia fakte okazos, ech se komence chio iros senorde, kaoze, tumulte, senakuzative.

Mi estas konvikita ke la nombro de lernuntoj, de potencialaj esperantouzantoj estas multe pli granda ol la ghisnuna largheco de nia movado. Mi kredas ke la ideoj (nome, la interlingva kaj la interna...) povus esti interesa ech al 5 % el la homaro. Au ech al 10 % ?
Jorge
Jorge diras:
2008-05-09 16:29
Mi nomus vian last-alinean konvinkon "revpensado" (angle: wishfu thinking), t.e. konfuzi siajn revojn kun la realo. Onin ja interesas ekz. la shanghigho de la klimato, la militoj, la senmezura altigho de la prezoj de preskau chiuj nutrajhoj chie ajn, la viktimoj kauzitaj de ciklonoj kaj tajfunoj... kaj ankau futbalo, religioj, naciismoj, pseudopolitiko kaj porno.

Kompare kun tio, niaj litanioj pri la t.n. monda lingvoproblemo povas interesi nur kelkajn, kiel kutime kaj tradicie. La mondon ne allogas kosmopolitismo(j)...
javergara
javergara diras:
2008-05-09 20:17
Nu, tutklare per tiu hipoteza konjekto (5% au 10% el la monda populacio) mi esprimis konvinkon unuagrade bazitan sur simpla deziro au espero, pri kio mi ne hontas, dum espereble vi distingas "wishful thinking" disde "stupid thinking"... Mi ankau povus alternative diri 1% au ech 0,1 %, kaj ankorau tiu plej lasta ono signifus 6 milion esperantoparolantojn (mi sekvas la inteligentan rekomendon de Makkink reguligi la numeralsistemon lau la serio 6 dek, 6 cent, 6 mil, ktp, evitante la pezan pluralan o-vortan formon plus rolvorteto "6 milionoj da").

Ja mi revas pri vasta pligrandigho kaj de nia malgrandega lingvokomunumo, i.a. por havi pli da shancoj ghui vere indajn, altkvalitajn kulturajn kreajhojn, kaj de la movado kiu per nia kolektiva, memstara socilingvistika eksperimento klopodas modeste sed tamen praktike subteni kaj evoluigi la strebadon al lingva demokratio, kiu simple estas neglektata kaj do serioze subevoluinta flanko de la pli ghenerala aspiro al efektiva demokratiigo kaj solidarigo de chiuj sociaj rilatoj, nome inter inoj kaj malinoj, mondosudanoj kaj mondonordanoj, ktp.

Mi tamen kredas ke tiu mia revado ne estas (tro) ridinde naiva sed sufiche realisma, kvankam laupersonece neeviteblas al mi senti tujan identighon al la slogano "estu realisma, postulu la neeblan" surmure skribita en Parizo antau du jardekoj dum la bela emocio de la tiama majo 1968. La malmultaj sociologiaj esploroj pri la konsisto de nia komunumo klare indikas ke estas kelkaj apartaj subgrupoj che kiuj eblus trovi homojn malfermajn al la ideo Esperanto, i.a. ero el la lingvemuloj, subtenantoj de novaj sociaj movadoj kaj alternativaj vivstiloj, spontanaj alighantoj al io ajn marghena, ktp. Bedaurinde ne estas novaj esploroj pri la portantaro de la neatendita vivokapablo de Esperanto sur la reto, sed lau mia persona sperto (do tute subjektive) mi suspektas ke estas segmento el la informadikistoj kies interesigho pri logikaj lingvoj iel kondukas ilin al la nelogika Esperanto.

Via trafe atentokapta listo de tio kio interesus "onin" estas kompreneble tute subjektiva (chu vi ekz. celas vin mem, au la homojn de la mondo au via lando au la europaj elitoj?, chu vi konkludis tion lau iuj demoskopiaj esploroj?) kaj ankau parte reva : mi ankau dividas vian deziron ke oni vere interesighu kaj sekve agu pri la klimata shangho (ja ghi ne "shanghighas" sole, sed kiel efiko de la industria civilizo) au la militoj...

Vi tute pravas je tio ke la litanioj pri la t.n. "monda lingvoproblemo" estas senefikaj, i.a. char oni ne plu povas serioze paroli (krom eble S-ro Cherpillod) pri ununura lingvoproblemo sed fakte pri pluraj, kiel H. Tonkin diras. Kaj kelkaj el ili estas urghaj kaj koncernaj la homaj rajtoj, kiel la daura mortigado de la lingvoj de la plej malfortaj malplimultoj suferantaj kulturan genocidon.

La kompleksa fenomeno tutmondigho, kun siaj opoziciaj polusoj financmerkata tutmondIGo unuflanke, herboradika strebado al solidara mondcivitanIGHo aliflanke, kaj multaj aliaj pozicioj inter ambau) kreas interesan idean atmosferon por nia afero. Mi kredas ke apud la renaskighintaj ksenofobiaj naciismoj ekzistas tamen pli da kosmopolitistoj, inter kiuj eblus serchi kaj renkonti potencialajn esperantistojn. Almenau mi emas labori che la alimondisma movado serche al tiaj homoj.
msandelin
msandelin diras:
2008-05-09 21:17

Jorge, kial vi, unu el la pintaj esperantlingvaj verkistoj, opinias necese traduki la esprimon "revpensado" ? Kial (komunike kun alia hispanlingvano, krome estrarano de UEA) al la angla? Ĉu vi ne fidas la kompreneblon de la, laŭ mi tute travidebla, vorto "revpensado"?

Maria Sandelin
unuel
unuel diras:
2008-05-09 21:45
Verŝajne temas pri tio, ke la tuta Esperantujo estas unu granda klubo de revpensuloj. Tial, por esprimi tiun koncepton, necesas preni vorton el ekster Esperantujo. Ja same ni ne rimarkas la atmosferon kiun ni spiras, antaŭ ol ni eliras el ĝi en la eksteratmosferan spacon. Do, la uzo de anglalingvaĵo estas tute natura, ĉar ĝuste la angla estas la internacia lingvo en la eksteresperantuja spaco.
Jorge
Jorge diras:
2008-05-09 23:45
Eble mi devintus skribi inverse: "wishful thinking (esperante: revpensado)", char mi ja deziris uzi unuavice tiun anglalinvan koncepton, sed ne volis lasi ghin tia, sen esperantigo. Kiam mi unuafoje renkontis la vorton "revpensado", en frazo de István Ertl, ghin akompanis ankau la originala anglalingva esprimo. Kaj mi memoras, ke dum sekundo mi demandis min, chu temas pri pensado per / pri / de revoj... Sed espereble chi diskuto helpos firmigi tiun vorton, kaj ghian kompreneblon, en esperanto.
KenMiner
KenMiner diras:
2008-05-10 00:59
"Dezirpensado" jam uziĝis unufoje en LF (de la redakcio, se mi ne eraras), kaj eble iom pli bone esprimas la koncepton.

La vorto "herbradika" (angl. "grass roots") uzita de José Antonio ankaŭ interesas; kredeble ĝi ne tuj kompreneblus al E-isto, kiu neniam trafis la anglan esprimon. Ni tradicie tre paŭsemas, dum aliaj lingvoj pli ofte simple uzadas la anglismojn senŝanĝe; laŭ mi tiu lasta havas la avantaĝon ne minaci lingvon per nekompreneblaĵoj. Oni simple pensas: "Ehe, fremda vorto." Se oni ne komprenas ĝin, tute bone; "tio ne estas mia lingvo; kial mi komprenu ĝin?"
pistike65
pistike65 diras:
2008-05-10 09:37
Cxar mi estis citita cxi-fadene (fadeno kiu plian fojon ilustras la tezon ke, en Esperantujo, cxiu diskuto fine sxangxigxas/degeneras je diskuto pri lingvero), mi diru ke, renkontante je du lokoj la esprimon "wishful thinking" en la verko "English-Only Europe?" de Robert Phillipson, mi tie tradukis gxin per "dezirpensado". Eble aliokaze mi skribis "revpensado".
Pure esperantisme, ni povus traduki "wishful thinking" ankaux per "finvenkismo", eble... :-)
Mi demandas min cxu la greka termino "akrasia" nur parte kovras la signifon de "wishful thinking". Versxajne jes. Se la kovro estus tuta, ni povus en Eo uzi la helenismon "akrasio", same kiel ni ja kutimas esperantigas la francan "par excellence" (uzatan ankaux en la hungara kiel klerajxo) per "antonomazie".
amike
Istvan Ertl

Tonyo
Tonyo diras:
2008-05-15 00:05
Istvan: "fadeno kiu plian fojon ilustras la tezon ke, en Esperantujo, cxiu diskuto fine sxangxigxas/degeneras je diskuto pri lingvero".
Ni devas trovi nomon por tiu ĉi konata Leĝo de esperantaj diskutoj ;-)
Jorge
Jorge diras:
2008-05-15 10:57
Ja la leĝo de Tonjo!!!:

http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm
iafantomo
iafantomo diras:
2008-05-15 13:50
Aperis antaŭnelonge en uea-membroj:

1. La kvanto de diskutado estas inverse proporcia al la graveco de la temo.

2. La grado de certeco estas proporcia al la grado de nescio pri la temo.

Kore salutas Ian.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-15 23:14
Post strecha labortago mi vespere ankorau ghuis relaksan (ne laksan) rid-orgion post legado de tiu chi kuriozajho:

http://sezonoj.ru/2011/10/silfer/

Plej amuzis min la foto kun la (povraj) afrikanoj, kiuj vershajne studas civtismon kaj raumismon.

Demando: chu la demandoj de tiu intervjuo devenas de Silfer au de Korjhenkov?

Jorge
Jorge diras:
2008-05-10 12:07
Kaj la dezirpensadon de la E-Civito oni povus nomi... vezirpensado !
iafantomo
iafantomo diras:
2008-05-15 13:45
Delirpensado, laŭ mi.

Krome se Silfer vere ne deliras, en kiu okazo certe la E-Civito estas fronto por io.
pistike65
pistike65 diras:
2008-05-15 22:38
Post "delirpensado" kaj "vezirpensado", jen aperas traduka defio: kiel angligi ilin gardante la referencon al "wishful thinking"?
Cxu "wishy-washy thinking"? "dervish-ful thinking"? "fish foul thinking"?
pardonu, mi nur deliras.
amike
Istvan Ertl
iafantomo
iafantomo diras:
2008-05-17 13:20
Se temas pri la Esperanta Ciniko, verŝajne la rilata traduko de 'wishful thinking' estas 'mensoviŝa pensado'.

Kore salutas
Ian Fantom
Jorge
Jorge diras:
2009-01-26 08:59
http://www.ipernity.com/blog/jakvo/124660
jakvo
jakvo diras:
2009-01-28 10:03
Kara Jorge, permesu fari etan korekton.
Mi, por distri min, verkis laŭ mi amuzan tekston. Teksto rakontas pri la Imperiestra Asocio de la Mupimopia Diasporo.
Vere mirgis min ke legantoj pensas ke rilatas pri LA Civito. Diable kia koincido.
Ĉar mi prenas Esperanton - eble - tro serioza, mi ne okupiĝas pri ĉi tiu kliko.
Evidente vi kiu verkis ege interesan tezon pri ĉi tiu pupteatro, povas pli bone ol verkanto, mi do, kompari veron inter LA Civito kaj Imperiestra Asocio de la Mupimopia Diasporo.
Kiel verkanto, kaj pardonu ke mi havas fieron nomi min tiel vid al vide de vi, mi havis la plezuron verki tekston. Vortoj sur linio kreante per ĝi frazojn. Ek de momento ke mi metas lastan punkton (kaj eĉ tion mi kuraĝas forgesi pro mia mallerteco rilata gramatiko), mi donacas la tekston al fantazio de la kara legantaro.
Relegante vian tezon, La liturgio de l' foiro, kaj poste propran tekston, mi vere mirigis pri kompareblaj punktoj en ambaŭ vortstrioj.
Vere mi pensis ke mi verkis amuzan tekston pri asocio kiu neniam povas ekzisti, sed kiu fontas nur el mia, eble laŭ nia el Ĉaŭdefona Grandmogola opinio, putrigita cerbaro.
Mi dankas vin ke vi plivalorigis mian tekston. Mi ŝuldas al vi 5 fortajn bierojn, kiujn mi volonte ofertas vin dum sekva renkontiĝo.
amike kaj fiere salutas,
jakvo "kondamnita kaj ekzekututa" de LA Civito
Jorge
Jorge diras:
2009-01-28 19:32
Kara Jakvo,

Mi volonte kaj antaŭĝue akceptas vian regalon je 5 fortaj (belgaj, mi supozas) bieroj.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-16 18:59
http://www.esperantio.net/index.php?id=1828

En la menciita intervjuo trovighas pluraj logikaj kontraudiroj.

Ekzemplo 1:

La cetera fanfaronado de la civito kontrastas kun jenaj frazoj:

"La malrapideco en la evoluo de la Civita konfederacio, nome la malfacilaĵoj en la procezo de koherigo de la paktintaj establoj. Tio manifestiĝis precipe ĉe la establoj kies membraro nur minoritate praktikas raŭmisman metodon. La kvalita kresko de la kolektivoj ankoraŭ tro malfruas, kompare kun la kvalita kresko de la individuoj."

Tiu chi konfeso estas sensacia.

Do la evidentaj problemoj de la civito trafe esprimighas, resumighas kaj dokumentighas pere de okulfrapaj vortoj kiel "malrapideco", "malfacilaĵoj", "malfruas".

Oni diris al mi, ke HdE ne aperis depost julio. La abonantoj certe ghojas.


Ekzemplo 2:

"Sed interesaj aktivadoj ofte okazas ekster UEA kaj SAT. Ekzemple, temas pri la asocio E@I, pri la grupo kiu okupiĝas pri kino, pri la kompleksa agado en Herzberg, Poznano, Bjalistoko, Tuluzo, pri la universitata instruado en Ĉinio… Finfine, la plej granda esperantista grupo estas ne UEA, sed la uzantaro de Lernu!"

Fakte pluraj el tiuj agadoj ne estas strikte sendependaj, sed estas parte (kaj pere de unuopaj personoj de tiuj institucioj, kiujn oni povas renkonti en la CO) firme ligitaj kun UEA kaj, almenau en la kazo de E@I kaj Poznano, estas forte finance nutritaj de ESF... (kies chefo estas la iama multjara chefa chefo de UEA). En la germana tiu rilatsistemo nomighas "Filz". Komento superfluas.

ktp.
simono
simono diras:
2011-10-16 09:24
Tute simple, ĉar jen ne la traduko. Revpensado estas io alia.

"revpensado" estas "wistful thinking".

"dezirpensado" estas "wishful thinking".

Bonvenon al la Lingvo Internacia - nome la Angla. :) Sed mi iel supozas, ke multaj parolantoj de la Angla ne konas tiun distingon. Ili ne scias la vorton "wistful" kaj supozas, ke estu "wishful". :)

Jen:

"Wistful" is associated with sentimentality, and romanticism, perhaps how you believe things should be ideally, or reminiscing about a happier time

"Wishful thinking" is directly associated with wanting something to happen or to posess something.

The difference is subtle but clear,