Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente

Esperantistaj ĵurnalistoj rezoluciis parlamente

de Redakcio Laste modifita: 2008-06-12 07:50
La lasta kunsido de la unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj vendrede la 30-an de majo okazis en la Konstitucia salono de la litovia parlamento. Ĉeestis la kunsidon kaj elpaŝis ankaŭ Dainius Radzevičius, prezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio. La kunsido taskigis la estraron de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (TEĴA) fari la unuajn paŝojn direkte al jura registriĝo de TEĴA en Litovio. La kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj okazis en nekutime favoraj cirkonstancoj, kun forta financa subteno de la litovia ŝtato kaj aliaj neesperantistaj fontoj. Imponaj ejoj estis disponigitaj al la kongreso senpage, loĝado en hotelo estis senpaga por la kongresanoj, kaj ankaŭ manĝojn la kongresanoj ne bezonis pagi.

Tiuj favoraj kondiĉoj allogis grandan kvanton da interesiĝantoj. Al la kongreso aliĝis pli ol 180 personoj el 37 landoj. Granda parto el la aliĝintoj havis nur marĝenan rilaton al ĵurnalismo, sed ĉeestis tamen la redaktoroj de multaj diverstendencaj esperantlingvaj eldonaĵoj, kaj ankaŭ manpleno da profesiaj ĵurnalistoj de nacilingvaj eldonaĵoj. La senpageco kaŭzis, ke ĉeestis multaj personoj, kiuj cetere malofte renkontiĝas en la sama kunveno.

La unuaj kunsidoj de la kvintaga kongreso okazis en la malnova urbodomo de Vilno. La lastajn du tagojn la kongresanoj kunsidis en eĉ pli pompaj ĉirkaŭaĵoj, en la Konstitucia salono de la litovia parlamento, kiu preskaŭ neniam estas uzata por kunsidoj de eksteruloj. En la sama ejo, kie siatempe estis subskribita la konstitucio de resendependiĝanta Litovio, nun estis farita la decido pri la registriĝo de TEĴA kiel jura persono en Litovio.

Gravan rolon en la ebligo de la kongreso havis la prezidanto de la litovia parlamento, Česlovas Juršėnas, kiu favore sintenas al Esperanto. Li per afabla parolado bonvenigis la kongresanojn en la Konstitucia salono de la parlamento, kaj vespere regalis la kongresanojn per akcepto en unu el la restoracioj de la parlamento.

Dum la akcepto li transdonis oficialan gratulleteron al la novelektita prezidanto de TEĴA, la litova radia ĵurnalisto Audrys Antanaitis, konata interalie pro siaj matenaj babilprogramoj kun politikistoj.

La renovigo de la estraro de TEĴA kaj la unuaj paŝoj al serioza reaktivigo de la asocio estus unu el la konkretaj rezultoj de la kongreso. Krom Audrys Antanaitis, la estraron nun eniris Vytautas Šilas (ĝenerala sekretario), la redaktoro de Litova Stelo, Aleksandr Korĵenkov, la redaktoro de la Ondo de Esperanto, kaj Mariana Evlogieva, kiu interalie specialiĝis pri televidaj scenaroj. El la malnova estraro restis Kalle Kniivilä kaj Dieter Rooke.

La nova prezidanto de TEĴA estas ankaŭ vicprezidanto de Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kune kun Dainius Radzevičius, la prezidanto de LĴA, pretas labori por starigo de konkreta kunlaboro inter TEĴA kaj Internacia Federacio de Ĵurnalistoj.

Jam tuj post la ferma kunsido estraranoj de TEĴA kun Dainius Radzevičius diskutis pri eblaj temoj de kunlaborprojektoj. La planoj verŝajne konkretiĝos nur post la jura registriĝo de TEĴA, kiu kredeble povos okazi plej frue post la Roterdama Universala Kongreso, ĉar eventuale necesas redaktaj ŝanĝoj en la statuto de TEĴA por ke ĝi akordiĝu kun la litovia leĝaro.

Granda majoritato de la kongresanoj estis viroj. Pri tio blogis Maria Sandelin.

arkivita en:
dennis
dennis diras:
2008-06-08 04:20
La unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Jhurnalistoj estas sendube unu el la plej gravaj atingoj de Esperanto en la lastaj jardekoj.

Tamen, ghis nun sur la paghoj de Libera Folio, ni eble ne sufiche parolas kaj diskutas pri kiamaniere utiligi tiun kongreson taktike kaj strategie.

Mi tute ne plendas, ke multaj el niaj Esperantistoj volas prikomenti aliajn detalojn, ech gravajn, sed mi pensas, ke estus ankau fruktodona se oni donus al ni ideojn pri strategio kiuj povas helpi al ni antauenigi Esperanton, pozitive, tutmonde.

Eble, mi mem komencu per unu komento: sur la paghoj de la tre bone kaj alloge farita FERA LUPO, farita por la Litovia Kongreso, estas artikoleto pri DISVASTIGO, itala gazetara retagentejo, kiu publikigigis centojn -- jes ja centojn! -- da artikoloj kiuj rilatas Esperanton, lingvan diskriminacion, la duban rolon de la angla, ktp.

Se elbas fari tiun gravan, bonan laboron en unu regiono de Italio, eblas fari ghin en tuta Italio; krome, eblas fari ghin en multaj aliaj landoj, kaj vershajne en pli ol cent landoj tutmonde.

Sed tiu komunika laboro estas nur parto el strategio. Kune kun tiu apero de artikoloj pri Esperanto povas samtage au poste aperi mencio pri esperantaj kursoj au kursetoj. Se ne estas lokaj kursoj, jen bona momento mencii www.lernu.net!

Chiaokaze por pli profunde trakti la eventualan bonan shancon por Esperanto, eble estus tre utile pli studi kaj kompreni la tre grandan sukceson che la radio en Francio en la okdekaj jaroj. Herni Masson konas la detalojn de tiu sukceso-- radio-elsendo tutlanda, kiu instruis dekminute Esperanton chiutage dum kelkaj semajnoj, kaj kiu estigis milojn da leteroj pri Esperanto al la radiostacio.

Resume, estas bone, ke ni Esperantistoj prikomentas chiajn detalojn de grava, senprecedenta kongreso por jhurnalistoj. Sed ankau ege valoras prikomenti novajn ideojn kiuj vere helpos Esperanton rilate la EKSTERAN mondon, do tiuj kiuj ankorau ne komprenas pro kio Esperanto estas bonega ideo por helpi interancian komunikadon kaj mondpacon.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-10 22:06
Dennis Keefe skribis: "La unua Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj estas sendube unu el la plej gravaj atingoj de Esperanto en la lastaj jardekoj."

Maria Sandelin opinias:
"[U]nika estas la koncentriĝo de gravaj esperantistoj, fakte temas en ĉi tiu kongreso pri ia destilaĵo de la esperantuja elito, la kremo de la kremo."

Laŭ tiuj du pritaksoj, mi ege scivolemas pri la enhavo kaj precipe pri la konkretaj rezultoj, proponitaj paŝoj ktp. Sed ĝis nun mi nur trovis la jenan materialon en la reto:

artikolon, verkita el prelego, kiun Kalle Kniivilä faris dum la kongreso:
http://www.kniivila.net/2008/konformismo-en-la-esperanta-gazetaro/

artikolon pri la kongreso de Dimitrije Janicic:
http://www.ipernity.com/blog/28057/69682

Estus ridinda paradokso, se ĝuste la "elito de Esperantujo", la Esperanto-ĵurnalistoj, ne kapablus raporti adekvate pri sia afero. Mi sekvos la informadon pri la kongreso kun granda intereso.
pistike65
pistike65 diras:
2008-06-10 23:16
http://www.tejha.org/

amike
Istvan Ertl
Kunar
Kunar diras:
2008-06-12 00:36
Dankon pro la ligo, kiu meritas aperi sub la artikolo en Libera Folio! Precipe la "16 konkludoj kaj rekomendoj por la esperantistaj amaskomunikiloj", labordokumento de la kongreso, meritas pli multan atent(ig)on: http://www.tejha.org/?p=21
Mi nun tralegos ĝin kaj komentos poste.
msandelin
msandelin diras:
2008-06-11 10:23
Gunnar, notu: "la elito de Esperantujo" kompreneble ne egalas al "la Esperanto-ĵurnalistoj". Cetere en la kongreso ŝajne la granda majoritato estis, krom viroj, neĵurnalistoj.
redakcio
redakcio diras:
2008-06-11 14:44
[Origine afiŝita de Ian Fantom je 2008-06-11 11:42. Reafiŝita de la redakcio, kun korektitaj ligoj. Bv. ne afiŝi longegajn ligojn, ili rompas la aspekton de la tuta paĝo.]

Laŭ ĉio kion mi legis pri tiu ĵurnalista konferenco, la elito ŝajnas esti simpatiantoj de Esperanta PEN.

Elito eblas nur kiam ekzistas konformismo en la gazetaro. La prelego de Kalle Kniivilä jam estas referencita de Kunar (supre):

http://www.kniivila.net/2008/konformismo-en-la-esperanta-gazetaro/

Tamen mi miras, ke Kalle diris, ke la legantoj de la okcidenta gazetaro "ne bezonu iri al diversaj gazetoj por ricevi ĉiujn signifoplenajn vidpunktojn".

Certe se oni dirus tion en kunveno de la Nacia Sindikato de Ĵurnalistoj en Britio oni ricevus kelkajn cinikajn rigardojn: eĉ ne utilus iri al diversaj gazetoj tiucele. La konformismo en la okcidenta gazetaro estas nekredebla. Pri tio skribis kaj George Orwell kaj John Pilger.

Kaj same estas en la Esperanta gazetaro, inkluzive de La Libera Folio. Jes, aperas skandaloj pri bagatelaĵoj, sed pri la gravaj aferoj ekzistas konformemo.

Estus facile por ajna elito transpreni landan asocion, manipuli ĝin por ne plu esti parto de 'movado', sed 'komunumo', malaperigi mil pundojn, dolarojn aŭ eŭrojn jare, deklari financan krizon kiam la kapitalo kuras supren, vendi la domon, eniri grandan financan aranĝon kun la lokaj instancoj sen membrara voĉdono, deklari ke preskaŭ ĉio estas konfidenca, kviete malmunti la regionajn federaciojn, kaj lasi al la membronombroj daŭre kolapsi, sen ke iu ajn escepte de kelkaj 'malfacilaj homoj' eĉ palpebrumu.

Kaj se unu el tiuj 'malfacilaj homoj' provus prezenti dokumentojn kaj datumojn pri la afero, oni povus esti certa ke la reago estus: "A, a, ne kritiku la komitaton".

La tuta afero estus tabua.

La arto de libera ĵurnalismo estas la arto meti la ĝustajn demandojn. Sen tio, iu ajn grupo povas esti transprenita de elito, kaj mi bedaŭras konsenti kun Renato Corsetti

http://www.liberafolio.org/2005/UEA/Demisioj/Document.2004-02-21.9589103005/

(Krizo kaj Malkrizo) ke Giorgio Silfer transprenis la Esperanto-movadon.

Alivorte, la elito estas Esperanta PEN.
Kunar
Kunar diras:
2008-06-10 20:19
Mi rekomendas ligi ne ĝenerale al la blogo de Maria Sandelin, sed al la ekzakta enskribo:
http://mariasandelin.livejournal.com/11133.html

Post iom da tempo tiu enskribo malaperos de la unua paĝo de la blogo kaj poste entute nur estos akirebla tra serĉado en la reto aŭ la kalendaro de la blogo - se oni konas la titolon de la enskribo, "Specife vira temo".
pistike65
pistike65 diras:
2008-11-17 06:08
Anglalingva artikolo de Humphrey Tonkin, proponita al sed sxajne ne aperinta en The Baltic Times:
http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=jk&page=2&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=82&PHPSESSID=f0a211e7d5b1981b0d48dd9b006fe87c
pistike65
pistike65 diras:
2008-11-18 17:37
Amiko avertas ke la pagxo citita en mia "Tonkin pri timo kaj vendigxo de jxurnaloj" estas, laux Firefox, infektita pagxo. Demandite, la pagxara respondeculo informis: "iuj ankau rimarkigis al mi tion. Mi klopodis trovi kasxitan viruson aux kodon,
sed ankorau ne trovis. Krome, miaj du kontrauvirusaj programoj ne avertas tion al mi. do, mi cxiutage senprobleme kaj sentime aliras al tiu koncerna pagxo."

amike
Istvan Ertl