Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj
Agoj pri dokumento

Litova ŝtato financas kongreson de esperantistaj ĵurnalistoj

by Redakcio Laste modifita: 2008-01-16 12:27

Fine de majo en Litovio estos aranĝita kongreso de esperantistaj ĵurnalistoj, kiun financas la registaro de Litovio kaj la urbestraro de la ĉefurbo Vilno, kie okazos la kongreso. Laŭ la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, la grandaj subvencioj eblis, ĉar Litova Esperanto-Asocio kaj Esperanto ĝenerale havas bonan reputacion kaj prestiĝon en Litovio.

La Tutmonda kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj okazos en la malnova urbodomo de Vilno de la 26-a ĝis la 30-a de majo kun la ĉeftemo Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto. Pro la registaraj subvencioj la partopreno, loĝado kaj manĝado estos senpagaj por la ĉeestantaj ĵurnalistoj.

Al la kongreso estas invitataj ĉiuj nunaj kaj iamaj membroj de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio TEĴA, ĉiuj aliaj profesiaj kaj praktikantaj ĵurnalistoj kaj homoj de apudaj profesioj iel rilataj al ĵurnalismo - ekzemple literaturistoj. Krome estas invitataj ĉiuj estraranoj de UEA kaj ties ĝenerala direktoro. Entute oni antaŭvidas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn.

La registarajn subvenciojn por la esperantista aranĝo oni sukcesis ricevi kunlabore kun la Litova Ĵurnalista Asocio, kaj kelkaj neesperantistaj litovaj ĵurnalistoj partoprenos parton de la kongreso por kontakti kun siaj esperantistaj kolegoj.

Libera Folio: Ĉu vi uzis iujn specialajn argumentojn por ricevi tiel malavaran registaran subtenon?

Povilas Jegorovas:  Laŭ mi, ne ekzistas iaj specialaj argumentoj. Ĉefa afero estas tio, ke Litova Esperanto-Asocio kaj ĝenerale Esperanto havas bonan reputacion, rekonon, agnoskon kaj prestiĝon en Litovio. Kompreneble, multon signifas bonaj personaj kontaktoj de esperantistaj gvidantoj kun diversnivelaj politikistoj litovaj. Helpas ankaŭ tio, ke la deveno de Esperanto kaj de ties kreinto estas ligita kun Litovio, do, Esperanto estas kvazaŭ iom litova afero.

Libera Folio: Kion oni faris por gajni tian prestiĝon kaj fidon?

Povilas Jegorovas: Ĉiuj antaŭaj projektoj de Litova Esperanto-Asocio estis sukcesaj, inkluzive Universalan Kongreson en 2005. Do, ni jam havas bonan fidon ĉe registaraj kaj politikaj rondoj. Tio ke al la afero aliĝis Litova Ĵurnalista Asocio multe plifortigas tiun fidon kaj rekonon, ĉar la ĵurnalista asocio ĝenerale estas sufiĉe influa organizaĵo, la opinion de ĵurnalistoj kutime oni estimas, eĉ se oni ĝin ne ĉiam ŝatas.


La Tutmonda kongreso sen Litova Esperantista Jhurnalista Asocio?

Afiŝita de Antanas Grincevičius je 2008-01-11 14:42
Estas strange, ke estas tute prisilentita Litova Esperantista Jhurnalista Asocio (LEJHA), kiu fondighis la 20-an de septembro 2007 en Vilnius. Dum la fondiga kunveno chiuj klare komprenis, ke la chefa tasko de LEJHA estas la Tutmonda kongreso de Esperantistoj-Jhurnalistoj , kiun ghi organizos en Vilnius kun Litova Jhurnalista Asocio. La rolon de Litova Esperantista Jhurnalista Asocio (LEJHA) en organizo de la kongreso ne mencias ankau la Unua Bulteno, publikigita en esperanto-lt la 5an de januaro 2008. Chu ni komprenu, ke LEJHA ne partoprenos en organizado de la kongreso?

LEĴA partoprenas

Afiŝita de Redakcio je 2008-01-11 18:14
Jen klarigo de Povilas Jegorovas:

Principe pri la organizado de la kongreso estis interkonsentita ankoraŭ en majo de 2007 kaj tiam estis decidita, ke organizantoj de la kongreso estos du asocioj - litova ĵurnalista kaj litova esperantista. Komence de septembro ĉio tio estis konfirmita en kunsido de gvidantoj de tiuj du asocioj.Iom poste ekestis iniciato fondi litovan ĵurnalistan-esperantistan asocion kaj tio estas farita, sed neniam estis ŝanĝita decido pri organizantoj de la kongreso. Ĉio tio estis kunordigita kun prezidanto de LEĴA Audrys ANTANAITIS kaj neniaj problemoj pri tio estas. Cetere, la afero estas nur formala, ĉar ĉiam temas pri la samaj homoj - en organizan komitaton de la kongreso eniras prezidanto de LEĴA Audrys ANTANAITIS (li estas vicprezidanto de la organiza komitato kaj ankaŭ vicprezidanto de litova ĵurnalista asocio) kaj vicprezidanto de LEĴA Vytautas SILAS.Krome, jure LEĴA ankoraŭ ne ekzistas, ĉar dume ĝi ne estas registrita laŭ ekzistantaj leĝoj, do, jure ĝi ne povas esti organizanto de io ajn. Ankaŭ praktike LEĴA ne povus organizi tiom gravan aranĝon, ĉar ĝi dume estas tre malforta por fari ion similan kaj dume havas malpli ol 20 membrojn. Do, ĝi ne povas esti adekvata partnero por litova ĵurnalista asocio.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: