Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 ILEI kaj UEA en konferenco de lingvotestistoj
Agoj pri dokumento

ILEI kaj UEA en konferenco de lingvotestistoj

by Redakcio Laste modifita: 2008-04-10 21:17

UEA kaj ILEI reprezentas en renoma internacia konferenco en Kembriĝo, Britio, Esperanton kaj la ellaboratan novan internacian lingvoekzamenon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.

Temas pri konferenco de Asocio de Lingvo-Testistoj en Eŭropo (ALTE), sed inter ĝiaj partoprenantoj estas ekzamenfakuloj el la tuta mondo. La konferenco daŭras de la 10-a ĝis la 12-a de aprilo. Krom fakprelegoj, grupkunsidoj, pritraktado de diversaj aspektoj kaj socia rolo de la testado de fremdlingva kono, prezentiĝas ankaŭ la ebleco konatiĝi kun gekolegoj el prestiĝaj edukinstitucioj kaj internaciaj fakorganizaĵoj.

La novaj ekzamenoj de UEA kaj ILEI laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) estas ellaborataj en niveloj B1, B2 kaj C2 kunlabore kun la Ŝtata Lingvoekzamencentro (ITK) en Budapeŝto, kie Esperanto troviĝas inter la ŝtate rekonataj fremdaj lingvoj kaj kadre de ties ekzamensistemo havas la samajn rajtojn kiel la aliaj fremdaj lingvoj. Plurmil kandidatoj estas testataj ĉiujare en la menciitaj niveloj en la t.n. dulingva (hungara-Esperanta) versio de la lingvaj ekzamenoj.

En la konferenco de ALTE partoprenas Zsofia Korody, la vicprezidanto de ILEI. Ŝia partopreno provizas al UEA kaj ILEI bonan okazon por spertiĝi en ne-esperantista faka medio, ekhavi informojn pri novaj esploroj kaj lerni pri la daŭra evoluo de internacia lingvotestado.

Komence de la pasinta jaro aperis ĉe UEA la broŝuro "La Komuna Eŭropa Referenckadro" (3,00 EUR), kiu enkondukas al la bazaj nocioj de la nova unueca lingvotestado. Intertempe aperis ankaŭ la ampleksa, 262-paĝa verko "Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado". Krom aĉetebla libroforme, ĝi estas elŝutebla ĉe la TTT-ejo edukado.net.

Gazetara komuniko de UEA

Esperanton reprezentas ekskluzive ...

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2008-04-11 01:22
"Esperanton reprezentas ekskluzive, pere de gec-anoj Annette Muhlemann kaj Giorgio Silfer, Kultura Centro Esperantista", laŭ http://esperantio.net/index.php?id=521.

UEA ne reprezentas Esperanton

Afiŝita de unuel je 2008-04-11 07:56
Amuze. Sendube laŭ la difino de la Civito nur la Civito mem povas reprezenti Esperanton, kaj tute ne UEA, ĉar... nu, ĉar.

Amuzkonkurso

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2008-04-11 21:19
Estas amuze ankau tio, ke en sia gazetara »komuniko« UEA ne mencias, ke che ALTE partoprenas ankau KoCE.

Re: Amuzkonkurso

Afiŝita de James Braithwaite je 2008-04-12 10:54
Prave, kaj tio estas manko en la provizitaj informoj, sed almenaŭ UEA ne pretendas esti la "eksklusivaj" reprezentantoj de Esperanto ĉe tiu konference, kiel faris KoCE - tio estas ne manko, sed tutklare mensogo ĉe Esperantio.net.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: