Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 IJK 2009 okazos en Ĉeĥio
Agoj pri dokumento

IJK 2009 okazos en Ĉeĥio

by Redakcio Laste modifita: 2008-04-11 10:55

La estraro de TEJO decidis ke la Internacia Junulara Kongreso en 2009 okazos en la urbo Liberec, Ĉehio. La taskon de organizado de IJK en 2009 havas Ĉeha Esperanto Junularo, kune kun Germana kaj Pola Esperanto Junularo, ĉar Liberec situas en la regiono, kie kuniĝas landlimoj de tiuj tri landoj.

La nomo de la urbo rolos ankaŭ kiel temo de la 65-a IJK, kaj ĝin la organiza teamo intencas pritrakti diversflanke. Komencante de tradiciaj liberecoj formiĝantaj ekde apero de la homa civilizo, kiel ekonomia, religia, aŭ pli vaste spirita liberecoj, trabsirante al demokratio, kiun formas ekzemple persona libereco aŭ libereco en ĵurnalismo kaj finante per relative novaj aspektoj de libereco, kiuj sekvas modernigon de la “globa vilaĝo”. Kaj temas ekzemple pri kopirajto kaj libereco en programara mondo.

Dum la kongreso okazos ankaŭ diversaj ekskursoj, interalie al la ĉeĥa ĉefurbo Prago. Apartan atenton valoras doni al la fakto, ke IJK ankoraŭ neniam okazis en Ĉeĥio. La junulara kongreso okazos inter la 18-a kaj 25-a de julio 2009, do rekte antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko.

(NUN)


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: