Deviga angla por pintaj golfistinoj
Profesiaj virinaj golf-ludistoj, kiuj ne sufiĉe bone scias la anglan, ne plu rajtos partopreni en la granda turniro de LPGA, aranĝata en Usono ĉiujare. Ekde la jaro 2009 ĉiuj partoprenantoj devos kapabli paroli la anglan en maniero kiu kontentigas la aranĝantojn. Tiuj, kies lingvoscio laŭ la aranĝantoj ne sufiĉas, estos elfermitaj el la konkurso, ĉar parolante tro malbonan anglan aŭ tra interpretisto, ili laŭ la aranĝantoj ne povos allogi sufiĉe da sponsora mono por la konkurso. Por la ekvivalenta konkurso de viraj golfistoj tamen ne ekzistas postulo pri scio de la angla.
LPGA (Ladies Professional Golf Association) estas usona organizaĵo por profesiaj virinaj golfistoj. La asocio havas sian sidejon en Daytona Beach en Florido, kaj estas plej konata pro la golf-turniro kun la nomo LPGA Tour, serio de ĉiusemajnaj konkursoj por golfistinoj el la tuta mondo, kiu okazas ĉiujare de februaro ĝis decembro. La konkursoj estas aranĝataj ne nur en Usono, sed ankaŭ en Singapuro, Meksiko, Ĉinio, Sud-Koreio kaj Japanio.
En 2008 la sumo de la premia mono de la konkurso estis pli ol 58 milionoj da usonaj dolaroj, kolektataj de diversaj sponsoroj. Laŭ la aranĝantoj la enkonduko de la lingvo-ekzameno rilatas ĝuste al la sponsorado: usonaj sponsoroj ne volas pagi por konkurso, kies gajnantoj eble ne ricevos sufiĉe da publika atento en usonaj amaskomunikiloj pro sia nescio de la angla.
Usonaj golfistoj dum la lastaj jaroj ne tre bone sukcesas en la konkurso. Usonano lastfoje gajnis la plej grandan monsumon en 1993, kaj dum la jaroj 2000-2008 neusonanoj gajnis 28 el 36 ĉefaj ĉampionecoj. Multaj el la gajnintoj estis koreoj, kaj ne ĉiuj el ili bone sciis la anglan.
Meze de aŭgusto LPGA aranĝis devigan renkontiĝon por la koreaj partoprenantoj de la ĉi-jara turniro, por informi ilin pri la nova regulo.
Seon-Hwa Lee, la sola aziano kun multaj venkoj en la ĉi-jara turniro, rakontis al usonaj amaskomunikiloj, ke ŝi ricevas helpon de privata instruisto de la angla. Ŝi nun pli bone kapablas respondi al demandoj sen interpretisto.
- La ekonomio estas malbona, kaj ni perdas sponsorojn. Ĉiuj komprenas.
Simile opiniis alia korea golfistino, Pak Se-ri:
- Ni konsentas, ke ni devus iom paroli la anglan. Ni ĝenerale tiel bone ludas. Kiam oni gajnas, oni devus fari la paroladon en la angla.
Multaj aliaj tamen kritikis la novan regulon, kaj ankaŭ la fakton, ke la prijuĝo de la lingvoscio okazos laŭ la subjektiva opinio de la aranĝantoj, ne per vera testo. Michael Walker, ĵurnalisto de Golf Magazine, proponis kvar pliajn novajn regulojn por partoprenantoj de la LPGA-turniro:
- Igu ĉiujn ludantojn trapasi seriozan teston pri angla lingvoscio. Tiel la tuta turniro konsistos el nur du kvaropoj.
- Enkonduku devigon, ke ĉiuj ludantoj lernu ĵongli, ludi gitaron kaj fari magiaĵojn. Tio allogos publikon!
- Devigu la usonajn ludantojn ĉesi malgajni tiom ofte.
- Igu ĉiujn ludantojn lerni la korean.
Memkomprenebla angla...
Multfoje mi jam aŭdis, ke la tuta mondo ja parolas la anglan. ;-)
Serioze: Eble ĉiuj ne-anglalingvanoj bojkotu la konkursojn, ni vidos, kion diros la sponsoroj, kiam ludos nur mezkvalitaj golfistoj.
La gazeto "Toronto Sun"
Skandinaviaj ligoj
Jen la Dana (la plej sagaca, laŭ mi):
http://golfonline.dk/kategori.asp?kat=&nyheder_id=8464
Jen la Norvega:
http://golf.no/article2619847.ece
Jen du artikoloj en la Sveda (tiu revuo ŝajne aperas eĉ semajne):
http://www.golf.se/extra/news/?module_instance=1&id=77743
http://www.golf.se/extra/news/?id=77756&module_instance=1
Cetere mi kredas ke ne estas hazarde ke la incidento okazas en virina sporto. Oni ne havas la saman atendon ke vira lingvaĵo estu laŭnorma.
Deviga angla por pintaj golfistinoj
Sed estas pena, longdaŭra kaj ne tute sekura maniero, reakiri pli bonan sukceson per trejnado por ŝanĝi la situacion. Pli facilas zorgi per (interpreteblaj) reguloj, ke malpli aŭ neniaj eksterlandanoj partoprenu - tiel la usonaj ludantinoj aŭtomate ricevas la unuajn lokojn. Tamen, tiu maniero ne tute kongruas kun tio, kiun mi komprenus sub la termino "sportsmanlike". Mi miras, ke la organizantoj ne simple sugestas al la enmigrantaj autoritatoj, rifuzi al eksterlandaj ludantinoj la necesan vizon. Tiu kondukus al la sama efiko, sed sen tiel okulfrape kulpigi la aranĝantojn pri manipulado de la konkurso.
Kiel ajn, organizi aliloke konkurencan konkurson kaj tiel lasi la usonan fariĝi el sporta vidpunkto sensignifa vilaĝa aranĝo, tiel ke eĉ la plej bonaj usonaninoj preferas foresti, ŝajnas al mi esti la ekvivalenta respondo al tia "spritaĵo" ...
Devigo paroli angle parte retirita
Vidu: http://ap.google.com/article/ALeqM5hUbJhKCLRQv6DieBfbsOW7E6Q4NgD930OJQO2
Juristoj ankoraŭ klopodas atingi plenan retiron de la dispono:
http://www.asianweek.com/2008/09/05/lieu-and-yee-help-rescind-lpga-english-language-policy-penalties/
Gary
Reciproka stulteco