Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Germana sekcio de EDE oficiale refondita
Agoj pri dokumento

Germana sekcio de EDE oficiale refondita

de Redakcio Laste modifita: 2008-07-07 18:05

La germana sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estis sukcese refondita sabate la 5-an de julio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.

Germana sekcio de EDE oficiale refondita

Foto: Ullrich Matthias

La 5-an de julio renkontiĝis en Wiesbaden 10 Esperanto-aktivuloj por refondi la germanan sekcion de EDE. Estraranoj fariĝis Manuel Cebulla (prezidanto), Eugen Macko kaj Ulrich Matthias (vicprezidantoj), Konrad Gramelspacher kaj Alfred Schubert. La asocio havas sian sidejon en Wiesbaden kaj planas baldaŭ oficiale registriĝi ĉe la lokaj oficialaj instancoj.

En la sama tago la asocio nomumis siajn kandidantojn por la eŭropaj balotoj 2009. En sekreta voĉdono oni elektis por la lokoj 1 ĝis 11 de la listo la sekvajn kandidatojn:

1. Reinhard Selten
2. Manuel Cebulla
3. Ulrich Matthias
4. Eugen Macko
5. Marianne Buchholz-Maurer
6. Alfred Schubert
7. Nan Matthias-Wang
8. Steffen Eitner
9. Monika Finnegan-Reuss
10. Konrad Gramelspacher
11. Hervey Taunton

La asocio celas kolekti 4 000 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La kolekto devas esti finita antaŭ la 31-a de marto 2009.

Laŭ komuniko de EDE (Germanio)

Kiuj estas en la foto?

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2008-07-07 16:42
Mi supozas, ke la foto montras 9 el la 10, kiuj renkontiĝis en Wiesbaden. Ĉu la samaj homoj kiel en la listo de kandidatoj, minus Ulrich (kiu eble fotis) kaj Nan? Tamen, mi ne rekonas Reinhard Selten en tiu grupo. Ĉu iu povas doni la nomojn de maldekstre?

Kiuj sur foto

Afiŝita de Bert Schumann je 2008-07-09 23:06
En <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Europa_-_Demokratie_-_Esperanto">tiu paĝo</a> la malsupra foto afiŝas la nomojn de 5 homoj. La antaŭaj 3 estas nun la plej aktivaj. Por scii la aliajn nomojn, kontaktu iun el la <a href="http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique25">EDE-DE-paĝo</a>. Cetere, Prof. Selten ne ĉeestos kunvenojn. Lia tasko estas respondi al ĵurnalistoj kaj aperi kiel listestro.

kia ideologio?

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-07-08 17:35
Espereble ili estos veraj maldekstruloj kaj kontrauos i.a. la hontindan "direktivon pri forsendo" kaj la proponatan 65-horan laborsemajnon.

neniu ideologio

Afiŝita de Bert Schumann je 2008-07-09 23:26
Kio hodiaŭ estas diferenco inter dekstra kaj maldekstra partio en kapitalismaj, t.n. demokratiaj landoj? Estas ja malgrandaj diferencoj, sed ĉiuj obeas nur la logikon de mono kaj volas kreskigi la ekonomion. Mi persone preferus celi nulan kreskon aŭ regulitan malkreskon por konservi nian futuron.

La ĉefa celo de E-istoj estas diskonigi E-on. Iuj sendas privatjan leterojn al deputitoj, iuj provas interveni kiel membro interne de partio, iuj asocioj kontaktas la partiojn aŭ formas rebatoservojn, monda asocio procesas pro dungoanoncoj "natif english". Ĉiuj iel faras lingvan politikon. EDE faras la samon, sed estante politika movado (partio). EDE ekspluatas la intereson de la popolo kaj ĵurnalistoj pri politiko kaj balotoj por informi pri Eo. Por aspekti serioza, la programo de EDE parolas pli larĝe pri komunikado en EU, ĝi proponas ilojn por povi atingi pli altan nivelon de demokratio. EDE ne parolas pri aliaj temoj, ekonomiaj, socialaj ktp., pri kiuj la grandaj partioj kutime kverelas, ĉar tiukaze ankaŭ la EDE-membroj eterne diskutos. EDE limigas sin je temoj, pri kiu konsentas preskaŭ ĉiuj e-istoj. La ĉefa celo ne estas regi, sed larĝe informi. Legu la programon el 2004 en: http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique3

Seriozeco

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2008-07-10 08:01
Se EDE estu konsiderebla kiel serioza partio, ne sufiĉas la lingva politiko. Kiel absoluta minimumo necesas ankaŭ politiko pri Eŭropo: kiujn landojn ĝi fine ampleksu, kia estu la konstitucia rilato inter la landoj kaj la unio, prefere ankaŭ kiajn reformojn ĝi celu en UN (sed tio lasta komence rajtas esti iom nebula). Oni povas prokrasti diskutojn pri la konkretaj politikoj labormerkata, migrada ktp., sed jam dekomence nepras diskuti kio en tiuj politikoj estu jen unia, jen landa decidkampo.

"Se EDE estu konsiderebla kiel serioza partio, ..."

Afiŝita de Peter Hauser je 2008-08-01 23:53
Ankaŭ al mi ŝajnas, ke mankas al grupo, kiu kandidatiĝas por parlamenta balotado per ununura programpunkto, iom da seriozeco. Resp. eblas demandi, kiel serioze ni taksu la Eŭropan Parlamenton kaj la balotoj por ĝi.

Certe balotontoj en la prezentadaj kunsidoj havas abundon da problemoj, de kiuj la plejmulto ne tuŝas rekte la lingvan politikon de EU kaj la koncernan egalrajtecon. Tiajn temojn, maltaŭgaj por efektiva voĉ-kolektado, povas nun la kandidatoj de ceteraj partioj forstreki de siaj agadplanoj: kiu opinias ilin esence gravaj, turnu sin simple al EDE ...

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: