Germana sekcio de EDE oficiale refondita
La germana sekcio de la poresperanta partio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) estis sukcese refondita sabate la 5-an de julio. En la pasintaj eŭropaj elektoj en 2004 EDE pro tempomanko ne sukcesis kolekti la 4.000 subskribojn, kiuj estas bezonataj por partopreni la elektojn. Ĉi-foje por la kolektado de subskriboj restas multe da tempo.
La 5-an de julio renkontiĝis en Wiesbaden 10 Esperanto-aktivuloj por refondi la germanan sekcion de EDE. Estraranoj fariĝis Manuel Cebulla (prezidanto), Eugen Macko kaj Ulrich Matthias (vicprezidantoj), Konrad Gramelspacher kaj Alfred Schubert. La asocio havas sian sidejon en Wiesbaden kaj planas baldaŭ oficiale registriĝi ĉe la lokaj oficialaj instancoj.
En la sama tago la asocio nomumis siajn kandidantojn por la eŭropaj balotoj 2009. En sekreta voĉdono oni elektis por la lokoj 1 ĝis 11 de la listo la sekvajn kandidatojn:
1. Reinhard Selten
2. Manuel Cebulla
3. Ulrich Matthias
4. Eugen Macko
5. Marianne Buchholz-Maurer
6. Alfred Schubert
7. Nan Matthias-Wang
8. Steffen Eitner
9. Monika Finnegan-Reuss
10. Konrad Gramelspacher
11. Hervey Taunton
La asocio celas kolekti 4 000 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La kolekto devas esti finita antaŭ la 31-a de marto 2009.
Laŭ komuniko de EDE (Germanio)
Kiuj sur foto
kia ideologio?
neniu ideologio
La ĉefa celo de E-istoj estas diskonigi E-on. Iuj sendas privatjan leterojn al deputitoj, iuj provas interveni kiel membro interne de partio, iuj asocioj kontaktas la partiojn aŭ formas rebatoservojn, monda asocio procesas pro dungoanoncoj "natif english". Ĉiuj iel faras lingvan politikon. EDE faras la samon, sed estante politika movado (partio). EDE ekspluatas la intereson de la popolo kaj ĵurnalistoj pri politiko kaj balotoj por informi pri Eo. Por aspekti serioza, la programo de EDE parolas pli larĝe pri komunikado en EU, ĝi proponas ilojn por povi atingi pli altan nivelon de demokratio. EDE ne parolas pri aliaj temoj, ekonomiaj, socialaj ktp., pri kiuj la grandaj partioj kutime kverelas, ĉar tiukaze ankaŭ la EDE-membroj eterne diskutos. EDE limigas sin je temoj, pri kiu konsentas preskaŭ ĉiuj e-istoj. La ĉefa celo ne estas regi, sed larĝe informi. Legu la programon el 2004 en: http://www.e-d-e.org/spip.php?rubrique3
Seriozeco
"Se EDE estu konsiderebla kiel serioza partio, ..."
Certe balotontoj en la prezentadaj kunsidoj havas abundon da problemoj, de kiuj la plejmulto ne tuŝas rekte la lingvan politikon de EU kaj la koncernan egalrajtecon. Tiajn temojn, maltaŭgaj por efektiva voĉ-kolektado, povas nun la kandidatoj de ceteraj partioj forstreki de siaj agadplanoj: kiu opinias ilin esence gravaj, turnu sin simple al EDE ...
Kiuj estas en la foto?