Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto

Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-16 20:36
Lumdisko kun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj. Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. La diskon kreis la organizaĵo E@I, kiu prizorgas ankaŭ la projektojn lernu.net, komputeko.net kaj la DVD-diskon "Esperanto elektronike”. La disko estis kreita laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko.
Tricent mil poloj eksciis pri Esperanto

Agnieszka Mozer kun KD.

La 1an de januaro 2008 estis subskribita kontrakto inter la urbo Bjalistoko kaj E@I por kompilo de la disko, kiun E@I devis finpretigi ĝis la fino de julio. La disko estis transdonita al bjalistokaj esperantistoj dum UK en Roterdamo, la 25-an de julio, post 7-monata laboro. Sekvis pretigo de prespreta versio de la kovrilo kaj mem presado de la diskoj.

Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10-20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kaj por uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultkostan informilon. Jam dum la tago de la apero venis plurdeko da vizitoj al lernu.net el Pollando, supozeble pro la disko.

La kreado de la disko - ekde elpenso de la ideo ĝis ĝia realigo – estis malfacila kaj laboriga tasko.
La projekto estis kompreneble granda defio por E@I. Post la kreo de la DVD "Esperanto elektronike" (aperinta en 2 eldonoj, sume en 12.000 ekzempleroj) la teamanoj volis uzi la spertojn akiritajn dum ties kreado, sed pretigi ion alispecan, informplenan sed samtempe amuzan kaj atento-kaptan.

Tiel ekestis la ideo krei diskon, kiu en luda formo informus pri Esperanto. En la disko "Esperanto" oni promenas kvazaŭ tra fabela, virtuala Bjalistoko kaj vizitas unuopajn konstruaĵojn de la urbo. Ĉiu konstruaĵo havas sian apartan signifon kaj utilon. Aperas konstruaĵoj kiel Lernejo (kursoj de Esperanto de kelkaj niveloj), Kinejo (ses filmetoj pri Esperanto), Muzikejo (kantoj en Esperanto kun tekstoj), Gazetgiĉeto (prezento de kelkaj gravaj Esperanto-gazetoj), Esperanto-muzeo (informoj pri Zamenhof, pri Esperanto-aranĝoj, pri organizaĵoj...), Biblioteko (kelkaj famaj verkoj en Esperanto)...

La vizitantojn de la urbo (uzantojn de la disko) bonvenigas en la urbodoma konstruaĵo de Bjalistoko la urbestro Tadeusz Truskolaski mem per mallonga filmeto – li salutas homojn kaj en la pola kaj en Esperanto).

Al la kreado de la disko kontribuis multaj esperantistoj, sen kies helpo E@I neniam povus sukcesi krei tiom riĉan kaj abundan informilon. Necesis helpo pri verkado, tradukado, enhavo... Ankaŭ ĉi-maniere ni volas nome de E@I danki al ĉiuj, kiuj helpis pri la disko.

Kaj kion estonte? Ĉu la pola disko restos unusola, tiom grand-kvanta kaj moderna elektronika informilo pri Esperanto? Tio nun pli forte dependas de unuopaj esperantistoj kaj de landaj kaj fakaj asocioj. E@I pretas (dum la lasta estrarkunsido estis ankaŭ traktita tia eblo) krei multlingvan DVD-n, kiu havus similajn uzeblon kaj celon kiel la ĵus aperinta pola KD. La avantaĝoj de DVD kompare kun KD estus pluraj.

Prezo – eblus dividi la produktado-kostojn inter pluraj landaj asocioj (aŭ ev. aliaj organizoj), kio ŝparus signife financojn al ĉiu partoprenanta organizo. Multlingveco – DVD ebligus aperigi multlingvan enhavon, tiel multe pli da asocioj de multaj landoj povus kunligi siajn fortojn por kunfinanci la diskon. Riĉeco de la enhavo – ĉar je DVD eblas kompare kun KD meti sepoble pli da enhavo, tiu povus esti pli bunta, riĉa ol ĝi povis esti je limigita KD.

Kaze de intereso pri similspeca disko por ankaŭ via lando aŭ organizo, bonvolu kontakti la estraron de E@I ĉe: estraro@ikso.net

Peter Baláž

(kunordiganto de E@I)

arkivita en:
joancatala
joancatala diras:
2008-09-11 21:19
Mi gratulas la responsulojn de la E@I kaj la esperantistoj ke kontaktis kun la ĵurnalo Gazeta Wyborcza.
Jen la korekta vojo por la fruktodona disvastigo kaj efektiva propagando. Dankon, dankon, dankon :)

Mi leĝis ĝin pere de http://www.klaku.net/esperantomovado/TricentmilpolojeksciispriEsperanto

Antaŭen kaj ĝis la pola venko! ;-P
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2008-09-12 17:02
Ni havas preskaux unu landon Europo, unu neutralan monon kaj nun estas tempo por neutrala al neniu sxtato donatan avantagxon lingvo esperanto.
Nur tiam EU havos vere ebleco evoluigxi.Neniu devus esti ignorata.
Pola registraro kaj precipe bjalistoka regiono ekkonis kaj komprenis tion. Ilia agado estas ekzemploplena kaj mi esperas, ke aliaj ankaux komprenos kaj sekvos tiun vojon.Komencu do pensi kiel naciano, sed kiel europano.
Mi gratulas gravan pasxon, dankas al cxiuj kunlaborantoj kaj deziras grandan sukceson Kaj fulmotondran reehxon.
europano Stanislvo
Mike59
Mike59 diras:
2008-09-14 00:24
Mi elkore gratulas la polajn geamikojn por tiu mirinda sukceso!... kaj mi tutkore esperas, ke Francio baldaŭ elkovros la tre grandan utilon de Esperanto!
Dankon al "Libera Folio" por tiel bone informi nin!!!
gunnargallmo
gunnargallmo diras:
2008-09-14 18:00
Ne ĉiuj abonantoj ricevis la diskon. Almenaŭ ne en eksterlando. Esperantisto, kiu laboras en la urba biblioteko de Gotenburgo, informis min ke svedaj bibliotekoj kiuj abonas al Gazeta Wyborcza ricevis tiun numeron _sen_ la disko, pro decido de la sveda distribuanto Interpress; same la vendejoj kiuj ĉilande vendas la gazeton.