Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Forpasis Don Harlow
Agoj pri dokumento

Forpasis Don Harlow

by Redakcio Laste modifita: 2008-01-27 23:51

La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow.

Don HarlowDon Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.

Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.

Funebre

Afiŝita de Slavik Ivanov je 2008-01-29 05:17
Bona markilo de graveco de la forpasinto por Esperanto-komunumo estas, ke la ligilo al lia paĝaro aperas en mia retumilo violkolora (~ antaŭnelonge vizitita). Mi certas, ke pluraj aliaj esperantistoj uzas regule la bibliotekon.

Mi sufiĉe frue ekuzis Interreton, kaj bone memoras la tempon, kiam retejo de Harlow estis unu el la nemultaj paĝaroj en Esperanto. Eblas diri, ke centoj da nunaj esperantistoj interesiĝis pri la lingvo kaj ekuzis ĝin dank' al laboro de Harlow.

Ripozu en paco.

Guestbook

Afiŝita de gwen je 2008-01-29 05:40
Thank you for noting our father’s passing, we’ve set up a guest book for any of dad’s friends who might like to share their thoughts about him….
http://harlows.org/memorial

Gastlibro

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-01-29 14:08
[Gwen – this is just a translation of your message, in case anyone would need that. – Bjørn.]

[Traduko de la mesaĝo ’Guestbook’ de gwen:]

Dankon ke vi notis la forpason de nia patro, ni kreis gastlibron por amikoj de paĉjo kiuj eble ŝatus interŝanĝi siajn pensojn pri li…
http://harlows.org/memorial

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: