Forpasis Don Harlow
La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow.
Don Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.
Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado.
Guestbook
http://harlows.org/memorial
Gastlibro
[Traduko de la mesaĝo ’Guestbook’ de gwen:]
Dankon ke vi notis la forpason de nia patro, ni kreis gastlibron por amikoj de paĉjo kiuj eble ŝatus interŝanĝi siajn pensojn pri li…
http://harlows.org/memorial
Funebre
Mi sufiĉe frue ekuzis Interreton, kaj bone memoras la tempon, kiam retejo de Harlow estis unu el la nemultaj paĝaroj en Esperanto. Eblas diri, ke centoj da nunaj esperantistoj interesiĝis pri la lingvo kaj ekuzis ĝin dank' al laboro de Harlow.
Ripozu en paco.