Forpasis Claude Piron
La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.
Claude Piron naskiĝis 1931 en Namur, Belgio. En sia junaĝo li estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj. Posteninte ĉe UN, li poste laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multe en Esperanto, parte sub la pseŭdonimo Johán Valano.
Krom la Valano-romanoj detektivaj, lia plej konata verko estas la libro-eseo La bona lingvo. En ĝi Piron asertis, ke Esperanto pli senĝene kaj libere ol aliaj lingvoj ebligas esprimadon, ĉar ĝi spegulas bazajn mensajn principojn rilate al lingva lernado. Multaj vidis en La bona lingvo ankaŭ esprimon de malplaĉo pri neologismoj en Esperanto.
Claude Piron estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svisio) de 1973 ĝis 1994.
La retejo Edukado.net starigis kondolenc-paĝon memore al Claude Piron.
Grandega bedauxro!
Pardonu min, tiu novajxo sxokis min kaj ecx fingroj malobeas....
Edvige
Grandega bedauro!
Kian perdon por la homaro! ek de nun ni estas pli solaj kaj malfortaj.
Funebre
Edvige Ackermann, Italio