Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

Ekspozicio pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-02 20:40
En la Eŭropa Parlamento en Bruselo la 30-an kaj 31-an de januaro videblas ekspozicio pri la temo "Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj". La ekspozicio povis okazi pro subteno de Ljudmila Novak, slovena ano de la Eŭropa Parlamento. Ŝi mem lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj plu simpatias al la lingvo, kvankam ŝi ne aktive parolas ĝin. La ekspozicion praktike organizis kaj financis Eŭropa Esperanto-Unio, kaj la inaŭguron ĉeestis Sean Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato, kiu antaŭ nelonge estis taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono.

La ekspozicio situas en angulo de unu el la vastegaj koridoroj de la parlamentejo, en konstruaĵo P.-H. Spaak, en la 2-a etaĝo, en Bruselo.

La origina temo de la planita ekspozicio estis Minoritataj junuloj kiel ligilo en translimaj kontaktoj, kaj fakte okazis konkurso pri eseo, desegnaĵo kaj simile inter lernejanoj de ekstersloveniaj slovenlingvaj kaj sloveniaj dulingvaj lernejoj (interalie el Triesto kaj Klagenfurt), kies gajnintoj estis invititaj viziti Bruselon kaj la parlamentejon, kaj tie prezenti siajn verkojn.

Tamen, la patrono de la aranĝo, ano de la Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak, kiu lernis Esperanton en sia junaĝo, kaj ankoraŭ komprenas Esperanton kaj simpatias al ĝi, akceptis ke oni aldonu duan parton, Esperanto kiel perilo de translimaj junularaj kontaktoj. Tiun parton organizis kaj financis EEU, kaj pli konkrete ĝia prezidanto Sean Ó Riain, irlanda diplomato antaŭ nelonge taskita direkti la retan sekcion de la ĵus kreita irlandlingva tradukservo de la Eŭropa Komisiono, kaj Maja Tišljar, filino de Zlatko Tišljar, kune kun Flory Witdoeckt el Oostende.

Kiam la ekspozicio estis inaŭgurita merkrede, Ljudmila Novak parolis slovene pri la du temoj kaj prezentis la premiitojn, sekvis mallonga resumo en la angla, iu junulo kantis, Sean Ó Riain prelegis mallonge pri Esperanto (komencinte per franca salutfrazo, li poste diris germane kelkajn dankvortojn al Ljudmila Novak kaj daŭrigis angle, en la "lingvo komprenata verŝajne de la plejmulto de la ĉeestantoj"), rebatante interalie la argumenton pri artefariteco per komparo al "provtuba bebo", arte koncipita sed de tiam nature evoluanta al plene normala homo. Finis Flory Witdoeckt per kantado de la Eŭropa Himno en Esperanto.

Poste Ó Riain ricevis gratulojn de la slovena ministro pri la medio, Janez Podobnik, kiu havis multajn demandojn pri Esperanto, kaj de direktoro en la Eŭropa Komisiono, Filip Majcen. Ambaŭ petis la tekston de la alparolo.

Estas ekspoziciataj premiitaj fotoj kaj desegnaĵoj el la konkurso, sed ankaŭ afiŝoj belaj kaj trafaj pri Esperanto kaj ties kultura valoro, desegnitaj de Danka Tišljar, fratino de Maja, kaj estas prezentata sur tablo kvardeko da libroj en kaj pri Esperanto, i.a. la nova lernolibro de Stano Marček en deko da lingvoj kaj la impone dika dudirekta vortaro Esperanta-Germana de Krause.

Raportis Angelos Tsirimokos

arkivita en:
fragaeta
fragaeta diras:
2008-01-31 10:58
Saluton.
Jes, pli kaj pli tute nature vivas "provtubaj beboj", kaj ankaù cxi tiu "provespera lingvo" plu vivas nature.
Plej kore.