Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj

EU financos peresperantan tradukprojekton de infanlibroj

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-16 14:20
La Eŭropa Komisiono aprobis tradukprojekton de infanlibroj, en kiu Esperanto rolas kiel pontolingvo. EU financos per 64 000 eŭroj la projekton, en kiu infanlibroj pere de Esperanto estos tradukitaj inter la bengala, itala, slovena kaj kroata lingvoj, kaj poste distribuitaj en elementaj lernejoj.

La eldonprojekto, kiun ellaboris por Kroata Esperanto-Ligo Zlatko Tišljar, kaj en kiu partoprenos kiel partneroj Edistudio el Pisa (Italio), Inter-kulturo el Maribor (Slovenio) kaj la barata eldonasocio Samatat Prakashan - Samatat Sanstha (Kalkato) estis aprobita de kultura agentejo de Eŭropa Komisiono (EACEA – Culture).

EU financos la projekton per 64.000 eŭroj. La projekto antaŭvidas ke ĉiuj partneroj (itala, slovena, kroata kaj barata) tradukos el siaj lingvoj unu infanlibron de sia literaturo al Esperanto. Poste la barata partnero plutradukos la tri eŭropajn librojn el Esperanto en la bengalan, kaj la tri eŭropaj partneroj tradukos la baratan libron ĉiu al sia nacia lingvo.

Post kiam ĉiuj eldonos la librojn, oni distribuos ilin en elementaj lernejoj de siaj urboj kaj organizos legokonkurson inter la infanoj. La plej bonaj verkoj de la infanoj pri libro legita kaj apartenanta al alikontinenta kulturo estos premiitaj. Pri la tuto la eldonistoj daŭre informados la gazetaron, radion kaj televidon.

La barata partnero kunlaboras kun la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. La projekto estos efektivigata inter majo 2008 kaj majo 2010. Tiu estas la unua tiaspeca interkultura projekto uzanta Esperanton, kiun finance subtenas Eŭropa Komisiono.

Raportis Zlatko Tišljar

arkivita en:
Katalin2593
Katalin2593 diras:
2008-02-16 00:26
Belega projekto, korajn gratulojn.
Estus interese scii, kiuj estas la elektitaj infanlibroj. Ni antendas la informojn.
Espereble ankaux la E-tradukoj aperos libroforme kaj diskonigas la literaturajn pecojn en pli vasta rondo.
Multe da forto kaj sukceso por la realigo! Katalin Kovats
Katalin2593
Katalin2593 diras:
2008-02-16 00:28
Pardonu pro la mistajpajxo!