Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / ”Esencoj” malaperis pro nepagita fakturo

”Esencoj” malaperis pro nepagita fakturo

de Redakcio Laste modifita: 2008-11-29 19:09
La novaĵretejo Esencoj pro nepagita fakturo jam de du semajnoj ne funkcias. Pro la sama nepagita fakturo malaperis el la reto la retejo Hungario.hu. Laŭ la prizorganto László Szőke la retejoj tamen ne mortis definitive, sed baldaŭ reviviĝos.

La novaĵretejo Esencoj estis fondita de László Szőke ĝuste antaŭ unu jaro, kaj evidente la pago por la servilo same estis farita nur por unu jaro. La 13-an de novembro la retejo iĝis neatingebla. Laŭ László Szőke kulpas nepagita fakturo.

- Post kelkaj tagoj, eble semajno, Esencoj denove funkcios. La kialo de malŝalto estas mia eksterlanda foresto pro (tristaj) familiaj okazaĵoj, tiel mi ne povis akcenti al la administranto de ĝiroj la gravecon de la eventuala malŝalto de retejoj. Oni atendis mian revenon kaj ne pagis la fakturon pri storejaj servoj. Tial ne funkcias nuntempe (de la mezo de novembro) la retejoj hungario.hu kaj Esencoj.info.

La adreso hungario.hu, sub kiu ankaŭ Esencoj troviĝas, estis registrita de Hungaria Esperanto-Asocio jam en la jaro 2001. La administrantoj ĉe HEA evidente poste ne multe okupiĝis pri ĝisdatigo de la servo, ĉar en la oficialaj registraj informoj daŭre troviĝas la nomo de la iama ĉefa oficisto de la asocio, Oszkár Princz, forpasinta en la jaro 2004.

Jam en la tempo antaŭ la supozeble portempa malŝaltiĝo de la retservilo, la aktiveco de Esencoj ne estis granda. En la tago de sia unujariĝo antaŭ kelkaj semajnoj la redakcio aparte atentigis, ke la projekto ne mortis: "Kvankam lasttempe ne oftas niaj 'novaĵoj', ni ne estas mortintaj, nur pri iomtempa silento temas."

arkivita en:
vasall
vasall diras:
2008-12-10 10:42
La informo ne plu estas aktuala; kaj esencoj, kaj hungario.hu funkcias.
brilanto
brilanto diras:
2008-12-10 11:17
;)
ladislao
ladislao diras:
2008-12-10 15:03
De hodiaŭ denove estas atingeblaj interrete la informkolekta retejo Esencoj kaj hungario.hu.