Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

Ĉinio serĉas subtenon de esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2008-04-24 16:20
Ĉinio estas unu el la tre malmultaj ŝtatoj en la mondo kun oficiala esperantlingva reta informejo. Sojle de la olimpikoj en Pekino, la ŝtate direktitaj ĉinaj retejoj nun kontaktadas esperantistojn en la tuta mondo por ricevi subtenon por siaj argumentoj. Laŭ la reta gazeto El Popola Ĉinio la perfortaj eventoj en Tibeto en marto estis instigitaj "de la kliko de Dalai-Lamao", kiu laŭ la redakcio celas sendependigi Tibeton. Laŭ ĉinaj esperantlingvaj retejoj, Dalai-Lamao krome "neniam ĉesas ĝenadon kaj subfosadon al la animmigrado de viva Budho".

La redakcio de El Popola Ĉinio, kiu nuntempe estas ne papera periodaĵo, sed unu el la oficialaj esperantlingvaj retejoj de Ĉinio, la 14-an de aprilo dissendis leteron al multaj diverslandaj esperantistoj, kiuj pro diversaj kialoj pli frue havis kontakton kun la retejo. En la mesaĝo la ĉinaj ŝtate dungitaj esperantistoj esprimas sian konsternon pro la protestoj, kiujn renkontis la stafeto de la olimpika torĉo en Eŭropo:

Dum stafetado en Britio kaj Francio, iuj secesiaj fortoj de Tibeto intencis malhelpi ĝin. Ili eĉ rabis la torĉon de handikapulo-torĉo-portantino.Tio kaŭzis nian penson pri la serioza perforta evento okazinta la 14-an de marto en Lhasa de Tibeto, en kiu 18 senkulpaj civitanoj estis mortigitaj, 382 vunditaj, kaj 58 el ili serioze vunditaj. Krome, unu policano estis mortigita, 241 vunditaj, kaj 23 el tiuj serioze vunditaj. Ĉio ĉi estis instigita de la kliko de Dalai-Lamao kun celo "sendependiĝo de Tibeto".

Ne klaras, de kie venas la informoj, laŭ kiuj Dalai-Lamao "instigus" la perfortaĵojn okazintajn en Tibeto, aŭ ke li postulus sendependiĝon de Tibeto. La nuna Dalai-Lamao antaŭ multaj jaroj rezignis pri la postulo, ke Tibeto iĝu tute sendependa de Ĉinio.

Liaj ĉefaj postuloj estas, ke la tibeta registaro estu memstara kaj demokratia, kaj ke la religia libereco estu efektiva, sed li konsentas, ke Tibeto restu parto de Ĉinio, kvankam multaj tibetanoj en ekzilo kritikis lin pro tiu pozicio. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 1991 pro sia daŭra senperforta lukto por la aŭtonomeco de Tibeto.

La ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj tamen ĉiamaniere disvastigas malfavorajn asertojn pri Dalai-Lamao. Aparte absurde aspektas, kiam la oficiale ateisma, komunisma reĝimo kulpigas Dalai-Lamaon pri "ĝenado de animmigrado". Tiaj asertoj aperas ankaŭ en la oficialaj esperantlingvaj retejoj de Ĉinio:

De la 1980-aj jaroj kiam restariĝis la sistemo de animmigrado de viva budho de la tibeta budaismo, Dalai-kliko neniam ĉesas ĝenadon kaj subfosadon al la animmigrado.

Lige kun la maltrankvilaĵoj en Tibeto en marto, eksterlandaj ĵurnalistoj estis forpelitaj el la regiono, por ke ili ne vidu, kio okazas. Poste la ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj forte kritikis eksterlandajn amaskomunikilojn, kiuj laŭ la ĉinoj "ne rakontis la veron" pri la okazaĵoj.  Fine de marto malgranda grupo de eksterlandaj ĵurnalistoj estis enlasita en Tibeton, sed la ĉinaj aŭtoritatoj forte reguligis, kion ili rajtis vidi kaj kun kiuj paroli.

Nun la oficialaj esperantlingvaj retejoj de Ĉinio ne nur provas disvastigi la oficialan ĉinan version de la okazaĵoj, sed ankaŭ enketas ĉe diverslandaj esperantistoj, kiel la amaskomunikiloj en iliaj landoj raportis pri Tibeto, kaj kion ili mem opinias:

Ankaŭ ni faris raporton pri la evento en nia reta EPĈ. Nun ni volas scii, kiel raportis viaj lokaj ĵurnaloj pri stafetado de olimpika torĉo kaj evento okazinta en Lhasa. Kiaj estas viaj opinioj?

Unu el la esperantistoj, kiuj respondis al la letero de El Popola Ĉinio, estis Steven Brewer el Usono. Kopion de sia letero li sendis al Libera Folio. Li skribis interalie:

Se Ĉinio ne donas al siaj civitanoj la rajton libere esprimi sin kaj la rajton ekscii tion, kio vere okazas en Tibeto, mi subtenas la pacan manifestadon pri tio, eĉ ĉe la stafetado de la olimpika torĉo.  En Ĉinio eble oni povas malpermesi la liberan esprimon de la popolo, sed ankoraŭ ne ĉie en la mondo.

Kredeble tamen la redaktoroj de la oficialaj ĉinaj retejoj elektos aliajn reagojn por publikigo.

arkivita en:
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-21 11:50
Fakte jen bone montrighas la utilo de Esperanto. Pri la Tibeta afero mi konas nur la raportadon de la okcidentaj amaskomunikiloj. Ili preskau chiuj klare havas kontrauchinan pozicion (kiu ja povas esti prava), kaj la vidpunkto de la china registaro aperas nur tra ilia filtro. Tiel la agado de la china registaro aperas stranga kaj nepravigebla. Estas do bone, ke pere de Esperanto mi povas rekte rigardi ankau la alian flankon.

Dankon ankau al Libera Folio, ke ghi memorigis tion al mi kaj provizis la ligojn al la chinaj paghoj.
Joxemari
Joxemari diras:
2008-04-22 19:12
Ali-vorte, ni danku, ke la ĉina registaro kontrolas amas-komunikilojn kaj uzas esperanton por disvastigi sian manipuladon. Agit-propo estas taktiko malnova kiel la maro.

Cetere la informo, ke fiuloj prirabis handikapulinon kaj forprenis ŝian torĉon preskaŭ kortuŝis min. :)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-04-23 17:12
Alivorte, vi plene fidas la viaflankan propagandon kaj opinias plene nenecese ech nur audi (por ne paroli pri "auskulti") ankau la alian flankon. Gratulon, vi havas grandan fidon je la neeraripovo. Sed la objekto de via fido shajnas al mi iom mise elektita. ^_^
limako
limako diras:
2008-04-21 22:38
Fakte, kelkaj tagoj antaŭ ol mi ricevis la demandon de El Popola Ĉinio, mi vidis artikolon kiu enhavis diversajn reagojn de internaciaj aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia:
http://english.people.com.cn/90001/90776/6390377.html
Mi vidis ĝin plejparte ĉar GoogleNews sciigas min kiam artikolo aperas kiu enhavas la vorton "Esperanto". Laŭ mi, la artikolo aspektis tre propagandece. Oni ne elektis la leterojn 'hazarde' kaj nur montras unu flanko de la afero. Plue, mi neniam aŭdis la terminon "Dalai-kliko" ĝis la Ĉina registaro komencis paroli pri ĝi antaŭ kelkaj semajnoj -- mi tre dubas ke iu en Argentina vere parolas pri la "Dalai-kliko". Tio estas preskaŭ neeble, miaopinie.

Se iu volas legi mian plenan respondon, mi afiŝis ĝin ĉe mia blogo ĉe Esperanto-USA:
http://esperanto-usa.org/eo/node/1104
Ranga
Ranga diras:
2008-04-26 04:23
Chu Tibeto estu memstara au regata de Chinio estu decidita de Tibetanoj mem. Eble, nia opinio apoge al Chinio estas neracia. Multaj Baratanoj deziras ke Tibeto estu sendependa. Char estas sufiche da Hindaj pilgrimaj lokoj vizitindaj en Tibeto (ekz. Manasasarovar lago kaj Kailash monto) kaj ghis nun Chinio pagigas 20,000 rupian (340 eurojn) pagon nur por vizo (al Tibeto)! Oni pagas nur 40 eurojn viziti chinion el Barato. Viziti Tibeton estas multekosta. Do, multaj Baratanoj shatas ke Tibeto NE estu en la manoj de Chinio, char Chinio ekspluatas turistojn. Tiun chi opinion mi legis en Barataj jhurnaloj. Mi shatas sciigi niajn chinajn amikojn pri tio. Se chinio libere au kontrau malgranda pago permesas Baratajn turistojn al Tibeto, oni ne pensas chu Tibeto estu sendependa au dependa!