Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo
Agoj pri dokumento

La Civito invitas UEA-n por vespermanĝo

by Redakcio Laste modifita: 2008-05-05 15:53

La Esperanta Civito invitas tri estraranojn de Universala Esperanto-Asocio por renkontiĝo lige kun la internacia ĵurnalista kongreso, okazonta en Vilno fine de majo. En la invito, kiu estis retpoŝte sendita al tri estraranoj de UEA, Marie-France Conde Rey nome de la Civito proponas renkontiĝon "kies gradon de (ne)formaleco vi povas mem decidi. Ĝi povus okazi ankaŭ en formo de (labora) vespermanĝo". Al la kongreso flanke de la estraro de UEA aliĝis Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara. Flanke de la Civito aliĝis Valerio Ari, Bertil Nilsson kaj Ljubomir Trifonĉovski.

La rilatoj inter Universala Esperanto-Asocio kaj la Civito estas tradicie frostaj, kaj renkontiĝoj inter altrangaj reprezentantoj de la du organizaĵoj estas tre maloftaj. Pli oftas konkurado inter UEA kaj la Civito pri la favoro de prestiĝaj internaciaj organizaĵoj, kie ambaŭ volas montri sin la plej atentinda reprezentanto de la Esperanto-kulturo.

Lastatempe tia konkurado okazis ĉirkaŭ la internacia konferenco de lingvotestistoj en Kembriĝo, kie UEA estis reprezentata de Zsófia Kóródy, la vicprezidanto de ILEI. La Civito en sia retejo tamen raportis, ke ĉe la koncerna konferenco "Esperanton reprezentas ekskluzive" la du Civitanoj Annette Muhlemann kaj Giorgio Silfer (Valerio Ari). Eventuale la sukcesoj de la Civito estis pli grandaj ol tiuj de UEA, ĉar Zsófia Kóródy rifuzis diri al Libera Folio ion ajn pri siaj propraj atingoj:

- En la nuna stato de la aferoj rilate al la planataj novaj internaciaj ekzamenoj, reprezentiĝoj, ktp. mi opinias, ke ne aperu pli da informoj ol necese, nek pri miaj personaj faroj, opinio, prijuĝo ktp. mi ŝatus aldoni nun ion ajn.

La Civita invito por verspermanĝo, sendita retpoŝte al la personaj adresoj de la tri UEA-estraranoj Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj José Antonio Vergara, ial ne estas subskribita de iu el la tri Civitanoj, kiuj petas renkontiĝon kun la reprezentantoj de UEA. Anstataŭe ĝin subskribis Marie-France Conde Rey, "la Vickonsulo de la Esperanta Civito".

En la letero ŝi informas, ke "(e)n Vilno ĉeestos la Konsulo mem, Giorgio Silfer, la vickonsulo pri edukado Bertil Nilsson kaj la vickonsulo pri kulturaj aferoj kaj informado Ljubomir Trifonĉovski". Estas rimarkinde, ke nur la titolo de Giorgio Silfer aperas majuskle kaj kun elstariga "mem".

La estraranoj de UEA ne povis diskuti la surprizan inviton dum sia estrarkunsido en Roterdamo fine de aprilo, ĉar la retpoŝta invito estis sendita al la koncernaj tri estraranoj nur kelkajn tagojn post la kunsido. La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, tamen tuj estis informita, kaj rapide dissendis la inviton kun siaj komentoj al ĉiuj estraranoj de UEA. Kopion de tiu letero ricevis ankaŭ Libera Folio.

Probal Dasgupta skribas,
ke li mem pretus partopreni la proponatan "laboran vespermanĝon", se li ĉeestus en Vilno. Kiel prezidanto de UEA li laŭ siaj propraj vortoj "havas nenion kontraŭ la konverĝo au konverĝigo de tagordoj, aŭ kontraŭ la konstruo de komuna tagordo en regionoj de eventuala interkonsento". Samtempe li atentigas, ke li persone trovas la ideon de la Civito "nekohera".

Laŭ Probal Dasgupta, la finan decidon pri tio, ĉu partopreni la proponatan renkontiĝon, devos fari la koncernaj estraranoj mem:

- Mi skribas nun simple por diri, ke eventuala vespermanĝo kun tia konsisto, kian mencias la mesaĝo de Marie-France Conde Rey, havos mian "benon" (por reuzi vorton, kiun mi kultivas en Esperanto ĝuste por ludi per ĝiaj malsamaj resonoj en la orientaj kaj okcidentaj landoj), se ĝi okazos; sed ke mi diras tion tute sen intenco ion ajn subtrahi de la valideco de eventuala decido flanke de Jose, Claude kaj Barbara rezoni, ke ne venis ankoraŭ la tempo por tia komuna renkontiĝo, kaj do malakcepti la inviton. La decidoj devos esti iliaj propraj.

reŭzi

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-05-02 17:01
Bona vorto! ;-)


Kaj bona ideo tiu vespermanĝo.
Se oni povus fine malkonstrui la murojn inter UEA kaj tiu Civito, Esperantujo estus pli amuza lando, kaj certe pli turisto-alloga.

Bonan...

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-05-04 02:29
... apetiton!

amike
Istvan Ertl

vespermangho probable nuligota...

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-05-06 23:13
... ne pro la elekto de tauga restoracio; nek pro la diskutoj pri la menuo; sed pro la neeblo interkonsenti jam antaue pri tio, chu chiu pagu nur tion kion li mem manghis kaj tdrinkis, chu oni dividu la tutan sumon en egalajn partojn solidare pagotajn de chiuj.

(lau informo de PSER, la Prognoza Servo de la Esperanta Respubliko)

Kion postulas ordinara ĝentileco?

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2008-05-07 19:36
Ĉu ĉe invito ne ordinare pagas la invitanto la tutan fakturon?

tibetistoj invitas pekinistojn

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-05-09 08:33
http://esperantio.net/index.php?id=551

Vatikano ne invitos la Civiton al verspermangho

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-05-14 21:26
Almenau ion tian mi komprenis leginte la civitan (eks)komunikon che:

http://esperantio.net/index.php?id=552

Vera eks-komuniko

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2008-05-15 18:50
Vera eks-komuniko, sufiĉe malnova por ke AI estu jam klariginta ke ĝi, kiel organizo politike kaj religie sendependa, akceptis mondonacojn nek de ŝtatoj nek de eklezioj. La Vatikano do haltigis financadon neniam ekzistintan. Eble unu el la profundaj misterioj de la religioj...

Katolikoj estas homoj

Afiŝita de Redakcio je 2008-05-15 21:26
Certe Amnestio ricevadis kaj plu ricevadas monon de multaj individuaj katolikoj - do ne de la eklezio, nek de la ŝtato Vatikano. Ĝuste tiujn katolikojn la koncerna kardinalo jam pasintsomere alvokis bojkoti Amnestion pro ties sinteno al abortigo. Reage al tiu alvoko estiĝis la iniciato "katolikoj por Amnestio", do evidente ne ĉiuj katolikoj blinde sekvas la diraĵojn de kardinaloj.

Kalle Kniivilä

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: