Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Ĉinaj universitataj studentoj lernas Esperanton retbabilante

Ĉinaj universitataj studentoj lernas Esperanton retbabilante

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-19 18:09
En la ĉina urbo Foshan, proksima al Kantono, la 17-an de oktobro okazis interesa lerneja eksperimento, ene de la kurso de Esperanto instruata ĉe la Altlernejo pri Porprofesiaj kaj Teknikaj studoj de tiu urbo. Profitante la bonajn teknikajn eblecojn de la lernejo oni starigis retbabiladon kun pola esperantistino, Grazyna, mem instruistino, de la urbo Toruń.

La junaj gelernantoj (inter 16 kaj 20 jaraj) havis la okazon paroli kun ŝi pere de la reto, kaj eĉ vidi ŝin en giganta ekrano. Ŝi kaj la gelernantoj interŝanĝis salutvortojn, faris facilajn demandojn, kaj ŝi eĉ povis rigardi kiel oni instruas Esperanton al la gejunuloj.

Kaj kiel granda surprizo komence de la klaso aperis brazila esperantisto, Silvio Kniess, kiu ankaŭ babiladis kun ili (kompreneble simplaj frazoj, ĉar temis nur pri la 3a klaso). Eble por ili unuafoje en sia vivo estis ebleco babiladi kun eksterlandanoj. Tio multege kuraĝigis ilin en la lernado de Esperanto.

La profesoro demandis al la gelernantoj: Vi devige studas la anglan lingvon, dum multaj jaroj. Kun  kiom da eksterlandanoj ĝis nun vi parolis pere de la angla lingvo? Ĉiuj respondis: kun neniu. Do, ili nur en tri tagojn povis retababiladi kun franca esperantisto, Michel Fontain, kun pola esperantistino, Grazyna, kaj vid-al-vide kun Silvio, brazilano, kaj Augusto Casquero, hispano, ilia instruisto.

Ankaŭ loka televido ĉeestis tiun eksperimenton kaj favore raportis. Kompreneble fine de la klaso okazis "foto-sesio". Ĉiuj volis havi fotojn kun la fremduloj. Tre agrable. La konata ĉina esperantisto Ĉielismo, alveninta el alia urbo,  ankaŭ partoprenis.

En la kurso partoprenas ĉirkaŭ 50 gelernantoj de la kurso, inter kiu ankaŭ lernas kelkaj profesoroj. Jam estas vico da alilandaj esperantistoj kiuj volas babiladi kun ili. Ĉiusemajne dufoje oni ripetos tiun interesan kaj allogan sperton, kun alilandaj samideanoj (oni preferas junajn, pli interesajn por la junaj gelernantoj).

La gelernantoj bone, diligente, lerte, lernas. Oni pensas ke Esperanto estas lingvo malfacile lernebla por ĉinoj, sed tio tute ne okazas en ĉi tiu kurso. Junaj homoj facile lernas, rapide adaptiĝas al la prononcado de la nova lingvo. Kaj mi mem, kiel ilia instruisto, estas ege kontenta kaj kortuŝita instrui ilin. Ĉiuj afablaj, ĝentilaj,  laboremaj. La etoso en la klasĉambro estas ege amikeca kaj gaja.

La organizantoj de la kurso, s-roj Jin Peng (lernejestro) kaj Liu Weizhuan (Ĝenerala Sekretario de la Kantona Esperanto-Asocio), deziras ke tiuj kursoj daŭre kaj longe okazu.

En la plej granda universitato de Kantono, la Universitata Urbo, ĉe la Fakultato pri Fremdaj Studoj, ankaŭ ĵus komenciĝis kurso de hispana lingvo. Dum la prezentado de la kurso, kun granda partopreno, oni profitis la okazon por iomete paroli pri Esperanto, kiel ponto-lingvo. Kelkaj el la gestudentoj esprimis sian deziron lerni Esperanton. En la kantona asocio oni okazigos kurson por ili.

Augusto Casquero

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2008-10-21 08:37
Tiu amasa lernado en Ĉinio povus esti tre bona bazo por fari eksperimenton pri propedeŭtika rolo de Esperanto. Ĉar estas granda verŝajneco ke plimulto de la lernantoj malgraŭ tio ke ili jam lernis aliajn lingvojn posedas efektive neniun fremdan lingvon, la kono de bazo de Esperanto povus helpi ilin pli efike lerni la anglan aŭ aliajn eŭropajn lingvojn (ekz. la hispanan). ĉu Aŭgusto ne povus aranĝi iun postan sekvadon de sukceso de siaj studentoj rilate la lernadon de aliaj lingvoj? Se ne alimaniere almenaŭ tiel ke li post du-tri jaroj sendu enketilon al ili kaj demandu ĉu ili opinias ke Esperanto helpis al ili pli bone kaj efike lerni aliajn lingvojn?
Zlatko Tišljar
Rudolf_Fischer
Rudolf_Fischer diras:
2008-10-21 11:07
Mi petas pardonon, ke mi komentas lingvouzon, sed la disvastiĝanta superflua uzo de "ge-" meritas atenton. Precipe instruistoj (laŭ miaj notoj) daŭre parolas pri "gelernantoj", kvankam sufiĉus unufoja atentigo (se entute), ke inter la lernantoj estas kaj knaboj kaj knabinoj. Dua ofta ekzemplo de troa uzo de "ge-" estas "gejunuloj". En UK-kunsido en Roterdamo membro de la Akademio de Esperanto publike parolis pri "gejunuloj kaj maljunuloj", aj! (Mia edzino komentis sarkasme: "Verŝajne, ĉar dum parolo pri maljunuloj ne plu gravas la sekso." Denove aj!)
EmilioCid
EmilioCid diras:
2008-10-29 14:46
Lerni Esperanton foje estas teda. Parkeri listojn da vortoj kaj gramatikaj reguloj...

Sed tio povas esti io tre interesa se la lernanto ek-uzas Esperanton en kontaktoj kun lernantoj el aliaj landoj. Chi-okaze Esperanto ne plu estas temo de studo, kiel geografio au historio, kaj ighas reala kaj utila komunikilo.

Tiu raporto kuraghigis min krei novan grupo por faciligi eksterlandajn kontaktojn:

http://www.ipernity.com/group/tutamondo