Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo 2008 Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010
Agoj pri dokumento

Buller esploras pri nova UK en Kubo 2010

by Redakcio Laste modifita: 2008-02-14 00:34

Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, vizitis Kubon de la 2-a ĝis la 9-a de februaro laŭ invito de Kuba Esperanto-Asocio. La celo de lia vizito estis esplori la kondiĉojn por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto en Havano en la jaro 2010. Kun subteno de ŝtataj, urbaj kaj turismaj aŭtoritatoj KEA invitas la esperantistan mondrenkontiĝon al Kubo jam por la dua fojo. Unuafoje la UK okazis en la kuba ĉefurbo en julio 1990.

Buller renkontis funkciulojn de diversaj instancoj, kies sinteno al la reokazigo de UK estas tre entuziasma. Li estis akceptita i.a. de s-ro Fernando Rojas, vicministro pri kulturo, kaj s-ro Conrado Martínez, prezidanto de la Kuba Kongresa Buroo kaj antaŭe urbestro de Havano. Krome li renkontis funkciulojn de la Ministerio pri Turismo, Kuba Libroinstituto, Fremdlingva Eldonejo José Martí, la nacia flugkompanio Cubana kaj Radio Havano.

Grava estis la rekonatiĝo de Buller kun la kongresejo, kiu en 1990 donis perfektajn kondiĉojn por la UK. Intertempe ĝi estis renovigita, kun alkonstruo de hotelo, kie la kongresejo disponas pri pliaj salonoj. La ĝenerala direktoro vizitis multajn hotelojn kaj restoraciojn, admirante la multobliĝon de ilia nombro kaj entute la radikalan disvolviĝon de turismo en Kubo dum la pasintaj 18 jaroj. Unu tagon li pasigis en la fama strandparadizo Varadero ĉ. 140 kilometrojn oriente de Havano.

Dum la vizitoj al unuopaj lokoj Buller estis akompanata de estraranoj de Kuba Esperanto-Asocio. Buller ankaŭ kunsidis kun praktike la tuta estraro de KEA dufoje en la bela sidejo de la Asocio. Surpriza kaj agrabla estis la konatiĝo kun s-ro Abdel Fattah Ezzeldin, ambasadoro de Egiptio, kiu lernis Esperanton en 1982 en Budapeŝto. Li invitis Buller kun reprezentantoj de KEA al sia rezidejo por vespermanĝo, kiun ĉeestis ankaŭ la ambasadoroj de Jamajko, Kamboĝo kaj Pollando, honora konsulo de Finnlando, direktoro de la oficejo de Unesko por la Kariba regiono, kaj prezidantino k.a. funkciuloj de la Nacia Unesko-Komisiono de Kubo.

Dum la vespero la ambasadoro pruviĝis lerta pledanto por Esperanto, kiu kun siaj Esperanto-kolegoj kompetente respondis al plej diversaj demandoj de la ne-esperantistaj gastoj.

Ĵaŭdon, la 7-an de februaro, okazis en la teatro de la Nacia Biblioteko José Martí simpozio pri la 100-jariĝo de UEA, kun partopreno de ĉ. 100-kapa publiko. La festparolanto estis Osmo Buller, kiu laŭdis la simpozion kiel "eble la unuan grandan aranĝon omaĝe al la jubileo de UEA". Pri sia esperantisteco kaj idealoj kaj avantaĝoj de la lingvo verve parolis ambasadoro Abdel Fattah Ezzeldin.

Prelegojn pri la historio de la movado en Kubo kaj ĝiaj ligoj kun UEA faris la prezidanto de KEA Julián Hernández Angulo, kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA Maritza Gutiérrez González, kaj la estraranoj de KEA Juan Ramón Rodríguez kaj Alberto Fernández-Calienes Barrios. Kiel omaĝon de la kuba esperantistaro al la forpasinta Claude Piron aktorino Yoandra Isabel Rodríguez deklamis lian poemon "La sufero de l´aliaj". Poemojn de Aquiles Nazoa kaj L.L. Zamenhof deklamis aktorino Georgina Almanza.

Lige kun esploroj pri estontaj UK-oj la ĝenerala direktoro de UEA havas en sia vojaĝplano almenaŭ Moskvon, kien li planas iri en majo.

Gazetara komuniko de UEA

Castro

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2008-02-19 12:20
La hodiaŭa demisio de Castro devus esti bona novaĵo por la UK-planantoj.
Eble oni povos eviti trovi sin en tia situacio, kiun oni furore debatis rilate al la 1968-a UK en la tiam nedemokratia Hispanio de Franco. [Serĉu je ”Franco” en la serĉorubriko de Libera Folio.] (Nenia cetera komparo inter Franco kaj Catro, sed nedemokratiojn ili ja ambaŭ regis.)

Antaŭvideblas ankaŭ ke malpli akriĝos la rilatoj inter Kubo kaj Usono, tiel ke povos partopreni ankaŭ esperantistoj Usonaj.

Castro kaj Franco

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-02-19 16:04
Komparo ja: Franco estis galego, Castro estas galegido.
Galegoj min pardonu, se mi sonus gal(eg)e.
Amike
István Ertl

Alia komparo

Afiŝita de Joxemari Sarasua je 2008-02-20 03:39
Ambaŭ mortos... en la lito!

ekhurlas sirenoj...

Afiŝita de Alberto F. Calienes je 2008-02-19 18:26
Ligi UK-planadon kun demisio de la Kuba ŝtatestro ŝajnas al mi iom tro aventura kaj alkroĉi tion al la debato pri Franco (AP en UK68) eĉ pli. Pravas tamen I. Ertl pri la galegeco... espereble en plej bona senco, ĉu ne? En 90 nia AP estis vicprezidanto de la Ŝtata Konsilio d-ro Carlos Rafael Rodríguez, kiu cetere, konatiĝis kun E jam en la infanaĝo dank’al onklino mem esperantistino kaj poste reveninta plurfoje al la temo dum siaj universitataj jaroj.
La prognozo pri malakriĝo de la rilatoj inter Usono kaj Kubo estas tre optimisma, kaj ambaŭ landoj certe profitus el tio, sed prognozoj... Usonanoj, tamen, ĉiam venadis – eĉ se iom kaŝe – al Kubo. Antaŭ kelkaj semajnoj Kuba-Usona esperantisto mallonge gastis ĉe mi!
Fakte, estis por ni tre inspirige akcepti kelkajn en 90 (kaj eĉ tre konatajn) kaj refoje en 06 kiam okazis en Havano la 6-a Tutamerika Kongreso de Esperanto. (Dankon ankoraŭfoje, Usonaj gekolegoj!). El Eŭropo oni ĉiam miras pri tio, sed malmultaj scias, ke Usonanoj vojaĝantaj al Kubo sen eksplicita permeso de Usona registara instanco alfrontas enormajn monpunojn se oni povas iel pruvi, ke ili tamen estis. Por iom helpi, la Kuba pasporta kontrolo ĉe la flughaveno ne stampas iliajn pasportojn!... dum ni (en UK kaj TAKE) sukcesis teni la gazetaron for de ili. Tia la viv´

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: